SHERCOJ DE RIKARDO CASH-4

KROZADO

Kruko la unuan fojon de sia vivo vojaghas mare, per granda krozoshipo. Ekshtormas. Kruko suferos pro terura marmalsano, kaj  restas en sia kajuto, kie li povas vomi trankvile.
Stevardo frapas je lia pordo, kaj diras:
"Chu mi servu la tagmanghon en via kajuto?"
"Ne, dankon," respondas Kruko. "Vi jhetu ghin rekte en la maron!"


SURPRIZA DONACO

Estos baldau la naskightago de sinjorino Kruko, kaj Kruko havas nenian ideon pri tauga donaco.
"Shi jam havas chion imageblan," plendas Kruko che la kolegoj. "Kaj chiukaze shi povas acheti por si chion deziratan."
"Mi havas ideon!" sugestas kolego Baniko. "Donu al shi donackarton kun jena teksto: 'Bona por tridek minutoj da eminenta amorado, kie, kiam, kaj kiel plachos al vi!' Mi garantias ke shi estos ravita!"
La sekvan tagon Baniko demandas al Kruko:
"Nu? Chu vi faris lau mia sugesto?"
"Jes," respondas Kruko.
"Kaj chu plachis al shi?"
"Laushajne, jes," diras Kruko. "Shi salte ekstaris, kisis mian frunton, kaj forkuris kriante ke shi revenos post duonhoro!"


BONA LABORISTO

Kiam Kruko estis juna, li laboris kiel kampara laboristo. Li eklaboris che farmo, kaj tiu laboro multe plachis al li. Sed la farmisto maldungis lin post tri monatoj. "Tamen," protestis Kruko, "mi tre bone laboris dum mi estis che vi! Mi riparis la rikoltomashinon, mi renovigis la motoron de la traktoro, mi ordigis chiujn barilojn. Ho, kaj ankau la chiumonatajn sangoperdojn de via filino, mi sukcesis komplete haltigi ilin...."


LONDONA AUTOBUSO

Kruko kaj Baniko, niaj bervalaj herooj, vizitas Londonon. Ili volas vidi la London-Turon, kaj devas preni autobuson. Kiel chiuj scias, la londonaj busoj estas du-etaghaj. (Se chiuj scias, kial mi do ripetas tion?)
"Chu vi preferas iri sur la unua etagho au sur la dua?" demandas Kruko.
"Ho, ni devas resti sur la unua etagho," respondas Baniko. "Mi rimarkis ke supre ili ne baldau foriros, char ech ne estas shoforo!"


KROKODIL-SHUOJ

Kruko kaj Baniko vizitas Parizon, kaj rimarkas ke tre laumodaj estas krokodil-shuoj.
"Chu ni kreu firmaon pri krokodil-shuoj en Bervalo?" demandas Kruko. "Ni povus richighi!"
"Sed ni ne havas krokodilojn en Bervalo," protestas Baniko.
"Senprobleme," respondas Kruko. "Ni simple iru en Afrikon por preni!"
Do, ili forvojaghas en Afrikon. Post longa irado, ili venas che riveron, kaj vidas enorman krokodilon. Ili postkuras ghin, kaj post pli ol horo da luktado, ili sukcesas kapti ghin.
Baniko zorge observas la gigantan beston:
"Fek!" li elkrachas. "Ni venis chi tien por nenio!"
"Kial do?" demandas Kruko.
"Vidu mem," respondas Baniko. "Ghi ech ne HAVAS shuojn!"


KOMPLEKSA DEMANDO

"Panjo, panjo! Kio estas 'edip-komplekso'?"
"Silentu, kaj kisu min!"


MOLECO

Kruko estas en hotelo, che la akceptejo. Klinante sin por preni valizon, li senintence frapas per sia kubuto virinon che la mamo.
"Sinjorino," diras Kruko, kiu neniam maltrafas okazon por plachi al virino, "mi petegas pardonon! Se via koro estas same mola kiel via mamo, mi certas ke vi povos facile pardoni min...."
"Kaj vi, sinjoro," respondas la ne tre severa virino, "se via kaco estas same malmola kiel via kubuto, sciu ke mi estas en chambro 210."


GANGSTERA LOGIKO

La gangstera chefo bezonas du subchefojn, do li venigas siajn tri nevojn, Jochjon la Strabulon, Pechjon la Kvarfingrulon, kaj Rochjon la Belkapulon. Li alparolas unue Jochjon la Strabulon:
"Jochjo," diras la bandestro, "kiom estas kvar plus kvin?"
"Estas ses, chef'!" diras Jochjo la Strabulo.
"En ordo. Sidighu en la angulon."
Li alparolas sekve Pechjon la Kvarfingrulo:
"Pechjo, kiom estas kvar plus kvin?"
"Estas sep, chef'!" respondas Pechjo la Kvarfingrulo.
"En ordo," diras la gangstero. "Ankau vi sidighu en la angulon."
Tiam li alvokas Rochjon la Belkapulon:
"Rochjo, kiom estas kvar plus kvin?"
"Nu, estas evidente nau, chef'!" memfide respondas Rochjo la Belkapulo.
La chefo do prenas sian revolveron kaj pafas tri kuglojn en la kapon de la Belkapulo. La du aliaj, daure sidantaj en la angulo, shokite demandas:
"Sed chefo, kial vi mortigis lin?"
"Char li sciis tro multe!"


AUSKULTU PANJON!

Kruko: "Mi devintus auskulti mian patrinon kiam mi estis knabo!"
Baniko: "Kial? Kion shi diris?"
Kruko: "Sed ghuste mi ne scias! Kiel mi diris, mi ja ne auskultis shin!"


KOMPRENIGAJ GESTOJ

Kruko krozadas sur Pacifiko sur bervala krozoshipo. Li staras sur la chefa ferdeko kaj babilas kun la shipestro kiam la shipo preterpasas senhoman insuleton oceanmezan. Subite li rimarkas ke tamen sur la insulo estas ulo kiu strangamaniere agitas la brakojn, farante rapidajn signojn al la shipo.
"Sed kial tiu ulo gestegas tiel?" demandas Kruko.
"Nu, ni preterpasas tiun chi insulon unufoje jare," diras la bervala shipestro.
"Mi pensas ke li ne shatas ke ni navigas apud lia insulo."


REORGANIZO

En Edeno, Adamo plendas che Dio:
"Vidu, Dio," diras malkontenta Adamo, "vi donis al mi 32 dentojn, tio ja estas ghentila. Sed... vi donis al mi nur unu kacon. Chu vi ne povus shanghi tion? Estas ghentilege se vi povus inversi tion. Nu, estu ghentila, tiu tre plezurigus min...."
"Audu, Adamo," provas kontraui Dio, "nu..., he..., do bone, en ordo..."
Kaj Adamo trovighas kun ununura dento, sed ja 32 kacoj. Efektiva koliero da kacoj.
Adamo ekiras tutfiere kun sia rozario da kacoj.
Subite Dio revokas lin:
"Ho, atendu! Kaj jen tri kestoj da churovoj! Chu vi tamen kredas ke portos ilin _mi_!?"


SHPARADO

Sepdekjarulo edzighas kun deksepjarulino. Dum la nupta nokto, la oldulo surprizas shin per sia ardo kaj ripetkapablo.
Tiel ke matene, dum li kontente ronketas, shi sentas kvazau shi pasigus nokton en kazerno. Shi pene ellitighas, kvazau rampas ghis la banchambro, kaj rigardas sin en spegulo.
"Li ja diris ke li shparadis dum kvardek jaroj," shi murmuras, "sed mi kredis ke li parolas pri mono...!"


ELEKTRO

Jozefino, kiu pri elektro scias tiom kiom mezinteligenta simio, iras en elektrajhvendejon:
"Mi shatus havi konektilon, mi petas."
"Kian?" demandas la komizo. "Chu masklan au femalan?"
"Nu, stultulo!" respondas la shokitino. "Estas nur por riparo, ne por bredado!"


LUDI PER FAJRO

Frenezulo ludas per alumetoskatolo. Li provas ekbruligi unu, sed ghi ne funkcias.... Alian, sed denove ne funkcias.... Ankorau alian, sed ankau ghi ne taugas.
Fine, unu el la alumetoj ekbrulas. La frenezulo rapide blov-estingas ghin.
"Mi ne estas freneza," li diras al si. "Tiu chi bone funkcias. Mi zorge konservos ghin!"


NE FORGESU!

La direktoro de grava bervala firmao alvokas Krukon:
"Mi petis al vi maldungi tiun maltaugan sekretariinon, chu ne?"
"Jes, sinjoro," kurbighas Kruko, " mi scias. Shi havas nenian ajn memorkapablon."
"Kaj do, kial shi estas ankorau chi tie?"
"Mi ja maldungis shin," klarigas Kruko. "Sed shi certe forgesis ke shi estas maldungita, kaj do shi revenis chimatene!"


SHIRA PROBLEMO

Kruko iras al kinejo. Li achetas bileton kaj eniras la spektaklejon.
Minuton poste li revenas al la kasejo, kaj achetas novan bileton. Kaj denovan fojon li revenas post minuto kaj petas acheti plusan bileton.
"Mi ne komprenas," diras al li la kasistino. "Mi jam vendis al vi du biletojn!"
"Mi scias," respondas Kruko. "Sed chiufoje kiam mi eniras la salonon, estas iu ulo kiu shiras ghin!"


BELA MUZIKO

La eta Jonjo rigardas libron pri anatomio, kaj trafas bildon pri viro.
"Panjo," shi demandas al la patrino, "kio estas tio?"
"Estas la kruroj, karulino," respondas panjo.
"Kaj tio? Kio estas tio kiu pendas inter la kruroj?" insistas la knabineto.
"Hm," diras la embarasita patrino. "He..., tio estas... trumpeto!"
"Ha!" eksklamas la etulino. "Do, tio klarigas chion!"
"Kion?" demandas la mirigita virino.
"Chiumatene kiam vi iras laborejen, la najbarino venas chi tien ludi trumpeton kun pachjo...."


MORALA AGO

Kruko: Mi shvitigas la virinojn, kaj mi prenas ilian monon!

Baniko: Tio ne estas tre morala, chu?

Kruko: Kial, ne morala!? Estas nur mia nova laboro: mi direktas porvirinan gimnastikejon.


FOLIO

Kruko iras en chionvendejo, kaj diras al komizino:
"Mi estas invitita che kostumbalon. Mi shatus vesti min kiel Adamo. Chu vi ne havus vitofolion?"
"Certe, sinjoro," respondas la komizino, kiu jam vidis strangajhojn.
"Jen tre bela modelo...."
Kruko ekridas: "Mi ne volas vanti, sed mi neniel povus kashi min malantau tiu folieto!"
Do, la komizino montras al li pli grandan folion, sed denove estas tro malgranda. Fine, shi prenas gigantan bananarban folion.
Kruko daure estas malkontenta, char ghi estas denove tro malgranda. La komizino komencas senpacienci:
"Auskultu, se vi estas vere konstruita kiel vi provas kredigi al mi, mi havas por vi bonan konsilon: forgesu pri Adam-kostumo. Prenu vian ilon, metu ghin chirkau vian kolon, kaj vestu vin kiel benzinpumpilo!"


BELA ROLO

Jozefino decidas farighi aktorino, kaj pretas fari chion por trovi belan rolon. Char shi neniam sukcesas che provlegadoj, shi decidas viziti Krukon, tre konatan reghisoron.
Efektive, Kruko montrighas tre promesema, svatas shin, kaj ili gekushas.
Poste, Kruko diras:
"Pri rolo por vi..., mi eventuale havos ion por vi post unu jaro."
"Post unu jaro!" elkrias Jozefino. "Do, chu vi ne povus doni al mi iom da mono?"
"Mono?" demandas Kruko. "Kial?"
"Por acheti panon! Mi ja malsatas!"
"Sed kion vi do faras chi tie? Vi devas iri al panvendejo!"


VIGLA MEMORO

Iuvespere mi promenis en la urbo, kiam mi vidis maljunulon kiu ploras. "Kial vi ploras, sinjoro?" mi helpoprete demandis.
"Ho, knabo!" li elkriis (kaj tamen mi estas 56-jara "knabo"). "Mi estas 80-jara, kaj mi havas 20-jaran edzinon. Shi estas belega virino kiu pensas nur pri amorado! Kaj ni amoras kvar- au kvinfoje chiutage! Mi ankorau estas tute vigla malgrau mia granda agho!"
"Do!" mi admire fajfas. "Vi shajnas entute nekompatinda. Kial do vi ploras?"
"Char mi ne memoras kie mi loghas!"


KAMPARO SEN KOMPARO

Kruko kaj Jozefino ferias en kamparo. Jozefino ekshategas la kamparan vivon. Je la vespero de la lasta tago, ili sidas sur teraso rigardante belan sunsubiron, kaj Jozefino komentas:
"Kiam unu el ni mortos, mi venos vivi en kamparo".


VOJAGHO SEN BAGAGHO

Jozefino promenas en la haveno, nostalgie rigardante la boatojn kaj shipojn. Shi ech unufoje laute suspiras. Maristo audas tion, kaj demandas:
"Kial vi estas tiom malgaja, fraulino?"
"Ho," - respondas Jozefino, "mi revas surshipighi por Usono. Sed mi ne havas sufichan monon."
"Auskultu," - diras la maristo, kiu trovas ke Jozefino estas beleta virino, "mia shipo eknavigos chivespere ghuste por Nov-Jorko. Mi povos kashi vin en savboato, mi donos al vi manghajhon chiuvespere. Sed vi devos esti ghentila kun mi -- vi komprenas kion mi celas...."
La vojaghemo de Jozefino estas tiom granda ke shi akceptas la proponon.
Chio okazas glate dum dek tagoj, kaj la maristo estas tre kontenta. Sed je la deka tago, la shipestro hazarde preterpasas tiun parkon de la ferdeko, kaj audas brueton en la savboato. Li levas la shirmotolon, kaj ekvidas Jozefinon.
"Sed kion vi faras chi tie?" - demandas la mirigita shipestro.
"Ho, bonvolu ne denunci min al la usona doganpolico," - shi petegas.
"Ne timu, ne estas risko ke mi faros tion," - respondas la ech pli mirigita shipestro. "Vi ja estas sur la pramo inter Bervalo kaj Monako..."


KIO ESTAS NOMO?

Juna indiano demandas al sia patro:
"Pachjo, kial mia frato nomighas Tritika Rikolto?"
"Char via panjo kaj mi koncipis lin dum la periodo de tritika rikolto," respondas la patro.
"Bone," daurigas la infano. "Kaj kial mia fratino nomighas Luna Lumo?"
"Char ni koncipis shin dum bela lunluma nokto."
La infano silentas, do la patro demandas al li:
"Chu vi bone komprenis mian klarigon, Truita Kondomo?"


VERA AMO

Kruko: "Kiel distingi bervalanon en orgio?"
Baniko: "Facile! Li estas la ununura kiu amoras kun sia edzino!"


FEMUROJ

Kruko kaj lia amikino Lio (ne diru al lia edzino!) iras al multekosta franca restoracio.
"Bonan tagon, fraulino," li diras al la kelnerino. "Chu vi havas ranfemurojn?"
"Ne, sinjoro," respondas la bervala kelnerino. "Mia pantalono estas nur iom tro strikta!"


ALTAPREZA DONACO

Kruko: Mia edzino volis ke mi achetu por shi perlojn.
Baniko: Chu? Kaj chu vi faris?
Kruko: Chu vi shercas? Mi achetis bareleton da ostroj, kaj diris al shi ke shi mem serchu!


ODOROJ

Kruko konstatas ke li terure bush-haladzas, ghuste la tagon kiam li rendevuas kun sia amikino Lio (ne diru al lia edzino!). Shi estas superseks-aloga blondulino (evidente) kun abundega brusto (nature). Sed shi  ne estas chiam tre facila, kaj li timas ke shi rifuzos tranokti kun li pro la odoracho.
Do, Kruko iras al apoteko, kaj petas konsilon de la apotekisto.
"Por eviti tian malagrablan haladzon, necesas havi taugan dieton kaj bush-higienon," helpeme konsilas la apotekisto.
"Sed mi bezonas odori kiel rozo jam chivespere!" senesperas Kruko.
"Tiukaze, mi povas konsili trukon: brosu viajn dentojn kiel normale, sed aldonu unu guton da koncentrita pin-esenco. Tio efike kovras bush-odorojn."
Kruko achetas la varon, dankas la apotekiston, kaj kuras hejmen por preparighi.
Brosonte la dentojn, Kruko pensas ke se unu guto efikas, do por 100%e certi ke Lio nenion flaros, li uzu la tutan boteleton da koncentrita pin-esenco!
Lio alvenas, ili diskutas, kaj chio shajnas en ordo - Kruko certas ke li sukcesos che shi. Bedaurinde, shi shajnas ghenata de io:
"Estas strangege," shi diras. "Strange odoras, kvazau iu fekis malantau pin-arbo!"


MALAFABLA

Kruko parolas kun sia amiko Baniko:
"Mia najbaro en la supra apartamento estas tiom malafabla" - li diras. "Hierau nokte li piedfrapadis dum pli ol unu horo!"
"Kia malafableco," - Baniko ekkrias. "Mi supozas ke li vekis vin...."
"Sed ne. Char lau enorma bonshanco, mi ghuste en tiu momento ludadis trumpeton."


BELA SPIONINO

Espujo kaj Idujo militadas kontrau unu la alia de pluraj jaroj. Kvankam la espoj havas chiujn avantaghojn (nombrojn, armilojn, monon, ktp.), la idoj havas unuarangan generalon, Belfrunt, kiu sukcesas kontraui chiujn ataktojn de la espoj, kaj ech gajnas terenon. Laudire, li havas ege bone konceptitan batalplanon.
La espa chefkomandanto, Korset, decidas sendi speciale trejnitan spioninon, Lipri, kun aparte danghera misio: shteli kaj forporti la batalplanon de Belfrunt.
La bela spionino revenas post unu monato:
"Jen!" shi triumfas. "La batalplano de Belfrunt! Mi shtelis ghin el lia noktotablo!
Kaj tio ne estas chio: mi alportas lian filon kiun mi kaptis!"
"Eminente!" Korset kontentegas. "Kaj kiu estas via kaptito? Mi volas pridemandi lin tuj!"
"Ha ne," respondas Lipri. "Tio ne eblas.... Necesos atendi nau monatojn!"


SPAGETO

Kruko estas en restoracio, kaj mendas pladon da spagetoj. La plado alvenas, kaj post kelkaj sekundoj, Kruko revokas la kelneron:
"Vidu! Jen, vidu! Meze de mia telero estas longa, dika, nigra haro! Mi absolute rifuzas pagi!"
Kaj li levighas kaj foriras.
La restoraciestro petas la kelneron ke li diskrete sekvu Krukon, por eventuale koni lian adreson, cele al pago.
Sed Kruko iras ne hejmen, sed che prostituitino. La kelnero sekvas ilin lau la shtuparo, kaj rigardas tra la shlosiltruo. Li konstatas ke Kruko frandzas shin. Je tio, la kelnero frakase eniras la chambron, kaj fingromontre akuzas:
"Vi fekumis nin pro unu hareto en via telero, kaj jen vi kun bushpleno!"
"Jes ja," Kruko krache respondas. "Kaj se mi trovos ununuran spageton chi tie, mi denove rifuzos pagi!"

(frandzo = pich-lekado)


JHALUZO

S-ino Kruko parolas kun sia servistino:
"Mi estas konvinkita ke mia edzo havas amrilaton kun sia sekretariino. Mi certegas!"
"Ho, sinjorino," - emocias la servistino, "chu vi diras tion por jhaluzigi min?"


KIA MONSTRO!

Kruko: Kio havas 150 okulojn kaj du dentojn?
Baniko: Facile! Estas autobuso plena je gemaljunuloj!


<< >>