Êóïèòü èìèòàöèþ áðóñà â ïîäìîñêîâüå ìîñêâå — èìèòàöèþ áðóñà âñåõ ñîðòîâ, ïîðîä è ðàçìåðîâ (skandikboard.com)

SHERCOJ DE RIKARDO CASH-6

"RELDOMO"

Baniko posedas tereneton en la kamparo, kaj forte deziras konstruigi sur ghi feriodometon, sed ne havas la monrimedojn. Li konsideras la eblecon acheti ruldomon, kaj komencas rigardi la reklamgazetojn.
Li trafas interesan reklamon: "La Bervala Nacia Fervojo forvendas malnovajn pasaghervagonojn tre favorpreze."
Li informigas detale, kaj decidas acheti do NE ruldomon, sed "reldomon".
Post kelkaj semajnoj, li invitas Krukon veni lin viziti en la kamparo.
Bedaurinde, la tago estas ege pluva, sed Krukon allogas la interesa sperto dormi en fervojvagono.
Sed kun mirego li konstatas ke Baniko sidas ANTAU sia vagono sub la pluvego, fumanta sian pipon.
"Sed homo, vi ja tute malsekighos!" li krias al Baniko. "Kial vi ne sidas interne?"
"Jam de du tagoj pluvas," klarigas Baniko. "Mi ege emis pipfumi, sed ne povas fumi interne, char bedaurinde la Nacia Fervojo vendis al mi... vagonon por nefumantoj!"


VEREMA CHASISTO

Kruko kaj Baniko babilas pri siaj chas-aventuroj.
"Jes ja!" fanfaronas Kruko. "Mi iam en unu tago pafis 999 skolopojn!"
"Ho ho!" moke ridas Baniko. "Kial vi ne simple diras ke estis 1.000 skolopoj?"
"Ne ne! Ech pro unu skolopo mi ne mensogas!"

skolopo - áåêàñ (ïòèöà)


POSHTA PROFITO

Kruko estas poshtisto.
Iun tagon, Baniko scivolas, "Mi volonte ekscius de kio la poshto profitas."
"Mi ne komprenas la sencon de via demando," perpleksas Kruko.
"Mi klarigu," diras Baniko. "La posto vendas poshtmarkojn je fiksa prezo. Ekzemple, ghi vendas la normalan 50-cendan postmarkon je 50 cendoj; la neurghan 45-cendan poshtmarkon je 45 cendoj, kaj tiel plu. Nun mi volus scii KIE do estas la profito de la poshto?"
Je tiom stulta demando Kruko restis momenton perpleksa kaj konfuzita. Subite, ideo lin kaptas, kaj li fiere deklaras:
"Ho knabo, tio estas facile komprenebla. Vidu, letero je 50 cendoj rajtas pezi ghis 20 gramojn, chu ne? Sed la plej multaj leteroj ja ne pezas 20 gramojn, sed malpli; ekzemple nur 10 gramojn, kaj tiel plu. El tiu diferenco, au saldo inter 20 kaj 10 gramoj la poshto profitas!"


MIRAKLA SAVIGHO

"Ho, mi mirakle evitis morton!" rakontas Kruko. "Mi falis de shtupetaro 20 metrojn alta!"
"Nekredeble!" miregas Baniko. "Kaj vi ne mortis!"
"Ne! Mi staris nur sur la unua shtupeto....


LA LUNO

Kruko kaj Baniko hejmeniras frumatene post tutnokta festado. Kruko unua rimarkas la lunon.
"K-k-kio eshtash tio?" li demandas.
"Eshtash la luno!" respondas Baniko.
"Ne, eshtash cherte la shuno. Shed ni ne dishkutu pri t-t-tio, shed d-d-demandu la unuan renkont-t-toton...."
Vidante viron, ili lin demandas: "P-p-pardonu. Diru al ni ch-ch-chu tio eshtash la l-l-luno au la shuno!?"
"Mi bedauras," la viro respondas, "sed mi ne scias. Mi estas eksterurbano."


MULTAJ SHANGHOJ

Kruko promenas lau la chefstrato, kaj neatendinte renkontas malnovegan konaton.
"Ho, amiko!" ekkrias. "De kie vi jhus venas? Kiel vi fartas? De almenau dek jaroj mi ne vidis vin! Vi ja iomete shanghighis intertempe: viaj haroj estas nun grizaj, almenau tiuj kiuj restas; via barbo ankau plilongighis; kaj vi entute plidikighis. Fakte, oni apenau rekonas vin! Kie vi do estis dum la lastaj dek jaroj, kara Roberto!?"
Kaj Kruko entuziasme chirkaubrakas lin.
"Pardonu," la ulo respondas, "sed mi ne nomighas Roberto!"
"Nu!" reekkrias Kruko. "Chu vi shanghis ankau vian nomon!?"


BRILA NOKTO

Post malfrunokta festego, Kruko shancele iras lau la chefstrato. Li forte karambolas kun lanterno, kaj diras, "B-b-bonvolu pardoni, shinjoro!" Post kelkaj pashoj li karambolas kun alia lanterno, kaj ree murmuras, "Ho, p-p-pardonu, shinjoro; m’ n’ volis ch-ch-chagreni vin!"
Li plu shancelighas antauen, kaj denove karambolas kun nova lanterno.
Ektimigite, li haltas, dirante, "M’ k-k-kredas k’ m’ restos ch-ch-cih tie ghis p-p-preterpashosh t-t-tiu chi p-p-procheshio...."


MATEMATIKO

Kruko parolas al Baniko, "Mi havas matematikan problemon solvotan de vi."
Baniko malmulte interesigas pri matematiko, sed konas la shercemon de Kruko, "Provu jam."
"Nu," komencas Kruko, "se mia loghejo havas kvar chambrojn, kaj chiu chambro mezuras longe 4 metrojn kaj larghe 4 metrojn, kaj se mi kutime portas striitan pantalonon, kiom mi do aghas?"
Post mallonga pripenso, Baniko respondas, "Vi agas 44 jarojn."
"Vi pravas!" mirigite deklaras Kruko. "Sed diru, kiel vi elkalkulis tiun tute ghustan rezulton?"
"Ege facile," ironie respondas Baniko. "Mia kuzo estas duon-idioto, kaj li aghas 22 jarojn!"


BIENISTO

Jhurnalisto vizitas malgrandan bienon en fora kampara regiono de Bervalo, por intervjui la bieniston, s-ron Krukon, kiu forlasis la grandan urbon por vivi nature.
"Chi tie la tero ne estas tre fekunda," klarigas Kruko, "kaj postulas do multan laboron por havi nur minimuman profiton."
"Tamen," diras la jhurnalisto, "vi sufiche gajnas por pagi kamplaboriston...."
"Ah, ne!" insistas Kruko. "Tio estas la sola servisto kaj kamplaboristo kiu dejhoras che mi, sed mi ja ne povas pagi ion al li."
"Sed do kiel vi elturnighas?"
"Sufiche bone. Vidu, mi ne povas pagi al li, do lia salajro akumulighas. Post du au tri jaroj, mi shuldas tiom al li ke li farighas la posedanto de tiu chi bieno anstatau mi, kaj do tiam estas MI kiu dejhoras che LI. Sed ankau li ne povas pagi al mi, do post kelkaj jaroj la bieno ree apartenas al mi, kaj tiel plu. Jen chio!"



KLOPODOJ

Kruko kaj Baniko estas en sekurega malliberejo, kaj komplotas por eskapi. Ili devas tra-, sub-, au supergrimpi ne malpli ol dek du murojn. Vespere, la du homoj shteliras en kompleta silento kaj mallumo, kaj komencas grimpi la murojn. Unu post la alian, ili pli kaj pli pene sukcesas. Komplete elcherpitaj, ili finfine alfrontas la dekduan muregon. Lacegaj, ili rigardas ghin.
"Ni estas perditaj," anhelegas Kruko. "Ni neniel povos grimpi tiun chi. Mi estas kvazau morta pro laco, mi ne plu povas antaueniri."
"Nu, bedaurinde," diras Baniko. "Ni do reiru!"



LIBERECO

- Kiel doni pli da libereco al virino?
- Pligrandigi la kuirejon.



ANTAUTIMO

- Kio estas la plej granda antautimo de vesperto?
- Laksi dum dormo.



KOKRITOJ

Baniko eniras la Verdan Krespuskon, kie festas liaj amikoj, kaj krias,
"Vi chiuj estas kokritoj!"
La amikoj mirfrapigas. Kruko preskau strangolite diras, "Kiel...?
"Jes!" elkrias Baniko. "Mi kusis kun mia edzino!"

(kokri - èçìåíèòü ñóïðóãó)


INTELIGENTA KOMPARO

- Kio estas la diferenco inter inteligentaj viroj kaj nifoj (neidentigita fluganta objekto = «fluganta telero»)?
- Chiuj parolas pri ili, sed neniu iam vere vidis ilin.


FROSTIGA DEMANDO

- Kial bervalanoj chiam metas multajn glaci-kubetojn en sian frostegujon?
- Por certi ke ghi restos sufiche malvarma.


NEUTILA PARTO

- Kio estas neutila sur la korpo de virino?
- Viro.


SHMAC’!

- Chu vi konas la rakonton pri Shmac’ la Limako?
- Jen Kruko kiu manghas salaton, kaj... shmaaac’, la limakon!


STRANGA TRAFIKLUMO

- Chu vi konas la anekdoton pri Baniko kiam li volis iri al bordelo?
- Jes, li pasigis la tutan nokton ekstere, char la lampo estis rugha, kaj li atendadis ke ghi shanghighu al verda....


MALBONA FARTO CHE LA VARTO

    Juna patrino malkontente telefonas al sia bebkuracisto:
    "S-ro kuracisto," shi plendas, "mi achetis la libron kiun vi rekomendis, kaj ghi estas terure fusha."
    "Kiel do fusa?" miras la multesperta pediatro.
    "Vidu mem je pagho 352: "Kiam la bebo finis sian laktobotelon, lavu ghin en bolanta akvo kaj purigu la internon per rigida broso.""
    "Kaj do?"
    ""Kaj do"!? Sed mia bebo tute ne satas tiun traktadon!"


PASAS TEMP'

    Kruko estas advokato, kaj jhus finas sian pledadon en la tribunalo. Ghi estis longa. Tre, tre, tre longa. Kaj li mem rekonas ke li parolis iom tro longe, kaj pardonpetas:
    "Gesinjoroj jhurianoj, s-ro jughisto, pardonu ke mi iom longe parolis, sed mi forgesis kunporti mian brakhorloghon."
    "Tio ne malhelpas," respondas la jughisto. "Vi devis nur turni la kapon kaj rigardi: malantau vi estas... kalendaro!"


KOSTA VETERO

    Jozefino libertempumas sola che la Franca Riviero, sed estas vere misshanca, char la pluvo ne chesas dum tuta semajno. Shi sendas retajhon al la edzo: "Daura pluvo. Neeblas ech promeni."
    Kruko, kiu estas iomete "shparema", remesaghas: "Revenu tuj! La pluvo estas malpli kosta chi tie en Bervalo...."


PROFUNDA PENSO

    - Sed kio pasas tra la kapo de iu kiu saltas de tre alta konstruajho?
    - Lia spino.


CELTRAFA

    - Chu vi audis kio okazis kiam Baniko pafis sagon al la chielo?
    - Jes..., li maltrafis.


MODERNA VERSIO

    - "Heziti, au ne heziti, jen la demando... au eble ne."


KREDO

Estas interese konstati ke homoj kiuj mokas scienco-fikcion, tamen pretas kredi la meteorologojn kaj la ekonomiistojn....


KONSCIO

Flegistino anoncas al la cefkuracisto, "Paciento Kruko jam rekonsciighis."
"Sed kiel vi povas tiom certi pri tio," miras la kuracisto.
"Klare: de chi-matene li ne plu petas vidi sian edzinon...."


KONFESO

Kruko estas dangera krimulo, kaptita de la polico kaj nun pridemandata. Por konfesigi lin, la inspektoroj provas diverajn "trukojn" por malstabiligi lin. Ekermple ili longe vice shaltas kaj malshaltas lampon kiu lumas rekte en liajn okulojn.
"Do?" demandas la chefinspektoro post dek du horoj de tia traktado. "Chu li fine konfesis?"
"Ne, chefo. Krom... ke li estis lumturgardisto dum dudek jaroj...."


SURPRIZITE

Pentristo kaj lia modelino trankvile babilas en la alteliero. Subite ili audas pashojn en la shtuparo.
"Ahh, estas mia edzino!" diras la pentristo. "Rapide, senvestigu vin!"


MALBELA VETERO

Preferinde ke pluvu dum malbela tago kiel hodiau, ol dum tago kun bela vetero.

(-- franca humuristo Pierre Dac)


EDENO EBLE NE ESTIS... PARADIZO

Iun vesperon, Adamo revenas hejmen tre malfrue, kaj tio kolerigas Evon, kaj ech suspektigas shin.
"Mi certas," shi megeras, "ke vi havas kromamatinon!"
"Tute ne," certigas Adamo. "Kaj tio estas ech ne ebla: ja ekzistas nur ni sur Tero!"
Sed Evo daure suspektas. Kaj kiam Adamo fine dormas, shi diskrete aliras por kontroli... kaj kalkulas liajn ripojn!


<< >>