SWAMI VIVEKANANDA

(1863 - 1902)

KARMA JOGO

el la angla enlatvigis Rihards Rudzitis
lau la latva versio esperantigis Z.Z.

1-a chapitro
IMPRESO DE KARMO SUR KARAKTERO

Vorto "KARMO" estas derivita de "kri" (sanskrito) - fari. Chiu agado estas karmo. Teknike chi tiu vorto signifas ankau sekvojn de agado. Metafizike tio kelkfoje signifas ankau sekvojn, kies kauzo estis nia pasinta agado.

Sed en KARMA JOGO ni renkontas nur signifon de KARMO - "fari". Celo de la homaro estas scioj; tio estas unu el idealoj, starigitajn por ni de orienta filozofio. Celo de homo estas ne ghuo, sed scioj. Ghuo kaj ghojo havas finon. Estus eraro supozi, ke ghuo estas memcelo; kauzo de chiuj malfelichoj en nia mondo estas eraraj pensoj de homoj, ke ghuo estas idealo, kiun oni devas atingi. Poste homo rekonas, ke ne felicho, sed scioj estas lia celo; ke ghuo kaj doloroj estas gravaj instruistoj. Chesantaj ghuoj kaj doloroj postrestigas diversajn impresojn en lia animo, kaj rezulto de tiu interefiko estas tio, kion ni nomas karaktero.

Esplorante homan karakteron, vi vidas, ke ghi estas nur aro da tendencoj, rezulto de liaj mensaj inklinoj. Vi trovos, ke felicho kaj malfelicho estas egalaj faktoroj en kreigho de karaktero. Bono kaj malbono egale kreas karakteron, kaj kelkfoje malfelicho estas pli granda instruisto ol felicho. Esplorante plej grandajn karakterojn, kreitajn de la mondo, oni povas vidi, ke en plimulto da okazoj malfelicho estis pli granda instruisto ol felicho; mizereco ol richeco; batoj de vivo ol laudoj.

Sed chi tiuj scioj estas ligitaj kun homo; nenia scio venas de ekstere, chiuj ili trovighas interne. Se ni diras, ke homo "scias", en lingvo de psihhologoj tio signifas, ke li "malkovras". Se homo lernas, li ankau "malkovras", levante vualon de sia propra animo, kiu estas senfina konservejo de scioj. Ni diras, ke Newton malkovris leghon de gravito. Chu tiu lego trovighis ie ekstere, sidis kaj atendis la scienciston? Ne. Ghi trovighis en lia propra menso; venis tempo, kaj li ghin malkovris. Chiuj scioj, kiujn ricevis kaj ricevas la mondo, venas el menso; via propra menso estas senfina biblioteko de Universo. La ekstera mondo estas nur tusho, okazajho, kiu devigas vin esploradi vian menson, kiu chiam restas la sola objekto de la esplorado. La falanta pomo estis esplorinstigo por Newton; li komencis esplori sian menson, reordigis chiujn erojn en sia menso kaj trovis en ghi novan menseron - tion, kion ni nomas gravito. Ghi estis nek en centro de la pomo, nek sur Tero. Do - chiujn sciojn, spiritajn kaj laikajn, ni trovas en homa menso. En multaj okazoj oni ghin ne malkovras, kaj, se la malkovrado estas malrapida, ni diras, ke ni lernas; sukcesoj en lernado estas ligitaj kun sukcesoj en tiu malkovradproceso. Homo, kies mensa vualo estas levita, scias multe. Homo, havanta densan vualon, estas nescianto, sed homo sen vualo scias chion. Ghis nun jam estis chionsciantaj homoj, kaj mi opinias, ke en sekvaj epokoj estos miloj da tiaj homoj.

Kiel fajro en fajroshtono, tiel scioj en menso; pensoj estas la forto, kiu liberigas ghin. Same ekzistas chiuj niaj sentoj kaj agoj - se ni esploros nin, ni vidos, ke ghi estas rezulto de multaj batoj al nia animo. Rezulto estas tio, kio ni estas; chiuj batoj kune nomighas KARMO - laboro, agado. Chiu bato, kiun ricevas animo kaj kiu eligas fajron el ghi, malkovrante forton kaj sciojn, estas karmo; se uzi chi tiun vorton en la plej vasta senco, ni chiam faras karmon. Mi parolas: tio estas karmo. Vi auskultas: tio estas karmo. Ni spiras: tio estas karmo. Chio, kion ni faras fizike kaj mense, estas karmo.

Ekzistas laboroj, kiuj estas sumo de multaj etaj laboreroj. Starante che maro kaj audante, kiel ondoj batighas al bordo, ni pensas, ke tio estas granda bruo; tamen ni scias, ke unu sola ondo konsistas el milionoj da etaj onderoj; chiu el ili kreas bruon, kiun ni ne povas audi; ni audas nur sumon. Same chiu kor-bato estas laboro; difinitajn specojn de laboro ni sentas kaj komprenas; samtempe ghi konsistas el multaj etaj laboroj.

Se vi volas jughi pri homa karaktero, ne faru tion lau liaj grandaj laboroj. Chiu stultulo povas unufoje esti heroo. Jughu lau plej malkomplikaj laboroj de chiutaga vivo; tio estas ajho, kiu montras la veran karakteron de granda homo. Apartaj okazoj levas simplan homon tre alte; sed nur tiu estas vere granda homo, kies karaktero estas chiam granda, en chiuj cirkonstancoj.

Impreso de karmo sur karaktero estas la plej granda forto, kun kiu renkontighas homo. Homo estas kiel centro, kiu altiras fortojn de Kosmo; en chi tiu centro li kunigas ilin kaj denove eljhetas el si per largha fluo. La vera homo, chionscianta, chionpovanta, estas tia centro, kaj li altiras al si tutan Universon. Bono kaj malbono, felicho kaj malfelicho venas al li, kaj el chi tiuj faktoroj li kreas la egan direktantan fluon, kiu nomighas karaktero, kaj eligas ghin el si. Li povas chion altiri kaj chion ankau rejheti. Chiu agado en la mondo, chiu movigho en homaro, chiuj laboroj chirkau ni estas simple rezulto de pensoj, manifestigho de homa volo. Mashinoj kaj laboriloj, arboj kaj militshipoj - chio estas simple elkresko de homa volo; fundamento de tiu chi volo estas karaktero, sed karaktero estas farita de karmo. Same, kiel ekzistas karmo, ekzistas elmontro de volo. Homoj, havantaj egan volon, chiuj estas tre laboremaj - grandaj animoj, kies volo povas rekonstrui la mondon, kies volo kreskis per laboro trans jarcentoj. Tian volon, kian havis Buddo au Kristo, oni ne povas ekhavi en unu sola vivo, char ni scias, kio estis iliaj gepatroj. Ni ne scias, chu iliaj patroj estis iam predikintaj por la homaro. Estis jam miloj da tiaj homoj kiel patro de Jesuo kaj miloj vivas nun. Same en la mondo vivis jam milionoj da etaj registoj. Tio ne povas esti nur okazo de denasko. Kiel oni povas klarigi demandon pri la negrava princo, kiun, eble, ne respektis ech liaj propraj servistoj, kaj kies filo estas Dio por duono de la mondo? Kiel oni povus klarigi la diferencegon inter charpentisto kaj lia filo, kiun adoras milionoj da homoj? Chi tie ne helpas denaska teorio. De kie ekestis tia grandega forto de volo, kian Buddo kaj Jesuo disvastigis en la mondo? Ghi devus ekzisti jam dam jarcentoj, malrapide pli kaj pli grandighante, ghis aperos en socio kiel iu Buddo aa Jesuo, kaj elmontro de tiu forto atingas ech nuntempon.

Chion chi kondichas karmo, laboro. Neniu povas ion ricevi, antau ol meritos ghin per laboro; tio estas eterna legho. Ni pensas, ke estas alie, sed poste ni konvinkighas pri tio. Homo povas tutan vivon batali pro richajhoj; li povas trompadi milojn da homoj, sed poste kompreni, ke li ne rajtas esti richa, kaj vivo por li farighos peza kaj malagrabla. Ni povas shpari ajhojn por korpaj ghuoj, sed vere nia estas nur tio, kion ni meritas. Stultulo povas acheti chiujn librojn en la mondo kaj meti en sian bibliotekon, sed legi li povos nur tion, kion li meritas ellegi. Tion montras lia karmo. Nia karmo kondichas tion, kion ni rajtas havi kaj kion ni kapablas atingi. Ni mem respondecas pri tio, kio ni estas, kaj ni havas forton por ighi tio, kio ni volas esti.

Se tio, kio ni estas, estas rezulto de nia iama agado, do - chion, kion ni volas en estonteco, ni povas krei per agado de estanteco; do - ni devas scii, kiamaniere agi. Vi povas diri: "Pro kio ni devas lerni labori? Chiu en la mondo ja laboras en iu formo de laboro. Tamen ekzistas demando pri difuzigo de nia energio.

Bhavagad-Gita pri Karma Jogo diras, ke ghi instruas nin labori per sagho kaj scioj; sciante kiel labori, oni povas atingi la plej grandajn rezultojn.

Vi devas memori, ke ni laboras por malkovri jam ekzistantan forton de menso, por veki la animon. Forton havas chiu homo, same sciojn; diversaj laboroj estas kiel batoj, kiaj malkovras, vekas ghin. Homo laboras por diversaj celoj; ne ekzistas laboro sen kauzo. Homoj laboras por ekhavi gloron au potencon. Aliaj volas atingi paradizon kaj laboras por tio. Ankorau aliaj volas restigi sian nomon post morto. Anoj de kelkaj mahometanaj sektoj tutan vivon laboras por post morto ekhavi grandan mauzoleon. Estas sektoj, en kiuj tuj post naskigho de infano oni pretigas por li mauzoleon. Ankorau aliaj laboras por pento de pekoj - faras malbonon kaj poste donacas ion al sacerdotoj por ricevi pasporton al chielo. Ili pensas, ke tia bonfarado liberigos ilin kaj senkulpigos. Jen kelkaj ekzemploj de kauzoj de laboro.

LABORU POR LABORO! Estas ja homoj, kiuj laboras nur por laboro, ne zorgante pri gloro au chiela vivo. Ili simple laboras, char laboro kreas bonon.

Estas ankorau aliaj, kiuj helpas al mizeruloj kaj helpas al homaro pro ankorau pli altaj motivoj - ili kredas je farado de bono kaj amas bonon. Motivoj de gloro malofte tuj donas rezultojn, ghi atingas nin en maljuneco, kiam ni jam finas la vivon. Se homo laboras sen profitamaj motivoj, chu li nenion atingas? Li atingas LA PLEJ ALTAN CELON . Malprofitamo kompensigas plej multe, homoj nur ne havas paciencon praktiki gin. Ghi kompensigas pli bone ankau el vidpunkto de sano.

Amo, malprofitamo kaj fideleco ne estas nur vortoj; el ili konsistas niaj plej altaj idealoj, char ili enhavas grandan elmontron de forto. Homo, kiu kapablas labori dum kvin horoj au nur dum kvin minutoj tute sen profitamaj motivoj, havas kapablojn estighi morala giganto. Atingi tion estas malfacile, char interne ni chiam scias valoron de nia laboro.

Tia abstinenco estas la plej granda elmontro de forto. Kvarchevala veturilo povas kuri de monto nebridita au kochero povas bridi ghin. Pafila kuglo povas flugi ghis falo, sed iu muro povas haltigi ghin, kaj ekestos de tio multe da energio.

Chia eliranta energio, kiu servas por profitamaj motivoj, difuzighas; ghi ne kreas forton, kiu revenas al vi, sed, se ni ghin limigas, ghi disvolvas forton. Tia memkontrolo kreas egan volon, karakteron, kiu formas novan Kriston au Buddon. Malsagnloj ne scias chi tiun sekreton; sed tamen ili volas regi la homaron. Ech malsaghulo kapablas regi mondon, se li laboras kaj atendas. Atendu li kelkajn jarojn, ghis malaperos tiu stulta ideo pri regado; kiam ghi estos tute malaperinta, li havos potencon.

Ni preskau chiuj ne kapablas antauvidi je pli ol kelkaj jaroj en propra vivo. Eta, mallargha rondo - nia mondo. Ni ne havas paciencon antauvidi, kaj pro tio ni farighas nemoralaj. Tio estas nia malforto.

Ech la plej malaltaj formoj de laboro estas respektindaj. Homo, kiu ne konas veron, laboru profitame, por gloro. Chiu devas kompreni kaj akiri altajn kaj ankorau pli altajn motivojn. Ni havas rajton je laboro, sed ne havas rajton je rezulto de laboro, kompenso. Vi ne bezonas salajron. Pro kio ni zorgu pri rezulto? Se vi volas helpi al iu homo, neniam pensu, kion li poste donacos al vi. Se vi volas fari bonan laboron, ne pensn, kia estos rezulto.

Aperas grava demando pri idealo de laboro. Agado estas bezonata, ni devas chiam labori. Ni ne povas, ne rajtas ech minuton vivi sen laboro. Sed ripozo? Jen unu duono de viva batalo - laboro senpaca. Kaj la dua - paca abstinenco - chirkaue nur paco, tre malmulte da bruo, nur naturo; bestoj kaj floroj.

Neniu el chi tiuj vidajhoj estas plena. Homo, kiu kutimas vivi en soleco, pereas en urbo, same, kiel fisho de oceana profundo pereas en malprofunda akvo. Kaj homo, kiu ghis nun vivis en svarmo kaj hasto, ne kapablas vivi sola. Homa idealo estas en la plej profunda trankvileco kaj soleco trovi la plej intensan agadon kaj en la plej intensa agado trovi dezertan silenton kaj trankvilon. Tia homo konas sekreton de abstinenco, li regas sin.

Sur svarmaj stratoj de urbego lia menso estas tiel trankvila, kiel trovighante en senbrua kaverno. Kaj dume li intense laboras.

Tio estas idealo de Karma Jogo, kaj, se vi estas atinginta ghin, vi estas atinginta SEKRETON DE LABORO.

Tamen ni devas komenci de origino, diversajn laborojn eklabori lauvice, kaj malrapide ni chiutage devas farighi pli malprofitemaj. Ni devas trovi laboron kaj forton, kiu direktas ghin. Dum konencaj jaroj niaj motivoj ankorau estos profitamaj, sed poste persisto venkos ghin. Venos tempo, kiam ni kapablos labori vere malprofitame.

Chiuj ni povas esperi, ke iam, batalante tra la vivo, venos tempo, kiam ni farighos tute malprofitamaj, kaj, atingante tion, chiuj niaj fortoj estos koncentrigitaj, kaj scioj, kiujn ni havas, malkovrighos.

>>