8-a chapitro
IDEALO DE KARMA - JOGANO

La plej granda ideo en religio de Vedanta estas - saman celon oni povas atingi lau kvar diversaj vojoj - laboro, amo, psihhologio kaj scioj.

Ni jam scias, ke finfine tiuj chi vojoj kunighas en unu. Chiuj religioj kaj metodoj de laboro por Dio nin gvidas al sama celo.

Tiu celo estas LIBERBCO. Chio chirkau ni batalas, por atingi liberecon. Chio en universo estas rezulto de tiu batalo. Ech la plej malgrandaj eroj de materio emas iri propran vojon, disighi de aliaj eroj, sed la aliaj eroj tenas ghin. Nia Tero emas forlasi Sunon kaj Luno - Teron. Chio havas tendencon senfine disighi. Fundamento de chiuj estas chi tiu batalo por libereco, pro impulso de chi tiu emo sanktulo pregas Dion kaj shtelisto stelas.

Kiam formo de nia agado estas malghusta, ni nomas ghin malbona, sed se ghusta - ni nomas ghin bona. Tamen impulso por tio estas sama - batalo por libereco.

La sanktulon subpremas lia ligita stato, kaj, volante liberighi, li preghas. Shteliston subpremas penso, ke li ne havas kelkajn ajhojn, kaj li shtelas por forigi tiun penson.

Libereco estas la sola celo de la tuta naturo - viva kaj malviva. Konscie au nekonscie chiu ajho batalas, por atingi tiun celon. Libereco, kiun volas atingi sanktulo, tre diferencas de libereco, kiun serchas shtelisto.

Libereco, kiun amas la sanktulo, gvidas lin al senfina felicho; sed tia libereco, kian amas shtelisto, nur pli enchenigas lian animon.

En chiuj religioj oni povas trovi elmontron de chi tiu batalo por libereco. Ghi estas fundamento de malprofitamo, abnegacio, ghi signifas forlasi penson, ke homo estas nur lia ligita korpo.

Chiuj grandaj etikaj sistemoj predikas veran malprofiton kiel finan celon. Do, kio okazas kun homo, atinginta tiun celon?

Li plu ne estas eta, li estas senfina. La eta individualeco en li estas malaperinta, kaj li plu ne havas limojn.

Defendanto de personeco ektimos, audante filozofian eksponon de tiu chi penso. Samtempe, se li predikas virtecon, li mem instruas tiun penson.

Ekzemple, iu homo ighas plene malprofitama, ne perdante sian personecon. Kiamaniere ni distingu lin de tiuj, kiuj estas ekhavintaj plenecon lau aliaj sistemoj, kiuj ebligas perdon de personeco?

Li estas kunighinta kun universo, kaj atingi tion estas celo de ni chiuj; nur la malrespektinda defendanto de personeco timas ghis fino esplori sian penson.

Karma jogo estas atingado de tiu chi libereco per malprofita laboro. Chiu profita agado malhelpas al ni atingi la celon, kaj chiu malprofita agado proksimigas al la celo. Pro tio la sola difino de moralo estas jena: "Tiu, kiu estas profitama, estas nemorala; tiu, kiu estas malprofitama, estas morala".

Tiu chi ideo estas malsimpla. Cirkonstancoj ofte shanghas detalojn. Sama ago en unuj cirkonstancoj povas esti malprofita, sed en aliaj cirkonstancoj - profita. Pro tio ni povas doni nur chirkauan difinon, char diferencas loko, tempo kaj cirkonstancoj.

En unu lando iu agado estas bona, sed en alia - malbona, char diferencas cirkonstancoj.

Celo de tuta naturo estas libereco, kaj liberecon atingi ni povas nur tra vera malprofitamo; chiu penso, vorto au laboro malprofita proksimigas nin al la celo, kaj pro tio ni nomas ghin morala.

Chi tiu difino taugas en chiu religio kaj chiu etika sistemo. En kelkaj sistemoj de pensado moralo estas derivita de iu supera estajho, Dio.

Se vi demandas, pro kio homo devas fari tiun au alian laboron, respondo estas: "char tio estas ordono de Dio".

Egale, el kia fonto venas ideo, la centrala penso tamen estas sama - abnegacio.

Kaj tamen multaj homoj, malgrau tiu alta etika ideo, timas la penson, ke ili devas forjheti ilian malgrandan personecon.

Ni povas demandi homon, kio do estas homa "mi", se li estas tute malprofitama, sen pensoj pri si, kiu nenion volas por si, nenion parolas por ekhavi bonon por si. Chi tiun "mi" li konas nur dum li pensas, agadas kaj parolas profite.

Sed, se li nur konscias aliajn, mondon kaj universon, kie estas lia "mi"? Ghi estas perdita por chiam.

Karma-jogo do estas etika kaj religia sistemo pri celo atingi liberecon tra malprofitemo kaj abnegacio. Karma-jogano ne devas kredi al iu dogmo. Li povas ech ne kredi je Dio, ne pensi pri sia animo. Chiu devas havi propran vojon al libereco. Solvon de la problemo li devas trovi nur per helpo de naturo, sen helpo de iu instruo au teorio, kiun JHNANI solvas per menso kaj spirito, kaj BHAKTI per amo.

La sekva demando estas: kio estas laboro? Kio estas la bonfarado por mondo? Ni ne kapablas doni al la mondo ian longtempan, rektan helpon; se ni kapablus tion, la mondo nun aspektus tute alia.

Ni povas kvietigi malsaton de iu homo por kvin minutoj; sed post tiam li denove estos malsata. Chiu ghuo, kiun ni donas al homo, estas nur por momento. Ne estas eble por chiam forpreni de homoj chi tiun febron de felico kaj doloro.

Chu estas eble por la mondo doni ion bonan, kio restos eterne? En oceano ne estas eble levi ondon tiel, ke ne aperu ravino en alia loko.

Konsumo de bonaj ajhoj en la mondo estas senshangha. Oni ne povas ghin pligrandigi au malpligrandigi.

Rememoru historion de homaro. Ni vidas tie samajn ghojojn kaj malghojojn, samajn diferencojn. Kelkaj estis richaj, aliaj mizeraj, altaj kaj malaltaj, sanaj kaj malsanaj.

Tute sama stato, kia estas nuntempe en Ameriko, ekzistis iam en la antikva Egiptio, Grekio kaj Romo.

Dum tuta evoluo de homaro estis tiel; tamen samtempe homoj batalis, por malpligrandigi chi tiujn diferencojn.

Chiu periodo de historio estas kreinta milionojn da viroj kaj virinoj, kiuj estas senchese laborintaj, por helpi al aliaj. Kaj kia estas rezulto?

Ni povas nur ludadi en mondo. Ni forprenas fizikan doloron - ghi farighas anima doloro. Situacio sama, kiel en pentrajho pri infero de Dante; avaruloj rulas oran shtipon sur monton. Chiam, kiam ili sukcesis iom superruli ghin, ghi denove rulighas malsupren.

Chiuj niaj paroladoj pri miljara paca shtato estas tre belaj rakontetoj por infanoj. Chiuj popoloj, kiuj sopiras pri miljara shtato, esperas, ke en tia okazo ilia popolo vivos plej bone el chiuj popoloj en la mondo. Jena estas chi tiu mirinde malprofita ideo pri miljara paca shtato .

Ni ne kapablas plimultigi felichon en chi tiu mondo; same ni ne kapablas plimultigi ankau malfelichon. Konsumoj de felicho kaj malfelicho en la mondo chiam restas senshangha. Ni nur movas ghin al aliaj kaj alies - al ni, sed sumoj restas samaj.

Chi tiu alfluo kaj defluo, levigho kaj mallevigho estas vera karaktero de mondo; kontraustari ghin similus al ideo, ke ni kapablas vivi sen morto. Tio estas plena absurdo, char ideo de vivo enhavas morton.

Vivo kaj morto estas du diversaj elmontroj de sama ajho, rigardata de diversaj aspektoj; ghi estas levigho kaj mallevigho de sama ondo.

Unu rigardas la mallevighantan flankon kaj ighas pesimisto, alia rigardas la levighantan flankon kaj ighas optimisto. Kiam knabo lernas en lernejo kaj gepatroj prizorgas lin, chio al li shajnas bela kaj bona; liaj bezonoj estas simplaj, li estas granda optimisto.

Sed maljunulo, kiu multon travivis, estas pli trankvila, li plu ne havas vervon.

Tiel la maljunaj nacioj, kiuj jam dekadencas, estas malpli plenaj de esperoj ol la junaj nacioj. En Hindio ekzistas proverbo: "Dum mil jaroj - urbo kaj dum mil jaroj arbaro".

Chi tiu miljara shango de urbo kaj arbaro ekzistas chie kaj faras homon optimisto au pesimisto depende de lia rigardaspekto.

La sekva penso estas problemo pri egaleco. Ideoj pri miljara paca shtato estas donintaj fortan iniciaton labori. Ghin enhavas multaj religioj - Dio venos regi la mondon kaj tiam ne estos plu diferenco inter homoj.

Tiuj, kiuj predikas chi tiun instruon, estas veraj fanatikuloj, kaj fanatikuloj estas ja la plej nehipokritaj homoj. Kristanismon oni predikas nur sur fundamento de fanatikula vervo. Pro tio kristanismo tre plachis al grekaj kaj romaj sklavoj. Ili ekkredis, ke en miljara shtato plu ne ekzistos skiaveco, por chiuj sufichos manghajho, kaj ili pro tio alighis al kristanismo.

Tiuj, kiuj komencis prediki chi tiun ideon, estis senkleraj, sed veraj fanatikuloj.

Nuntempe chi tiu emo al miljara shtato ekhavis formon de libereco, egaleco kaj frateco. Ankau tio estas fanatismo. Vera egaleco neniam ekzistis en la mondo; ghi ne eblas. Egaleco signifus morton. Kio estas fundamento de la mondo? Malekvilibro. En komenca stato, kiu nomighas hhaoso, ekzistas plena ekvilibro. Kiel evoluis chiuj fortoj de universo? Batalante, konkurante, interpushighante. Se chiuj materieroj estus ekvilibrigitaj, chu eblus iu evolua proceso? Scienco instruas, ke tio estas neebla. Jhetu shtonon en akvon, kaj vi vidos, kiel chiuj akveroj emas trankvilighi interpushighante.

Same chio, el kio konsistas universo, emas al io - chiuj ajhoj, trovighantaj malsupre, emas veni supren - en ekvilibron.

Sed denove venas iu malhelpo, kaj denove ekestas kombinajho, kreado. Malegaleco estas bazo de chia kreado. Samtempe fortoj, kiuj batalas por atingi egalecon, estas same bezonataj kiel la fortoj, kiuj neniigas egalecon. Absoluta egaleco signifas plenan ekvilibron de la batalantaj fortoj, kaj tia stato en la mondo ne eblas. Kiam vi atingos tian staton, mondo jam estos morta.

Tiel ni vidas, ke chiuj ideoj pri miljara paca shtato kaj plena egaleco estas ne nur neeblaj, sed, se ni emus plenumi ghin, ghi gvidus nin al morto, neniigho.

Kio formas diferencon inter unu homo kaj alia? Plejparte tio estas diferenco en cerbo. Hodiau neniu (krom demenculo) diros, ke ni chiuj naskighas kun egalaj cerboj kaj kapabloj. Ni naskighas kun diversaj kapabloj kiel diversaj homoj. Ne eblas eviti tiun jam antaunaskighan diferencon.

Amerikaj indighenoj loghis en chi tiu lando dum miloj da jaroj kaj iomete da viaj antauuloj venis en ilian landon. Ili tute shanghis aspekton de la lando. Pro kio la indighenoj ne realigis tiujn plibonigojn kaj ne konstruis urbojn, se chiuj ja estas egalaj? Simple kun viaj antauuloj en chi tiun landon venis fremda cerba forto, fremda impreso kaj laborformo.

Absoluta nediferenco signifas morton. Ghis kiam ekzistas mondo, ekzistos malekvilibro kaj ghi devas ekzisti. Miljara shtato de egaleco eblas nur en fino de kreada ciklo.

Tamen ideo pri miljara paca shtato havas tre gravan movan forton. Same, kiel mondo bezonas malegalecon por kreado, ghi bezonas batalon, kiu limigas la kreadon. Se ne ekzistus batalo por ighi libera kaj reveni al Dio, ne ekzistus ankau kreado kaj progreso. Diferenco inter chi tiuj du fortoj regulas karakteron de motivoj de homoj. Motivoj agados chiam, kelkaj emos al mallibereco, kelkaj - al libereco.

La malsimpla mehhanismo de la mondo estas terura - se ni shovos en ghin manon, tuj ni pereos. Ni chiuj pensas, ke post plenumo de iu devo ni povos ripozi; sed nin tuj atendas alia devo.

Chiujn nin tenas chi tiu ega, malsimpla monda mehhanismo. Estas nur du vojoj por forlasi ghin - unu estas forjheti chiujn zorgojn pri mehhanismo, rezigni ghin. Paroli tiel estas simple, sed atingi tion - preskau ne eble. Mi ne scias, chu tion kapablas almenau unu homo el dudek milionoj.

La dua vojo estas - vivi en la mondo kaj lerni sekreton de laboro. Kaj tio estas vojo de chiu karma-jogano.

Ne fughu for de la monda mehhanismo, sed esploru ghin. Laborante en chi tiu mehhanismo, vi povos ankau eliri ekster ghin. Vojo foren iras tra la mehhanismo.

Nun ni scias, kio estas laboro. Tiuj, kiuj kredas je Dio, komprenas chion pli bone, char ili scias, ke Dio ne estas senforta estajho, kiu bezonas nian helpon.

Kvankam la mondo dauros eterne, nia celo estas LIBERECO, nia celo estas malprofitamo kaj, konforme al karma jogo, ghin atingi ni povas nur tra laboro. Chiuj ideoj pri plibonigado de mondo taugas kiel mova forto por fanatikuloj, sed ni devas scii, ke fanatismo enhavas same multe da malbono kiel da bono.

Karma jogo demandas nin, pro kio ni devus havi alian labormotivon ol ennaska amo al libereco. Estu super kutimaj, estimataj motivoj. "Vi havas rajton labori, sed ne havas rajton ricevi rezultojn de laboro".

Homo povas ekzerci sin por scii kaj plenumi tion, diras karma jogo. Tiam bonfarada ideo ighos parto de li mem, li ne serchos eksterajn motivojn.

Ni faru bonon pro tio, ke estas bone fari bonon. Tiu, kiu faras bonon nur por atingi chielon, ligas sin, diras karma jogo. Chiu laboro, kiu enhavas ech iom da profitamo, ne liberigas, sed enchenigas nin.

Do la sola vojo estas fordoni rezultojn de laboro, ne altirighi al ghi. Sciu, ke ni ne estas chi tiu mondo, ni ne estas nia korpo kaj reale ni ne laboras.

Ni estas ''mi", eterne trankvila kaj ripozanta. Pro kio ni estu ligitaj kun io? Estas ja facile diri, ke ni devas esti neligitaj, sed kia estas vojo al tio?

Chiu bona laboro, kiun ni faras sen kashita kauzo, ne enchenigas nin, sed rompas unu cheneron. Chiu bona penso, kiu eliras el ni malprofite, denove rompas unu cheneron, kaj ni ighas pli kaj pli puraj, ghis ni ighos la plej puraj homoj.

Tamen tio povas shajni donkihhotismo - pli teoria ol praktika.

Mi estas leginta multajn argumentojn kontrau Bhavagad-Gita. Multaj opinias, ke laboro sen motivoj ne eblas. Ili ja neniam estas vidintaj senprofitan laboron (krom fanatikula laboro), kaj pro tio ili opinias tiel.

Finfine mi volas diri kelkajn vortojn pri homo, kiu praktike realigis instruon de karma jogo en vivo. Tiu homo estas Buddo. Li estas sola homo, kiu estas plene realiginta ghin.

Chiuj profetoj en la mondo, krom Buddo, havis eksterajn motivojn, kiuj devigis ilin agadi senprofite. Profetoj apartenas al du specoj - unu, kiu opiniis, ke ili estas enkorpigho de Dio en la mondo kaj dua, kiu opiniis, ke ili estas nur senditoj de Dio; sed chiuj iniciaton al laboro ricevis de ekstere, atendis eksteran repagon, kvankam iliaj predikoj estis spiritegaj. Sed Buddo estas la sola profeto, dirinta: "Por mi estas indiferentaj viaj diversaj teorioj pri Dio. Sensence estas diskutadi pri animo. Faru bonon kaj estu bonaj. Tiel vi atingos Liberecon kaj Veron.

Dum sia vivo li estis tute senprofitama, kaj laboris ege multe. Montru en homaro ankorau unu personon, kiu estis same alta, kiei li! Homaro estas kreinta nur unu tian personon, tian altan filosofion, tian veran abnegacion. Chi tiu sublima filozofo instruis superan filozofion kaj tamen kunsentis al plej malsupera besto; neniam li petis ion por si.

Li estas ideala karma jogano, kiu agadas tute sen motivo kaj en historio de homaro li estas la plej sublima viro. Li estas la unua granda reformisto en mondo. Li estas unua, kiu ekkuraghis diri: "Ne kredu pro tio, ke estas verkitaj kelkaj antikvaj manuskriptoj; ne kredu pro tio, ke ghi estas via nacia kredo, al kiu oni instruis vin kredi; pripensu mem chion, analizu kaj post tiam, se vi agnoskas, ke tiu kredo estas bona por unu kaj por chiuj, kredu je ghi, vivu konforme al ghi kaj helpu al aliaj vivi konforme al ghi".

Plej bone laboras tiu, kiu laboras tute sen motivo - ne pro mono, gloro au io alia; kaj, se iu homo atingos tion, li ighos Buddo kaj ekhavos forton labori tiel, ke reformighos la mondo.

Chi tiu motivo estas la supera idealo de karma jogo.

<<