3-a chapitro
SEKRETO DE LABORO

Fizike helpi al aliaj, forigante iliajn korpajn bezonojn, estas vere bone, tamen - la helpo estas des pli granda, ju pli granda bezono. Se bezonojn de iu homo oni forigas por unu horo - li ricevis veran helpon; se bezonoj estas forigataj por unu jaro, do la helpo estis ankorau pli granda, sed, se liaj bezonoj estos forigitaj por chiam - tio vere estos la plej granda helpo kia eblas.

SPIRITAJ scioj estas sola ajho, kiu kapablas forigi niajn malfelichojn por chiam; chiuj aliaj scioj forigas bezonojn nur por ia tempo. Nur tra spiritaj scioj kauzoj de bezonoj estas forigataj poreterne; do, spirite helpante al homoj, ni donas al ili superan helpon. Tiu, kiu donas al homoj spiritajn sciojn, estas la plej granda bonfaranto de la homaro. Ni chiam vidas, ke la plej fortaj homoj estis tiuj, kiuj helpis kontentigi spiritajn bezonojn de homoj, char spirito estas fundamento de chiuj manifestighoj de nia vivo. Spirite sana kaj forta homo estos forta ankau en alia agadsfero, se nur volos; se homo ne havas spiritan forton, li ne kapablas bone kontentigi ech korpajn bezonojn.

Sekve post spirita helpo sekvas INTELEKTA helpo: scioj estas ege pli valora donaco ol manghajho kaj vestajho; tio estas ech pli valora ol fordoni vivon, char vera vivo de homo konsistas el scioj; nesciado estas morto, sciado - vivo.

Vivo estas malmultevalora, se ghi estas vivo en mallumo, nesciado.

Post tio sekvas, kompreneble, la KORPA helpo al homo. Ni eraras, se ni pensas, ke korpa helpo estas la sola, kiun ni kapablas doni. Ghi estas ne nur la lasta, sed ankau la plej malvalora, char ne donas kontenton por chiam.

Maltrankvilon, kiun mi sentas pro malsato, mi povas forigi manghante, sed malsato revenas; mia maltrankvilo povas finighi nur tiam, se mi estos kontentigita en chiuj bezonoj. Tiam malsato ne faros min malfelicha; neniu malfelicho tushos min.

Do - helpo al ni SPIRITE estas supera; sekvas intelekta helpo kaj nur post tiam la korpa.

Malfelichon de la mondo oni ne kapablas kuraci nur per korpa, fizika helpo, dum kiu karaktero de homoj ne shanghighas. Korpaj bezonoj ekestos denove, chiam estos mizereco, kaj korpa helpo ne kapablos kuraci tion.

La sola solvo de la problemo estas - fari la homaron pura. Nesciado estas patrino de malfelicho kaj malbono; homoj devas havi lumon, esti puraj, spirite fortaj kaj kleraj. Nur tiam finighos malfelicho en la mondo.

Ni chiujn domojn en lando povas fari malsanulejoj, sed mizero tamen ekzistos, ghis kiam ne shanghigos homa karaktero.

En Bhavagad-Gita ni legas pri tio, ke ni chiuj chiam devas labori. Sed chiuj laboroj konsistas el bono kaj malbono. Ni neniel povas fari laboron, ne farante ion bonan, sed same ankau ni ne kapablas fari laboron, samtampe ne farante al iu malbonon. Chiu laboro estas miksajho de bono kaj malbono. Tamen - ni chiam devas labori. Bono kaj malbono kune donas rezulton, kreas karmon. Bonfarado restigos al ni bonan impreson, malbonfarado - malbonan. Sed bono kaj malbono kune estas piedligiloj por animo.

Solvo, kiun donas Gita rilate al karaktero de chi tiuj ligiloj estas - ne altiru sin al la laboro; tiam ghi ne altiros nian animon. Ni devas kompreni, kion signifas la ideo pri "nealtirigho" al laboro.

Tio estas unu el chefaj ideoj de Gita - laboru senhalte, sed ne altirighu al la laboro. Vorton "samakara" oni povas traduki kiel "denaska tendenco". Se kompari menson kun lago, chiu ondeto de menso ne malaperas ech kvietighante, sed restigas iun trajton, eblecon, tiel ke tiu ondeto povas en estonteco denove aperi.

Chi tiu trajto, kiu donas al ondo eblecon reaperi, estas tio, kion ni nomas samakara. Chiu laboro, kiun ni faras, chiu korpa movigho, chiu penso, kiun ni pensas, restigas ian impreson al mensa substanco, kaj ech se tiuj impresoj ne estas certe videblaj, tamen ili estas sufiche fortaj por agadi en subkonscio.

Sumo de jenaj mensaj impresoj kondichas tion, kio ni estas en chiu momento. Tio, kio mi estas en tiu chi momento, estas same efekto el chiuj impresoj en mia gisnuna vivo. Tio estas karaktero; karaktero de chiu homo konsistas el sumo de impresoj. Se plej multe estas da bonaj impresoj - la karaktero estas bona, se da malbonaj - la karaktero estas malbona.

Se homo chiam audas malbonajn vortojn, pensas malbonajn pensojn, agadas malbone, lia menso estos plena de malbonaj impresoj, kaj pro tio liaj pensoj kaj laboro ankorau pli kaj pli malbonighas.

Tiuj chi malbonaj impresoj chiam funkcias, kaj rezulte la karaktero estos malbona; la homo estos malbona, kaj li ne povos al si helpi. Sumo de impresoj en li disvolvas forton por farado de malbonaj faroj - li estos mehhanismo, kiun gvidos impresoj kaj devigos lin fari malbonon.

Same, se homo pensas bonajn pensojn kaj faras bonan laboron, sumo de impresoj estos bona, tio devigos lin fari bonon, ech kontrau lia volo. Se homo chiam faris bonan laboron kaj pensis bonajn pensojn, en li aperas inklino fari bonon, kaj, ech se li ekvolos fari malbonon, lia menso - sumo de liaj tendencoj, ne permesos al li fari tion; la inklinoj haltigos lin, li falas sub impreson de siaj inklinoj. Se tio estas tiel, oni diras, ke la bona karaktero de tiu homo fortighas.

Testudo entiras kapon kaj piedojn en sia karapaco; vi povas ghin mortigi, dispecigi, sed tamen ghi ne eliros el la karapaco. Same homo, kiu regas siajn motivojn kaj organojn, havas stabiligitan karakteron. Li regas siajn enajn fortojn, kaj nenio povas ilin eltiri kontrau lia volo.

Se homan menson konstante atingas bonaj impresoj, emo fari bonon ighas forta, kaj rezulte de tio la homo estas kapabla superregi siajn INDRI'ojn (nervcentrojn, sentorganojn).

Se la karaktero estas stabiligita, la homo estas atinginta veron; tia homo estas forta por chiam. Li ne kapablas fari malbonon. Li povas vivi ech en malbona socio, la malbonaj impresoj ne atingos lin.

Ekzistas ankorau pli alta stato ol ekhavo de bonaj emoj, kaj tio estas deziro LIBERIGHI. Memoru, ke libereco de animo estas celo de chiuj joganoj. Nur per laboro oni povas atingi tion, kion atingis Buddo per laboro kaj meditacioj au Kristo per preghoj. Buddo estis laboranta JHNANI, Kristo estis BHAKTI, sed saman celon atingis ambau.

Malfacilajhoj estas sekvaj. Liberigho signifas plenan liberecon - liberighon de bono, kaj same de malbono. Ora cheno estas same cheno, kiel fera cheno.

En mian fingron enpikighis dorno; mi uzas alian dornon por eltiri la unuan. Post tiam mi forjhetas ilin ambau. Mi ne bezonas la duan dornon, char finfine ambau ja estas dornoj. Tiamaniere kontrau la malbonaj emoj devas kontraubatali la bonaj, kaj malbonajn mensajn impresojn devas estingi la bonaj, ghis la malbono tute malaperos au estos almenau kontrolata, subpremata. Tamen ankau la bonaj impresoj estas estingeblaj. Tiel "ligita" ighas "neligita".

Laboru, sed ne lasu, ke agado au pensoj restigu en menso profundan impreson; ondoj venu kaj foriru, agadu muskoloj kaj cerbo, sed ne lasu, ke ili restigu profundan impreson en animo.

Kiel fari tion? Ni vidas, ke impreso postrestas de chiu agado, al kiu ni altirighas. Dum tago mi povas renkonti centojn da homoj kaj inter ili unu, kiun mi amas; kaj kiam mi nokte enlitighas, mi povas pensi pri chiuj vizaghoj, kiujn mi vidis, sed mi memoras nur unu vizaghon - vizaghon, kiun mi vidis nur dum momento kaj kiun mi amas; chiuj aliaj vizaghoj estas malaperintaj. Mia altirigho al tiu homo postrestigis pli profundan impreson en mia menso ol chiuj aliaj vizaghoj.

Chiuj impresoj ja estis egalaj, "portreton" de chiu vizagho egale ricevis mia cerbo, tamen ili ne restigis al menso egalan efekton. Plej multe da vizaghoj estis novaj por mi, pri kiuj mi neniam pensis, sed tiu unu vizagho, kiun mi vidis nur dum momento, trovis ene asociojn. Eble mi pri ghi pensis tre multe, mi sciis pri ghi centojn da ajhoj, kaj tiu vizio vekis centojn da dormantaj memorajhoj en mia menso, kaj tiu sola impreso restigos la plej grandan impreson al menso.

Tial estu "neligita", laboru ajhoj, laboru cerbcentroj, laboru sen halto, sed ne lasu, ke iu ondeto restu en menso. Laboru tiel, kiel laboras fremdulo en tiu chi lando, provizora loghanto; laboru senhalte, sed ne ligighu, ligigho estas terura.

Chi tiu mondo NE ESTAS nia hejmo, ghi estas nur unu el multaj shtupoj, tra kiuj ni iras.

Memoru proverbon de Shankja: "Naturo ekzistas pro animo, sed ne - animo pro naturo". Senco de ekzistado de la naturo estas kreskigado de animo; ghi ne havas alian sencon. Ghi ekzistas, char animo devas ekhavi sciojn kaj liberigi sin. Se ni tion chiam memoros, ni neniam altirighos al naturo. Ni scios, ke naturo estas libro, kiun ni devos legi, kiam ni estas eknavintaj chiujn sciojn, la libro plu ne havas valoron. Tamen ni ofte ligigas nin kun naturo: ni pensas, ke animo ekzistas pro naturo, ke spirito ekzistas pro korpo kaj, kiel diras proverbo, ni pensas, ke homo "vivas por manghi", ne "manghas por vivi". Ni chiam ripetas tiun eraron, ligante nin kun naturo. Kaj tio tuj restigas impreson en animo, kio malliberigas nin kaj devigas nin labori ne libere, sed kiel sklavoj.

La cefa ideo de chi tiu instruo estas tio, ke vi devas labori ne kiel sklavoj, sed kiel mastroj: laboru chiam, sed ne faru sklavan laboron. Rigardu, kiel homoj laboras: 99% de homaro laboras sklave kaj rezulto estas malrespektinda. Tio estas profitama laboro. Laboru per libereco, per amo. Vorto "amo" estas tre malfacile komprenebla. Amo ne ekestas sen libereco. Sklavo ne havas liberecon. Se vi achetos sklavon, enchenigas lin kaj devigas labori, li laboros rapide, sed tute sen amo.

Same, se ni laboras nur por havajho, kiel sklavoj, ni ne kapablas havi amon, kaj nia laboro ne estas pura. Tia estas ankau laboro, kiun ni laboras nur por ni mem. Chiu amo kunportas felichon. Ne ekzistas amo, kiu ne kunportus kiel sekvojn trankvilon.

La vera ekzistado, la veraj scioj kaj la vera amo chiam estas kunigitaj en unu; se ekzistas unu el tiuj, devas ekzisti ankau du aliaj. Tio estas tri aspektoj el unu, sen io alia - Ekzistado - Scioj - Felicho.

Se ekzistado farighas relativa, ni ghin vidas kiel mondon; scioj estas fundamento de kono de la mondo kaj felicho estas fundamento de chiu amo, kiun kreas koro de la homo.

Tial vera amo neniam elmontras sin kiel doloro de amanto au de tiu, kiun li amas. Ekzemple, iu viro amas iun virinon; li volas shin nur por si kaj chiam estas ege jhaluza. Li volas, ke shi chiam sidu kaj staru apud li, manghu kaj movighu lau lia volo. Li estas shia sklavo kaj volas, ke shi estu lia sklavino. Tio ne estas amo, tio estas malsana alligigho de sklavo, kiu pensas, ke li amas.

Tio ne estas amo, char ghi enhavas doloron; se shi ne faras tion, kion li volas, al li estas dolore. Vera amo ne dolorigas, ghi donas nur felichon. Se ne estas tiel - do amo ne ekzistas, tio estas miskompreno de aliaj sentoj.

Se vi kapablas ami vian edzon, edzinon, infanon, tutan mondon, universon tute sen doloro au jhaluzo, do vi kapablas ighi neligita.

Krishna diras: "Rigardu min, Arghuna; se mi haltigus laboron nur por momento, pereus tuta universo. Mi nenion povas perlabori, mi estas la sola Sinjoro, sed pro kio mi laboras? Pro tio, ke mi amas la mondon". Dio estas neligita, char li amas, jena vera amo liberigas nin. Vi devas scii, ke chiu gravito de ajhoj de la mondo estas fizika. La vera amo ne havas fizikan altirighon.

Tiaj amantoj povas trovighi milojn da kilometroj unu for de alia, tamen ilia amo ne mortos, ne shanghigos kaj ne doloros.

Chi tia nealtirigho eble estas rezulto de laboro dum tuta vivo, sed, kiam ni estas atingintaj ghin, ni estas liberaj; ni plu ne havas ligilojn de naturo, kaj ni vidas naturon tia, kia ghi estas. Naturo plu ne kapablas enchenigi nin, ni estas vere liberaj kaj ne rimarkas rezultojn de laboro.

Chu vi postulas ion de viaj infanoj pro tio, ke vi estas edukinta ilin? Ne, char via devo ja estas labori por ili. Chion, kion vi faras por iu persono, urbo au lando, faru same, kiel por viaj infanoj - ne atendu salajron au dankon. Se vi por chiam povas resti en pozicio de donanto, kaj chio, kion vi donas, estas libera propono al mondo, tute sen profitaj pensoj, do via laboro ne estos ligigho. Ligigho aperas nur tiam, se ni laboras profitame.

Se oni laboras sklave, rezulto estas profitamo kaj ligigho; se oni laboras kiel mastro de propra menso, rezulto estas felicho pro malligigho. Ni ofte parolas pri jugho kaj justeco, sed vidas, ke en la mondo jugho kaj justeco ofte similas al infana fantaziajho.

Agadon de homo gvidas du faktoroj: potenco kaj bonkoreco. Chiuj emas plej multe uzi forton au talentojn, kiujn havas. Bonkoreco estas chielo; por ke ni estu bonaj, ni devas esti bonkoraj. Ech jugho kaj justeco sin bazas sur bonkoreco. Chiuj emoj rericevi ion pro farita laboro malhelpas nian spiritan progreson kaj finfine alportas mizeron.

Ekzistas ankorau unu vojo, kiel uzi chi tiun bonkorecan kaj malprofitecan ideon - opinii laboron kiel preghon al Dio. Tiamaniere ni fordonos chiujn rezultojn de laboro al Plejsupera, kaj, preghante al Li, ni ne rajtas atendi ion de homaro pro laborado. Dio mem laboras senhalte kaj chiam estas neligita. Same, kiel akvo ne kapablas malsekigi lotusfolion, laboro ne kapablas neprofitaman homon ligi per pensoj pri rezulto de laboro. Neligita kaj neprofitama homo povas loghi en centro de pekplena urbo - pekoj ne atingos lin.

Ideo de vera sinoferemo estas klarigita en jena rakonto. Post batalo che Kurakshatra kvin fratoj Pandavoj faris grandan oferon kaj donis egajn donacojn al mizeruloj. Chiuj miris kaj parolis, ke tian oferon la mondo ghis nun neniam vidis. Sed post la ceremonioj venis eta besteto - mangusto. Duono de ghia korpo estis orkolora kaj duono - bruna. Ghi eksternis sin sur planko de la oferejo. Post tiam ghi diris: "Vi chiuj estas friponoj, tio ja ne estas ofero", "Kion vi diras", ekkriis homoj, "chu vi ne scias, kiom da mono kaj juveloj ricevis mizeruloj; chiu el ili farighis richa kaj felicha. Tio estas la plej granda ofero el chiuj, kiujn konas homaro". Sed la mangusto ekrakontis: "Estis iam malgranda vilagho, kaj en ghi loghis iu mizera bramano kun sia edzino, sia filo kaj edzino de la filo. Ili estis tre malrichaj kaj vivis dank' al donacoj, kiujn li ricevis pro predikoj kaj instruado. En tiu lando tiam dum tri jaroj estis malsato, kaj la bramano kun familio tre suferis. Finfine, post kiam la familio ne manghis dum kelkaj tagoj, li ekhavis iom da faruno, alportis hejmen kaj disdonis en kvar partoj, po unu al chiu familiano. Ili pretigis la manghajhon, kaj, kiam ili jam volis ekmanghi, iu frapis je la pordo. Patro malfermis ghin; che la pordo staris gasto. En Hindio gasto estas sankta persono - kiel Dio. La malricha bramano diris: "Eniru, sinjoro, kaj estu salutata". - Li donis al la gasto sian manghajhon; la gasto rapide formanghis ghin kaj diris: "Ho sinjoro, vi mortigas min; mi malsatas dum dek tagoj, kaj chi-tiu peceto da manghajho ankorau pligrandigis mian malsaton". La edzino de la bramano diris al edzo: "Donu al li ankau mian manghajhon". "Ho ne", respondis la edzo, sed edzino parolis: "Jen estas mizera viro, kaj ni kiel domposedantoj devas prizorgi, ke li estu sata. Mia edzina devo estas doni mian porcion, char vi plu ne havas". La edzino fordonis sian manghajhon al la gasto; li, formanghinte ghin, diris, ke tamen estas malsatega. La filo diris: "Prenu ankau mian manghajhon; devo de filo estas helpi al patro en chiu agado". La gasto manghis, tamen ankorau estis malsata; edzino de la filo fordonis sian manghajhon. Tio sufichis, kaj la gasto foriris, benante ilin. En sekva nokto chiuj kvar mortis pro malsato. Kelkaj pecetoj de faruno estis defalighintaj sur plankon, kaj, kiam mi sternis min en ghi, duono de mia korpo ighis orkolora. Post tiu okazo mi vagabondas tra tuta mondo, serchante ankorau unu similan oferon, sed nenie mi trovis tian, de kio la dua duono de mia korpo farighus ora. Pro tio mi diras, ke la ofero de Pandavoj ne estas vera ofero".

Ideo de bonkoreco malaperas el Hindio; pli kaj pli malmulte da sublimaj viroj vivas. Kiam mi komencis lerni anglan lingvon, mi legis iun anglan libron. En ghi estis rakontite pri iu knabo, kiu laboris kaj parton de salajro fordonis al sia patrino. Pro tio li estis laudata sur tri au kvar paghoj. Kio estis tio? Neniu hinda knabo komprenos tiun instruon. Mi nun komprenas ghin, kiam auskultas pensojn el Okcidento - chiu vivas por si. Kelkaj forprenas chion, nenion donante al patroj, patrinoj, edzinoj kaj infanoj. Tio kontrauas idealon de domposedanto.

Nun vi vidas, kion signifas Karma Jogo - ech mortante, helpi al chiu, nenion volante ricevi. Se oni vin trompas milionfoje, nenion demandu kaj nenion pensu pri tio, kion vi faras. Ne laudu viajn oferojn, ne atendu dankon; estu dankema al tiuj, por kiuj vi helpas, char ili donis al vi eblecon esti bonkora.

Do estas klare, ke vivi kiel ideala domposedanto estas pli malfacile ol vivi kiel ideala sanjazino.

Vera laborvivo estas vere same malfacila au ech pli malfacila ol vivo ekster la mondo.

<< >>