PRI LA NEOLOGISMOJ

Tio estas la plej tikla kaj plej aktuala demando, kiu koncernas la evoluon de nia lingvo. Jam ekde la komenco neologismoj vekis akrajn disputojn. Sed la argumentado estis tre magra. Kiel menciis "Heroldo de Esperanto" en sia numero de la 16-a de aprilo 1990, en recenzo pri la libro "La eterna neologisma diskuto" de Herbert Mayer, la neologismemuloj pledis por kreo de poezia lingvajho, kiu ekzistu apud la chiutaga Esperanto. La alia grupo - ofte pli en tono de emocio ol en sobra argumentado - defendis la vortokrean kapablecon de la sufiksaro kaj insistis pri relative malgranda vortaro por propagandaj celoj. La disputo ne atingis objektivecon kaj pro tio la problemoj ghis hodiau ne solvighis kaj konstituas dangheron por la estonteco de nia lingvo.

La celo de tiu chi libro estas tute alia kaj mi ne intencas eniri la "eternan neologisman diskuton". Mi dirus nur kelkajn vortojn.

Dum diversaj diskutoj en esperantistaj medioj la kontrauuloj de la neologismoj atentigas speciale, ke en iuj landoj, precipe okcidenteuropaj, lastatempe senteblas neretenebla, ofte memcela deziro "shlimshtopi" la lingvon per novaj kaj novaj vortoj kaj rezulte ghi malproksimighas de la Zamenhofa Lingvo Internacia. Sed la gejunuloj pli kaj pli interesighas pri neologismoj kaj precipe pri la tiel nomataj tabuaj kaj insultaj esprimoj.

Mia propra opinio estas, ke ni devas enkonduki por uzado en niajn chiutagajn interparolojn kaj en la originalan kaj tradukan literaturon novajn belsonajn kaj esprimplenajn vortojn. Kompreneble, temas pri atenta uzado de neologismoj, kiuj vere plirichigas la lingvon kaj ne pri simpla originalemo kaj strangemo.

Al chiuj, kiuj deziras ricevi pli plenan imagon pri la neologisma problemo, mi rekomendas tralegi iujn verkojn de la chehho Karolo Pic (1920), akademiano, poeto, eseisto, romanverkisto, majstro de poezia kaj proza eksperimentado, kies richaj kaj profundaj kontribuajhoj al plua evoluo kaj diferencigo de diversaj stiloj (artliteratura, parte poezia, parte proza, poste publicista kaj fine scienca) ne devus esti malrespektataj. Liaj proponoj pri novaj afiksoj artliteraturaj kaj ceteraj plibonigindajhoj havas tre solidan teorian bazon kaj sendube iamaniere influos la pluan evoluon de Esperanto.

 

<< >>