PRAGMATAJ ADAPTOJ EN LA TEKSTO

Pragmata adapto signifas enkondukon en la tradukon de suplementa informacio eltirita el la kunteksto de la originalo au, kontraue (pli malofte), preterlaso de detaloj, klaraj kaj konataj de la leganto, kaj fine (tre malofte) - shangho de nomoj, datoj, objektoj k.a. per pli gheneraligitaj kaj kompreneblaj.

Jen kelkaj ekzemploj:

Kiam en la teksto estas la nomoj Jantra, Trjavna, Rila, Kom ktp., se la tradukanto simple transkribus ilin, la plimulto el la fremdlandaj legantoj eble ne komprenos pri kiaj geografiaj nomoj temas - rivero, urbo, montaro, monto... Jen pro tio estas bone se li piednote klarigus au rekte en la teksto, pri kio temas. Ekzemple, tradukante la unuan strofon de la balado "Haghi Dimitro" de Hhristo Botev, nia fama tradukisto Simeon M. Simeonov eble pravas, kiam anstatauigas la nekonatan de la neeuropanoj geografian nomon "Balkano" per "montaro".

Kion diras al la eksterlandanoj la gravaj por ni datoj kiel la 3-a de Marto, la 24-a de Majo, la 9-a de Septembro, la 10-a de Novembro? Nenion, au preskau nenion. Jen pro tio la tradukanto devas nepre klarigi ilin piednote.

Kiamaniere traduki en Esperanton vortojn kiel кавал, калпак, ръченица, фес, шоп, боза, хайдутин, седянка, апостол, гъдулка, конак, заптие, водка, казачок, имам-баялдъ kaj multajn similajn vortojn?

Chu per shalmo au per kavalo, eksplikante piednote, ke temas pri pashtista fluto - bulgara nacia muzika blovinstrumento? Chu peltochapo au kalpako? Chu rachenico (kiel estas menciita en "Bulgara-Esperanta Vortaro" (Sofio, 1961), au ekspliki piednote, ke temas pri bulgara nacia danco? Chu fezo au chapo, klarigante, ke temas pri rugha mohametana kaj iama turka chapo? Chu shopo au simple vilaghano, ekcsplikante, ke temas pri vilaghano el Okcidenta Bulgario, precipe chirkau Sofio? Chu bozao au milio-trinkajho? Chu hajduto au batalinto kontrau la turka jugo? Chu sedjanko au vespera laboramuzajho, amuzlaborado? Apostolo au gvidanto de la ribelo? Gadulko au ribeko? Konako au policejo? Zaptieo au policisto? Vodko au rusa brando? Kazachoko au rusa popola danco? Chu imambajaldao au abunde oleata manghajho el bakita melongeno farchita per legomoj?

Mi respondos: dependas de la konkreta kunteksto.

Chefa pravigo por uzado de tiuj tipe naciaj vortoj (iuj venintaj de turka lingvo) estas la postulo konservi la lokan au historian atmosferon de la originala medio kaj la epokon de la verko.

Sed la enlogighoj tiurilate estas nedezirataj. Se la tradukisto penas nomi chiun tipe nacian objekton per ghia loka nomo, la teksto de la traduko povus montrighi ghis tia grado obstrukcita per fremdaj vortoj, ke la leganto ne sukcesos orientighi en ili. Jen pro tio tiuj vortoj, kiuj havas, tieldirite, pli neutralan karakteron kaj estas metitaj de l'autoro "sub ombro", je dua plano, oni devus interpreti per tipe esperantaj vortoj.

La traduko de la romano "Sub la Jugo" de Ivan Vazov en fremdajn lingvojn bezonas multajn shanghojn pro pragmataj motivoj. Ekzemple la frazon la eksterlandano ne komprenos, char tie oni ne festas tiamaniere la Feston de Sankta Georgo. La germana tradukisto de la romano Randow tradukas tiun chi frazon per "wie ein Osterlamm auf den Schultern fortgetragen" ("kiel paska shafido"). Kaj la originalan komparon de Ivan Vazov Alia tradukinto de la romano, At. Dimitrov, tradukis ghin en germanan lingvon tiamaniere: "wie ein Luftballon", char en Germanio oni neniam uzis felsakon por transportado, kaj en la traduko de Randow ni legas: "glanzte wie eine Speckschwarte" ("kiel dika felo kun lardo").

Jen kiamaniere tradukis la du cititajn frazojn Simeon Hesapciev k.a.: "forportis sin kiel shafidon, buchoferotan al Sankta Georgo" kaj "Patro Gedeon estis grandventra, dika, bulforma, grasa kiel felsako plena je oleo".

Apartan specon de pragmata adapto de la teksto prezentas shanghoj kiel (Chudomir, "Mi ne estas kiel la aliaj virinoj"). La menciita en la originalo "mardo" signifas "granda bazara tago", post kiu en la domo estigas malordo. Se la tradukanto ne klarigos piednote, ke en Bulgario la bazaraj tagoj estas mardo kaj vendredo, la eksterlandano miros kiel aspektas la bulgara domo marde kaj kial ghuste tiam. Se anstatau klarigo vi shanghos la tagon, kiel faris unu el la rusaj tradukistoj de la rakonto la leganto (la ruso) komprenos la aludon, sed perdighos la nacia atmosfero. Tiukauze, se pli gravas la nacia atmosfero, ne faru similajn shanghojn!

Stefka Hhristova tradukis la cititan frazon tiamaniere: "Che ili - malordo, malpureco, galimatio".

Al la pragmataj adaptoj ni povus aldoni ankau la proksimuman tradukon de toponimoj, t.e. nomoj de objektoj kaj elementoj de la vivmaniero, historio, geografio kaj kulturo de iu popolo, kiuj ne ekzistas che aliaj popoloj. Pensante kiamaniere traduki la toponimojn, la tradukonto devas konsideri chu la eksterlanda leganto konas ilin. Se jes, li povas uzi la lokan nomon ("jurto", "kalpako"), klarigi ilin piednote ("nomada tendo", "peltochapo") au proksimume traduki ilin ("tendo", "chapo").

Foje la tradukisto estas devigata shanghi ech proprajn nomojn. Ekzemple, en la poemo "Babahak" de Usin Kerim estas persono nomata Aligho. Por eviti eventualan miskomprenon mi anstatauigis ghin per Hhaligho. Similaj shanghoj estas rekomendindaj, se la herooj de iuj verkoj nomighas Venko, Velko, Gambo, Kaco, Mono, Nona, Colo, Marco k.a.

Kiam Violin Oljanov tradukis lau mia peto, por la aperonta antologio "Bulgara ampoezio", la poemon "Margarita" de Hhristo Jasenov, li anstatauigis la nomon Margarita per Violeta kaj lau mi li bone faris, char Violeta estas pli internacia nomo ol Margarita, kaj ankau pli belsona en Esperanto.

La tradukisto devas esti tre atentema, kiam en la teksto estas vortoj, kiuj en bulgara lingvo havas unu signifon, kaj en aliaj lingvoj - tute alian signifon. Ekzemple, la rusoj prikantas la korvojn parolante pri la alveno de 1'autuno, kaj pri la bulgaro tute ne estas charma birdo, kaj la alveno de 1'autuno ni asocias kun forflugo de cikonioj. En multaj lingvoj la vorto "papago" (en figura senco) esprimas negativan opinion pri homo ripetanta malproprajn vortojn, kaj en iuj mezaziaj lingvoj "papago" estas tradicia karesema vorto pri amatino. En multaj lingvoj la leporo personecigas timemulon, kaj en japana lingvo ghi estas simbolo de ruzeco. Se en bulgara lingvo ("tremolo") estas simbolo de tenereco, en la rusa lingvo ("tremolo") estas "malbenita arbo", char Judaso pendumis sin je tremolo.

La finnoj komparas sian patran lingvon kun marcho, char por ili la marcho ne estas simbolo de senmoveco kaj putro, sed, kontraue, trezorejo kaj sekura loko. Pri iuj popoloj la betulo ne havas specialan enhavon, sed pri la rusoj ghi estas simbolo de la patrujo kaj junulina pureco.

Pragmataj adaptoj estas devigaj ankau en tekstoj enhavantaj elementojn de teritoria au socia dialektoj. Char la fremda lingvo ne povas esprimi la teritorian konkretecon, ghi ne povas diri al la leganto per dialektaj vortoj, ke la heroo estas vilaghano el Sofia regiono au el Rodopi-montaro. Jen pro tio anstatauigu similajn dialektismojn per konvenaj jhargonoj au ech tabuaj vortoj, neologismoj, eraroj en la uzado de Akuzativo, de iuj vokaloj au konsonantoj anstatau aliaj.

<< >>