REDAKTADO DE TRADUKOJ

Kiajn kvalitojn devas posedi la redaktoro de traduko?

La samajn, kiujn devas posedi la tradukisto, plus kelkajn aliajn kvalitojn.

Plej normala estas la situacio, kiam la tradukisto anticipe scias la nomon de la redaktoro, por ke li konsultu la redaktoron dum la laboro.

Pri la traduko respondecas antau chio la tradukisto. La redaktoro respondecas pri ghi nur parte - nur pri la forigo de eventualaj eraroj. Juna kaj delikata redaktoro kun sento pri stilo kaj lingva intuicio estas pli utila ol sperta formalisto kaj diktatoro, skribas Ivanka Vaseva en sia libro "Stilistiko de la traduko". En tiu chi laboro, same kiel en la instrua laboro, la sperto ne chiam estas pluso: lufoje, post multaj jaroj de tradukado, la kreaj solvoj retirighas kaj anstatau ili venas la klisoj kaj shablonoj, kaj la tradukistaj trovajhoj (transformacioj) jam estas kvalifikitaj kiel eraroj.

La rilatoj inter tradukisto kaj redaktoro havas grandan signifon pri la kvalito de la traduko. Plej komplikaj estas la kazoj, kiam inter ili mankas "krea kunigebleco" ("krea akordigebleco") - ekzemple neglektema tradukisto kaj redaktoro formalisto (lauvorta pedanto), au tradukisto formalisto kaj redaktoro, kiu retajlas frazojn kaj ech pli grandajn partojn de la teksto.

Unua tasko kaj devo de la redaktoro estas kontroli kaj korekti la konfiditan al li tradukon tiamaniere, ke la leganto ricevu libron veran lau enhavo kaj egalvaloran lau spirito kaj formo al la nacilingva originalo.

La unua kondicho por sukceso de la redaktoro estas detala anticipa konatigho kun la tradukota verko. Antau ol komenci la redaktadon li nepre devas tralegi la tutan originalon. Kaj ne nur tralegi ghin, sed pristudi la situacion, epokon, personajhojn, gheneralan tonon de la verko kaj dekojn da aliaj detalajhoj.

Sed kontrolante la tradukon, li ech por momento ne devas forgesi, ke li havas en siaj manoj beletran literaturon, kaj ne kontolibron.

La delikata redaktoro forigas atente chiujn ripetojn en la manuskripto anstatauigante ilin per sinonimoj.

Li proponas pli bonajn stilajn adekvatajn vortojn au frazojn, pli ghustajn vortojn au frazojn de difinitaj situacioj.

Grava lia zorgo estas kontroli la transkribajhojn de propraj kaj geografiaj nomoj, titolojn de famaj literaturaj, muzikaj kaj aliaj verkoj de la arto, citajhojn el verkoj tutmonde konataj kaj jam tradukitaj en Esperanton ktp.

Li verkas antauparolon au postparolon de la libro au li mem komisias al iu alia fari tion.

Ankau li prizorgas la artan aranghon de la kovrilpagho kaj de la ilustrajhoj.

Kornej Chukovski skribas tiurilate en sia iibro "Supera Arto": "Sen etendi la manon al la belarteco en la laboro de la tradukisto, sen malobei la originalecon kaj la gheneralan spiriton de lia traduko, la redaktoro -konservante tre zorge chiujn leghajn manifestajhojn de lia krea personeco - devas tre kuraghe elradiki el lia teksto chiujn liberajn kaj nevolajn elpensajhojn, bari la vojon al ajnaj devioj de la originalo sendepende de tio kiamaniere ili estas montritaj, Kompreneble, oni ne povas fari de sentalenta traduko talentan tradukon, sed de malghusta traduko oni povas fari ghustan tradukon, se ne rilate al la stilo, almenau rilate al la vortarkonsisto."

Mi tamen deziras citi ankau alian opinion pri la redaktado de tradukoj, tiun de nia fama verkisto kaj tradukisto de franca kaj rusa literaturoj Konstantin Konstantinov. "Mi ne amas la redaktorojn - li respondas en unu intervjuo. - Tre pretendemaj, tre ambiciaj kaj jhaluzaj ili estas. Tre ofte ili deziras nepre trudi al vi siajn vortojn au frazojn, kiuj estas malagrablaj al vi kiel esprimmaniero kaj malpropra spiro klopodante forpushi la spiron de la tradukisto, kiu naskighis de la kontakto kun la spiro de la originala teksto de la tradukata autoro. Kiam oni preparis la duan eldonon de mia traduko de "Sinjorino Bovary" de Flobert, la redaktoro korektachis mian tekston tiel vulgare, ke mi tuj rezignis duan eldonon kaj la eldonejo estis devigita publikigi mian tradukon tia, kia li estis antaue. Lau mi la redaktoro estas antau chio teknika persono, kiu devas forigi eventualajn mekanikajn erarojn. Tre facilas esti redaktoro de preta jam teksto kaj skribachi sur ghi. Sub la tradukita verko staras la nomo de la tradukisto, kaj ne tiu de la redaktoro. Jen pro tio la tradukisto respondecas pri sia laboro. Kompreneble, mi parolas pri sukcesa, kaj ne pri malbona traduko. La malbona tradukisto chiam konsentas kun la notoj de la redaktoro, char li vidas nur siajn erarojn kaj antau chio pro tio, ke li mem konsideras sian laboron io hazarda. La bona tradukisto estas kreanto."

<< >>