VII

Tial, kiam aperas tiaj patriotaj manifestacioj, kiel Tulonaj solenajhoj, kiuj kvazau nur el malproksime, sed jam anticipe ligas la volon de homoj kaj devigas ilin al tiuj kutimaj malbonfaroj, kiuj chiam elfluas el patriotismo, — chiu komprenanta la signifon de tiaj solenajhoj ne povas ne protesti kontrau chio tio, kio silente estas entenata en ili. Kaj tial, kiam sinjoroj jhurnalistoj presigas, ke chiuj Rusoj kunsentas kun tio, kio okazis en Kronshtato, Tulono, Parizo, ke tiu alianco estas ligita por vivo kaj morto per volo de tuta popolo, kaj kiam la rusa kultministro certigas la francajn ministrojn, ke tuta lia subularo — rusaj infanoj, scienculoj kaj verkistoj dividas liajn sentojn, au kiam la estro de rusa eskadro certigas Francojn, ke tuta Rusio estos danka al ili por ilia akcepto, kaj kiam chefpresbiteroj respondas pri siaj pashtatoj kaj certigas, ke la preghoj de l' Francoj por la vivo de alta domo ghoje resonis en koroj de caramanta popolo, kaj kiam rusa ambasadoro en Parizo, konsiderata kiel reprezentanto de rusa popolo, post la tagmangho ortolans a la soubise et logopedes glacees kun la kaliko de champano grand Moet en la manoj diras, ke la koroj de chiuj Rusoj batas unisone kun lia koro, superplenigita per subita kaj ekskluziva amo al bela Francio, tiam ni homoj liberaj de malsaghigho konsideras kiel nian sanktan devon ne nur por ni, sed ankau por dekoj da milionoj da rusaj homoj en plej decida maniero protesti kontrau tio kaj deklari, ke niaj koroj ne batas unisone kun la koroj de sinjoroj jhurnalistoj, kultministroj, shiparestroj, chefpresbiteroj kaj ambasadoroj, sed kontraue estas plenaj je kolero kaj abomeno pri tiu malutila mensogo kaj pri tiu malbono, kiujn ili konscie au nekonscie disvastigas per siaj konduto kaj paroladoj. Trinku ili Moet'on kiom ili volas, skribu artikolojn kaj diradu paroladojn de si kaj por si, sed ni chiuj kristanoj, konsiderantaj nin kiel tiaj, ne povas allasi, ke chio, kion diras kaj skribas tiuj homoj, ligas nin. Ne povas ni allasi tion tial, ke ni scias, kio kashighas sub chiuj tiuj ebriaj ravoj, paroladoj kaj chirkauprenoj, similantaj ne al firmigo de paco, kiel oni nin certigas, sed pli al tiuj orgioj kaj drinkadoj, al kiuj sin fordonas la malbonintenculoj, pretigante sin al krimfaro.

VIII

Antau kvar jaroj la unua hirundo de Tulona printempo — unu konata franca agitisto por la milito kontrau Germanio — alveturis Rusion por prepari franco-rusan aliancon, kaj estis che ni en vilagho. Li alveturis al ni, dum ni laboris che fojnfalchado. Reveninte hejmen dum la matenmangho ni konatighis kun la gasto, kaj li tuj rakontis al ni, kiel li militis, estis en kaptitejo, forkuris el ghi kaj kiel li solene promesis, pro kio li evidente estis fiera: ne chesi agiti por la milito kontrau Germanio tiel longe, ghis la tuto kaj honoro de Francio estos restarigitaj.

En nia rondo chiuj argumentoj de nia gasto pri tio, kiom necesa estas la alianco inter Rusio kaj Francio por restarigo de antauaj limoj de Francio, ghia antaua potenco kaj honoro, kaj por nia asekuro kontrau malutilaj projektoj de Germanio, havis nenian sukceson. Al liaj argumentoj pri tio, ke Francio ne povas trankvilighi tiel longe ghis ghi ne reprenos la forprenitajn provincojn, ni respondis, ke ghuste tiel same Prusio ne povis trankvilighi, ghis ghi repagis por Jena, kaj se la revengho de Francoj nun estos sukcesa, la Germanoj devos denove repagi, kaj tiel senfine.

Al liaj pruvoj, ke la Francoj devas savi siajn forshiritajn fratojn, ni respondis, ke la stato de laboranta loghantaro de Elzaso-Lotaringio sub la regado de Germanio apenau en io ajn farighis pli malbona, ol ghi estis sub regado de Francio, kaj ke pro tio, ke al kelkaj Elzasanoj estas pli agrable aparteni al Francio ol al Germanio, pro tio ke al li, nia gasto, estas dezirinde restarigi la laudon de francaj armiloj, ne nur neniel valoras ekkomenci tiujn terurajn mizerojn, kiujn kauzas milito, sed pro tio oni ne rajtas oferi ech unu homan vivon.

Al liaj pruvoj, ke al ni estas facile tiel diri, char ni ne spertis tion saman, kion Francio, kaj ke ni ekparolus aliel, se de ni estus deprenitaj chebaltmaraj provincoj, Polio, ni respondis, ke ech de shtata vidpunkto la depreno de ni de chebaltmaraj provincoj au de Polio neniel povas esti konsiderata kiel malfelicho, sed pli vere tion ni povas konsideri kiel bonajhon, char tio malpligrandigus la neceson de militforto kaj de shtataj elspezoj; kaj de kristana vidpunkto ni neniel povas allasi militon, char la milito postulas la hommortigon, kaj la kristanismo ne nur malpermesas chiun mortigon, sed postulas la bonfaradon al chiuj homoj sen diferenco de nacioj, konsiderante chiujn kiel fratojn. La kristana shtato, parolis ni, komencante militon por esti konsekvenca, devus ne nur forigi la krucojn de preghejoj, la preghejojn mem shanghi en lokojn por aliaj celoj, al pastraro doni aliajn oficojn kaj chefe malpermesi evangelion *, — sed devas malkonfesi chiujn postulojn de moralo, kiuj elfluas el kristana legho. C'est a prendre ou a laisser, parolis ni. Tiom longe, kiom la kristanismo ne estas detruita, logi la homojn en militon oni povos nur per ruzo kaj trompo, kiel estas farata nun. Ni vidas tiun ruzon kaj trompon, kaj ne povas cedi al ili. Kaj char che tio chi estis nek muziko, nek champano, nek io malsaghiganta nin, nia gasto nur eklevis la shultrojn kaj kun al Francoj propra ghentilo diris, ke li estas tre danka por la amika akcepto, kiun li ricevis en nia domo, kaj ke li tre bedauras, ke liaj pensoj ne ricevis tion saman.

IX

Post tiu interparolado ni iris al la fojno-falchado kaj tie li, esperante che la popolo trovi pli multe da simpatio por siaj celoj, petis min traduki al maljuna, malsana kun granda hernio kaj spite tio tre bona laboranto-vilaghano Prokopij lian planon infiui Germanojn; lia plano estis kunpremi la en mezo de Francoj kaj Rusoj trovighantan Germanon. La Franco per gestoj montris tion al Prokopij, per siaj blankaj fingroj de ambau flankoj tushante la shvitan tolachan chemizon de Prokopij. Mi memoras la bonaniman mokeman miron de Prokopij, kiam mi klarigis al li la vortojn kaj gestojn de l' Franco. La proponon pri premo de Germano de du flankoj Prokopij evidente prenis kiel shercon, ne allasante la penson, ke plenagha kaj klera homo povus kun trankvila spirito kaj en neebria stato paroli pri tio, ke estas dezirinde militi.

— Kio do, se ni lin de ambau flankoj premos, — respondis li per sherco al la, kiel li pensis, sherco, — al li restos nenien sin retiri; oni devas ja al li ankau spacon doni.

Mi tradukis tiun respondon al mia gasto.

— Diru al li, ke ni amas Rusojn, — diris li. Tiuj vortoj videble mirigis Prokopij ankorau pli multe ol la propono pri chirkaupremo de Germano, kaj elvokis iun senton de suspekto.

— Kies li estas? — demandis min Prokopij, malkonfide montrante per la kapo mian gaston.

Mi diris, ke li estas Franco, richa homo.

— Kio do, pro kia afero ? — demandis Prokopij.

Kiam mi klarigis al li, ke li alveturis por elvoki Rusojn al alianco kun Francio en okazo de milito kontrau Germanio, Prokopij videble restis tute malkontenta, kaj turnante sin al laboristinoj, sidintaj che fojnamaso, severvoche, nevole esprimante la sentojn elvokitajn en li per tiu interparolo kriis al ili, ke ili iru rasti en fojnamasojn la ankorau nefinrastitan fojnon.

— Nu vi, kornikinoj, ekdormetis. Iru antauen. Kia nun tempo por Germanon premi. La fojno estas ankorau ne forveturigita, kaj shajnas, ke de merkredo oni iros rikolti, — diris li. Poste, kvazau timante ofendi per tiu rimarko la fremdan alveturintan homon, li aldonis, montrante pro bonkora rideto siajn duone forputrintajn dentojn : — pli bone venu al ni labori, kaj alsendu ankau Germanon. Kiam ni finos la laboron, ni ekfestenos. Prenos ankau Germanon. Estas ja tiaj samaj homoj.

Kaj dirinte tion, Prokopij deprenis sian manon de forkego, sur kiu li sin apogis, metis ghin sur la shultrojn kaj foriris al la laboristinoj.

— Ho, brava homo — ekkriis, ridante, ghentila Franco, kaj per tio hhnis tiam sian diplomatan mision al rusa popolo.

La aspekto de tiuj du tiel kontrauaj homoj — brilanta per fresho, mallaco, eleganto de bone nutrita Franco en cilindra chapelo kaj en longa tiam plej moda mantelo, per siaj nelaboraj blankaj manoj energie montranta per gestoj kiel oni devas kunpremi Germanojn, — kaj la aspekto de malglata, kun hauteroj en haroj, sekighinta de laboro, bruligita, chiam lacigita kaj malgrau sia granda hernio chiam laboranta Prokopij, kun siaj de laboro shvelintaj fingroj, en malsuprenpendantaj pantalonoj, disshiritaj bastoshuoj, pashanta kun grandega fojnamaso sur forko sur siaj shultroj per tiu ne maldiligenta, sed ekonomia je movoj irmaniero, per kiu chiam movighas laboristo, — la aspekto de tiuj du tiel kontrauaj homoj tiam multon klarigis al mi kaj vive rememoris mi nun post Tulono-Parizaj festoj.

Unu el ili personigis chiujn tiujn per laboro de popolo nutritajn homojn, kiuj poste uzas tiun popolon kiel pafilegviandon; kaj Prokopij — tiun saman pafilegviandon, kiu nutras kaj prizorgas tiujn homojn, kiuj regas ilin.


* Rim. de l' trad. : Antau ne longe la gazetoj anoncis, ke rusa cenzuro forstrekis la citajhojn el Sur-monta Prediko.

<< >>