X
"Sed de Francoj estas forprenitaj du
provincoj, estas deshiritaj infanoj de amanta
patrino. Sed Rusio ne povas toleri, ke Germanio
ordonu al ghi leghojn kaj senigu ghin de ghia
historia destino en oriento, — ne povas allasi la
eblon depreni de ghi, kiel de Francio, ghiajn
provincojn: chebaltan provincon, Polion, Kaukazon.
Kaj Germanio ne povas allasi la eblon perdi tiujn
profitojn, kiujn ghi gajnis per tiom da viktimoj. Kaj
Anglio povas al neniu cedi sian maran superecon."
Kaj eldirinte tiajn vortojn, kutime oni supozas,
ke Franco, Ruso, Germano kaj Anglo devas esti pretaj
oferi chion por repreno de forprenitaj provincoj, por
fortigo de sia influo en oriento, por konservo de
siaj unueco kaj potenco, de regado sur maroj ktp.
Supozighas, ke la sento de patriotismo estas,
unue, chiam propra al chiuj homoj, kaj, due, estas
tia alta morala sento, ke se ghi forestas, ghi devas
esti ekscitata en tiuj, kiuj ghin ne havas. Sed kiel
la unua, tiel la dua estas malvera. Mi travivis
duonjarcenton meze de rusa popolo, kaj en granda
amaso da vera rusa popolo dum tuta tiu tempo neniun
fojon mi vidis au audis la elmontron au esprimon de
tiu patriotisma sento, se ne konsideri tiujn
lernitajn dum militservo au ripetatajn el libroj
patriotajn frazojn, kiujn oni audas de plej
malprofundpensaj kaj malbonigitaj homoj el popolo. Mi
neniam audis de popolo esprimon de patriotismaj
sentoj, sed kontraue, konstante de plej seriozaj,
honorindaj homoj el popolo mi audis la esprimon de
perfekta indiferento kaj ech malestimo je
diversspecaj elmontroj de patriotismo. Tion saman mi
observis ankau che laborista popolo de aliaj shtatoj,
kaj tion saman asertis al mi ne unufoje la kleraj
Francoj, Germanoj kaj Angloj pri sia laborista
popolo*. La laboranta popolo estas tro okupata per
absorbanta la tutan sian atenton laboro por sia
vivsubteno kaj tiu de sia familio, ol ke ghi povus
interesighi je tiuj politikaj demandoj, kiuj
montrighas kiel chefaj motivoj de patriotismo: la
demandoj pri rusa influo en oriento, pri unueco de
Germanio, au pri repreno de francaj forprenitaj
provincoj, au pri cedo de tiu au alia parto de unu
shtato al alia ktp., ne interesas ghin ne nur tial,
ke ghi preskau neniam konas tiujn kondichojn, en kiuj
estighas tiuj demandoj, sed ankau tial, ke la
interesoj de ghia vivo estas tute sendependaj de
shtataj, politikaj interesoj. Al homo el popolo estas
chiam tute egale, kie oni metos ian limon... kaj ech
al kiu registaro ghi devos pagi impostojn kaj en
armeon doni siajn filojn; sed al ghi estas chiam tre
grave scii, kiom da impostoj ghi devos pagi, kiel
longe servi en armeo, kiel longe pagi por tero kaj
kiom ricevi por sia laboro — chiuj demandoj tute
nedependantaj de gheneralaj shtataj politikaj
interesoj. Kaj certe sekve de tio okazas, ke malgrau
chiuj plifortigitaj rimedoj, uzataj de registaroj por
inspiri al popoloj ne propran al ili patriotismon kaj
por subpremo en popoloj de la disvolvighantaj en ghi
ideoj de socialismo — socialismo chiam pli kaj pli
enpenetras la popolamason, kaj la patriotismo, tiel
peneme inspirata de registaroj, ne nur ne estas
akceptata de popoloj, sed pli kaj pli malaperas, kaj
tenas sin nur en superaj klasoj, al kiuj ghi estas
profita. Se ech okazas, ke patriotismo ekkaptas la
popolamason, kiel estis nun en Parizo, tio okazas nur
tiam, kiam tiu popolamaso submetighas al plifortigita
hipnotisma influo de registaroj kaj de regantaj
klasoj, kaj patriotismo tenas sin en popolo nur tiom
longe, kiom dauras tiu influo.
Ekzemple en Rusio, kie patriotismo en formo de amo
kaj sindono al religio, caro kaj patrujo kun
neordinara strechiteco per chiuj en manoj de
registaro trovighantaj iloj de eklezio, lernejo,
gazetaro kaj chia soleneco estas inspirata al popolo,
la rusa laborista homo — cent milionoj da rusa
popolo, malgrau tiu nemeritita reputacio esti popolo
neordinare sindona al sia religio, caro kaj patrujo,
estas popolo la plej libera de patriotisma trompo**
kaj de sindono al religio, caro kaj patrujo. Sian
kredon, tiun shtatan ortodoksan, al kiu ghi kvazau
estas sindona, ghi plejparte ne scias, kaj tuj kiam
ghi ghin ekkonas, forjhetas ghin kaj farighas
racionalisto, t. e. akceptas tian religion, kiun oni
povas nek ataki, nek defendi; al sia caro, malgrau la
senhaltaj, plifortigitaj inspiroj en tiu direkto, ghi
rilatas kiel al chiuj perfortaj estroj, se ne kun
jugho, tiel kun perfekta indiferento; sian patrujon,
se sub tio ne kompreni sian vilaghon au komunumon,
ghi au tute ne konas, au se konas, faras inter ghi
kaj aliaj shtatoj nenian diferencon. Tiel, kiel
antaue rusaj elmigrantoj iris Austrion, Turkion, tiel
ankau nun ili koloniighas tute indiferente en Rusio,
ekster Rusio, en Turkio au Chinio.
XI
Mia malnova amiko D., dum vintro loghante sola en
vilagho, dum lia edzino, kiun li malofte tie vizitis,
loghis en Parizo, en longaj autunaj vesperoj ofte
interparoladis kun vilaghano nescianta legi, sed tre
prudenta kaj honorinda administristo de komunumo, kiu
venadis vespere kun raportoj, kaj mia amiko rakontis
al li interalie ankau pri la supereco de franca
shtatordo kompare kun nia. Tio estis jhus antau la
lasta pola ribelo kaj franca enmiksigho en niaj
aferoj. La patriotaj rusaj gazetoj ekbrulis tiam per
indigno kontrau tiu enmiksigho kaj tiel incitis la
regantajn klasojn, ke la situacio farighis tre
strechita, kaj che ni oni ekparolis pri milito
kontrau Francio.
Mia amiko, leginte gazetojn, rakontis al sia
administristo ankau pri tiuj rilatoj inter Rusio kaj
Francio. Submetighante al spirito de gazetoj mia
amiko diris, ke se ekestos milito, li enarmeighos (li
estis maljuna militisto) kaj militos kontrau Francio.
Tiam revengho je Francio al rusaj patriotoj shajnis
necesa pro Sebastopolo.
— Kiacele bezonas ni militi? demandis la
administristo.
- Kiel do ni povus permesi al Francio ordoni che
ni ?
- Sed vi mem ja diras, ke che ili estas pli bona
ordo ol che ni, diris la administristo tute serioze.
Lasu ni ilin enkonduki ordon ankau che ni.
Kaj mia amiko rakontis al mi, ke tiu rezonado tiel
konsternis lin, ke li tute ne sciis kion respondi,
kaj ke li nur ekridis, kiel ridas homoj vekighinte el
trompa songho.
Similan rezonadon oni povas audi de chiu neebria
rusa laborista homo, se nur li ne trovighas sub la
hipnotisma influo de registaro. Oni parolas pri amo
de rusa popolo al sia kredo, caro kaj patrujo, dume
en Rusio trovighas nenia vilaghansocieto, kiu almenau
minuton pripensus kion elekti el du estontaj lokoj de
koloniigho: unu en Rusio kun patro-caro, kiel oni
skribas en libretoj, kaj kun sankta ortodoksa kredo
en sia adorata patrujo, sed kun malpli granda kaj
malpli bona tero, au sen patro blanka-caro kaj sen
ortodoksa kredo ie ajn ekster Rusio, en Prusio,
Chinio, Turkio, Austrio, sed kun iom pli granda kaj
pli bona tero, kion ni vidis antaue kaj vidas nun.
Por chiu rusa vilaghano la demando pri tio, sub kiu
registaro ili estos (char li scias, ke sub kia ajn li
estus, oni egale prirabos lin), havas nekompareble
malplian signifon ol la demando — mi ne diras jam:
chu bona estas akvo, sed chu mola estas argilo kaj
chu bone naskighas brasiko.
Oni povas ekpensi, ke la indiferento de Rusoj
devenas de tio, ke chiu registaro, en kies potencon
ili transirus, estos certe pli bona ol rusa, char en
Europo estas nenia pli malbona; sed tio ne estas
tiel: kiom mi scias, tion saman ni vidis che la
koloniistoj Angloj, Holandanoj, Germanoj, elmigrantaj
Amerikon, kaj che diversaj aliaj nacioj enmigrantaj
Rusion.
La transiroj de europaj popoloj el la potenco de
unu registaro en la potencon de alia, el la turka en
la austran, au el franca en germanan, tiel malmulte
shanghas la situacion de popolo, ke neniel povas
elvoki malkontenton en laborista popolo, se nur ghi
ne estos artifike submetita al influoj de registaroj
kaj de regantaj klasoj.
XII
Kutime kiel pruvon por ekzisto de patriotismo oni
nomas la elmontron de patriotaj sentoj de popolo dum
diversaj solenoj, kiel ekzemple en Rusio dum
carkronado au dum renkonto de caro post la
vagonarelreligho la 17-an de oktobro, au en Francio
dum militdeklaro al Prusio, au en Germanio dum
provenkaj solenoj, au dum franco-rusaj festoj.
Sed oni devas scii, kiel oni preparas tiujn
manifestaciojn. En Rusio, ekzemple, che chiu
pretervojagho de imperiestro oni komisias el
vilaghanaj societoj kaj el fabrikoj homojn por
renkontoj kaj salutoj al caro.
La ghojkrioj de popolamaso plejparte estas
artifike preparataj de tiuj, al kiuj ili estas
necesaj, kaj la grado de popola ravo montras nur la
artgradon de aranghintoj de tiuj ghojkrioj. Tiu afero
estas jam delonge praktikata kaj tial la
specialistoj-aranghantoj de tiuj ghojkrioj en sia
preparado atingis altan gradon de virtuozeco.
Kiam Aleksandro II estis ankorau kron-princo kaj
komandis, kiel estas kutimo, la preobrajhenskan
regimenton, foje posttagmeze li alveturis al
regimento, trovighinta en tendaro. Tuj kiam
montrighis lia veturilo, la soldatoj, kvankam ili
estis nur en chemizoj, elkuris lin renkonti kaj kun
tia ghojo renkontis, kiel oni skribas, sian altan
komandanton, ke chiuj vete kuris post la veturilo kaj
multaj el ili kurante faris krucsignon, che tio
rigardante la kron-princon. Chiuj, kiuj vidis tiun
renkonton, estis kortushitaj de tiu naiva sindonemo
kaj amo de rusa soldato al caro kaj lia heredanto,
kaj de tiu religia kaj videble nepreparita ravo, kiu
montrighis en vizaghoj, en movoj kaj precipe en faro
de krucsignoj. Kaj tamen chio tio estis farita
artifike kaj preparita jene.
Post la parado la antauan tagon, la kron-princo
diris al brigada komandanto, ke li alveturos morgau.
— Kiam atendi vian imperiestran moshton ?
— Vershajne vespere. Nur mi petas, ke estu
neniaj preparoj.
Tuj kiam la kronprinco forveturis, la brigada
komandanto kunvokis rotajn komandantojn kaj ordonis,
ke por morgaua tago chiuj soldatoj estu en puraj
chemizoj. Kaj tuj kiam ili ekvidos la veturilon de l'
kronprinco, kiun devas atendi la signaldonantoj,
chiuj kuru kiel ajn renkonten kaj kun la krioj "hura"
kuru post la vetiirilo, che kio chiu deka homo en la
roto kurante faru krucsignon. La chefserghentoj
starigis rotojn, kaj kalkulante po unu haltis sur la
deka: " unu, du, tri... ok, nau, dek, Sidorenko
— fari krucsignon; unu, du, tri, kvar... Ivanov —
fari krucsignon ". Chio estis plenumita lau
ordono, kaj afekcio de ravo komunikighis al la kronprinco,
al chiuj cheestantoj, ech al soldatoj kaj oficiroj,
kaj ech al brigada komandanto, kiu mem chion tion
elpensis. Tiel same, kvankam ne tiel maldelikate,
estas farate chie, kie estas patriotaj manifestacioj.
Ekzemple, franco-rusaj festoj, kiujn oni prezentas al
ni kiel spontanajn elmontrojn de popolaj sentoj,
farighis ne per si mem, sed estis kontraue artihhke
kaj sufiche videble preparitaj kaj elvokitaj de l'
franca registaro.
"Tuj kiam farighis konata la alveturo de
rusaj maristoj (mi citas denove el tiu sama Kamparana
Sendito, registara organo, kolektanta siajn
sciigojn el chiuj aliaj gazetoj), ne nur en chiuj
grandaj kaj malgrandaj urboj, kushantaj sur sufiche
longa vojo inter Tulono kaj Parizo, sed ankau en
multegaj urboj kaj urbetoj, kushantaj tute flanke en
granda distanco de tiu vojo, fondighis komitatoj por
preparo de festoj. Chie oni kolektis ofersumojn por
elspezoj che tiuj festoj. Multaj urboj sendis
deputaciojn Parizon al nia imperiestra ambasadoro kun
peto, ke rusaj maristoj vizitu tiujn urbojn almenau
por unu tago, au ech por unu horo. La urbestraroj de
tiuj urboj, kiujn devis viziti niaj maristoj,
disponis grandegajn monsumojn, pli ol po cent mil
rubloj por preparo de diversaj festoj kaj amuzoj, kaj
eldiris sian preton elspezi por tio ankorau pli
grandajn sumojn, kiom estos necese, por ke nur la
renkonto kaj festoj okazu kiel eble plej belegaj.
"En Parizo mem krom la sumo, kiun disponigis
por tio la urbestraro, estis kolektita granda sumo de
privata komitato ankau por preparo de amuzighoj, kaj
la franca registaro disponigis cent mil rublojn por
elspezoj je honorado de rusaj gastoj fare de
ministroj kaj aliaj estroj. En multaj urboj, kiujn
niaj maristoj tute ne vizitos, tamen estas decidite
aranghi la 1-an de oktobro diversajn festojn je
honoro de Rusio. Multegaj urboj kaj provincoj decidis
sendi Tulonon au Parizon specialajn delegitarojn por
saluti rusajn gastojn kaj prezenti al ili donacojn je
memoro pri Francio au sendi al ili salutajn
skribajhojn kaj telegramojn. Estas decidite la 1-an
de oktobro chie konsideri kiel popolan feston kaj la
lernantojn liberigi por tiu tago de lernado, en
Parizo ech por du tagoj. Al la punitaj malsuperaj
militistaj ranguloj pardoni iliajn kulpojn, por ke
ili kun danko rememoru la ghojan por Francio tagon
— la 1-an de oktobro.
"Por faciligi al publiko deziranta viziti
Tulonon kaj ebligi al ghi partopreni en renkonto de
rusa eskadro, la fervojoj malaltigis la veturpagon je
duono kaj aranghis specialajn ekstervicajn
vagonarojn."
Kaj nun, kiam per tuta vico de chiulokaj samtempaj
rimedoj, kiujn dank' al estanta en sia mano potenco
la registaro chiam povas apliki, ioma parto de l'
popolo, precipe la shaumo de l' popolo — la urba
popolamaso, estas metata en nenormalan ekscititan
staton, oni diras: Vidu, tio estas memvola esprimo de
tutpopola volo. Tiaj manifestacioj, kiel tiuj, kiuj
nun okazis en Tulono kaj Parizo... kaj konstante
ripetighas en Rusio che chiuj solenaj renkontoj,
pruvas nur tion, ke la rimedoj por artifike eksciti
popolon, estantaj nun en la manoj de registaroj kaj
de regantaj klasoj, estas tiel potencaj, ke la
registaroj kaj regantaj klasoj, posedantaj ilin,
chiam povas elvoki lau sia bonplacho kian ajn ili
volas patriotan manifestacion, kvazauan elmontron de
patriotaj popolsentoj. Nenio, kontraue, pruvas kun
tia evidento la foreston de patriotismo en popolo,
kiel rekte tiuj strechitaj fortuzoj, kiujn aplikas
nun la registaroj kaj la regantaj klasoj por artifika
ghia elvoko, kaj tiuj malgrandaj rezultoj, kiuj
estighas malgrau chiuj tiuj penadoj.
Se la patriotaj sentoj estas tiel propraj al
popoloj, oni devus lasi ilin libere elmontrighi, sed
ne eksciti ilin per chiuj konstantaj kaj ekskluzivaj
artifikaj rimedoj. Se ech nur por kelka tempo, por
unu jaro oni chesus en Rusio, kiel tion oni faras
nun, che surtronigho de chiu caro devigi la tutan
popolon jhuri al li, chesus dum chiu diservo solene
kelkfoje preghi la kutimajn procarajn preghojn,
chesus festi kun sonorilsonorado, iluminado kaj kun
malpermeso labori la tagojn de lia naskigho kaj liajn
nomtagojn, chesus chie elpendigadi kaj elstarigadi
liajn portretojn, chesus en preghlibroj, kalendaroj,
lernolibroj per grandaj literoj presi lian nomon kaj
tiun de lia familio, kaj ech de al ili rilataj
antaunomoj; chesus en specialaj libretoj kaj gazetoj
nur por tio destinitaj laudadi lin; chesus jughi kaj
meti en malliberejon pro plej malgranda ne respekta
vorto, eldirita pri caro, — se nur ech por kelka
tempo oni chesus fari tion, tiam ni ekvidus, en kia
grado estas propra al popolo, al vera laboranta
popolo, al Prokopij, al administranto Ivano, kaj al
chiuj homoj el rusa popolo, kiel je tio oni
konvinkadas popolon, kaj estas konvinkitaj chiuj
eksterlandanoj, adori caron, kiu en tia au alia
maniero metas ghin en manojn de bien-posedantoj au
ghenerale richuloj. Tiel estas en Rusio; sed chesu en
Germanio, Francio, Italio, Anglio, Ameriko fari chion
tion, kion tiel same strechite faras ankau tie la
regantaj klasoj por eksciti patriotismon, sindonemon
kaj obeemon al ekzistanta registaro, tiam ni ekvidus,
kiom propra estas tiu imagita patriotismo al popoloj
de nia tempo.
Kaj fakte jam de infaneco per chiuj eblaj rimedoj
— lernejaj lernolibroj, preghejaj diservoj,
predikoj, paroladoj, libroj, gazetqj, versoj,
monumentoj — chiam en unu kaj tiu sama direkto oni
malsaghigas la popolon, poste oni kolektas perforte
au per subacheto kelkajn milojn da personoj, kaj kiam
tiuj kunvenintaj miloj, al kiuj alighos chiuj
okulumantoj, kiuj chiam estas pretaj cheesti chiun
spektaklon, kaj kiam tuta tiu popolamaso che sonoj de
pafilegpafado, muziko kaj che apero de chia brilo kaj
lumo komencos krii tion, kion oni antau ghi
antaukrios, oni diras al ni, ke tio estas esprimo de
sentoj de tuta popolo. Sed, unue, tiuj miloj, multaj
dekmiloj da homoj, kiuj ion krias dum tiaj solenoj,
faras nur tre malgrandan dekmilonon da tuta popolo;
due, el tiuj dekmiloj da kriantaj kaj chapojn
svingantaj homoj la pli granda duono se ne estas
perforte kunpelita, kiel che ni en Rusio, tiel estas
artifike allogita per ia logajho; trie, inter chiuj
tiuj miloj apenau estas dekoj, kiuj komprenas la
okazajhon, kaj tiel same krius kaj svingus chapojn,
se okazus la perfekta kontrauajho al tio, kio nun
okazas; kaj kvare, tie chi alestas polico, kiu tuj
devigos eksilenti kaj forprenos tiujn, kiuj ekkrius
ne tion, kion volas kaj postulas registaro, kiel tio
ofte estis farata dutn franco-rusaj festoj.
En Francio oni salutis egale rave la militon
kontrau Rusio che Napoleono I, kaj poste Aleksandron
I, tiun, kontrau kiu ili militis, kaj poste denove
Napoleonon, kaj denove aliancanojn, kaj Burbonon, kaj
Orleanon, kaj respublikon, kaj Napoleonon III, kaj
Bulanjhe; en Rusio oni salutas egale rave hodiau
Petron, morgau Ekaterinon, postmorgau Paulon,
Aleksandron, Konstantinon, Nikolajon, dukon de
Lejhhtenberg, fratojn-slavojn, prusan reghon kaj
francajn maristojn kaj chiujn tiujn, kiujn la estraro
ekvolos saluti.
Precize tio sama okazas en Anglio, Ameriko,
Germanio, Italio.
Tio, kio en nia tempo estas nomata patriotismo,
estas unuflanke difinita emo konstante produktata,
kaj subtenata che popoloj per lernejo, religio, per
subachetebla gazetaro en la por registaro bezona
direkto, de alia flanko ghi estas dumtempa, per
specialaj rimedoj de regantaj klasoj produktata
ekscitigho de malsuperaj je morala kaj ech je
intelekta nivelo homoj de l' popolo, kiu poste estas
prezentata kiel konstanta elmontro de tutpopola volo.
La patriotismo de subpremataj popoloj faras neniun
escepton. Ghi estas tiel same ne propra al laborantaj
popolamasoj, kaj same artifike inokulata al ili de
superaj klasoj.
* Rim.de l' trad.: Kiel
Litovo mi havis sufiche ofte okazon vidi, kiel peneme
kaj ofte malsukcese la litova intelektularo, precipe
pastraro, penis inspiri naciismon al litova popolo.
En la jaro 1913, rekordjaro de el-migrado Amerikon,
mi kolektis la statistikon de nacieco de elmigrantoj
kaj che tio povis ghissatege observi la indiferenton
de diverspopolaj laboristoj kontrau naciismo.
** Rim. de l' trad.: Tion pruvas ankau la
internacieco de rusa literaturo, kion konstatas ankau
unu germana gazeto ech dum milito.