IV

Oni povas kompate auskultadi tiun sensencajhon, kiun babilas malforta, maljuna, nearmita frenezulo en sia chapelacho kaj mantelacho, ech ne kontraudiri al li kaj ech sherce konsenti kun li; sed kiam tio estas tuta amaso el impertinentaj frenezuloj, elshirintaj sin el sia enfermejo, kaj se tiu amaso de kapo ghis piedoj estas armita per akraj ponardoj, sabroj kaj shargitaj revolveroj kaj en hazardo svingas tiujn mortigajn armilojn, — oni ne povas ne nur sherce konsenti kun ili, sed ech ne unu minuton esti trankvila. Tiel same la ekscitighstato prezentas sin, kiun elvokis la francaj festoj, en kiu trovighas nun la franca kaj rusa registaroj. Char la homoj, infektighintaj nun de epidemio, posedas plej terurajn ilojn de mortigo. kaj ruinigo.

Vere, en chiuj paroladoj, en chiuj tostoj, eldiritaj dum tiuj festenoj, en chiuj artikoloj pri tiuj festenoj senflankighe estis parolate, ke la signifo de chio okazanta konsistas en la certigo de paco. Ech la anoj de milito parolis ne pri malamo kontrau deshirantoj de provincoj, sed pri ia amo, kiu iel malamas.

Sed estas ja konata la ruzo de chiuj anim-malsanuloj, kaj rekte tiu persista ripetado, ke ni ne volas militon, sed volas pacon, kaj la silentado pri tio, pri kio chiuj pensas, faras plej minacantan fenomenon.

En sia responda tosto dum la tagmangho en la palaco de la Elizeoj, la rusa ambasadoro diris: "Antau ol eldiri toston, sur kiu resonos el profundego de koroj ne nur chiuj trovighantaj inter tiuj chi muroj, sed tiel same kaj kun sama forto ankau chiuj tiuj, kies koroj malproksime kaj proksime sur chiuj punktoj de belega Francio, egale kiel ankau de tuta Rusio, batas en nuna minuto unisone kun nia, — permesu al mi esprimi al vi nian profundan dankon por la salutaj vortoj, kiujn vi turnis al admiralo, kiun la caro komisiis redoni la Kronshtatan viziton. Che via alta influo, kiun vi ghuas, viaj vortoj karakterizas la veran signifon de belegaj pacaj solenoj, festataj kun tia mirinda unuanimeco, lojalo kaj purkoreco."

Tiel same per nenio pravigata aludo je paco trovighas en la parolado de 1' franca Prezidanto. "La amkatenoj, kunligantaj Rusion kaj Francion", li diris, "kaj antau du jaroj firmigitaj per kortushantaj manifestacioj, kies objekto estis nia shiparo en Kronshtato, kun chiu tago farighas pli intima, kaj la honesta intershangho de niaj amikaj sentoj devas entuziasmigi chiujn tiujn, por kiuj estas kara la bonfaro de paco, konfido kaj sendanghereco", ktp.

En unu kaj en alia parolado tute neatendite kaj sen ia motivo oni parolas pri bonfaroj de paco kaj pri pacaj solenajhoj.

Tio sama trovighas ankau en la telegramoj, kiujn intershanghis rusa Imperiestro kaj franca Prezidanto. Rusa Imperiestro telegrafas:

"En momento, kiam la rusa eskadro forlasas Francion, mia koro devigas min esprimi al vi, kiel mi estas kortushita kaj danka por la varma kaj belega akcepto, kiun mia shiparo trovis chie sur franca tero. La atestoj de viva simpatio, kiuj manifestighis ankorau unufoje kun tia elokvento, aldonos novan chenon altiuj, kiuj unuigas la du landojn, kaj kunhelpos, mi esperas, al fortikigo de ghenerala paco, objekto de viaj penadoj kaj de viaj konstantaj deziroj", ktp.

La franca Prezidanto en sia responda telegramo diras:

"La depeshon, por kiu mi dankas vian moshton, mi ricevis, kiam mi forlasis Tulonon por reveni Parizon. La bela eskadro, sur kiu mi havis la kontenton saluti la rusan flagon en franca akvaro, la kora akcepto, kiun viaj bravaj maristoj renkontis chie en Francio, unu plian fojon atestas pri sincera simpatio, kiu unuigas niajn du landojn. Samtempe ili atestas pri profunda konfido je bonfara influo, kiun povas efiki kune du grandaj nacioj sindonaj al pacafero."

Denove en ambau telegramoj tute nekonvene estas aludita paco, havanta nenion komunan kun la festoj de maristoj.

Estas neniu parolado, neniu artikolo, en kiu oni ne parolus, ke la celo de tiuj chiuj orgioj estas paco de Europo. Dum tagmangho, kiun donas la reprezentantoj de rusa gazetaro, chiuj parolas pri paco. S-ro Zola, kiu antau nelonge skribis, ke la milito estas necesa kaj ech utila, kaj s-ro Voque, kiu ne unufoje gazete eldiradis tion saman, ne parolas ech vorton pri milito, sed parolas nur pri paco. La kunsidoj de parlamentoj komencighas per paroladoj pri pasintaj festoj; la oratoroj certigas, ke tiuj festoj estas proklamo de paco al Europo.

Simile, kiel homo, veninta en pacan societon kaj fervore che chiu okazo penanta kredigi la cheestantojn, ke li tute ne havas intencon elbati la dentojn al iu ajn, subbatadi la okulojn kaj rompadi la manojn, sed intencas nur pace pasigi vesperon. "Neniu ja pridubas tion", oni volas diri al li. "Se vi tamen havas tiajn abomenajn intencojn, almenau ne ekkuraghu paroli pri ili."

En multaj artikoloj skribitaj pri festoj ech klare kaj naive estis elparolata la kontento, ke dum la festoj neniu eldiris tion, kion tacitu consensu estis decidite kashi de chiuj, kaj ke nur unu ne singarda homo, tuj forigita de polico, ekkriis tion, kion chiuj pensis, nome: a bas l'Allemagne!

Tiel la infanoj iafoje estas tiel ghojaj, ke ili kashis sian petolon, sed la ghojo perhhdas ilin.

Kaj kial tiel ghoji, ke neniu diris pri milito, se ni vere ne pensas pri ghi?

V

Neniu pensas pri milito, sed nur miliardoj estas elspezataj por militaj preparoj kaj milionoj da homoj staras che pafilo en Rusio kaj Francio.

"Sed tio estas farata por garantii pacon. Si vis pacem para bellum. (Se vi volas pacon, preparu militon) (*). L'empire c'est la paix, la republique c'est la paix. (La imperio estas paco, la respubliko estas paco.)

Sed se estas tiel, kial do che ni en Rusio ne nur en chiuj jhurnaloj kaj gazetoj, eldonataj por tiel nomataj kleraj homoj, estas elmontrataj la strategiaj profitoj de nia alianco kun Francio por la militkazo kontrau Germanio, sed ech en Kamparana Sendito, gazeto eldonata de rusa registaro por popolo, estas inspirata al tiu malfelicha, de registaro trompita popolo, ke "amiki kun Francio ankau por Rusio estas utila kaj profita, char se spite de espero la nomitaj shtatoj (Germanio, Austrio, Italio) decidighus rompi la pacon kun Rusio, kvankam ghi kun Dia helpo ankau sola povus defendi sin kaj kontraustari al tre potenca malamika alianco, tio estus ne facila, kaj por sukcesa batalado estus necesaj grandaj oferoj kaj perdoj", ktp. (Katnpara Sendito, 1893, N° 43.)

Kaj kial en chiuj francaj gimnazioj la historio estas instruata lau lernolibro, verkita de s-ro Lavisse, 21-a eldono, 1889, en kiu trovighas jeno :

"Post kiam la ribelo de Komuno estis venkita, en Francio ne estis plu ribelata. Tuj post la milito ghi dedichis sin al laboro. Ghi pagis al Germanio sen malfacilo la grandegan kontribucion de kvin miliardoj. Sed Francio perdis sian militan laudon dum la jaro 1870. Ghi perdis parton de sia teritorio. Pli ol unu kaj duono milionoj da homoj, kiuj loghis en departementoj Haut-Rhin, Bas-Rhin kaj Moselle, kaj kiuj estis bonaj Francoj, estis devigataj farighi Germanoj. Ili ne submetighis al sia sorto. Ili abomenas Germanojn ; ili chiam esperas refarighi Francoj. Sed Germanio tenas sian konkerajhon, kaj tio estas granda lando, kies chiuj loghantoj sincere amas sian patrujon, kaj kies soldatoj estas bravaj, disciplinitaj. Por repreni de Germanio tion, kio estas de ni prenita, ni devas esti bonaj civitanoj kaj bonaj soldatoj. Por farighi bonaj soldatoj, vi devas lerni kompreni la historion de Francio. Historio de Francio montras al ni, ke en nia lando la filoj chiam venghis la malsukceson de siaj patroj. La Francoj, samtempuloj de Karlo VII, venghis siajn patrojn, venkitajn che Crecy, che Poitiers, che Aqtncourt... Kaj por vi, — infanoj edukataj nun en niaj lernejoj, — tasko estas venghi viajn patrojn, venkitajn che Sedan kaj Metz. Tio estas via devo, granda devo de via vivo. Vi devas pensi pri tio chiam... ", ktp.

Sur malsupra parto de 1' pagho trovighas vico da demandoj, konformaj al la paragrafoj. La demandoj estas jenaj : " Kion perdis Francio, perdante partojn de sia teritorio? Kiom da Francoj farighis Germanoj che perdo de tiu teritorio? Chu tiuj Francoj amas Germanion? Kion ni devas fari por iam repreni la forpreniton de ni per Germanio?... "

Krom tio estas ankorau "Pripenso pri la libro VII", kie trovighas, ke "la infanoj de Francio devas memori pri niaj malvenkoj en la jaro 1870", ke "ili devas senti en sia koro la pezon de tiu rememoro", kaj ke "tiu rememoro ne devas ilin malkuraghigi: ghi devas kontraue veki en ili kuraghon ".

Tial se ech en oficialaj paroladoj oni tre persiste parolas pri paco, al popolo, al junaj generacioj kaj ghenerale al chiuj Rusoj kaj Francoj kashite senflankighe estas inspirata la neceso, rajto, profito kaj ech heroeco de milito.

"Ni ne pensas pri milito. Ni nur zorgas pri paco."

Oni volas demandi : qui, diable, trompet-on ici? (kiun, diablo, oni trompas tie chi?), se oni devus tion demandi, kaj ne estus tre evidente, kiu estas tiu malfelicha trompito.

La trompito estas tiu sama eterne trompata malsagha laboranta popolo, tiu sama, kiu per siaj kalozaj manoj konstruis tiujn shipojn, fortikajhojn, arsenalojn, kazematojn, pafilegojn, vaporshipojn, havenojn, pontojn kaj chiujn palacojn, salonegojn, estradojn kaj triumfajn pordojn, kompostis kaj presis chiujn tiujn gazetojn kaj librojn, akiris kaj alveturigis ciujn chi fazanojn, hortulanojn, ostrojn kaj vinojn, kiujn manghas kaj trinkas chiuj chi de tiu sama popolo elnutritaj, edukitaj kaj subtenataj homoj, kiuj trompante ghin, preparas al ghi la plej terurajn mizerojn ; chiam tiu sama bonanima malsagha popolo, kiu elstarigante siajn sanajn blankajn dentojn infane oscedas, naive ghojante je diversaj ornamitaj admiraloj kaj prezidantoj, je de vento blovataj flagoj kaj fajrajhoj, je tondranta muziko, kaj kiu ne havos tempon por returnighi, kiam estos plu nek admiraloj, nek prezidantoj, nek fiagoj, nek muziko, sed estos nur malseka dezerta kampo, malvarmo, malsato, enuo, antaue mortiganta malamiko, malantaue neforpermesanta estraro, sango, vundoj, suferoj, putrighantaj kadavroj kaj sensenca vana morto.

Kaj homoj, tiaj samaj, kiel tiuj, kiuj nun festenas en Tulono kaj Parizo, sidos post bona tagmangho kun neeltrinkitaj glasoj da vino, kun cigaro en la dentoj, en nigra lana tendo kaj per pingloj distingos sur karto tiujn lokojn, kie oni bezonas lasi tiom da el tiu sama popolo konsistanta pafilegviando por preni tiun chi au tiun fortikajheton au por akiri tiun au alian rubandon au rangon.

VI

"Sed estas nenio simila, kaj estas neniaj militaj intencoj", oni respondas al ni post tio. "Estas nur, ke du popoloj sentantaj reciprokan simpation, elmontras tion unu al alia. Kia malbonajho, se la reprezentantoj de amika nacio estis akceptitaj kun aparta soleno kaj honorado de reprezentantoj de alia popolo? Kia malbonajho, se ech allasi, ke la alianco povas havi signifon de sindefendo kontrau pacon de Europo minacanta danghera najbaro?"

Malbona estas tio, ke chio tio estas plej evidenta kaj impertinenta, per nenio pravigata malbona mensogo. Mensogo estas tiu subite aperinta ekskluziva amo de Rusoj al Francoj, kaj de Francoj al Rusoj; kaj mensogo estas sub tio suspektata nia neamo al Germanoj. Kaj ankorau pli granda mensogo estas tio, ke la celo de chiuj tiuj malkonvenaj kaj malsaghaj orgioj estas kvazaua subteno de europa paco.

Ni chiuj scias, ke nek antaue, nek nun ni sentas ian apartan amon al Francoj, tiel same, ke ni nek antaue, nek nun sentis au sentas malamon kontrau Germanoj.

Oni diras al ni, ke Germanio havas iajn intencojn kontrau Rusio, ke la triobla alianco minacas la europan pacon kaj nin, kaj ke nia alianco kun Francio ekvilibrigas la fortojn kaj tial certigas la pacon. Sed tiu certigo estas ja tiel evidente malsagha, ke la konscienco ne permesas serioze ghin rebati. Char por ke tio estu vera, t. e. por ke la alianco certigu la pacon, estas necese ke la fortoj estu matematike egalaj. Se la supereco nun trovighas sur la franco-rusa flanko, la danghero restas la sama. Ech pli granda: char se estis danghere, ke Vilhelmo, estranta la europan aliancon, rompos la pacon, estas ankorau pli danghere, ke Francio, tiu, kiu ne povas pacighi pri la perdo de siaj provincoj, faros tion. La triobla alianco nomis sin do ligo de paco, kaj por ni ghi estis ligo de milito. Tiel same nun la franco-rusa alianco ne povas esti konsiderata aliel ol kiel ligo de milito, kiu ghi ankau estas fakte.

Kaj plue, se la paco dependas de la ekvilibro inter la fortoj, kiel oni difinos tiujn unuojn, inter kiuj estas necese starigi ekvilibron? Nun la Angloj diras, ke la alianco inter Francio kaj Rusio minacas ilin, kaj tial por ili estas necese starigi novan aliancon, kaj inter kiom da unuoj de aliancoj devas esti dividita Europo por ke estighu ekvilibro? Se do estas tiel, tiam en chiu societo de homoj la homo pli forta ol alia estas jam danghero, kaj ceteraj devas aliancighi por kontraustari al li.

Oni demandas: "Kia malbonajho, se Francio kaj Rusio esprimis siajn reciprokajn simpatiojn por certigi pacon?"

Malbono estas, ke tio estas mensogo, kaj la mensogo neniam estas dirata kaj neniam preterpasas nepunita.

Diablo estas la hommortiganto kaj patro de mensogo. Kaj la mensogo chiam kondukas al hommortigo. Kaj en chi tiu okazo tio estas pli evidenta, ol iam ajn.

Do tiel same, kiel nun, tiel ankau antau turka milito subite kvazau ekflamis amo de ni, Rusoj, al iaj fratoj Slavoj, kiujn neniu konis dum jarcentoj, dum Germanoj, Francoj, Angloj chiam estis kaj dauras esti nekompareble pli proksimaj kaj parencaj ol iaj Montenegranoj, Serboj, Bulgaroj. Komencighis tiaj samaj ghojoj, akceptoj, festoj ekscititaj de Aksakovoj kaj Katkovoj, kiujn oni rememoras nun en Parizo kiel modelojn de patriotismo. Tiam kiel nun oni parolis nur pri la reciproka subite ekbrulinta amo inter Rusoj kaj Slavoj. Komence tiel same, kiel nun en Parizo, tiam en Moskvo oni manghis, trinkis, parolis unu al alia sensencajhojn, estis kortushataj je siaj altaj sentoj, parolis pri la unuigho kaj paco, kaj prisilentis la chefajhon — pri la intencoj kontrau Turkio. La gazetoj disblovadis la ekscitighon; en la ludo iom post iom eniris la registaro. Levighis Serbio. Komencighis diplomataj notoj, duonoficialaj artikoloj; la gazetoj chiam pli kaj pli mensogis, elpensadis, ekscitighadis kaj finighis per tio, ke Aleksandro II, vere ne volinta la militon, devis konsenti je ghi, kaj farighis tio, kion ni scias: la pereo de centmiloj da senkulpaj homoj kaj la bestigho kaj malsaghigho de milionoj. Tio, kio okazis en Tulono kaj Parizo kaj nun plue farighas en gazetoj, evidente kondukas al tio sama au pli terura mizero. Tiel same komence sub la sonoj de "Dio gardu caron" kaj "Marsejezo" diversaj generaloj kaj ministroj trinkos por Francio, Rusio, por diversaj regimentoj, armeoj kaj shiparoj, presos sian mensogadon gazetoj; la senlabora amaso da richaj homoj, ne sciantaj kiel uzi sian tempon kaj monon, babilados patriotajn paroladojn disblovante la malamon al Germanio, kaj kiom ajn pacema estu Aleksandro III, la kondichoj farighos tiaj, ke li ne povos rifuzi militon, kiun postulos chiuj lin chirkauantaj, chiuj gazetoj kaj kiel tio chiam shajnas — la ghenerala opinio de tuta popolo. Kaj ne ekhavos ni tempon por rerigardi, kiam sur la paghoj de gazetoj aperos kutima, malbonon promesanta sensenca proklamo:

"Per Dia favoro ni, plej autokrata granda Imperiestro de tuta Rusio, pola caro, grandduko de Finlando k. c. k. c, deklaras al chiuj niaj fidelaj regatoj, ke por la bono de tiuj konfiditaj al ni de Dio amataj niaj regatoj ni konsideras nian devon antau Dio sendi ilin al mortigado. Kun ili Dio", ktp.

Oni eksonorigos la sonorilojn, vestighos en orajn sakojn la longharaj homoj kaj ekkomencos preghi por mortigado. Kaj komencighos denove la malnova, jam longe konata terura afero.

Ekmovighos sub aspekto de patriotismo ekscitantaj homojn al malamo kaj mortigado gazetistoj, ghojante pri tio, ke ili ricevos duoblan profiton. Agemighos ghoje industriistoj, komercistoj, liverantoj al armeoj, atendante la duoblajn profitojn. Ekmovighos diversspecaj oficistoj, antauvidante la eblon shteli pli multe ol ili shtelas ordinare. Ekmovighos la militistaj estraroj, ricevantaj la duoblajn salajron kaj porciojn kaj esperatendantaj por la mortigo de homoj diversajn de ili alte shatatajn ludajhetojn: rubandojn, krucojn, galonojn, stelojn. Ekmovighos la senlaboraj sinjoroj kaj sinjorinoj, antaue anoncantaj sin por la Rugha Kruco, pretigantaj sin bandaghi tiujn, kiujn mortigos iliaj edzoj kaj fratoj, imagante al si, ke ili faras per tio plej kristanan aferon.

Kaj surdigante en sia animo la malesperon per kantoj, malchasto kaj brando, ekmarshos la deshiritaj de paca laboro, de siaj edzinoj, patrinoj, infanoj homoj, centmiloj da simplaj bonaj homoj kun la iloj de mortigo en manoj tien, kien oni ilin pelos. Ili marshos, frostos, malsatos, malsanos, mortos de malsanoj, kaj fine venos al tiu loko, kie oni ekkomencos mortigi ilin po miloj, kaj ili mortigos po miloj, ne sciante mem kial, homojn, kiujn ili neniam vidis, kiuj faris al ili nenion kaj povas fari nenion malbonan.

Kaj kiam estighos tiom da malsanuloj, vunditoj kaj mortigitoj, ke estos neniu por ilin kolekti, kaj kiam aero estos tiel infektita per tiu putranta pafilegviando, ke farighos malagrable ech al la estraro, tiam estos halto por iom da tempo, iel ajn oni kolektos la vunditojn, kunveturigos, kunmetos en amason ien ajn la malsanulojn, kaj la mortigitojn enterigos, supershutos ilin per kalko, kaj denove kondukos la tutan amason el trompitoj pluen, kaj kondukos ilin tiel tiom longe, ghis tio enuigos tiujn, kiuj elpensis ghin, au ghis tiuj, al kiuj tio estis necesa, ricevos chion, kio estis al ili necesa.

Kaj denove sovaghighos, kruelighos, bestighos la homoj kaj malpliighos en mondo la amo, kaj komencighinta kristanigho de l' homaro denove retirighos por jardekoj au -centoj. Kaj denove tiuj homoj, al kiuj tio estas profita, kun konvinko parolos, ke se estis milito, tio signifas, ke ghi estas necesa, kaj denove oni preparos por tio la estontajn generaciojn, de infaneco malmoraligante ilin.


* Rim. de l' trad. ; Certe ni rigardus kiel frenezulon tiun, kiu konsilus per flamo estingi bruladon, per malpurajho forlavi makulon, per veneno resanigi malsanulon au per mortbato reveki mortinton. Chu malplia frenezo estas por certigi pacon proponi militpreparadon? Kaj tamen la homoj, kiuj en siaj ceteraj vivdemandoj estas tiel prudentaj, ne vidas la frenezon de tiu propono. Kiu ne vidas la nunan mondkatastrofon kaj ne komprenas ghin, tiu estas malespere blinda. Sed kiu povas liberigi sin de tradicia pensmaniero kaj kapablas memstare pensi, devus ekvidi, kian pacon preparis al ni tiuj sofistoj-mensoguloj, kaj chiun elparolantan tiun achan frazon devus rigardi kiel mizeran trompiton au trompanton.

<< >>