ГГ ПокерОк рабочее зеркало на сегодня

 

EUROPA NORMLINGVO - NECESA
EUROPA IDENTIGILO

Se ni observas la identecsituacion en la plej sukcesaj landoj de la mondo, ni konstatas la jenon: Japanio konstruas la identecsenton de siaj civitanoj sur la principo: unu popolo - unu kulturhistorio - unu lingvo - unu shtato - unu popolaparteno; Usono faras tion je la principo: unu shtata teritorio - multaj devenoj kun multaj lingvoj - unu neutrala shtata lingvo - unu shtataparteno; Svislando faras tion jene: tri popoloj (se ni ne konsideras la nombre sensignifajn romanchojn), tri lingvoj, tri teritorioj, unu shtato, duobla identeco popola kaj shtata.

Kian identecformon devus konstrui la nova Europa Unio? Sen forta sento de klara europa identeco, pro kiu ties civitanoj estos fieraj aparteni al ghi - ghi ne havas shancon longe ekzisti. La pure raciaj argumentoj, ke ghi estas necesa pro merkataj ekonomiaj kauzoj, absolute ne sufichas - speciale ne sufichas, se la ekonomiaj diferencoj inter la unuopaj europaj popoloj estas grandaj. Tio kauzas dauran netoleremon, malamon kaj la tendencon "liberighi de tiuj nekulturaj sovaghuloj" flanke de la pli richaj kaj "liberighi de tiuj ekspluatantoj" flanke de la pli malrichaj. La stato de relativa tolero kaj paco en Svislando ne estas tipa (ghi ja estas ununura tia lando en la mondo), char chiuj kvar popoloj en ghi estas pli-malpli egale richaj kaj chiuj kvar dankas sian richecon al speciala pozicio kaj rolo de Svislando kiel rifughejo de malamikoj kaj rifughejo de mono de la malkonfidantoj al la propraj shtatoj. Sekve, la modelo de Svislando ne povas esti aplikata al Europo. Ankau ne pro tio, ke en Europo ne estas nur kvar lingvoj, sed pli ol 15.

Europo devas, se ghi volas havi firman longdauran estontecon, evoluigi novan formon de duobla identeco, identeco de la popolo (tradicia historio, autonomia teritorio de regiono, tradicia nacia lingvo kaj kulturo en tiu lingvo) kaj identeco de la Europa shtato, kiu krom al ekonomia celo, devas strebi ankau al nova kreado de komuna kulturo baze de nova internacia komuna lingvo!

Tiu nova lingvo devas esti produkto de konscia volo kaj logiko, do artefarita, char ghi devas esti NEUTRALA rilate la unuopajn popolojn, samkiel neutrala kaj artefarita estas chiu nacia lingvo kiel komuna esprimilo por pluraj similaj dialektoj.

Se oni akceptus ekz. la anglan kiel europan lingvon, tio kondukus al simila rezulto kiel en eksa Sovetunio, kie la rusa lingvo trudis ankau sian kulturon kaj historion al nerusoj au en eksa Jugoslavio, kie la samo okazis pro la neneutrala serba lingvo. Anstatau evoluigi iom post iom tutsovetian au tutjugoslavian identecon, oni provokis la reziston de la nerusaj, resp. neserbaj popoloj kaj fortigis la regionajn naciajn identecojn.

Felice tiu neutrala europa lingvo jam ekzistas. Ghi estas Esperanto. Same kiel naciaj lingvoj ne ekestis en unu momento sed estis kreataj dum relative longa tempo, tiel ankau Esperanto, ekestinta en Pollando baze de slava sintakso, ghermanlatinida vortaro kaj finnugra aglutina vortfarado, jam havas pli ol 100 jarojn de sia kultura chefe europa evoluo. Kaj ghi estas lingvo logika kaj plej kreiva, kapabla multe pli libere esprimi chion novan en la rapidege evoluanta mondo, chu en la teknologia kampo, chu en la arto.

Kompreneble, tia europa normlingvo, komuna europa esprimilo, kiu kunligas chiujn europajn naciajn "dialektojn", ne estas dua lingvo, ech ne estas egala lingvo al la naciaj, sed ghi havas superan pozicion, super la naciaj, samkiel la naciaj lingvoj estas super la dialektoj. Ne estas hazardo, ke la nuntempaj naciaj intelektuloj sentas, ke Esperanto povus esti danghera por ilia "sankta" nacia lingvo kaj kontraustaras la ideon de la Internacia Lingvo, timante fali en duarangan pozicion. Sed tio estas neevitebla ekde la momento, kiam oni decidas pri supernacia europa lingvo, char la premo de la merkato presi en lingvo, per kiu oni tuj atingas chiujn europanojn kaj ne nur parton da ili, paroli en televido en lingvo, en kiu komprenas vin chiuj, sed ne nur parto, baldau poste metos la naciajn lingvojn en duarangan pozicion. Ekz. la austra ministro Busek tuj post la akcepto de Austrio al EU proponis forte pliampleksigi la instruadon de la angla (8 horojn semajne jam ekde la 3-a klaso)! Li jam rezignis pri la austra identeco kaj ech pri la aparteno al la granda germanlingvio por akcepti la anglo-usonan superecon!

Esperanto ne postulas tion, ghi postulas de chiuj egale (same de angloj kiel de austroj) lerni komunan neutralan lingvon, samkiel norma nacia lingvo postulas de chiuj dialektanoj lerni en la lernejoj tiun neutralan komunikilon. Sed, kvankam la nacia lingvo estas supera al la dialektoj en sia funkcia pozicio kaj sekve ankau en konflikta stato al ili, ghi tamen ne sukcesas detrui la dialektojn! Kial? Char la sociologiaj leghoj postulas de homo paralele posedi ankau pli etajn, lokajn identecojn, kiuj prezentighas plej ofte ankau per iom, ech se nur nuance, diferenca lingvo. Samtiel la interetna europa normlingvo neutrala (Esperanto) estos en konflikta stato kun la popolaj naciaj lingvoj. Tamen ghi neniel povas detrui ilin, char la homoj bezonas tiujn diversajn identecshtupojn kaj tial oni nepre konservos la tradiciajn kulturojn en tradiciaj regionaj lingvoj. Sed tiu chi principo metos en egalan pozicion ne nur la naciajn (etajn kaj grandajn) lingvojn, sed apud ili ankau la ghisnunajn minoritatajn kaj neshtatajn lingvojn kiel la baska, bretona au la slovena en Italio au la itala en Slovenio.

En la moderna teknologia mondo, dank' al la komputilaj kaj televidaj retoj esperantigi Europon eblas per intensa instrukampanjo tra la medioj dum nur kelkaj monatoj! Necesas nur klara konscio kaj volo, sekve decido baze de racio kaj interkonsento, ne baze de trudo de pli forta popolo.

La decido enkonduki Esperanton kiel shtatan identigilon de Europa Unio fortigus europan identecon kontraustarigante al aliaj potencregionoj la propran europan kulturan simbolon, lingvon pli junan kaj pli kapablan adaptighadi, do pli konkurencan au/kaj ghi spronus pli tutmondan procezon establante Esperanton kiel norman mondolingvon, neutralan esprimilon por komunikado tutgloba.

1996

<< >>