LINGVO
KIEL KOMUNIKILO KAJ IDENTECSIGNO
La artikolo de R.
Dobrzinski pri Mazi en Pola televido (E-Revuo,
decembro 96) finighas per du demandoj, chiam
aktualaj: kiel stiri la lernadon, por ke la amasa
spektantaro efektive ekregu la lingvon kaj kiel la
movado ensorbu la homojn, kiuj tiel ellernos
Esperanton?
Por provi respondi al
ili, necesas unue skize analizi la E-fenomenon.
Lingvoj kaj kulturoj evoluas paralele kun la
soci-ekonomia evoluo de certa homgrupo kaj
interaktive influas unu la alian. Pli forta ekonomio
influas plirichigon kaj plinormigon de iu lingvo. La
pli normigita kaj kulturitalingvo influas la
plifortigon de la grupkonscio, do de la grupforto.
Kvankam shajne
alispeca, Esperanto ne estas escepto. La unua
lernolibro de Zamenhof estas tamen produkto de
humanismaj streboj al la universaligo de la homaro en
la 19-a jarcento kaj do idee ne apartenas al unu
persono sed al spirita tendenco de multaj tiutempaj
homoj. La escepto de Esperanto estas ghuste en tio,
ke diference de aliaj IL-provoj nur Zamenhof
transdonis ghin al la uzantaro kaj ne retenis ghin
por si mem. Tiel li fakte ebligis, ke ghi farighu
normala, ne escepta lingva fenomeno. Tio signifas, ke
tuj de la naskigho komencighis la procezo de
reciproka interinfluo de lingvo al konscio de la
kreskanta popolo kaj kiel kreskis la materia potenco
de la popolo, tiel ghi influadis al la daura kresko
kaj fortigho de la lingvo.
Chiu grupo
karakterizighas per sia grupa spirito (identeco), kiu
estighas per eduka procedo kaj edukkauzita kulturo.
Individuoj portas tiun identecon en formo de kredo
pri la celoj kaj roloj de sia grupo en la mondo
(religio, ideologio, nacia ideo...). Chiu lingvo
havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan.
Ghi estas la chefa kaj la plej klara signo pri tio,
al kiu grupo oni apartenas. Uzante kaj posedante iun
lingvon oni montras sian apartenon al la samgrupanoj,
malapartenon al alilingvuloj.
Kaj ekde la ekesto de
Esperanto la adeptoj de Zamenhof transprenis la
grupkredon (interna ideo), kiun iniciatis li mem, sed
efektive difinis la popolo: "la grandega sankta
rolo de nia grupo estas pacigi la mondon per la
komuna lingvo!" Popolanoj de tiu popolo ech ne
devas tre bone regi Esperanton, sed estas veraj
popolanoj nur tiuj, kiuj forte kredas je la interna
ideo, je tiu rolo de la E-popolo.
Kaj tiel fermighas la
cirklo. La lingvo influis ekeston de la popolo, la
popolo plu evoluigis la lingvon kaj nun ni havas
plian nacion en la mondo: esperantistojn. Ghi
kondutas same kiel aliaj nacioj: Membroj amas la
propran nacion, malamas la aliajn ("tiu stulta
mondo, kiu ne komprenas nin!"), ni havas niajn
insignojn, flagon, himnon, solenajhojn kaj
ceremoniojn. Ni havas nian religion (intema ideo) kaj
nian profeton (ni levis Zamenhofon al trono de
superpersoneco), kompreneble ni havas ankau nian
kulturon (oni preskau tute ne legas tradukitajn
librojn, sed chefe la originalajn, verkitajn en
"nia lingvo"). Nia kredo pri nia baza rolo
estas tiel firma, ke neniu evidenta historia pruvo
povas nin malkredigi (ekz. ke la komuna lingvo de
kroatoj, serboj, bosnianoj kaj montenegranoj tute ne
helpis al ilia pacigo)!
Sekve, esperantisto ne
estas homo, kiu parolas Esperanton, sed homo edukita
akcepti la kredon de esperantistoj kaj almenau
balbutanta la lingvon.
Same kiel chiuj aliaj
homgrupoj, ni volas konvinki aliajn, ke nia grupo
estas la plej bona, ke ghi maksimume garantias
bonfartecon de individuo en ghi kaj certecon
kondiche, ke la individuo akceptos maksimuman
lojalecon. Kaj ni varbas.
Jen la kontraudirajho:
Per ekz. la pola televido ni montras al la amasoj da
neesperantistoj la objektivan komunikan valoron de
nia lingvo kaj multaj ekinteresighas pri ghi! Sed ni
ne kapablas:
a) transpreni tiujn
amasojn por pluinstrui al ili la lingvon kaj eduki
ilin por akcepti nian "religion" kaj tiel
integri ilin en nian popolon au
b) interesigi
eksterajn komercistojn vendi nian komunikan varon sen
paroli pri nia "religio".
Chu ni ne kapablas au
ni ne volas? Kaj - kaj! Sed chefe, ni ne volas.
Grandajn amasojn ne eblas rapide eduki, ke ili
akceptu ankau nian ideologion (religion), do ni
neinteresighu pri tiuj amasoj. Al komercistoj
"sen nia dio" doni profiton pro nia lingvo
estas ankorau pli granda herezo, necesas maksimume
ignori chiun, kiu dezirus fari tion!
Kaj jen: nek la
siatempa televida kurso en Chehoslovakio, nek tiu en
Nederlando, nek la china, nek la nuna pola sukcesos
atingi iun esencan penetron kaj ecence pligrandigi la
nombron de la E-popolanoj! Kial? Char ni, la
popolanoj de Esperantujo akceptas nur tiujn, kiuj
longtempe partoprenis en niaj ceremonioj kaj tiel
pruvis sian ideologian apartenon al nia grupo.
Chu chio tio estas
negativa? Jes, sed chefe ne! Stranga respondo, sed
jen argumentoj por ghi: Sen la intuicia kompreno de
Zamenhof, ke skribita lernolibra iniciato povas
farighi lingvo nur se oni traktas ghin ne nur kiel
komunikilon sed ankau kiel identigilon de iu grupo,
Esperanto ne povus farighi efektive valora vivanta
lingvo. Ghi farighis vera lingvo nur dank al la
fakto, ke baze de sia ideologio (religio) ghi
kunkreadis sian propran popolon. Sen tio ghi ne
ekzistus! Tial tio estas bona! Sed la ekestinta
popolo ne plu interesighas pri la baza celo de la
intemacia lingvo - ke ghi farighu monda lingvo por
chiu. Efektive la E-movado (la E-popolo) batalas
kontrau tiu chi celo!
Mi vidas unu eblan
eliron el chi tiu shajna absurdo: Necesas ligi al
Esperanto novan ideologion, kiun bezonas la nun
formighanta Europunia popolo (ne la sumo de la nunaj
popoloj en Europa Unio!). La kredon, ke nepras
ekzisto de la Europunia shtato kiel muro kontrau nova
militkonflikto en Europo kaj do kontrau tutmonda
milito eventuale detruonta la tutan homan civilizon,
necesus ligi al la bezono de tiu shtato pri
supershtata komuna europa lingvo, kiu portos la
identecon, la spiriton de Europunianoj. Tiel
Esperanto povus ricevi novan rolon de europa lingvo,
kaj Europo mem per sia ekonomia potenco kaj prestigho
poste influus ankau al ghia tutmondigo. La tutmondigo
ne povas esti tuja unua celo, kiel nun teorie deziras
la esperantistoj, char ghi estas tro megalomania
celo. Unue ni, la popolanoj de Esperantujo, devas
esti pretaj transdoni nian lingvon al iu alia popolo
(ekz. la Europunia) kun alia ideologio, kio signifas,
ke per tio nia popolo devos malaperi! Se ni povos
fari tion, ni konstruos novan shtupon en la monda
historio, se ni ne povos fari tion, Esperanto restos
dum ankorau certa tempo lingvo de eta sensignifa
popoleto sur la terglobo, dum la rolon de la
identeclingvo de Europunio transprenos iu alia lingvo
neutrala au la Europa Unio post kelkaj jardekoj
disfalos per katastrofa milito. Tial mi ege felichas,
ke la Pola televido faris gravan profesian laboron,
per kiu eblas prezenti la komunikan valoron de
Esperanto al amasoj. Sed tiuj el ni, kiuj volas
kontribui al la baza ideo de Zamenhof, devus startigi
novan movadon por Europunia identeco kun nova
"ideologio", ideologio europa, kiun
kunportas europa lingvo Esperanto. Sekve, ne plu
varbi Europanojn al nia E-komunumo!
Europunio vere ne
havas shancon sen komuna lingvo, kun kiu identighos
chiu europuniano! Kaj tiu lingvo nepovas esti
ne-neutrala nacia lingvo de Europo! Char ne-neutrala
lingvo konstante avantaghigas nur tiujn, kies denaska
lingvo ghi estas. Tial la elitoj de aliaj lingvoj, ne
povante esti egalshancaj en tiu nova komuna shtato
komencos reevoluigi la lokajn naciismajn ideologiojn,
kiuj iom post iom detruos la komunan shtaton. Nur
neutrala normlingvo, kiun egale devas en la lernejoj
lerni chiuj, dum hejme ili povas paroli kaj uzi kiun
ajn "gepatran" lingvon kaj dialekton, donas
la shancojn evoluigi la komunan shtatidentecon kaj
tiel krei stabilan kaj fortan shtaton, kiu estos
ankau garantiulo de la paco, por mi tamen la plej
supera idealo!
1996