KARAKTERIZOJ DE LA KULTURO
DE LA ESPERANTISTA POPOLO

Foje Vinko Oshlak diris: La chiaman historian kontraudirecon de nomada vivmaniero kaj setla oni devus senkonfliktigi per tio, ke la homaro farighu setle organizita, sed en la spirito edukita nomadkulture. Unu el la ekzemploj de nomadkulturo estas la esperanta.

Kulturo kiel spirito de iu homgrupo prezentas fakte tiun altruisman "gluajhon", kiu kungluas individuojn apartenantajn al unu specifa socia organismo, unu socia tuto.

Esperanta grupo ja lau multaj kulturelementoj similas al popola kulturo kaj mi kredas, ke ghuste tio, ke jam de la komenco oni komprenis la lingvon kiel ilon de socio, ebligis al Esperanto resti kaj kreski, do evolui kiel lingvo, kiu krom la socion, devas havi ankau historion. Dum oni atendas la momenton, ke ghi farighu tio, por kio Zamenhof ghin destinis, Esperanto evoluigis la propran nacion kun propra ideologio, simila al tiu de judoj: nome la E-popolo konsideras sin io speciala, kun aparta rolo en la mondo, konsideras sin iel elektita popolo, kiu alportos novan, pacan, senmilitan mondon, mondon kun unu lingvo kaj ideala interkomprenighado de chiuj surteraj homoj.

Tiu homgrupo ankau kun propra religio nomata "interna ideo" (cetere interesa fenomeno, char ghi ja proklamas individuecon en kredo: interna ideo estas io, kion chiu portas en si, klarigas ghin mem al si, kaj neniu ghin fakte dogme difinas), kun certaj (feliche ne tro multaj) proceduroj kaj simboloj de popolo (flago, himno, insigno), kun sia chefprofeto (Zamenhof), produktis diversajn formojn de sia propra kulturo, autenta kaj diferenca de aliaj naciaj kulturoj. Jen kelkaj el ghiaj ecoj:

1. Chiuj kreajhoj de la E-kulturo celas al la tutmonda teritorio, al internacia publiko.

2. La temoj de artajhoj kreitaj en tiu kulturo grandparte estas tiaj, ke ili admiras kaj atentigas pri agoj kaj sortoj celantaj la pacon en la mondo kaj la amikecon.

3. En la E-kulturo renkontighas chiam homoj diferencaj: el diversaj landoj, el diversaj edukoj, el diversaj religioj. Sekve esperantistaj kulturkreantoj SHATAS DIVERSECOJN, shatas scii pri aliaj, alispecaj, AKCEPTAS DIFERENCOJN kiel richon, sekve ili malakceptas la samecojn, la unuecojn.

4. E-kulturo peras reciproke etajn naciajn kulturojn (tradukliteraturo, pupteatra arto) kaj kontribuas al lernado pri diferencoj kaj reciproka tolero.

5. E-verkistoj skribas pri humanismaj temoj. Estas interese, ke verkistoj kiel Tibor Sekelj au Sandor Szatmary, kiuj estis ankau naciaj verkistoj, ech ne ete tiom estis akceptitaj en siaj landaj kulturoj kiel en la Esperanta, char ilia kosmopolita humanismo ne akceptighas en nacioj (la nacioj ne ankorau maturighis por tio) kiel che la E-popolo. Verkistoj kiel Spomenka Shtimec ech ne estas tradukataj al lingvo de sia lando. Escepto estas Istvan Nemere pro tio, ke li verkas krimromanan kaj sciencfikcian literaturon, kiu pro sia aventureco estas populara ghenerale kaj tial oni ne rimarkas, ke ghi enhavas ankau la internacian humanismon.

6. Denaskuloj en Esperanto estas alitipe edukataj ol infanoj nacie edukataj. Denove chefe kiel internaciuloj, shatantaj la diferencojn kaj estante homaranoj kun grandaj kaj vastaj scioj.

Konklude: E-kulturo, la kulturo de la E-popolo evoluigis tutmondajn valorojn kiel tuthomaran identecon kaj per tio antaueniras, malfermas la vojon al aliaj naciaj kulturoj pli klare kaj pli amase ol iu ajn alia (nacia) kulturo. Ghia chefa "differentia specifica" estas: NI SHATAS DIFERENCOJN. NI UZAS ESPERANTON POR PLI RAPIDE LERNI PRI POZITIVAJHOJ DE DIFERENCOJ. Ekzistas ja ankau negativaj trajtoj: La E-ideologio kaj religio koherigas la E-popolon kaj donas al ghi forton kaj eltenemon, sed kiel chiu nepridubebla dogmo, ankau ghi cementigas la veron. La ekskluziveco kondukas al memamo de la propra grupo kaj kontraustaro al klopodo agi en la senco de la baza celo de Zamenhof: esperantigi chiujn homojn de la mondo. En tiu kazo malaperus la E-popolo, malaperus chiuj supre menciitaj karakterizoj.

Aperas ofte fanatikuloj, kiuj fakte havas la funkcion forigi de nia eta memama nacio la eksterulojn kaj malebligi la disvastighadon de Esperanto-popolo. Ofte tiaj gvidas unuopajn asociojn. Ekzistas ankau kiel en chiu popolo ambiciemo kaj potencemo super la subuloj. Plej ofte chefe en spirita senco: kontentighante, se iu eta homgrupo akceptas iun kiel gvidanton, kiel homon kun autoritato.

Kiam kelkloke aperas ankau mono en la E-popolo, ekestas kiel che chiuj popoloj batalo por povo super tiu mono au valoroj. Tial la etaj potenculoj en la Movado kontraustaros forte chiun entreprenadon, timante, ke entrepreno kun mono baldau estos pli potenca ol ili kaj forprenos ilian rolon de "gravuloj".

En la momento, kiam Esperanto povos esti akceptita en la vasta mondo, esperantistoj forte kontraustaros tion. Espereble ili ne sukcesos.

Referajho prezentita dum la 2-aMIRO, Trakoshchan, aprilo 1995

<< >>