NUR ESPERANTO GARANTIAS
EGALECON DE CHIUJ LINGVOJ
EN ESTONTA INTERNACIA
KOMUNIKA ORDO

Kiel ekestas nacia normlingvo? Parolataj idiomoj estas ja multaj dialektoj. Tiuj dialektoj, kiuj inter si estas tiom similaj, ke malgrau la diferencoj plej multaj iliaj parolantoj povas baze interkomprenighi prezentas flindamenton por ekesto de nacia lingvo. La dialektoj estas efektive la "naturaj lingvoj", spontanaj, neplanitaj. Ilin oni ne fiksas skribe kaj tial ili tre rapide shanghighadas. Kiam en historia procezo konstituighas ekonomie sufiche forta homgrupo, ekestas la bezono pri skriba prinotado kaj tiam aperas unuaj skribistoj, verkistoj kaj gramatikistoj.

Kiun lingvon oni prinotas? Kompreneble tiun dialekton, kiun oni uzas en la ekonomie plej forta urbo (chefurbo de iu novekestinta shtato). Char temas pri longdaura procezo, la firmigho de la nacia lingvo ne estas simple skriba fiksado de tiu unusola dialekto, sed eniras la vortaron kaj gramatikon ankau vortoj kaj reguloj el kelkaj aliaj dialektoj, kiuj dumtempe sukcesas enmiksighi en chi tiun evoluprocezon. Tiamaniere post kelkaj jarcentoj ekestas skriba normlingvo, kiu ne plu estas lingvo de iu ajn el la dialektaj grupoj, char ghi alprenis la lingvan materialon el pluraj dialektoj, dum samtempe ankau la komence baza dialekto mem shanghighis kaj fremdighis de la propra historia bazo. Kio do estas la nacia lingvo? Tio estas neutrala artefarita lingvo, kiu interligas chiujn inter si similajn dialektojn de iu geografie-spirita spaco kaj ghi estas pli richa ol kiu ajn el la dialektoj mem, konservante la lingvan trezoron de chiuj dialektoj kaj poste aldonante dum la civiliza evoluado de la nacio novan civiliz-teknologian lingvotrezoron. Kial estas grave substreki, ke temas pri artefarita lingvo? Char ghi estas kreita lau konscia plano kaj decido de unuopaj verkistoj, sciencistoj kaj politikistoj kaj ne estas iu de dio donita "natura" fenomeno.

Kion signifas, ke ghi estas neutrala? Char ghi ne apartenas al iu ajn grupo. Tio estas sociologie kaj politike tre grava. Se ni volus nun devigi chiujn austrojn transpreni kiel nacian lingvon la vienan dialekton, tio neniel povus sukcesi. Sed char chiuj austroj devas lerni la oficialan kaj literaturan germanan lingvon, do iun ne tute sian hejman lingvon, neutralan, chiuj ghin sentas kiel ion, kio metas ilin en reciproke egalan pozicion kaj elstarigas nur komunan econ de chiuj. Tio donas al ili kroman, ne nur lokan identecon. Ili chiuj devas lerni tiun lingvon kaj ghi (la lernita normlingvo) kreas la nacian senton, dum oni samtempe havas la regionan (dialektan) identecon, la lokan (subdialektan) kaj eventuale la aparte vilaghan, en austra kazo ankau la gheneralgermanan. Chiu el tiuj niveloj estas signita per iu almenau parte malsama varianto de la uzata lingvajho.

Se ni tion komprenas, ni povas paroli pri lingvo, kiu devus farighi interliga lingvo de chiuj homoj en la mondo, lingvo, kiu aldonus al ilia identecsentaro la lastan, sed gravan sentshtupon: la tuthomaran identecon. Estas la fundamenta kondicho, ke tio estu politike neutrala kaj interkonsentita (do artefarita) lingvo. El tio sekvas, ke tio ne povas esti iu ajn nacia ekzistanta lingvo, char tio signifus perforton absolute neakcepteblan. Komplete artefaritaj kaj plane ellaboritaj superregionaj lingvoj ne estas iu novajho. Tia estas parte la suahilia, tia estas "bahasa indonesia" kaj ankau la novhebrea kaj aro da pli etaj kreolaj pacifikaj insulaj lingvoj. Sed ili konstituighis kiel interregionaj au ech kiel unuigaj por unu dise loghanta nacio kaj dekomence ne havis la celon farighi internaciaj.

Sed la homara historio zorgis ankau pri tio, char ja la naskigho de Esperanto datas jam de antau pli ol cent jaroj kiel lingvo konscie planita por esti internacia kaj lingvo de interkonsento, lingvo de neperforto, neutrala char artefarita en sia komenco kaj apartenanta al neniu nacio. Lingvo nun chiusence evoluinta kun la propra kulturo kaj homara spirito. Kiuj homoj faris tion? Nederlandanoj, rusoj, angloj, kroatoj, francoj, poloj, chinoj, japanoj... do normalaj apartenantoj de siaj nacioj, siaj regionoj kaj siaj vilaghoj, kiuj amas sian urbon, sian popolon, sed samtempe sentas la apartenon al la homaro kaj kreas verkojn, kiuj komprenigas la egalrajtecon, la toleremon, la amon al diverseco, batalantaj por la kunvivado.

La monda integriga procezo ne rajtas sekvi iujn perfortajn vojojn, alie ghi farighos malintegriga. Tial la Movado por la internacia neutrala lingvo devas komprenigi al la mondo, ke nur Esperanto povas realigi tiun celon pri alkonstruo de tuthomara identeco al chies identecskalo, char ghi metas chiujn naciajn lingvojn en egalan pozicion: kaj la anglan kaj la slovenan, kaj la kechuan kaj la chinan, kaj la bretonan kaj la frisan senkonsidere pri la grandeco. Esperanto kiel neutrala povas farighi internacia monda normlingvo, ligilo de chiuj mondaj "dialektoj": la normaj naciaj lingvoj.

1995

<< >>