play contexto here

 

ESPERANTO CHE LA VOJKRUCIGHO

Venis la tempo surtabligi la verajn fakturojn. Kaj por tio necesas reala diagnozo.

Kio estis la E-movado ghis nun?

Spirite ghi estis humanisma movado de pacifistoj (almenau ghi sin mem proklamis tia) kaj samtempe alloga komunumeto, en kiu la mediokritatoj (mezkapabluloj, kiuj pri si mem havas tro altan opinion) povis trovi bonegan kushejon por kontentigi siajn tro pufigitajn ambiciojn. Propagandcele oni uzas humanismajn kaj pacifismajn sloganojn por allogi iom da novuloj. Interne la Movadon firme kuntenis hierarkia piramido de malkapablulkratio (en lokaj kluboj diktatoris plej ofte mediokritatoj kun senfinaj mandatoj, ili elektis inter si mediokritatojn por la landaj asocioj ktp). Materie la situacio iom diferencis okcidente kaj oriente. En okcidentaj landoj tian movadeton neniu subtenas. Ghi ne estas ekonomie utila, ghi ne havas politikan karakteron. Ghi plej similas al eta religia sekto. Sekve, ghi mem financu sin el individuaj kotizoj. Pro la relativa materia bonstato en tiuj landoj la alteco de la kotizoj povis teni sufiche stabile la materian vivon de tiu eta komunumeto. Escepte shtatoj subvenciis kelkiun projekton de Esperanto-junularoj.

En Oriento la Movado devis adaptighi al la cirkonstancoj de la shtata chionpovo kaj la movadoj plej ofte flate submetighis al shtataj potenculoj kaj ofertis siajn servojn por internacie reklami la "grandajn atingojn" de la koncerna "plej ideala shtatordo". Pro tio en limigita grado ili ricevis koncedojn povi sendi delegitarojn al eksterlandaj E-kongresoj. Tiaj chi koncedoj iom post iom evoluigis orient-europan E-turismon, homoj relative amase alighadis al la Movado esperante povi facile vojaghi okcidenten au almenau koresponde rilati al ghi. Nun la chionpovaj potenculoj senpotencighas. La flatulaj E-organizajhoj perdis siajn protektantojn, popolanoj ricevas libere pasportojn, la merkato devigas onin mone pensi - ideologioj perdis chiun allogon, ech la pacismaj.

En la transirtempo, kiu dauros sufiche longe, inter klasika komunismo (realsocialismo) kaj nova merkata sistemo (vershajne kapitalisma), evoluas fortaj shovinismaj tendencoj, fortighas interpopolaj malamoj en plurpopolaj landoj (kaj preskau chiuj europaj socialismaj landoj estas tiaj). La senhelpeco de homoj en autoritataj sistemoj serchas malamikon kaj kutime kulpigas por sia malfelicho la najbaran nacion. Fortoj dezirantaj reteni siajn antauajn privilegiojn instigas tiajn pensojn kaj malamojn por tiel alidirektigi la popolan malamon. En tiaj cirkonstancoj neniu idealo pri paco kaj internacia amo havas bonan grundon.

Ekster la realsocialisma bloko la E-movado havas evidentan kreskon en Afriko, suda Ameriko, partoj de Azio, tamen kompare kun iu ajn kreskanta fenomeno en la mondo ghi estas sensignifa. En Indonezio kun 150 milionoj da loghantoj trovighas neniu esperantisto, en Hindujo kun preskau unu miliardo kelkdeko da esperantistoj, en tuta araba mondo (trideko da landoj) apenau iu esperantisto - chio tio montras la fakton, ke la E-movado estas treege minora fakto.

Kia situacio estas en Jugoslavio?

Inter la 70-aj kaj 80-aj jaroj estis bonegaj tempoj de relativa liberalismo en politiko, sufiche optimisma, kreskanta ekonomia situacio (pro kreditoj kaj gastlaboristoj) kaj malgrau la socialismo, eblis entrepreni iniciatojn, fondi novajn instituciojn, societojn, agadojn. Tiam post ioma stagno reekfloris la kroatia movado kaj mirinde kreskis la bosnia, relative kontentige funkciis ankau aliaj krom la serba, kiu dum jaroj havis personajn problemojn. Komence de la okdekaj jaroj la krizo komencis influi la Movadon, sed ne tuj, char la efektoj de la antaua jardeko pludauris (la Movadon ekhelpis influaj homoj, kiuj akiris konfidon al ghi en la antaua periodo). Dank al centjarigho de Esperanto kaj UK en 1988 en Zagrebo iel la linio de malprogreso ne videblis ghis 1988, sed tuj poste rapide amasighis signoj de shrumpigho en Kroatio. En Slovenio jam multe pli frue praktike chesis la Movado. En Serbio ghi daure restis dissplitita kaj sensignifa kaj en Makedonio ghi neniam havis bonan gvidantaron. Bosnia movado estis tre "porshtata", ech la ejojn ghi ricevis en politika organizajho. Ghi ankau evoluigis branchon de E-turismo ligitan al la orient-europa entreprenado. Vershajne ankau ghi baldau spertos gravajn problemojn. La kroatia movado post la bona jardeko (78-88) rilate la sinmalferman procedon al la merkato kaj gajno de prestigho, dank chefe al IKS kaj ghiaj altkvalitaj manifestajhoj en kulturo kaj scienco, denove ekmarshis la vojon de enfermigho, sektigho, verdismo. La rilatoj kun IKS preskau komplete estas rompitaj, pluraj societoj chesis funkcii, la membraro malplinombrighas, la agadoj farighis denove nur internaj (vojaghoj de esperantistoj, internaj renkontighoj kaj kunvenoj, eldonado de internaj gazetoj kaj bultenoj, esploroj de la movada historio ktp), la gejunuloj estas dispelataj.

Evidente la estonto en Jugoslavio neniel estas brila. Ghin atendas esence la sama sorto kiel tiu de la Okcidento. La shtato ne plu pretos subvencii en sin mem fermitan movadeton kun kelkcenta membraro kaj la mediokritata gvidantaro ne kapablos kaj ne volos turni sin al la merkato. De malricha membraro ne eblas ricevi altajn kotizpagojn kaj baldau multaj perdos ech la ejojn pro financaj malfacilajhoj.

Dum unuflanke la mondo rapide evoluas al la baza esperantista celo - al la unuigita tutgloba shtato, forigante la ideologiajn, malvarmmilitajn barojn, aliflanke la esperantistoj mem sentas tion kiel egan krizon! Kial?

Nenio en la mondo estas grava, kio en sia matura versio ne estas vendebla, surmerkatigebla varo. Thin chi fazon de kreskado kaj maturigho de iu produkto kutime ne pagas industrio au shtato, sed firme kredantaj amatoroj. Mi daure admiras la grandegan laboron, kiun faris la amatora movado de esperantistoj sur la literatura, traduka, pedagogia kaj terminologia planoj.

Sed nun, kiam la produkto definitive pretas por la surmerkatigo la "sciencistoj", kiuj ghin evoluigis en projekta fazo rezistas al tio transdoni sian "idon" al la merkato. Nun ni nepre bezonas la politikon de surmerkatigo.

Esperanton oni devas aplike uzi en diversaj interesbranchoj, kie ghi tuj estas utiligebla por certa homgrupo, kiu pro tio tuj estos preta pagi por ghi merkatan valoron. Tiun surmerkatigon devas prepari profesiuloj. La nuna profesia aparataro en la landaj asocioj kaj internaciaj asocioj ne volas fari tion, char ilia celo estas alia: servi la nunan esperantistaron, ne la mondon.

Kelkaj individuoj kaj kelkaj ekstermovadaj institucioj ekpashis sur tiu vojo. Ilia rolo estas grandega, char la ghusta kaj moderna surmerkatiga laboro estas esenco de la komerco. Ili ankau bezonos tempon. Poste ili rapide serchos kvalitajn esperantistojn por enoficigi ilin. Akumulita mono pliprosperigos la disvastigadon de Esperanto, ebligos enlaborigi novajn esperantistojn kaj tiuj plilarghigos la agadkampojn ech malgrau la klasika movado, kiu vershajne klopodos rezisti al tiu evoludirekto. Sekve, ni nun trovighas che la vojkrucigho. Se la nun komencaj pashoj de komercigo sukcese prilaboros la merkaton, post deko da jaroj ni havos konkurence fortan lingvon sur la monda merkato. Se ne, la E-movado mem ghin eble por chiam dronigos kaj marghenigos.

Esperanto-Revuo, junio 1990

<< >>