LA ROLO
DE
ESPERANTO-KOMUNUMO
EN LA HOMARA PROGRESO
I. ENKONDUKO
La enkonduko celas
skizi kelkajn bazajn trajtojn de la ghisnuna homara
historio kaj surbaze de tio la nunan socipolitikan
situation en la mondo kiel grundon, sur kiu kreskas
la esperanta komunumo por poste povi paroli pri ties
perspektivoj, strategio kaj rolo.
Baze la kompleta
ghisnuna homara historio karakterizighas per la legho
de la pliforto. Chiuj sociaj movoj estis kauzitaj de
egoismaj celoj de iuj homgrupoj.Tio signifas, ke
okazis militoj, en kiuj certaj homgrupoj celis
subjugi, rabi au ekspluati aliajn grupojn au okazis
ribeloj de subjugitaj homgrupoj kun la celo detrui la
subjugantojn kaj laueble ekspluati ilin. Chiuj
sociaj, naciaj kaj klasaj movadoj (militoj,
revolucioj, ribeloj, kontraurevolucioj)
karakterizighis per perforto kaj memamaj celoj
(alimalamaj). Neniu movado proklamis kiel sian celon batalon
por la bono de sia malamiko kaj de si mem, do por
sociordo, en kiu chiuj homoj havos la samajn
egalrajtajn shancojn. Neniam iu ajn revolucio
efektive havis tuthomaran, mondan koncepton - ech la
proklamita tutmondeco de la proletara revolucio
neniam realighis alimaniere ol kiel naciaj ribeloj,
en kiuj unu homgrupo (la ribelanta, chefe kamparana
klaso) celis la detruon (ne la egalrajtecon) de la
alia (feuda klaso). En chiuj revolucioj kaj ribeloj
la ribelantoj proklamis la rajton liberighi de la
ekspluatanto (chu de iu superreganta klaso, chu de iu
ekstera popolo) kaj la ekspluatantojn malamikoj
detruendaj. Oni edukis siajn adeptojn malamegi tiujn
malamikojn kaj ke ne ekzistas alia alternativo ol: ni
au ili! Kaj post chiu venko tia pensmaniero de la
liberigitaj venkintoj nepre kondukis al nova formo de
malegaleco, subjugado kaj ekspluatado. Au formighis
la propra reganta klaso au oni atakis novan
malamikon (nun malpli fortan por el la ghistiama
justa ribelanto farighi maljusta agresanto) au plej
ofte okazis kombino inter tiuj du formoj. Unue
Vjetnamio juste batalis por sia liberigho kontrau
pli forta subjuganto. En tiu batalo ghi malamegis la
usonajn malamikojn. Post la venko ilia tridek jarojn
nutrata malamo devis pluserchi novan nutrajhon - nun
malpli grandan "fishon" por subjugi kaj
ekspluati ghin (Kampuchio). Dum la judoj estis
diskriminaciataj tra la mondo, chiuj justamaj homoj
subtenis iliajn rajtojn, sed kiam ili ekhavis shtatan
potencon, anstatau batali por la egalrajteco de sia
nacio kun alinacianoj vivantaj en ilia shtato - ili
tuj kreis malamojn kaj pretekstojn por
"defendante sin" detruadi la aliajn.
Sekve, la ghisnuna
historio estas historio de homa besto, historio de
grupa egoismo kaj malamo. La ideo trovighanta en
multaj religioj "ami sian proksimulon", kiu
devus tradukighi per simpla slogano "plej
bone por mi, se bone por chiuj", neniam
efektive estis komprenita de tiuj, kiuj influis al la
historiaj fluoj. Neniam iu batalis por ni ambau, chiam
nur por si kontrau iu alia.
Kaj nun ni trovighas
che krucpunkto, en epoko, kiu devas decidi chu
daurigi tian historilinion (kaj per ghi nepre detrui
la civilizon) au shanghi la bazan karakterizon de
tiu chi ghisnuna historio? Malgrau la dauraj
chiutagaj ekzemploj de la besta, egoisma, malhoma
konduto inter shtatoj, malgrau la prezentigho de la
plej brutalaj aspektoj de la homa malamo en la dua
mondmilito, la dudeka jarcento subite ekhavas novan
lumeton - ion en la ghisnuna epoko neekzistintan -
ion esperigan, ekhavas movadojn kaj ekzemplojn de
paca konsciigho, de la pli altruisma filozofio
"por ni". Neniam antaue malpli forta kaj
predikanta la juston kaj egalrajtecon venkis pli
fortan au almenau sukcesis kunekzisti. Sed jen:
movado de Gandhi kreas senmilite grandan novan
shtaton, Esperanto-movado naskighas kaj vivas cent
jarojn, naskighas Unuighintaj Nacioj, Movado de
Nealiancitaj Landoj, fortighadas kaj senarmile
komencas influi la politikon pacismaj kaj verdismaj
movadoj. Davidoj sukcese ekrezistis al Goliatoj:
Jugoslavio de Tito al Sovetunio de Stalin, Kubo al
Usono kaj chiam pli da tiaj ekzemploj. Tio ne
ekzistis antaue - tio estas esperiga signo por la
nova homaro.
Tamen ni estas
ankorau tre malproksime de serioza venko de la nova
historipagho. Ankorau la chefa argumento estas
kanono en la mondo kun landoj, kiuj socipolitike
trovighas sur la linio inter klasika feudismo kaj
evoluinta kapitalismo kaj kun artefarita ideologia
antagonismo inter la du grandaj potencoj, kiuj daure
strebas al la konservo de la malnova historia
pensmaniero: laueble subjugigi kiel eble plej
multajn malpli fortajn kaj malaperigi la alian
konkuranton. Artefarita ideologia antagonismo, char
la monda problemo ne estas chu iu shtato havas
individuan au shtatan kapitalismon kiel ekonomian
sistemon, sed chu la plene neevoluinta monda sudo
povos pli rapide evolui kaj levi la vivnivelon de la
homoj al ekzistominimumo?! Nek sovetoj nek usonanoj
mortas pro malsato, chiuj uzas elektron kaj rigardas
televidon au legas gazetojn kaj librojn,
senkonsidere pri ekonomiaj sistemoj. La problemo
estas chu kelkdek milionoj da homoj chiujare
mortantaj pro malsato, revolucioj kaj militoj
(kauzitaj de la subminimumaj vivkondichoj),
centmilionoj da analfabetoj sen elektro ktp. ekhavos
nutrajhon, lernejojn kaj bazan industrion? Chu
komunismo au kapitalismo, tio estas absolute
malgrava dilemo. Ilia nuna celo estas eduki la
proprajn civitanojn al malamo kontrau la alia
konkuranto kaj tiel teni la tension en la batalo por
novaj predoj. Kaj en tiu celaro ambau flankoj pretas
nome de siaj hegemonismoj detrui la tutan mondon!
II. LA ROLO KAJ
EBLA STRATEGIO DE LA E-MOVADO
Nun, kiun strategion
evoluigu la E-movado en tia mondo? Evidente unue
necesas reala (ne sintrompa) memdifino de la
E-komunumo kaj de ghia celo.
Estas klare, ke la
Movado havas kaj devas havi pliajn celojn ol estas la
disvastigado de la Internacia Lingvo. Tiuj pliaj
celoj ghis nun neklare difinitaj (interna ideo!?)
efektive ghin kuntenis, sed ghuste tiu chi maldifino
(ech nervoza insistado, ke oni tion evitu, char chiu
plia celo farus la movadon engaghita, sekve
neneutrala, do endangherigus ghin) malebligis ghian
seriozan disvastighadon.
Pensu iom realisme!
Pluraj shajne multe malpli gravaj movadoj havas multe
pli da adeptoj, sukceso kaj reala povo (diversaj
religiaj sektoj, sennombro da hobiaj amatoraj
asociighoj: ekz. ech asocioj por defendo de hundoj,
katoj au birdoj estas ege pli multnombraj kaj
disponas pri pli granda ekonomia potenco ol la
E-movado, kies tasko devus esti defendo de la homo!).
Nu, pri la frustracioj
de E-komunumano, kiu sentas sin sensignifa kaj sen
efektiva rolo, char ja chion plenumas lianome nur la
gvidantoj, lian rolon proklamas "sankta":
kunveni unufoje semajne au monate kaj paroli la
"sanktan" lingvon kaj atendi la "tagon
de la venko", kiu sentas sin hontigita antau la
alia, "ekstera" mondo kaj ne kuraghas
paroli pri tiu sia "sankta" rolo, espereble
parolos aliaj en tiu chi seminario*.
Mi volas prezenti la
celon de la E-komunumo, kiu devus tiri ghin estonte
en pli seriozajn batalojn por la defendo de la homo.
Pensu: Se iu antau
dudek jaroj estus dirinta, ke la slogano "Ni
volas freshan aeron kaj puran akvon" iun tagon
farighos batalilo por multaj milionoj, bazo por
politikaj partioj, certe vi proklamus lin frenezulo.
Same povas shajni, ke la slogano "plej bone por
mi, se bone por ni chiuj", shajnas tro banala
por povi iun impresi. Tamen, chu ne ghuste tio: la
kompreno, ke ni chiuj devas labori por ni chiuj, por
ke estu bone por chiuj el ni unuope, mankas en la
hodiaua mondo regata de egoismoj klasaj, naciaj,
religiaj, ideologiaj...? Komenci komprenigi al la
homaro, ke ghi travivos sian dangheran puberectempon
nur, se ghi tion komprenos. (Al tio bele vokis nin
jam la versoj de la Infana Raso en la kvindekaj
jaroj!). Necesas fidi al aliaj, necesas helpi al
aliaj, por ke estu pli bone ankau por ni. Se la
sovetoj kaj usonanoj daure vendados al la malrichaj
landoj armilojn, char tiamaniere ili plej rapide kaj
plej multe profitas anstatau helpi ilin krei
industriojn kaj evoluigi ilin, tiuj landoj farighos
chiam pli malrichaj, pli shuldantaj, kio fine kauzos
disfalon de la monda ekonomia ordo (ghin oni ja devas
shanghi, sed konscie kaj po iome). Kaj chiuj antauaj
ekonomiaj krizoj, rompighoj de ekonomiaj sistemoj
kondukis al mondaj militoj. Chu pro la momentaj
profitoj la grandaj potencoj volas detrui ne nur la
malrichajn landojn, sed ankau sin mem? Chu tio estas
ilia intereso? Se la grandaj ne volas helpi la
malrichajn industriighi kaj evolui, al kiu ili vendos
siajn elektronikajn varojn, se du trionoj de la
homaro posedas ech ne elektron? Helpu al ili evolui,
tiam plej multe profitos ankau vi!
La filozofio "por
ni" (ne kontrau iu) signifas pacan dissolvadon
de konfliktoj. Konfliktoj, kompreneble, chiam
ekzistos. Sed kiom ajn longe oni solvados ilin per
perforto, per forigo (mortigo) de la kontrauulo, per
nekapablo trovi kontentigajn solvojn por ambau, la
mondo trovighos antau abismo. Estas klare, ke solvi
konflikton pace eblas sub du kondichoj: ke oni havu
sufiche da tempo (tiuj procedoj estas longdauraj)
kaj ke oni ne estu en tre senespera kaj ekonomie
disfalanta situacio. Kiam homamasoj trovighas en
danghero de malsatmorto, ili ne havas tempon por
interparoladoj kaj longaj diskutadoj kun richuloj.
Tiukaze nepre ekestas sanga revolucio. Sed tie, kie
almenau ne minacas mortdanghero, oni povas esti iom
pli pacienca por pace atingi la celon. Sekve,
shtatgvidantoj, planantoj kaj politikistoj neniam
rajtus permesi, ke oni atingu tiun stadion, kiam ne
plu estas tempo - ili devus ghustatempe komenci
diskutadi.
Ni faru hipotezan
analizon de eventuala pacema batalo por la
egalrajteco far nigruloj en Sudafrika Unio. La paca
batalo signifus: jes, ni batalu, ni demonstraciu, ni
striku, ni informadu, sed ni neniun mortigu. Ni
ne proklamu blankulojn "niaj malamikoj" kaj
en niaj celoj ni ne enmetu la batalon kontrau la
blankuloj sed "por nia egalrajteco, por la
blankuloj kaj la nigruloj". Tiu gandhisma
strategio povas shajni tro naiva en la solvado de
tiel akra konflikto kiel tiu inter la rasisma kaj la
nerasisma vivkoncepto - tamen, ghi devus rezulti
pozitive, se ghi sufiche longe celkonscie daurus. En
Sudafriko oni ne malsatas. Se la nigruloj revolucios
armile, estas demando chu ili sukcesos. Tamen,
senkonsidere chu jes au ne, tiu batalo forportus
milionojn da viktimoj. Pro kio? En la kazo de
malsukceso, sensence! En la kazo de sukceso pro la
malamo kontrau blankuloj, la blankuloj estos
subjugitaj au forpelitaj, la ekonomio ne povos esti
regata nur per la propraj fortoj same bone (au pro
la perdo de eksteraj amikoj) kaj fondighos interne de
la nigrula popolo la reganta supra kaj la regata suba
klaso same tiel ekspluatata kiel antaue de la
blankuloj. Sekve, pro kio mortu la revoluciantaj
milionoj da homoj? Nur pro tio, ke la blankajn
ekspluatantojn ili anstatauu per nigraj?
Se ili batalos pace,
demonstraciante kaj strikante, sed chiam kun la
slogano: ne kontrau vi, blankuloj, sed por vi kune
kun ni, ili certe ne venkos en la dauro de unu
generacio. Sed la junaj blankulaj generacioj vidante
chiam tiajn sloganojn ne povos resti daure influitaj
nur de siaj gepatroj (ke tiuj nigrulachoj estas
bestoj volantaj nur detrui ilin kaj ke necesas esti
preta chiam mortigadi ilin). En la dua generacio la
problemo certe solvighos. Kaj tiel neniu mortos, la
postaj generacioj blankaj kaj nigraj simple
pliproksimighos unu al la alia kaj realigos
egalrajtecon surbaze de reciproka fido.
Kaj jen la celo por la
Esperanto-movado kaj la komunumo, celo iel interne
subkomprenita en la ghisnuna E-historio, sed neniam
klare difinita kiel baza filozofio de nia Movado:
EDUKADO DE NUNAJ KAJ POSTAJ JUNAJ GENERACIOJ POR LA
KOMPRENO "LABORU POR CHIUJ, KE PLEJ BONE ESTU
POR VI MEM"! Estu pli altruisma, por ke pli
certe kaj sekure profitu ankau via propra egoo. Kaj
ni sciu, ke tiu chi celo estas realigebla nur, se ghi
estas komprenata kiel longdaura procedo. Ni eduku la
homaron esti pli altruisma kaj ni rapidigu tiun
edukadon per pli bona interkomprenighado per chiam
pli multa uzo de la Internacia Lingvo. Tiel chiu
komunumano scios, ke ni havas longtempan taskon, en
kiu chiu unuope havas taskeron, pli malgrandan sed
gravan kaj ke en tiu longdaura procedo ni devas krei
ankau niajn proprajn vivamuzojn kaj institutojn,
kiuj kontentigos niajn mallongdaurajn bezonojn (do
ni havu niajn kongresojn, niajn poetojn, niajn
komitatojn ktp), sed ni chiam sciu, ke tio ne estas
nia celo, sed nur nia nutrajho por strebi al la celo!
Sekve, la komunumo
devus esti maksimume malfermita al la mondo, laueble
agi kaj helpi chie kie eblas al la humanaj celoj de
aliaj movadoj, kaj kie ajn eblas proponi Esperanton
kiel solvon, sed nur post la amikigho kaj helpo al
aliaj - ne antaue kiel kondicho por helpo! La Movado
devos malferme montri en praktiko sian pretecon esti
ekzemplo de tia pli altruisma konduto kaj devos
evoluigi siajn edukinstituciojn por la nova
filozofio. La Movado devos aktive kunlabori kun chiuj
pacamaj movadoj. Tiel ghi havos la shancon unuflanke
ricevi chiam pli da subteno, aliflanke ghi mem
prezentos la eblecon transformighi en okcidentaj
landoj al partioj, por kiuj multaj vochdonos. En
aliaj landoj ghi devos chiam serchi komunajn
elementojn de sia filozofio kun la oficialaj
ideologioj - preskau chie oni povas trovi tiajn kaj
tiel kunlabore kun la oficialuloj kaj helpante la
samcelanojn, la komunumo povus multe pli rapide
kreski ol ghis nun. Tion chion ghi malfacile atingos
sen profesiaj centroj kaj materiajhoj kiel
konstruajhoj, bienoj, havajhoj! Ghi do devos evoluigi
chiam pli da profesiaj centroj, kiuj gvidos kaj
organizos la kreskantan amasighadon.
III. DANGHEROJ
TROVIGHANTAJ SUR TIU VOJO
Du chefaj tendencoj
estas, kiuj povus tian evolucelon detrui au konduki
al tute kontraua direkto kaj nuligi komplete la
historian signifon kaj la rolon de la E-movado.
La unua estas la
danghero de la naciaj grupegoismoj. Jam multfoje
okazis kaj ech nuntempe kelkloke okazas, ke unuopaj
naciaj E-movadoj "sin vendas" al naciismaj
celoj de siaj landoj au ideologia bloko. Ekstremaj
ekzemploj por tio estas la famaj kazoj de Germana
E-Asocio post la alveno de Hitler, kiu tuj proklamis,
ke en ghi ne estas loko por judoj kaj ke Esperanto
servas ekskluzive por propagando de la "grandaj
naziaj" celoj, au la itala E-organizo, kiu
faris multon por laudi sian diktatoron Mussolini kaj
konvinki la fashistojn, ke Esperanto povas esti por
ili tre utila.
Estas klare, ke la
naciaj movadoj devas pli aktive partopreni en la
publika vivo de siaj landoj, ech serchi komunajn
celojn en la sialanda soci-politika ideologio kun tiu
chi altruisme-pacema celado sia, sed neniam ghi
rajtas identighi komplete kun la celado de iu nacio,
ideologio au religio. Estas klare, ke profesiaj
E-centroj ech en tre malfavoraj politikaj
cirkonstancoj povas konservi ian kernon de la
E-movado (kiel ekz. en Chinio dum la "kultura
revolucio") plenumante propagandajn naciismajn
taskojn, sed ankau tiam ili ne rajtas plene
identighi kun la koncernaj ideologioj, char tio
signifus transpreni tute kontrauajn celojn ol estas
tiuj de la E-komunumo: celojn egoismajn de unu nacia
homgrupo. Kunlabori jes kaj aktive malferme agi kune
kun institucioj de sia nacio, kiam temas pri
diskonigo de sialanda kulturo, kiam temas pri tiuj
naciaj fortoj, kiuj ankau strebas al plia kunlaboro
kun aliaj landoj kaj nacioj, neniukaze enfermi sin en
la propran E-shelon, sed neniam absolute identighi
kun sia nacia celaro, chefe ne kun tiu ghia parto,
kiu celas al gajno de tiu nacio kontrau la interesoj
de aliaj.
La dua grava eraro en
la strategio estas la evoluigo de la propra egoismo
de la E-movado. Tio grava-parte bremsis la Movadon
pli sukcese kaj rapide evolui. Char ghi fermas la
Movadon en sektan grupon, kiun neniu volas subteni
pro ties troa malakcepto kunlabori kun aliaj, pro la
propra egoismo. La tendencoj, kiuj pasivigas la
Movadon estis tiuj tendencoj de sektismo, la propra
E-movada naciismo. Ideologioj, kiuj postulis de la
E-movadanoj ne kunlabori kun iu ajn en sia nacio,
malakcepti ion ajn kaj proklamis neutralecon rilate
al chiuj mondaj ideologioj kaj filozofioj, aliigis la
bazan signifon de la "interna ideo" kaj
kondukis la Movadon al statuso de fermita kaj
malakceptita movado flanke de la mondo ghenerale.
En tiaj cirkonstancoj
esperantistoj chiam konsideris sin la plej
"progresemaj kaj gravaj" (komparu tion kun
la pensmaniero de iu ajn naciisma ideologio) kaj la
"eksterulojn" stulta homaro, kiu nin ne
povas kompreni. Ofte tiam oni tendencas al chio
"nia": nia bieno, nia kastelo, nia terpeco,
nia Esperantujo.
Tie chi estas utile
kompari la Movadon kun la diaspora nacio de judoj, char
nur al ghi ni similas. Dum jarcentoj, en kiuj judoj
ne havis sian shtaton, ili havis apartan integrigan
rolon en la mondo. Ofte nur ili povis vidi tiujn
bezonojn de kunlaborado, tiujn pli homarajn celojn,
ol vidis alinacianoj, kiuj ne kapablis kompreni ion
plian ol la interesojn de la propra nacio. Tial
neniel estas hazardo, ke ghuste la judoj generis
multajn plej grandajn personojn de la mondo:
Einsteinon, Freudon, Marxon, Zamenhofon ktp. Nur ili
kapablis vidi supernacie. Sed, ekde la momento, kiam
judoj ekhavis sian shtaton tiu ilia parto, kiu vivas
en tiu shtato perdis komplete iun ajn eron de tiu
juda rolo. Ili ekkondutis egoisme kiel chiuj aliaj
nacioj kaj interesighas pri nenio plu krom pri si
mem. Ili militas, kreas grandan armeon. En la periodo
de ekzisto de Israelo en ghi ne plu naskighas
granduloj krom kelkaj "grandaj generaloj".
Grava eraro de la
E-movado estus same strebi al iu propra ideala shtato
("char la mondo ne volas kompreni nin").
Tuj tio egoismigus la Movadon kaj plene pereigus
ghian esencan rolon. Iujn formojn por kontentigi la
propran egoon de la "nacio esperantista",
la Movado havu. Kaj ghi evoluigu siajn
"registarojn", instituciojn, akademiojn,
esperantologojn, sed neniam tro instituciigitajn,
neniam tro ekskluzivajn, chiam kun la konscio, ke tio
estas formoj organizaj por iu homgrupo, kies celo
estas dissolvighi kaj malaperi kiel
"nacio", movado, komunumo, kiam ghi atingos
sian celon. Nenio en nia agado strategie kaj fincele
rajtas esti "por la Movado" sed nur
"por la mondo".
1984
* La
referajho
estis prezentita en la seminario de UEA pri strategio
de la Movado por la duajarcento okazinta en 1984
proksime de Berlino kaj aperis en referajhkolekto de
tiu seminario.