I
PRI
LA ESPERANTISTA POPOLO
ESPERANTO
HODIAU
Hierau venis en mian
laborejon unu el miaj chefoj, doktoro pri scienco,
konata elektronikisto. Hazarde sur mia tablo
trovighis Esperanta gazeto provoke alloganta la
rigardon. Chiuj scias, ke mi estas esperantisto,
tamen kun li mi ankorau neniam parolis pri tio.
Chi-okaze mia chefo trafoliumis la gazeton kaj
rakontis al mi pri sia unua renkontigho kun
Esperanto. Estis tio en Svedujo dum unu el liaj
prosciencaj vojaghoj, kiam en trajno li sidis kun
kvindekjara esperantisto. Ties tutnokta persvadado
efikis tiel, ke li plene ekmalamis Esperanton.
"Ja kiel povas Esperanto esti bona kaj nobla, se
ghiaj portantoj estas fanatikuloj?! Oni scias, ke
chiu fanatikulo asertas pri sia fiksa ideo, ke ghi
estas la plej granda valorajho".
Mi estis hontigita.
Apenau tiam mi ekkonsciis, ke absolute same mi
aspektas. Sep jarojn mi verve konvinkadis kaj chiam
pli da homoj kuris de mi for. Ne, mi neniam tion
faris fanatike, chiam mi parolis maksimume
argumentite, sed la efiko estis la sama. Hodiau mi
plene konscias, kia sizifa laboro estas la tuta
poresperanta aktivado! Cheestante kunsidon de JEL
(Jugoslavia E-Ligo) mi, flavbekulo, kuraghis rimarki,
ke nia asocio estas samspeca kaj samsignifa en la
okuloj de la shtato kiel ia shaka, sporta asocio -
grupigho de iuj hobiuloj. Oni bonvolis terure indigni
pro tia malpia opinio, char "bedaurinde estas,
ke iu el nia junularo povas tiel pensi". Shajnas
al mi, ke sufichas al chiu nur kelkjara esperantisto
iom rerigardi en sian vivon por konvinkighi, ke tiaj
ekzemploj estas sennombraj. Jughante do iom pli sobre
oni nepre vidos, ke estas klare al chiu homo, pri kia
ekstreme religiema grupigho - efikanta strange,
forpushe - chi tie temas. Belaj estas la vortoj de
nia prezidanto*: metu malgrandan stelon, ne propagandu
sed informu, ne ardu sed argumentu; belaj estas la
principoj de Frostavallen, sed chio-chi prezentas nur
iom pli modemigitan formon de religio, kaj en la
okuloj de eksteruloj restas la samo. Ni povas daure
indigne forlasadi societojn, en kiuj oni primokas
Esperanton au afliktite pardoni - "char ili ne
scias kion ili faras" - sed chio tio ne kondukas
nin al la celo.
Mi estas certa, ke
hodiau jam sufiche multaj esperantistoj sin demandas,
chu ne estas strange, ke tiu nia "sankta"
afero ne montras signojn pri baldaua celatingo kaj
kio estas la kauzo?
La ekdubo ne nur
komencis glimi en chies cerbo, sed ech laute
esprimighis. Ech necesis plej draste ataki tiun
fenomenon kaj kondammni ghin, "char la defetismo
estas neallasebla en nia malforta popolo" (lau
la tezaro de nia prezidanto).
Tamen mi audacas mem
ekdubi, kaj mi decidis pripensi la tutan situacion.
El tiu esplorpensado rezultas la sekva teksto. La
deknaua jarcento kondukis la homan civilizon al
stato, en kiu jam multloke praktike sentighis la
baroj de plurlingveco kaj ne nur kelkiu filozofo
okupighis pri la ideo de internacia lingvo. Ekestis
multaj projektoj. Tamen neniu el ili ekhavis
praktikan aplikon, char lingvo estas reflekto de homa
penso, do unu el la plej komplikaj mekanismoj, kaj
produkti tian instrumenton science oni ne povos
ankorau longan tempon. La bazon de tia lingvo povis
doni nur homo, kiu ne opiniis sin granda lingvisto,
sed kiu maksimume konis la homan animon, havis la
amon al la homoj kaj neelcherpeblan energion. La koro
kaj la praktiko devis esti esencaj kreofortoj. Tia
homo estis Zamenhof. Se li ne havus tiun grandegan
persistemon kaj kredon pri la ideo, li ne
eksperimentus senchese en la lingvo kaj lia ideo
restus nur projekto same kiel la aliaj. La koro, la
deziro plifortigi la interhoman amon donis al li la
energion por daura eksperimentado - tradukado. Nur
tiel li povis vidi la mankojn de la eltrovajhoj kaj
korekti ilin. Senemocia lingvisto-sciencisto
nesukcesinte en la unua provo rezignas, "char
liaj scioj ne sufichas" au deklaras iun sian nur
teorie kunmetitan projekton Internacia Lingvo, kiu -
nature - ne kapablas ekvivi. Tamen, malgrau chio,
Esperanto ne sukcesus, se Zamenhof ne estus tiel
klarvida kaj konscius, ke lia bazo ne ankorau estas
lingvo. Doninte ghin al la vera praktiko de
entuziasmaj unuaj esperantistaj pioniroj, li
enmasonis fundamentshtonon de la konstruajho - la
Internacia Lingvo. Se do ni konscias, ke Esperanto en
la unuaj jardekoj de sia ekzisto ankorau ne povis
esti konsiderata praktika ilo, lingvo antau ol havi
richan literaturon, vivajn lingvoparolantojn kaj uzon
en chiu brancho de
la homa vivo, ni
povas kompreni, kial ghi ne povis eniri en la
oficialan uzon de la homaro. Se oni havas varon
nefinproduktitan chiudetale, oni ne povas ghin vendi.
Des malpli, se ekzistas nesufiche multa interesita
klientaro. En tia situacio la produktantoj
(evoluportantoj) de la lingvo devis esti idealistoj.
Ili devis aliloke prenitan kapitalon, energion
investi por la evoluigo de la lingvo por ghia
finproduktigho. Klaras do la nepreco de "sankta
afero", "interna ideo" kaj la sinteno
de Zamenhof ne permesi en tiu unua epoko la opinion,
ke Esperanto estas pure ilo. Se tiam esperantistoj
estus nur praktikemuloj, tiam kiam la lingvo ne estis
ankorau preta kaj do fiaskus en la ekprovo, ili ne
plu havus jenan flamon, kiu ebligas la daurprocezon
evoluan.
Tial naskighis nova,
unika nacio en la mondo - la esperantista. La devo de
la esperantistoj estis gardi kaj evoluigi la lingvon.
Ili devis ghin uzi, praktiki kaj defendi. Nur la
sankta fajro de la "interna ideo" povis
rekompenci la primokojn, ofendojn kaj misfarojn de la
chirkaua mondo. Por esti pli fortikaj, la
esperantistoj evoluigis la propran kulturon,
filozofion, propran percepton pri la vivo. Ili kreis
konkretajn eblecojn por sia kontentigho: kongresojn,
vojaghadojn, korespondadon. Oni povas absolute
plenrajte aserti, ke evoluis vera nacio. Tiu nacio
kiel chiu alia, ekhavis ankau sian taskaron,
principaron sed ankau tabuojn, sian kredaron: la
lingvo certe venkos foje kaj kauzos la elkreskon de
la granda homarfamilio. Ni tial devas klopodi varbi
antau chio kiel eble plej multajn novajn nacianojn,
praktike evoluigi la lingvon en chiuj eblaj branchoj
kaj neniel ni rajtas vendi nin - ni devas resti
idealistoj (malidealismo signifas malkredon kaj tiu
forlason de la Movado). Tia kredaro kauzis chiam pli
grandan enfermighon kaj donis la aspekton de
fanatika, religia grupigho en la okuloj de la
neesperantistoj.
Lau la historio de
Esperanto belege videblas, ke esperantistoj neniam
ion ajn entreprenis por monda praktika apliko de la
lingvo en kiu ajn brancho - nekonscie ili gardis sian
nacion konvinkante sin mem, ke ili chion faras
tiudirekte. Chiuj provoj de praktika utiligo estis
tiel solecaj kazoj, ke ili fakte nur plenumis la
esencan devon de la nacio evoluigi la terminarojn. La
posta sorto de tiu praktikado ne piu gravis. Tion
ilustras nur kelkaj ekzemploj el la epoko post la
unua mondmilito. En la jaroj 1922-1926 multege
ekevoluis la uzo en komerco kaj scienco. Okazis
unikaj konferencoj de sciencistoj en Parizo, kie
chiuj parolis Esperanton, konferenco de plurdeko de
naciaj komercaj chambroj, kiuj jam uzis la lingvon.
Sed tuj poste en la krizaj jaroj chio-chi
disformighis. Kial? Char la esperantistoj nenion
faris por la konservo de la pozicioj. Chiuj kreskoj
kaj faloj de Esperanto chiam dependis nur de eksteraj
komponantoj. Kial la plej granda kresko okazis ghuste
post la unua mondmilito? Pro tio, char la ghenerala
stato estis favora al idealismo - la homaro malmulton
havis, devis vivi de ideoj ghis io estos
elkonstruita. Tiam facile la homoj ekshatis
Esperanton lau la idealisma starpunkto de la
esperanta nacio. En Jugoslavio la sama procezo estis
post la dua mondmilito. Dekon da jaroj post la milito
Esperanto floris kaj post kiam la lando estis pli
richa, malgrau la chiam favoraj autoritatoj, la
Esperanto-movado rapide malkreskis, char la
esperantista nacio havis siajn vivoleghojn de
idealismo kaj la homoj chirkau ghi ne plu konis tiun
principaron, ghi al ili farighis fremda. Nun
Esperanto plej bone prosperas en la socialismaj
landoj, kie ankorau chiam la ghenerala spirito estas
nematerialisma. Pro la sama kauzo la plej signifan
rolon en la Movado chiam havis la junularo, char la
junuloj estas senescepte idealistoj - ili devas
komenci la vivon, devas produkti la komencan
kapitalon por certigi la ekzistadon postan. Nur la
idealismo, kiu estas la emo kredi je fantazio, povas
ilin paciencigi kaj doni energion multe pli grandan
ol ghin havas pliaghulo.
Sed tiu fazo ankau
pasas, char de ideoj oni ne povas longe vivi. Ideoj
restas signifaj ghis la momento, kiam oni
finproduktas la varon, kiun oni povas vendi. Tiam
komencighas pura ekonomia procezo. Esperanto evoluas
okdek jarojn. Chu ghi kiel lingvo estas
finproduktita, chu ghi estas preta por la
enpraktikigo? Kiel tion ekscii? Ni provu vidi, kiel
tion solvas la chiutaga vivo. Se oni produktas varon
kun certa intenco, unue oni ghin elmodlas krude,
poste oni ghin fajne prilaboras kaj fine vendas.
Tamen oni povas ghin, jam pretan por la plenumo de
sia funkcio, reteni en la procezo chiam aldonante
novajn kaj novajn plibonigojn. Tiu transpasho de la
unua antauvido estas negativa, char pasas amaso da
tempo, en kiu oni nenion esencan aldonas kaj
intertempe la metodoj plimodernighas kaj aperas alia,
pli moderna varo, malnovigante la unuan antau ghia
ekuzo. Iom post iom la varo krome malvalorighas, se
oni ghin ne utiligas. Necesas do ghustatempe fini la
produkton kaj vendi ghin. Pruvo, ke Esperanto estas
nun preta por sia ekapliko, estas ghuste la fakto, ke
la signifo de esperantismo komencas malfortighadi en
la mondo, char ghi jam komencis perdi de sia valoro.
Kiam Zamenhof indigne en 1907 forjhetis la opiniojn,
kiuj insistis pri Esperanto nur kiel ilo praktika, li
tamen diris, ke li scias ke, kiam la lingvo estos
oficialigita, nia ekzisto kaj ideologio ne plu havos
sencon. Li nur ne antauvidis kiamaniere okazos tiu
oficialigo, li esperis pri la shtatistoj. En tio li
eraris, char chiu grava novajho ne povas esti
enkondukita per unu frapo, sed iom post iom. Tio
signifas, ke la oficialigon devas kauzi ni, la
produktintoj de la lingvo, per ghia iom post ioma
disvendado, tiamaniere chiam pligrandigante la
terenon de ghia praktika uzado kaj malplimultigante
la funkciojn de nia nacio.
Tio sole estas natura
vojo: komenci de sube, de la rektaj uzantoj, de la
largha homaro. Prokrastadi plue pri tiu ekvojo,
ennestighi en la dogmoj, kiuj proklamas hontindecon
de malidealismo en la poresperanta laboro, kiuj
kondarnnas la realismon kaj tiel malebligas la
larghan aplikon de Esperanto, ne nur farighas
negativa, sed estas ech krimo kontrau la homaro. Havi
pretan internacian lingvon, kiun la homaro urghe
bezonas kaj ne voli ghin vendi signifas krimon en la
plena senco de tiu vorto. Mi provos pruvi
chi-asertojn per nur kelkaj ekzemploj: Dum Jugoslavia
Esperanto-Ligo cerbumas kiel havigi pli da mono, chu
la ekzistantaj 2.500 membroj (fiktivaj - efektivaj
kotizpagantoj estas terure malmultnombraj, ne pli ol
500) pagu anstatau 8 dinarojn jare la kotizon de 10
dinaroj, per kio oni akirus 25.000 dinarojn (sumo
apenau sufichinta por sendi unu delegiton al la
Universala Kongreso en Tokio), Studenta
Esperanto-Klubo kiel IOE (Instituto por Oficialigo de
Esperanto)-sekcio sen ia ajn materia bazo organizas
praktikajn internaciajn festivalojn kun Esperanto
kiel oficiala lingvo kaj jam en la dua jaro ricevas
250.000 dinarojn nur por tio (de kroatiaj kaj
zagrebaj fontoj). Dua ekzemplo: dum oni propagandas
kursojn argumentante pri utiloj de la lernado per
priesperantaj eldiroj de Tolstoj au Tito, venas chiam
malpli da interesitoj. Al ili oni donas nepagitan
instruiston, char honte estas labori por mono. Tio
estas nerespondeca kaj kauzas disfalon de tia kurso -
la kursanoj mem, kiuj por la lernado nenion pagas,
sentas la malseriozecon kaj ne revenas post du-tri
lecionoj. Aliflanke al kurso organizita de SEK kun
kvalifikita, pagita instruisto, propagandita tiel, ke
oni lernu Esperanton por ebligi al si kvaroblan
rapidecon de lernado de iu fremdlingvo, alighis 150
personoj. La pura gajno estis 8.000 dinaroj.
Evidentas, ke tiel nur
unu loka grupo povas kauzi fondon de pluraj
entreprenoj, kiuj vivos de Esperanto praktikata, kaj
chiuj el ili perlaboros sumojn pli altajn ol nun la
tuta UEA. Tia rapida monakiro terure rapidigos la
procezon de la enpraktikigado kaj kondukos nin baldau
al la celo. Kio ja hodiau estas chefa rimarko de la
homoj, kiam oni proponas al ili lerni Esperanton:
"Kion mi ricevos pro tio, chu mi povos uzi
sciencan literaturon, chu mi povos uzi ghin ie ajn
por turismaj celoj?" Al tio ni povas respondi
nenion. La ekesto de la nomitaj entreprenoj nuligos
ankau tiun mankon.
La rezisto kontrau tia
labormetodo okazas ja lau naturaj leghoj. Chiu
shangho kauzas kontraustaron, reagon. Certa
esperantista tavolo apartenanta al la pli agha
generacio defendas siajn interesojn. Normale estas,
ke homoj 30 au 40 jarojn batalintaj lau la senco de
la E-nacio kaj estintaj tiom da jaroj primokataj,
havas la aspiregon esti rekompencitaj, esti
revenghitaj. La nura rekompenco estus la venko de
Esperanto. Estante pli aghaj ili povas esperi la
ghisvivon de la revrealigho nur en la kazo, se tion
farus iu de supre - UNO, shtatistoj. Ili ne povas
havi tioman kuraghon por ekentrepreni pli ampleksajn
laborojn, tiujn longdaurajn kaj iom post iomajn.
Aliflanke aliaj, ne tiom idealisme aktivintaj,
alkutimighis al certaj avantaghoj de la nacio -
senpaga delegita reto, ebleco por povi ludi gravulon
kaj signifecon, se en la normala vivo ili ne estas
por tio kapablaj (en Esperantujo chiu povas havi
"funkciojn", partopreni en
"kongresoj" ktp), pli facila ligigho kun
eksterlando ks. kaj ili kun persisto batalas kontrau
chiuj, kiuj klopodas rompi tian beatan staton.
En tia situacio sole
la junularo havas sufichan energion, idealismon kaj
kuraghon.
Tial la chefan
sharghon en la nova movado devas transpreni la
junularo kune kun honorindaj esceptoj el inter la pli
aghaj esperantistoj.
Kontakto 2/1969
* Lapenna