Enkonduke

En la jaro de 35-jarigho de mia esperantistigho mi decidis kunmeti en unu libro diversajn artikolojn kaj sciencajn verkojn rilatajn al la fenomeno de Esperanto, kiujn mi verkis diversokaze dum tri jardekoj. Mi decidis dividi la materialon je 3 grupoj, el kiuj chiuj certamaniere povas esti utilaj por Esperanto kaj ties historio. La chefa grupo rilatas al diversaj miaj artikoloj pri sociologiaj aspektoj de Esperanto-komunumo, en kiu mi aktive vivis kaj ghin kunkonstruis. Oni povas en tiuj artikoloj vidi ankau mian pensevoluon, kiu definitive maturighis en kelkaj lastaj jaroj dramece influintaj al mia persona vivo pro la milito en eksa Jugoslavio.

Mi skribis 4 pli ampleksajn sciencajn verkojn rilatantaj al Esperanto kaj el ili mi elektis 3 por chi tiu libro. Mi kredas, ke chiu el ili povas esti utila al multaj esperantistoj kaj E-institucioj. En la tria grupo trovighas 4 artikoloj rilatantaj al du miaj chefaj E-agadoj: instru-metodologia en la kampo de evoluigo de la Zagreba Metodo instrui Esperanton kaj en eduka kampo de denaskaj esperantistoj. Mi esperas, ke mi ricevos multajn reagojn de la legantoj, char mi konscias, ke pluraj miaj pensoj estas tre polemikprovokaj.

Januaro 1997

>>