STRATEGIAJ
TASKOJ
DE ESPERANTO-MOVADO
EN LA JAROJ 1982-1987
La chefa demando, kiun
la Movado nun frontas, estas: chu ghi kapablos tiel
organizighi, ke la tajdon de monda intereso pri
Esperanto ekestonta en la jubilea jaro 1987 ghi povos
eluzi kaj per ghi transformighi al signifa kaj influa
monda potenco (almenau dekoble pli forta ol nun!)?
Nome, la okazo, kiuprezentighos, ne tiel baldau
ripetighos. Estas pli ol vershajne, ke ne staras
apartaj obstakloj sur la vojo de amasa informado pri
Esperanto en 1987 (UNESCO certe donos gravan
subtenon, multaj shtatestroj eniros honoran patronan
komitaton, publikaj informrimedoj certe pretos
informadi pri tio). Sed ve, kio poste? Imagu, se
subite malfortan Movadon en iu lando (sen profesia
personaro, sen instruistaro, sen suficha kvanto da
lernolibroj, sen kapablaj organizantoj) alimpetas
ondo da dekmiloj, kiuj volas lerni la lingvon kaj
organizighi en la Esperanto-movado?! Nekapablante
sufiche rapide reagi, respondi al postuloj, la Movado
preterlasos la okazon. Post unu-du jaroj chio
forgesighos kaj ni ree dronos en nia letargio, kiu
tiam, vershajne pro seniluziigho, ech
pliprofundighos. Kion ni faru por eviti la fiaskon?
Ni devas kuraci nin de
du gravaj malsanoj. La unua estas la lingvo-elitismo.
Tio evidentighas en la fakto, ke plej ofte la
gvidpoziciojn chie okupas homoj lingve plej kapablaj,
kvankam tre malofte ili estas ankau organize plej
kapablaj. Tial la plejmulto de la Esperanto-societoj
kaj organizajhoj tute ne aktivas, sed pasive,
sektisme enfermitaj, atendas la Sanktan Tagon de la
Fina Venko. Tio vidighas ankau en literaturaj
tendencoj. Preskau chiuj eldonajhoj strebas al la
plej altaj lingvaj pintoj - tre malmultajn oni
destinis al komencantoj. Preskau chiuj internaciaj
aranghoj iel preferas lingvajn perfektulojn, tre
malmultaj esceptoj antauvidas ion por la
jhus-bakitaj esperantistoj. La elitisma koncepto de
la Movado malebligas al ghi farighi amasa, ech se por
tio ekzistas eksteraj kondichoj, baras la vojon al
junaj kapablaj homoj starighi che la stirrado de tiu
chi esperanta "popolo", kontraustaras ech
la penson pri tio, ke necesus antauvidi ian lokon en
la Esperanto-komunumo por la "balbutantoj"
au ech (ho kia herezo!) por homoj sen lingva kono,
sed kun bona volo aktivi en ghi. Kontraubatali la
elitismon en la Movado signifas porbatali la
amasismon, au tiel nomatan desubismon.* Cetere ekzistas nun ankau
bonaj shancoj por sukcesi en tiu batalo, char la nova
konscio, ke minimuman scion de Esperanto eblas
rapidege akiri, se la unua lernofazo bazighas sur la
frekvencvortaro ricevita post komputila esploro kaj
aplikita en la zagreba instrumetodo, ebligas al
grandaj amasoj rapide alproprigi la bazon de la
lingvo.
Alia malsano, la
diletantismo, per kiu la preskau senescepte amatora
movado reprezentighas antau aliaj, detruas
grandparte ghiajn shancojn. Nome, la Movado mem ech
kontraustaras la tendencon de profesiigo: profesia
servo-strukturo produktas homojn, kiuj shajnas
dangheraj por la "porchiame certigitaj"
foteloj al lokaj gvidantoj. Ne estas hazardo, ke
chiam oni denove elvokas la "internan
ideon" kaj citas la vortojn de Zamenhof, per
kiuj li komence de la jarcento kontraustaris
utilismajn tendencojn. Tiamaniere oni shtopas la
bushon de tiuj, kiuj kontraubatalas la diletantismon
per la plej alta autoritato. Sekve, la nuna malforta
stadio de profesia poresperanta agado ne shuldighas
al "objektivaj cirkonstancoj", sed chefe al
la movada kontraustaro je la profesiigo. Sed oni
devas konscii, ke sen la profesiigo la Movado neniam
kapablos transsalti la nunan stagnan nivelon (30.000
membroj de UEA kaj sensignifa ekonomia povo). Amatore
unu Esperanto-societo havas netransireblan
limpunkton. Ghi povas organizi du au tri kursojn
jare, sed kiam ghi trovighas en pozicio, ke ghi devas
majstri kontinuan funkciadon de dek kursoj samtempe,
ghi fiaskas. Tiun shtupon povas transsalti nur
profesia agado. Jen la gravega dua tasko: konscie
lukti por la starigo de profesia laboro, kie ajn
eblas. Minimume landa asocio havu unu profesian
sekretarion, sed kie ajn eblas pli, oni havu pli -
teamon, au plurajn teamojn, ech plurajn
entreprenojn, kiuj uzos Esperanton. Se ni sukcesos
atingi almenau minimuman profesiigon en pli-malpli
chiuj landaj asocioj, la shanco por nova potenca
movado, kies vocho devas esti audata post 1987,
estas sufiche realismaj. Pensu do chiuj, kies unua
idealo estas la bazaj celoj - esperantigi la mondon
kaj ne uzi la Movadon por siaj propraj etanimaj
ambicioj au plezuroj - ke la malamikoj de Esperanto
estas inter ni!
Heroldo de
Esperanto 5/1982
* Tio ne signifas ke ni publike bruligos
altkulturajn atingojn de Esperanto-literaturo au
pilorios la perfektulojn de Esperanto, ech kontraue,
ni daure stimulu per chiuj eblaj rimedoj pli bonan
lingvokonon kaj uzon - sed nur kontraustaros
diversajn privilegiojn de esperantista elito.