15

La sekvantan tagon estighas konflikto inter Murkmaa kaj mi. Tio okazas tuj matene, kiam ni alvenas en nian regimenton.

Li estas unu el la unuaj viroj, kiujn ni renkontas. Li rapidas ien, li estus preteririnta nin, sed mi baras al li la vojon.

Mi ne salutas, mi diras tuj sen ia enkonduko:

"Ni venis demandi, chu ni rajtas retirighi el la bieno Kiviloo?"

Li komprenas nenion au simulas, ke ne komprenas.

"Ne parolu malsaghajhojn!" li kriachas. Murkmaa estas viro, kiu ekscitite uzas krudajn vortojn.

"Vi ne permesis al ni sen ordono ech unu pashon retirighi," mi diras malrapide,

Li ekridas:

"Vi estas ja chi tie."

En mi chio ekbolas.

"Koplimae restis tie!"

Mi preskau krias. Tumme penas trankviligi min.

Murkmaa ektondras:

"Turnighu! Marsh' en vian roton!"

Mi ne permesas min komandi.

"Kial vi ne donis al ni la ordonon retirighi?"

Murkmaa shajne komprenas, ke min estas malfacile timigi, au opinias, ke frenezulon ne valoras alkrii. Chiuokaze li shanghas la tonon kaj diras per tute trankvila vocho:

"En batalo ne estas eble chion antauvidi. Komandanto ne estas infanvartistino. Koplimae ne apartenis al mia roto kaj ankau vi ne apartenas."

Kion mi devis ankorau diri au fari? Bati lin en la vizaghon? Murkmaa indas tion. Jam pro Koplimae, kiu restis post ni inter la domoj de la bieno Kiviloo, kun granda lapfolio sur la vizagho. Au pro la helkapa junulo, kiu baraktis en mortkonvulsio antau liaj piedoj. Kaj pro tio, ke li forgesis nin.

Mi sentas, ke mi malshatas kaj malamas tiun homon. Malshatas kaj malamas malgrau tio, ke ni batalas kontrau la sama malamiko.

Mi pashas flanken. Li ne tuj ekiras, sed minacas:

"Chu vi scias, kion signifas dum bataloj malobei komandanton ? Chi-foje mi lasas la aferon, sed alian fojon..."

Li ne finas, sed frapetas la pistolingon, pendantan sur la kokso.

Tion li ne estus devinta fari, tion ne. Antau miaj okuloj chio malklarighas kaj mi batas lin. La bato trafas lian makzelon iom sub la orelo.

Murkmaa shancelighas sur la piedoj, sed ne falas.

Mi vidas, kiel liaj manoj penas elpreni revolveron el ghia ujo.

Mi ne scias, kio estus okazinta, se Tumme kaj chirkau ni kolektighintaj viroj ne estus intervenintaj. Mi atakas la rotestron, sed la viroj detiras min for de li.

Insultante, blasfemante kaj minacante Murkmaa foriras. La viroj avertas, ke Miirkmaa la aferon tiel ne lasos. Tumme opinias, ke li vere povos postuli oficialan esploradon de la incidento. Ataki komandanton che fronto ne estas shercado, konkurludo inter viroj nek kverelo.

"Li estas bruto," mi diras kolere.

"Vi devas bridi vin," admonas min Taavet. "Shparu viajn nervojn. La plej malfacilaj tagoj en tiu chi milito estas ankorau antau ni."

Mia sinsento estas acha. Taavet pravas — mi estus devinta bridi min. Almenau pro la plej malfacilaj tagoj, kiuj nin atendas. Mi ekkomprenas ankau tion, ke vere estos tre malbone, se Murkmaa plendos pri mi. Mi ne scias, kiu solvas tiajn incidentojn, sed supozeble mi estos la kulpulo.

Mi ne rompas longe pri tio mian kapon. Mi ne havas ech tempon por tio, char la germanoj ekbombardas niajn poziciojn.

Post unu horo la batalo kulminas. Ili atakas nin per grandaj fortoj. Minoj eksplodas seninterrompe. La bruo de mitraloj kaj automatoj ne chesas ech por momento.

Chu ni kapablas elteni ilian atakon?

Ni devas kapabli.

Chu Murkmaa plendos pri mi al milita tribunalo ?

Chu la Rugha Armeo havas militajn tribunalojn?

Kio estas milita tribunalo ?

Eble unu el ni hodiau estos trafita kaj chio restos kiel ghis nun?

Mi sentas ech tion, ke mi ghojus, se al Murkraaa io okazus.

Propra hauto estas por la homo tamen la plej kara.

En la branchoj de piceo, kreskanta kelkajn pashojn de ni, eksplodas mino. La aero estas subite plena de kolera siblado de splitoj.

Chi-foje mi havas ankorau bonshancon.

<< >>