16

Ankorau ghis hodiau mi pensis, ke Tallinn ne estos cedata al la germanoj. Pensis malgrau tio, ke obusoj de la malamiko eksplodis jam en la centro de la urbo. Mi chiam ankorau atendis miraklon. Kvazau infano. Nun mi plu ne atendas nek esperas. La falo de Tallinn estas demando de kelkaj tagoj. Mi sentas tion. Ne sole mi, sed tion komprenas vershajne chiuj.

Io senfine amara gutas en la animon pro la scio, ke ni ne kapablos defendi la urbon ghis tiu tempo, kiam sur la fronto shanghighos la situacio. Eble por tio estus necesaj nur unu au du semajnoj, plej multe unu au du monatoj. Iam devos ja veni radikala shangho. Ni ne povos senchese retreti. La germanoj konkeris jam la Baltajn landojn, Moldavion, Belorusion, pli ol duonon de Ukrainio. En la lastaj sciigoj de la Informoficejo, kiuj min atingis, oni parolas pri kruelaj bataloj sur la tuta fronto, sed precipe en la direktoj de Kakisalmi, Smolensk, Gomel kaj Dnepropetrovsk. Kakisalmi diras al mi nenion, jughante lau la nomo ghi situas ie che Ladoga au aliloke sur la tereno de Karelio. Sed de Smolensk al Moskvo estas proksimume tia distanco kiel de Riga al Tallinn au iom pli. Kelkaj asertas, ke Smolensk estas jam okupita kaj ke la germana armeo kiel nehaltigebla torento proksimighas al Moskvo. En Ukrainio la fashistoj atingis jam Dnepropetrovsk, Kiev onidire rezistas ankorau, sed la suda parto de Ukrainio baldau estos jam plene okupita de la germanoj. Se la militaj eventoj tiel dauros, se venos neniu shangho, kio tiam okazos? Krizo devas tamen veni, kaj chu ni tamen ne devus defendi Tallinn ghis tiu krizo? Je chiu prezo, kiel skribis "Kommunist" * antau kelkaj tagoj.

Jes, la gazeto instigas, publikigas alvokojn, asertas, ke Tallinn neniam estos forlasata, tamen estos. Chu en la redakcio vere sidas ech pli naivaj homoj ol mi, kiuj ne kuraghas konfesi al si, ke la sorto de Tallinn estas decidita? Au ili komprenas tion tre bone, nur skribas alimaniere? Chu mi, se mi estus ordonanto de la skribantoj, kuraghus diri al ili — presigu la veron, sciigu, ke Tallinn falos post kelkaj tagoj, ankorau antau la fino de augusto?

La rodo de Tallinn estas plena de militaj kaj aliaj shipoj. Ml vidis tion hierau per propraj okuloj dum la retirigho malsupren de Lasnamagi, kaj pensis, se chiuj maristoj surterighus, tiam ni sukcesus ionge elteni.

La penso pri surterigo de maristoj sekvas min persiste. Sed chu ech tiu rirnedo plu helpus? Oni parolas, ke al la fronto estas senditaj chiuj, kiujn estas eble sendi: grupoj de maristoj, trupoj de milico kaj shtata sekureco, regimento, formita el laboristoj de Tallinn. Hierau mi vidis studantojn de mara militlernejo, altkreskajn, bone trejnitajn junulojn, kiuj jhus venis al la fronto. Ghis la vespero ne multaj restis el iiia tachmento.

Ankau nia regimento havis grandajn perdojn. La Unua Estona Pafista Regirnento kiel memstara batalunuo verdire tute ne ekzistas plu. El la tachmento, irinta antau kvin tagoj en batalon, restis nur unuopaj grupoj. Almenau duono de la viroj ne plu estas batalkapabla.

La fronto entute prezentas el si iun buntan miksajhon de diversaj tachmentoj kaj trupoj. Antauhierau mi apartenis ankorau al la kunigita grupo de niaj viroj, anoj de la ekstermaj batalionoj, kiu batalis en la konsisto de marinfanteria brigado, hierau nia grupo, dudek viroj, estis kune kun malgranda grupo de latvaj milicistoj defensive lokigita al rando de la aerodromo, kaj hodiau mi tute ne scias, al kiu trupo mi apartenas. Ni trovighas sur la strando de Kadriorg, che la placo de la Tallinna Futbala Klubo. Chi tie estas kaj niaj viroj, kaj rugharmeanoj, kaj maristoj, deko da viroj malantau mi parolas la latvan lingvon. Tute proksime estas grupo da havenlaboristoj, kiuj vershajne apartenas al la laborista regimento de Tallinn. Nia komandanto estas mar-armea leutenanto, kaj char mi ne scias lian riomon, mi ree baptas lin en miaj pensoj Sergej Arhhipovich, char li shajnas esti prudenta superulo.

El miaj malnovaj kamaradoj estas chi tie nur Aksel Ruutholm, kiu estas la chefo de ni, viroj de la pafista regimento. Alian nomon mi ne scias doni al li. Siatempe li estis politruko kaj ankau en la pafista regimento li restis politika gvidanto de la roto, sed nun, kiam niaj tachmentoj estas disdividitaj en diversajn lokojn, ankau la taskoj de la homoj shanghighis. En la sektoro de la Narva shoseo oni hierau bezonis helpon, tien estis ankau de ni sendataj kvardek viroj, kies estro estis nomita Ruutholm. Nia grupo estis subordigita al limgardista tachmento, aganta en regiono de la aerodromo, kaj tiu siavice submetighis al la mararniea grupo. Eble mi ion intermiksas, sed honeste dirite la strukturo de la trupoj kaj tachmentoj havas en miaj okuloj en la nuna momento neniun signifon. La normalaj batalordoj jam delonge implikighis, batalunuoj estas lau bezono rapide reordigataj, oni formas batalgrupojn kaj helptrupojn, kreas defendgrupojn kaj shirmantajn tachmentojn, kiujn oni dum unu tago au ech dum kelkaj horoj operative ree translokigas. En tiuj translokigoj Ruutholm restis en la okuloj de la viroj nia superulo au komandanto au estro, kion konsideras ankau la gvidantoj de la trupoj, al kiuj ni estas aligitaj.

Dum la lastaj tagoj mi Murkmaa ne renkontis. Post la retirigho de Perila li senighis je sia posteno de rotestro. Lia roto estis farighinta tiom malgranda, ke ghi estis aligita al alia roto kaj li mern nomumita al iu alia loko. Tiom mi scias krome, ke li plendis pri mi. Ruutholm parolis pri tio. Li diris plue, ke mi devas esti dankema al Eeskiila. Eeskula finis la esploradon de mia afero, Li kaj Eesktila parolis pri mi sufiche longe. Nome Eeskula venis al li por demandi pliajn detalojn pri mi. Kia estas mia socia deveno, kiel mi rilatas al la soveta reghimo kaj tiel plu. Eeskula mem diris, ke li neniel kredas, ke mi estas agento de la malamiko. Sekve Murkmaa en sia plendskribo nomis min tiel.

Diable domaghe, ke mi mem ne plu povas paroli kuti Eeskula. Li falis sur avenkampo de la nobelbieno Peningi, kie mortighis ankau la komandanto kaj komisaro de nia regimento.

Nun, kiam Eeskula ne plu ekzistas, li farighis al mi tre proksima. Homo devas morti, nur tiam ni ekkomprenas lian valoron,

Ankau Taavet Tumme ne estas plu inter ni. Li estas tre grave vundita.


* Tiutempa estona taga gazeto. — Trad.

<< >>