14

Ni ne trafis al nia regimento, sed en iun tachmenton de la Rugha Armeo. Ni restis tie kaj retirighis kune kun ili tra arbaro. Mi ne povas jhuri, chu tio estis la sama arbaro, kiun ni antautagmeze purigis de la germanoj. Sed ankau chi tie kreskas inter piceoj unuopaj betuloj kaj tremoloj kaj ankau aliaj foliarboj.

Tumme kaj mi farighis mitralistoj. Rekte antau ni pereis che "Maksim" du rugharmeanoj. Mino falis al ili preskau en la sinon. Estis terure rigardi la disshiritajn korpojn, mi vere fughis el tiu loko. Taavet vokis al mi, ke la mitralon oni ne rajtas lasi chi tie. Kvazau pro miraklo "Maksim" restis nedifektita. Kelkajn kilometrojn ni trenis kun ni la pezan mitralon, kies radoj la tutan tempon alkrochighis al tertuberoj kaj arboradikoj, char ni ne iris sur shoseo au ebena arbarvojo, sed penetris tra densejo. Dufoje ni ech pafis per "Maksim". Evidentighis, ke Tumme estas kompetenta pri la armilo. Li ordigis la kartochrubandon, klaketis per la kranko, kaptis je la teniloj kaj premis la lasilon. "Maksim" ektremis kaj jam la pafserio estis ekspedita. Kvankam mi kushighis apud la mitralo, kiel mi estis vidinta fari aliajn, kaj penis plenumi la taskojn de shargisto, tamen mi montrighis mallertulo. Mi pli malhelpis ol helpis al Taavet.

Mi ech iom miris, ke la rugharmeanoj lasis nin agadi per "Maksim", kompreneble ili estis veraj bonuloj, char ili rilatis al ni kiel al si egalaj batalantoj kaj ne demandis kaj esploris, kiuj ni estas. Kaj kial do ili ne lasu al ni la mitralon, Tumme ja kapablis manipuli ghin ?

Krome ili estis tre lacaj. Tion mi vidis el ilia pashado, mieno, el chio. Supozeble ili havis konstantajn batalojn kun la germanoj, kiu scias, kiam ili lastfoje povis trankvile ripozi. En krepusko, kiam la tachmento haltis kaj che vojkrucigho okupis defensivan pozicion, kelkaj el ili preskau starante ekdormis.

Mi kaj Tumme interkonsilighis, chu tranokti che la sama tachmento au serchi nian regimenton. Ni decidis resti chi tie. En mallumo ne estas facile trovi la niajn, ni povus trafi kiu scias kien.

Rugharmeanoj portis al ni gamelplenon da kacho kaj tranchajhon da pano. Unu el ili shajnas al mi tre simila al Sergej. Al mararmea leutenanto Sergej Arhhipovich Denissov. Chiuj simpatiaj rusoj shajnas al mi similaj al li. Mi volus al la novaj kamaradoj rakonti pri mia amiko Sergej, kiu pro mi oferis sian vivon, sed chiam ankorau mi ne scias sufiche da rusaj vortoj.

La viro, kiu similas al Sergej, instigas min manghi, diras al ni, ke ni estas bravuloj kaj ke li tre ghojas, ke li ree renkontighis kun tiaj estonaj knaboj ("rebjata" vershajne signifas en la estona lingvo "knaboj"), kiujn li povas nomi siaj fratoj. En la batalo che Poltsamaa li renkontighis la unuan fojon kun niaspecaj viroj, kiuj kolere atakis la germanojn. Antau tio li opiniis, ke chiuj estonoj atendas la fashistojn. Dum la retreto de Riga tra la Suda Estonio oni multfoje pafis ilin el arbetaro kaj en iu urbeto, kies nomon li forgesis, ili havis kun estonaj banditoj veran batalon, pro tio li tiel pensis.

La rugharmeanoj demandas, chu ni estas komunistoj. Tumme, kiu flue parolas la rusan lingvon, respondas, ke li ne estas partiano, mi diras:

"Ja komsomolec."*

Mi diris tion tro laute, ech kvazau fanfarone, kaj al mi estas iom malagrable antau Tumme. Mi ja tute ne volis fieri pri mia aparteno al junkomunista unuigho, sed simple ghojis, ke ankau mi povis enshovi vorteton en la interparoladon.

Sergej — mi nomis pense Sergej la rugharmeanon, kiu similis al Sergej — notas, ke ankau li estas junkomunisto kaj ke Tumme estas lau siaj animo kaj agoj vera ("nastojashchi" vershajne estas "vera") komunisto. Li diras tion treege prave kaj mi certigas: "Verna". ** Mi rimarkas, ke mia rekono konfuzas Taavet, kaj jni pensas, kial do estas tiel, ke audante laudon bonaj kaj honestaj viroj perdas la memfidon, sed supren strebantaj karieristoj akceptas laudon kiel ion tute memkompreneblan. Nur pro ghentileco ili iom refutas (ho, ne troigu!), sed interne opinias chion vera.

Sergej demandas min, kio estas mia nomo kaj patronomo. "Olev Jaanovich", *** mi respondas al li, ghojante, ke mia rusa lingvo ighas la tutan tempon pli flua, kaj miavice demandas lian nomon ("Kak ty sovut ?")****.

"Sergej."

Li vere estas Sergej!

"Otechestvo ?" *****

La rugharmeanoj ridetas, vershajne mi diris malghuste. Nur Sergej restas serioza kaj respondas:

"Mihhajlovich." *****

"U menja byl horoshi drug******* Sergej Arhhipovich Denissov," mi diras ruse tiel bone, kiel mi scipovas, kaj rakontas la historion pri la mararmea leutenanto, kiun Tumme tradukas al niaj novaj kamaradoj. Mi nomas ankau tion, ke unu partopreninto de nia militiro, Ilmar Koplimae, estis hodiau mortigita en la bieno Kiviloo.

La rugharmeanoj atente auskultas mian rakonton.

Ni bonege harmonias.

Ni kushighas ripozi nur noktomeze. Kiel dormlokon ni elektas densan piceon, sub kiun ni sternas dikan tavolon da branchoj, por ke la malsekeco de la tero ne penetru en la korpon. Mi kaj Taavet dense premas nin unu al la alia, char la aero farighis malvarmeta.

Antau endormigho mi ekhavas la senton, kvazau mi kushus sur piceobranchoj, jhetitaj sur vojon, lau kiu oni portas cherkojn. Kaj ke al la kadavroj en la cherkoj estas metitaj sur la vizaghon larghaj lapfolioj. Vershajne tia imago estighas pro tio, ke ni pretigis por ni la kushlokon el piceobranchoj kaj ke la morto de Ilmar forte impresis min.


* "Mi estas junkomunisto" (ruse). — Trad.
**
Verna (ruse) — "ghuste", devus esti "verno". — Trad.
*** Jaanovich (ruse) — filo de Jaan. — Trad.
****
"Kiel vi nomighas?" (ruse, malghuste). — Trad.
***** Hejmlando (ruse), devus esti "otchestvo" — patronomo. — Trad.
******
Filo de Mihhail (ruse). — Trad.
******* Mi havis bonan amikon (ruse). — Trad.

<< >>