13

Dum la tuta atako mi kredis, ke se ni jam estos trans la kampo, chio estos decidita. Sed nun, kiam mi kaj Tumme de malantau la stalangulo unu apud la alia pafadas en la fenestrojn de la teretagho de la granda sinjordomo, mi sentas, ke ni vershajne ne kapablas rekonkeri de la germanoj Kiviloo.

Malmultaj el ni sukcesis veni al la bienkonstruajhoj. Dudeko da viroj, ne pli. Plejparto de la rotoj implikighis centon da metroj antau la domoj. El la viroj de nia plotono mi vidas chi tie neniun. Kvankam Koplimae antau kvaronhoro kuris ie proksime inter arboj de la bienkorto, nun mi perdis lin el la vido.

Ni ne havas chi tie certan batalordon, chiu agas memstare. Tamen shajnas, ke plej multaj estas chi tie viroj el la roto de Tumme, inter kiuj trovighas miaj iamaj batalkunuloj. La roto de Tumme havis bonshancon — uzante iun valeton ili onidire venis tre proksimen al la biendomoj. Kelkaj aliaj rotoj perdis sur la ebena kampo duonon de siaj viroj.

La pafado de la malamiko, kiu intertempe kvazau chesis; la tutan tempon plifortighas. Inter la bovinejoj, chevalstaloj kaj tenejoj ekkrakas minoj. Pli kaj pli ofte kugloj frapetas la murojn.

Iu kuras al ni. Tio estas Murkmaa.

"Sen mia ordono vi ne rajtas ech unu pashon retirighi de chi tie," li krias al ni.

Kvankam mi komprenas, ke Murkmaa devas krii, ke pro la krakado kaj bruado ni tute ne audus lian pli mallautan vochon, lia kriachado iom kolerigas min. Mi forturnas de li la rigardon, kvazau por aludi, ke liaj vortoj signifas por mi nenion.

Murkmaa ne restas che ni longe. Li rapidas ien aliloken kaj mi devas rekoni lian agemon kaj decidemon.

Post proksimume duonhoro chio subite plikvietighas. Eksplodoj de minoj ne plu surdigas la orelojn. Al mi shajnas, ke la rezisto de la germanoj malfortighas kaj ke ili decidis forlasi la bienon. Plue mi pensas, ke eble niaj viroj avancis en iu alia loko, la situacio shanghighis kaj pro tio la malamiko opinias, ke estas pli saghe retirighi. Mi volas ghuste diri tion al Tumme, sed en la sama momento li montras per la mano maldekstren.

Kashante sin malantau arboj germanoj proksimighas al ni. Tumme kaj mi preskau samtempe pafas al ili. Kaj vershajne ni samtempe komprenas ankau tion, ke la ekcheso de la minjetila pafado tute ne signifas retirighon de la malamiko, sed male — komencon de lia atako.

Ree ekscitigho ombras preskau chion alian. Pense mi malbenas la fusilon, per kiu ne estas eble rapide pafi. Se Tumme kaj mi havus automatojn, ni rebatus la germanojn, sed nun...

Niaj pafoj ne haltigas la germanojn en la grizverdaj uniformoj. Evidente ni pafas malbone, char mi ne rimarkas, ke iu el ili estus falinta. Nun unu falis surventren, vershajne Tumme trafis. Sed la aliaj proksimighas, ne atentante la kuglojn. Inter ni estas apenau duoncento da metroj.

La ekscito pligrandighas.

Mi elpafis chiujn kuglojn. Mi enigas en la kulason novajn kartochojn. Chu pro tio, ke mi troe hastas, au pro ekscitigho au diablo scias pro kio, sed la kartochoj neniel volas okupi sian lokon. La shargado dauras diable longe, mi ankorau pli nervozighas kaj pensas, chu ne estus pli prudente forkuri.

Mi subpremas tiun penson, fine ankau la kartochoj obeas kaj mi celas altkreskan germanon, kiu senhalte pafante venas antau la aliaj. En tiu momento, kiam mi volas premi la ellasilon, li saltas malantau arbon.

Ankau la aliaj subite malaperas.

La oreloj ekkaptas la konatan ta-ta-ta-ta. Nia mitralo, pro dio!

Nia mitralo baldau eksilentas.

La germanojn mi plu ne vidas. Nek la altkreskan, kiun mi celis, nek iun alian.

Mi demande turnighas al Tumme.

Shajnas, ke ankau li estas senkonsila.

Ni havas neniun superrigardon pri la situacio. Ni vidas nur mallarghan segmenton de la bienkorto. Angulon de la loghdomo, kiun mi pense nomis sinjora domo, char chiu vera nobelbieno devas ja havi sinjoran domon, diktrunkajn arbojn, inter kiuj antau nelonge tumultis germanoj, de fore videblan kampon kaj ankorau pli malproksime arbarstrion, plu nenion. Kurante chi tien mi rimarkis, ke malantau la chevalejo au bovinejo trovighas ankorau aliaj mastrumdomoj, inter kiujn kuris kaj kashighis niaj viroj. Lau mia imago ili devus ankau nun esti tie. Sed ial ne audighas de tie pafoj. Krakado de pafoj sonas nun de maldekstre kaj de malantau ni. Kion tio signifas?

Al mi shajnas, ke ni restis tute solaj inter la staloj. Mi diras tion ankau al Tumme, kiu responde al miaj vortoj levetas la shultrojn.

Ni ambau observas atente la arbojn, inter kies trunkoj antaue vidighis soldatoj de la malamiko. Tie nun chio estas trankvila. Preskau samtempe ni rigardas malantau nin. Ankau nun niaj okuloj rimarkas nenion.

Sed chirkau ni krakas, tondras kaj eksplodas. Ne, ne chirkau ni. Antau ni estas pli kviete. Pafoj klakas kaj pafserioj krakadas pli che la flankoj kaj malantau ni. De tempo al tempo la aero tremas pro eksplodoj.

Tumme blasfemas:

"Mil diabloj."

Mi bone komprenas, kial li insultas. Ni orientighas jam en nenio. Oni ordonis al ni rezisti chi tie ghis la lasta ebleco. Sed kion nun fari?

Neniu el ni rekomendas ion entrepreni. Mi levighas la unua kaj poste ankau Tumme starigas sin. Laulonge de la stalmuro ni shteliras al la alia fino de la domo. Baldau klarighas, ke en la bienkorto niaj viroj piu ne trovighas.

Tumme denove insultas:

"Mil diabloj."

Se Murkmaa estus nun en atingodistanco de mia mano, mi donus al li fortan baton. Solidan hokon, gardu lin kaj min la chielaj fortoj. Mia kolero estas preskau senlima.

Ni rampas, kuras, kashiras kaj erarvagas inter konstruajhoj de la bieno. Kun chiu momento pii kaj pli klarighas, ke ni estas fortranchitaj de la niaj. Nia tachmento retirighis, oni batalas denove sur la kampoj.

Ghuste tiam, kiam mi diras al Tumme, ke Murkmaa estas porko, vera porko, mi ekvidas figuron, kushantan sub siring-arbustoj. Tio estas nia viro, kion atestas la blua uniformbluzo. Chu li mortis au estas vundita? Rapide mi kuras al la kushanto. Antau ol mi alvenas, la brusto subite kvazau kuntirighas. La surventren falinta knabeca figuro estas al mi tre konata. Liaj rigidighintaj membroj igas konjekti la plej maibonan.

Jes, apud la siringarbusto kushas mortinto. Mi ne eraris, tio estas... Ilmar.

Li. Ilmar Koplimae.

Mi turnas lin sur la dorson kaj resaitas. Anstatau la vizagho de Ilmar estas nur sanga karnopeco, de kiu fluglevighas grandaj viandmushoj. De kie mushoj tiel rapide aperis chi tie?

Mi staras konsternite. En mia interno chio estas kvazau renversita. Mi ne volas lasi la kadavron de Ilraar chi tie. Germanoj jhetos lian korpon en iun rapide fositan kavon. Kunpreni lin ni ne povas. Chu ni entute alvenos ie, eble ni same kushos ie kiel sanga karnopeco, chirkau kiu svarmas musharo ?

Plej volonte mi fosus por li tornbon kaj enterigus lin, sed ankau tiu malmulto, kion mi entute ankorau povus fari por li, restas nur subita ideo. Mi komprenas, ke mi estas senpova, kaj tio premas mian animon.

Taavet Tumme metas sur la vizaghon de Umar du grandajn lapfoliojn. Poste li prenas el la brustposho de Umar chion, kio tie trovighas, kaj shovas en mian manon. Ankau la pantalonposhojn li traesploras, sed en ili estas nenio krom poshtuko, kombilo kaj alumetujo.

"Adiau," li diras al Ilmar. Mi sentas premon en la gorgho.

"Adiau," diras ankau mi. Krome flugas tra la kapo la penso, ke iu estis chi tie pli frue kaj kunprenis lian automaton, char mi ne vidas ghin.

Ni ekiras. Kien, mi ne scias. Taavet pashas rapide, kurbighinte antau mi, mi sekvas lin.

Nur dank' al Tumme mi entute savighis. Li kondukis min kvazau infanon, mia propra kapo eklaboris nur tiam, kiam kugloj denove eksiblis chirkau ni. Feliche la germanoj rimarkis nin tro malfrue, kiam ni shtelirante lau la riverbordo estis jam preterpasintaj ilin.

<< >>