16

Ni matenmanghas en la pastrejo. Tio estas vasta unuetagha domo kun granda kuirejo. Dum mi che la longa tablo avide englutas panon kaj lakton, la chambrojn trairas kvindekjara viro kun pia aspekto, sed atentema rigardo, vershajne sakristano. Koplimae opinias, ke tia oleita sinjoro bone taugas kiel sakristano au iu alia eklezia funkciulo. Ni ambau estas paganoj, estas nek konfirmaciitaj nek komuniitaj. Ilmar fanfaronas, ke li ne estas ech baptita. Mi tiom konsekvenca ateisto ne estas, bapto-akvon sur mian kapon oni aspergis. Ni ne scias ekzemple ech tion, chu ekzistas ankorau parohhkuratoroj au la helpantoj de pastroj estas nuntempe nomataj alimaniere.

Al Marjamaa venas du kamionoj kun proksimume duoncento da batalantoj. Komence ni opinias, ke oni sendis kompletigon el nia bataliono, sed evidentighas, ke ili apartenas al alia eksterma bataliono. Pluraj viroj shajnas al mi konataj. Mi ekparolas kun ili kaj klarighas, ke inter la alvenintoj trovighas ankau junuloj el la siatempa eksterma bataliono de Parnu. Min ili ne konas, sed. kiam mi demandas, chu ili ne memoras iun vagulon el Tallinn kun shvelbatita vizagho, kiun oni savis de banditoj de la komunumo Vali kaj kiu kelkajn tagojn apartenis al la konsisto de ilia bataliono, tiam ili ekmemoras. Ili rakontas al mi, ke post la forlaso de Parnu ili havis indan batalon kun germanoj che sekalkampo en Jaagupi. Fine ili devis retirighi kaj veturis tiam rekte al Tallinn. Tio estis ordono de la superuloj, kontraustari ili ne povis. La unuan sekretarion, kiu la sekvantan matenon ne informinte la Centran Komitaton forveturis en direkto al Narva, oni nun eksigis el la partio. Li estis tute prudenta homo, sed trafis sub la influon de panikistoj. Nun la viroj de la Parnua eksterma bataliono estas aligitaj al la batalantoj de Tallinn kaj chi-momente ili estas survoje al sia hejmurbo. Oni diris al ili, ke en Parnu trovighas ne multaj germanoj kaj nun oni devas purigi la urbon de la resto de germanoj kaj banditoj. La lastaj vortoj de la parnuanoj shajnas al mi strangaj, mi ne prenas ilin serioze. Ghenerale ili estas agrablaj junuloj, kaj se la okan de julio ili estus ricevintaj ordonon ne lasi la germanojn trans la riveron, ili ankorau nun starus tie defensive. Au estus falintaj ghis la lasta viro. Mi almenau havas tian senton.

Ankau iuj gravaj personoj estas aperintaj en Marjamaa. Tiuj viroj, kun tre zorgoplenaj kaj seriozaj vizaghoj, parolas kun Murkmaa, Ruutholm kaj la estro de la alia grupo de eksterma bataliono. Same kiel mi, ankau la Parnuaj junuloj ne scias, kiuj ili estas.

El niaj autobusoj kaj la kamionoj de la alia trupo formighas jam sufiche granda kolono. Elveturante el Marjamaa, Koplimae kaj mi veturas per la motorciklo plej antaue. Ni prezentas el ni gvatantojn au antaugardon. Miirkmaa avertas nin, ke ni ne tro malproksimighu de la ceteraj, okulvidebla distanco devas resti. "Vi atente observu chion," li krias al mi. "La chefa tasko de Koplimae estas gvidi la motorciklon."

Ankau la politruko opinias necesa nin admoni. Mi ne komprenas, kial superuloj, ech tiaj bravuloj kiel Ruutholm, konsideras siajn subulojn neplenkreskaj. Kvazau ni mem ne komprenus, ke ni devas zorge atenti la chirkauajhon kaj okaze de neatenditajhoj ghustatempe averti la postveturantojn. Pro chielo, ni bonege komprenas tion, jam sen tio ni fieras pri nia graveco. Pro ni ili povos senzorge sekvi nin, surprizi nin mem nek ilin ni ne permesos.

Sed tio tamen okazis.

Dudeko da kilometroj pasis bone. Koplimae tenis la preskribitan distancon, mi rimarkis chiun tremantan folion che la shoseo. Ni estis ekstreme singardaj kaj strechitaj. La shoseo zigzagis kvazau serpento inter boskoj kaj kampetoj, poste sekvis kelkkilometra rekta vojparto. Ghis Parnu-Jaagupi restis de chi tie ankorau deko da kilometroj. Precize mi kompreneble ne povis diri, sed multe mi vershajne ne eraris.

Ni veturis ankorau duonkilometron, kaj subite sonis malantau ni forta krako. Koplimae fulmrapide haltigis la motorciklon kaj ni ambau rerigardis.

Komence chio shajnas tute normala. Escepte de tio, ke la kolono ekhaltis. Poste mi rimarkas, ke la unua kamiono iel strange klinighis. La sekvanta auto komencas malrapide movighi returne. Al mi tio shajnas stranga. Post momento mi vidas ankorau pli mirigan bildon. El la sharghkesto de la regresanta kamiono viroj levighas en aeron, kvazau al ili subite kreskis flugiloj. Samtempe audighas nova krakego kaj ankau tiu kamiono klinighas.

"Minoj!" diras Ilmar ekscitite.

Ankau mi komprenas, ke la shoseo estas minita.

Ni ambau rigardas la vojon, sed rimarkas nenion suspektindan nek antau nek malantau ni. En nia viddistanco la pavimo de la shoseo estas egale glata.

De la kamionoj oni ion krias al ni kaj svingas la manon.

Koplimae diras:

"Desaltu, mi reveturos."

Mi restas sidanta.

"Stultulo," kolerighas Ilmar. "Ne ludu heroon."

Strange, ke en tiaj minutoj oni farighas shercema. Mi palpebrumas kaj diras:

"Turnu tra la fosajho al la rando de la arbaro. Tie estas sendanghere."

Koplimae grumblas:

"Ni fiksighos."

"Do ni reveturu la saman vojon, lau kiu ni venis."

Ni estas du stultaj virkaproj.

Mi sentas min tre malagrable, kiam Koplimae returnas la motorciklon kaj singarde komencas reveturi. Li penas veturi lau la antauaj spuroj. Chiumomente povas mino eksplodi sub la rado. Por kashi la kreskantan timosenton mi penas konservi laueble indiferentan mienon.

Ruutholm kolere insultas nin. Li invitas nin flanken kaj dece prilaboras nin. Ne pro tio, ke ni ne avertis la kolonon pri la danghero. La shoseo estas minita tiel kompetente, ke neniu diablo povus preterpase rimarki tion. Ech ne instruita saporo. Tion diras Ruutholm kaj certigas la aliaj, ech la ekscitita Murkmaa. La politruko insultas nin pro alia afero. Ke ni vane riskis nian vivon. Li nomas nin malspertaj knabachoj, kiuj unu antau la alia fanfaronas pri sia kuragho. Ni auskultas, mallevinte pro honto la okulojn.

Kion alian ni povus fari? Li travidas nin.

Multe pli serioze oni parolas kun la viro, kiu estas trovata en bieno, situanta che la shoseo.

Murkmaa kolere demandas la mastron, kial li ne avertis nin. Li ja devis vidi, kiam oni minis la shoseon.

Tiun viron mi estus kun tre malgranda konsciencriprocho mortpafinta. Malgrau chiuj liaj asertoj, ke li kashis sin en arbaro kaj revenis nur hierau kaj la shoseo estis minita antau tio. Mi ne kredas lin. Evidente la viro ghojas en sia koro, ke niaj du kamionoj estas elvicigitaj kaj deko da viroj kontuzita. Mlirkmaa regas sin hodiau kaj lasas la kaptiton fine trankvila.

Nun niaj autobusoj dense plenshtopighas per viroj. Ankau la batalantoj de la alia bataliono, restintaj sen automobiloj, devas trovi en ili lokon. Per tiom trosharghitaj autobusoj estas danghere veturi. Okaze de bezono oni ne sukcesas rapide eliri el ili. Lerta mitralisto trafas chiun elsaltanton antau ol ties piedoj tushas la teron. Ni ne parolu pri mitralisto — ech sperta fusilisto povas fari multe da malbono. Ordinara kamiono estas pli sekura veturilo ol autobuso. Vilaghano jam delonge blasfemas, ke la autobusoj povas facile farighi cherkoj, sed nenio estas farebla.

Nun ni chirkauveturas tra Uduvere. Denove plej antaue la motorciklo, poste la autobusoj kaj laste "Ford" de la gravaj funkciuloj. Estas malbone veturi. La vojo estas tre mallargha, kurba kaj polvas terure. Kiel okaze de danghero signali al la aliaj? Antau ol la polvonubo mallevighos kaj ni estos videblaj, diablo scias, kio povos okazi.

Ni haltas en Parnu-Jaagupi.

En la urbeto regas silento. De malantau fenestrokurtenoj kash-observas nin kelkaj okulparoj, ekstere ni renkontas unuopajn homojn.

Lau mia opinio la afero farighas pli kaj pli stranga. Kie estas la malamiko kaj kie lokighas niaj trupoj? Vershajne antaue tamen ne trovighas formacioj de la Rugha Armeo. Aliokaze la landvojo estus senminigita. Mi ekhavas tian impreson, ke tiuj, kiuj elsendis nin el Tallinn, ech mem ne sciis, kie trovighas la frontlinio. Mi diras tion al Ruutholm.

"Konstanta frontlinio ech ne ekzistas," opinias ankau li. "Jhus oni diris al mi, ke ankau en Parnu ne trovighas plu germanoj. Nia tasko estas purigi la urbon de banditoj."

Tio estas la sama historio, kiun rakontis la junuloj el Parnu. Mi ekscitighas kaj demandas ironie, kiuj do estas la tiel bone informitaj personoj inter ni.

Li klarigas pacience:

"En Marjamaa atingis nin reprezentantoj de la stabo de ekstermaj batalionoj."

"Stabo de ekstermaj batalionoj?"

"Jes. Por koordinado de la agado de ekstermaj batalionoj estas formita tia centra organo."

De unu flanko la vortoj de Ruutholm influis je mi trankvilige. Koordinado kaj centra organo... Evidente la ekstermaj batalionoj prezentas el si jam seriozan militan forton, se oni formas tiaspecajn stabojn. De alia flanko mi chiam ankorau ne komprenas, kial antaue ne trovighas niaj trupoj. Kia milito tio estas, se la agado de tachmentoj memorigas grupojn de fajro-brigadistoj: kie komencighis incendio, tien oni rapidegas. Kial trupoj de la Rugha Armeo ne tuj reprenis Parnu? Kiu minis la shoseon? Eble ni trafls sur proprajn minojn?

En mia kapo svarmas pensoj.

Ni ne havas tempon por longe rezonadi. La veturado al Parnu dauras.

Ni movighas kun la rapideco de kvardek kilometroj en horo, por ke la trosharghitaj autobusoj ne postrestu.

Lau la chirkauvojo ni revenas al la chefa shoseo. La vojo estas bona. Mi volas ghuste diri al Koplimae, ke post duonhoro ni estos en Parnu, kiam io trasiblas inter mi kaj li.

Kuglo! Pro dio, kuglo!

De ie oni pafas nin.

Koplimae bremsas kaj abrupte turnighas dekstren. Mi pretighas salti el la kromcharo.

Ni rnole sinkas en la shosean fosajhon.

Tra la silentighanta motorbruo audighas ta-ta-ta-ta.

Mi elgrimpas el la charo kaj rigardas malantauen. Dankon al chielo — la autobusoj jam haltas. El la malfermitaj pordoj elsaltas viroj kaj kashighas post la alta taluso de la shoseo.

<< >>