17

Mi observas la elsaltadon de la kamaradoj kaj forgesas chion alian. Ech la kuglojn, kiuj siblante flugas trans niajn kapojn. Kun timo mi atendas, kiam la pafaroj trafos la autobusojn.

De nia flanko oni komencis kontraupafi. Ankau che mia orelo krakas pafo. Mi turnighas kaj vidas, kiel Ilmar en celpozicio denove premas sur la chanon.

Por mi estas chiam ankorau plej grava tio, kio okazos al la autobusoj. Kompreneble ankau mi devus agi kiel Ilmar, sed mia rigardo denove najlighas al niaj veturiloj. Chiam novaj kaj novaj viroj sukcesas eliri, saltas en la shosean fosajhon kaj malaperas en arbetaro. Chio tio dauras lau mia opinio terure longe. La autobusoj devas jam delonge esti malplenaj, sed chiam ankorau aperas batalantoj tra iliaj pordoj. Dankon al chielo, la autobusoj fine tamen komencas retroveturi.

Ankau mi pushas kuglon en la karabentubon kaj observas, kien Koplimae celas. Mi mem ne scipovas malkovri la lokon, kie trovighas la mashinpafilo de la malamiko. Mian kapon traflugas la penso, ke eble Ilmar pafas same necelante kiel mi en Valga. Mi ne volas vane malshpari kuglojn.

Mi atente observas la pejzaghon antau mi. Ebena kaj malalta tero kun unuopaj arbustoj kaj arbetajhoj. Pli fore, aliflanke de valeto la grundo plialtighas kaj tie estas videblaj kelkaj konstruajhoj. Shajne tie komencighas ia vilagho. Chu ni ne alvenis en proksimecon de Are ?

Tuj estighas la demando: kiu akceptas nin per kugloj ? Chu germanoj au makisanoj? Mi diras al mi, ke malamiko estas malamiko, kaj se mi volas porti la nomon de batalanto de eksterma bataliono, sufichas jam senage kushachi en shosea fosajho.

Kashante min malantau la taluso de la shoseo mi kaurante movighas antauen laulonge de la fosajho. Nun mi jam tiom komprenas, ke la kugloj venas preskau rekte de antaue, de la unuaj domoj de Are. Konkludante lau la serioj, nin pripafas du mitraloj. La vojtaluso shirmas min bone kaj mi senhalte antauenighas.

Koplimae restas che la motorciklo. Sen grava kauzo li ne forlasas sian karulon. Ech ne rajtas foriasi. La motorciklo estas postulata chiumomente. Ilmar havas dek oficojn kaj devojn: li estas kuriero, komunikisto, gvatisto au li simple veturigas iun ien. Li adoras rapidegan veturadon. "Mi volis farighi konkurs-veturanto!" Bravulo! Mi scias, kiel volonte li venus nun kun mi, sed nenio estas farebla! Bona junulo!

Niaj viroj formis ambauflanke de la shoseo chenon kaj proksimighas al la vilagho. Komence kashas ilin dekstre de la shoseo densa alnetaro kaj maldekstre arbustoj. Sed la alnaro flnighas antau la vilagho kaj poste komencighas malalta herbejo, kie la herbo bonshance ne estas ankorau falchita. Antau la vilagho estas valeto, sur kies fundo fluas rivero au rojo. Kiel la viroj povos trairi la malaltajhon kaj akvon?

Vilaghano la unua sukcesas trairi la veprejon kaj atingi la herbejan randon. Mi ne estus rimarkinta lin — mi senhalte kashiras antauen en la shirmo de la shoseo —, sed li komencas pafi el sia "Madsen" kaj mi rigardas al la direkto, de kie audighas la pafoj. Vilaghano staras kaj pafas de sur la mano. Mi ne estus kredinta, ke per leghera mitralo oni povas pafi ankau tiamaniere. Li pafas per mallongaj serioj kaj chiufoje la armilo skuighas en lia mano. Li kuras dekon da pashoj antauen kaj elpafas novan serion, tute ne atentante, ke li mem estas bona celtabulo por la malamiko.

Mi haltas kaj atente esploras chiun arbon kaj arbuston, kreskantan che la rando de la vilagho, chiun konstruajhon. Min kolerigas, ke mi chiam ankorau ne vidas la mitralnestojn de la malamiko. Ie ili ja devas trovighi. Evidente Vilaghano jam antau longe trovis ilin, li ja kuglojn vane ne malshparas. Koplimae povas pafadi pro nura ardigho, Vilaghano senkauzan iluminadon ne farus.

Ghuste tiam, kiam mi rimarkas helajn lumstriojn el sub la malsupraj traboj de oblikvighinta kabanacho, audighas pli fore paf-krakoj de kanonoj. Iom pli poste io mughas super la kapo kaj tuj ekkrakas malantau la veprejo.

Kanonoj!

Neniam antaue mi audis mughadon de obusoj super mia kapo kaj por momento mi forgesas chion alian. Kaj la jhus malkovritan mitralneston kaj ankau tion, ke mi devas kashi min. Mi antauas la aliajn kaj gapante al la veprejo, kie jhus eksplodis obusoj, mi preskau elgrimpis sur la shoseon.

La mashinpafiloj kaj kanonoj de la malamiko ne haltigas nian avancadon. Ilia pafado estas maldensa, shajne la germanoj ne estas multaj. Nun mi plu ne dubas, ke ni havas aferon kun soldatoj de Hitler. Makisanoj ja kanonojn ne havas.

Kaurante mi kuras dek au dek kvin metrojn kaj denove rigardas kashe trans la shoseon. Mi ne eraris, el sub la traboj de la kabanacho io efektive fulmetas. Per la okuloj mi mezuras la distancon kaj ridetas. La brava Koplimae pafis sencele, se li entute ion vidis. Ech de chi tie, de mia nuna pozicio, trovighanta pli ol duonon da kilometro pli proksime al la vilagho, estas preskau senespere per nia karabeno trafi la malamikan mitraliston.

Tiuj, kiuj atakas de maldekstre, atingas la laktejon, situantan antau la vojkrucigho de Are. Ankau la malamiko rimarkis ilin kaj ekspedas kelkajn longajn seriojn en la fenestrojn de la blanke stukita brika domo.

La shosea taluso farighas pli kaj pli malalta. Antau la vilagho ghi shirmas jam nenion. Mi antauenighas per saltetoj. Mi kuras dekon da metroj, kushighas, denove restarighas kaj trotas denove. Diablo scias, eble mi ech ne bezonus esti tiom singarda, sed tiel mi agas.

Mi pli kaj pli proksimighas al la mitralo. La distanco estas eble ankorau kvindek metroj, ne pli. Nun mi klare vidas la neston de la mashinpafilo, fositan sub la muro de la kabano. La mitralisto mem estas kashita de dikaj traboj, videbla estas nur la malakra pinto de la mitraltubo.

Subite io eksplodas malantau la kabano, poste ekkrakas dekon da metroj antau ghi. La trian fojon ektondras rekte che la muro de la domacho.

Kio tio estas ?

La mitralo eksilentas.

Post kelkaj sekundoj mi rimarkas grandstaturan figuron, kurantan inter la domoj. Mi rapide ekpafas, sed ne trafas. Li tuj malaperas el la vido.

Ni sekvas la malamikon plurajn kilometrojn. Mi ne vidas plu ech unu germanan soldaton, ech unu homon. Tiuj, kiuj akceptis nin per mitral- kaj fusilpafoj, retirighas. Post nia eniro en Are silentas ankau la kanonoj de la kontrauulo.

Mi kaj Tumme trafas proksimen unu al la alia, li atingas min kaj ni senhalte strebas antauen. La retreto de la malamiko vekas en mi kontrastajn sentojn kaj pensojn. Mi treege ghojas, ke ni elpelis la germanojn au banditojn el Are. Ni ne vane portas fusilojn, ni scipovas ankau militi. La fashistoj devas kalkuli kun ni! Chio chi ghojigas, ekscitas tiel, ke mi perdas chian gardemon kaj tute ne atentas la maloftan pafadon de la malamiko. Sed samtempe estas ankau iel strange. Mi havis pri la fronto kaj germanoj tute alian imagon. Du mashinpafiloj kaj manpleno da soldatoj — chu tia do estas la fronto? Tumme opinias, ke tio estas avangardo de la malamiko. Eble li pravas. Mi rememoras la aserton de Ruutholm, ke en Parnu tute ne trovighas plu germanaj tachmentoj kaj la urbo estas en la manoj de banditoj. Se ni ne estus regalitaj per kanonobusoj, mi kredus tion. Mi neniel povas kompreni, kial la germanoj pli forte ne rezistas al ni.

De Tumme mi audas ankau tion, ke la mitralon silentigis Murkmaa. En la laktejo oni trovis germanan etkalibran minjhetilon, kiun Miirkmaa tuj ekuzis. Rapidante pluen mi pensas, ke nia rotestro ja bone konas la militan aferon, sed malgrau tio mi ne donus al tia viro estrecon super homoj. Krome traflugas mian kapon, ke se nia ofensivo tiel sukcese dauros, ni baldau venos al la ponto de Nurme.

Subite mi audas malantau la dorso bruon de motorciklo. Koplimae haltas che ni kaj transdonas ordonon de la rotestro, ke ni devas reiri.

Mi nenion komprenas.

"Sursaltu, tiam vi ne bezonas iri piede," diras Ilmar kaj returnas sian motorciklon.

"Parnu estas tie," mi montras per la kapo suden.

"Faru rapide, ne malshparu tempon," urghigas la amiko.

Kvazau stultulo, ech mem ne komprenante mian agon, mi daurigas la vojon. En la manoj mi tenas la pafpretan karabenon kaj plilongigas la pashojn.

Koplimae postkrias al mi:

"Idioto. Oni povas chiumomente detranchi nin. El la direkto de Tori proksimighas granda germana tachmento."

Mi ne atentas lin. Li kriu. Chio turnighas en la kapo.

"Marshu do piede!"

La motorciklo de Koplimae laute ekbruas kaj malproksimighas.

Tumme konsciigas min.

"Ni duope ne reprenos Parnu," shercas la librotenisto.

"Ne reprenos," mi ehhe ripetas liajn vortojn, havante mem — vorton de honoro — ploron en la gorgho. Chu vere ripetighas la malnovaj aferoj? Kial ni ne volas akcepti batalojn? Parnu ni forlasis sen serioza rezisto. Hodiau ni elpelis la malamikon el Are, sed anstatau daurigi la ofensivon oni, male, ordonas, ke ni iru returne. Venu ech dek germanaj tachmentoj, ni ne povas, ne devas, ne rajtas pensi nur pri tio, kiel gardi nian vivon. Tiamaniere la germanoj baldau estos en Tallinn, Narva kaj Leningrad.

Piediri ni ne bezonas. Koplimae denove alrapidegas por kunpreni nin, la politruko resendis lin.

Mia humoro estas malbona kaj mi ne sentas intereson ankau al la kaptita germana "motorrekognoskanto". Ial Koplimae titolas la kaptiton "motorrekognoskanto". De kie li prenis tian eksterordinaran vorton? Au eble li konsideras ankau sin mem "motorrekognoskanto"? Li elkovis idiotan nocion, nur hontas en cheesto de aliaj tiel nomi sin. La "motorrekognoskanto" de Hitler, kies veturilon Koplimae kun avida mieno taksas, staras inter niaj viroj en la korto de la laktejo, tre rekta, korekta, ech servopreta. Mi volonte estus batinta lin en la vizaghon. Kial, tion mi ech mem ne scias. Vershajne nur por elvershi mian indignon.

Chirkau mi oni parolas, ke de la germana motorciklisto oni eksciis pri la proksimighanta ducentvira tankeksterma tachmento de la malamiko. La kaptita suboficiro (la "motorrekognoskanto" estas do suboficiro) estis nenion suspektante veturinta en la korton de la laktejo, kaj nur tiam, kiam oni direktis al li fusil-tubon, li komprenis, ke li trafis en kaptilon. Vershajne li kredis, ke Are estas kiel ghis nun en la manoj de iliaj trupoj. Al la shangho de la situacio li reagis momente, levis la manojn kaj diris: "HitIer kaputt."*

"Malkuraghulo" mi pensas, strabante al la kaptito el sub la brovoj. Mi kolere gapas chiujn per obstina rigardo de bubacho.


* Hitler estas frakasita (germane). — Trad.

<< >>