15

Antau mallumigho oni lokigas nin en duoncirkla cheno chirkau la urbeto, kun chefa direkto al sudo kaj okcidento. Ni dejhoras kaj ripozas alterne. Se inter Parnu kaj Marjamaa efektive ne ekzistas certa fronto, povos okazi chio. La germanoj ja ne avertos, kiam ili denove intencos antauenighi al Tallinn. Evidente chiuj viroj komprenas, ke chi-foje la afero estas tute serioza, kaj neniu emas chirkauvagi. Chiu kushas tie, kie la plotonestro lin lokigis.

Mi ne ekdormetas. Ankau post dejhoro la okuloj ne fermighas. Por unu tago kolektighis tro multe da impresoj. La afero kun la patrolo, persekutado de la "banditoj", la morto de la blondhara knabo, alveno en la urbeton, rekonkeritan de la germanoj. La vivo estas entute stranga: iam la tagoj pasas monotone, tiel ke nenio restas en la memoro, alifoje eventoj amasighas unu sur la alia, tiel ke vi ghemas sub ilia shargho.

Plej multe premas min la penso, ke ankau mi preskau estus mortiginta senkulpan homon. Feliche mi rimarkis en la lasta momento sur lia brakrubando rughan krucon. Kelkfoje malkuragheco estas utila. Nur pro malkuragheco mi tiom longe prokrastis la pafadon. Mi ne timis pro mia bonfarto, kun mi estus okazinta nenio. Tio estis alispeca malkuragheco. Kia, tion mi ne scipovas precize klarigi.

En mia proksimeco kushas Vilaghano. Nun mi scias lian nomon — Gustav Lohmus. Li kushas apud mitralo, apogante la kapon al la mano. Evidentighas, ke li bone konas "Madsen". Li kashas per la manplato ardantan cigaredon kaj fumas. Mi fumas mian cigaredon kiel ordinare, mi tute ne pensas, ke brulanta cigaredo estas en mallumo malproksime videbla. Vilaghano neniam agas senpripense. Sian paflokon li hodiau mem elektis. Murkmaa lokigis lin dudekon da metroj pli maldekstre, sed Vilaghano ne kontentighis. Sufiche longe li rigardis kaj mezuris per la okuloj la chirkauajhon kaj venis poste apud min. Li diris, ke de chi tie estas multe pli oportune pafi. Ech la rotestro devis poste konsenti pri tio.

Iu iras al Vilaghano, sidighas apud li kaj ekbruligas cigaredon. En la lumo de la alumeto mi rekonas la vizaghon de Ruutholm.

Mi audas ilian interparoladon. Ili parolas duonvoche, sed mi tamen audas.

"Mi ne povas dormi," diras Lohmus kvazau sentante sin kulpa.

"Mi iom dormetis," konfesas la politruko. "Ekestis malvarmete."

Evidente Ruutholm mensogas. Apenau li hodiau povis au povos trankvile ronki. Li prenas chion tro al la koro. Mi povas veti, ke li chi-momente ne estas kontenta pri si.

Kelkan tempon ili fumas silente. Vilaghano estas homo, el kies busho oni devas chiun vorton eltiri kvazau per tenajlo. Ruutholm same shatas pli auskulti ol mem paroli. Se la chefa virto de politika laboranto estas bona parolkapablo, nia direktoro ne plene respondas al tio. Dum publikaj paroladoj li ne fiaskas, sed en personaj konversacioj li estas tro retenema.

Vilaghano la unua denove ekparolas.

"La tutan tempon estas antau la okuloj, kiel mi malfermis la pordon kaj ilin... vidis."

"Tion estas malfacile forgesi."

Silento.

"Salme kushis surventre antau la forno... La knabo kushis kuntirighinte en la lito, en lia korpo ni trovis ses kuglojn... La pli granda knabo estis falinta sub la tablon, li ghuste manghis, kiam ili venis... La supujo sur la tablo estis nefrakasita... Mi devis fleksi la fingrojn de Jaak, por forpreni kuleron el lia mano... La knabino vivis ankorau... Rigardis al mi, movis sian bushon... post tio ankau shi estingighis."

Vilaghano parolas peze, farante longajn pauzojn inter la frazoj. Li kvazau elpremas vortojn el si. Pli frue li al neniu malkovris sian internon, mi scias tion. Evidente li ne plu povas reteni la doloron por si mem.

La rakonto de Lohmus skuas min. Certe ankau la politruko estas sub tiu influo. Chiuokaze li ne ekdiras konsolvortojn.

La vocho de Vilaghano daurigas:

"Ili serchis min... Elvershis sian koleron sur la edzinon kaj infanojn."

"Chu oni kaptis la murdistojn?"

"La marcho estas senfunda kaj neniu havas nun tempon persekuti ilin."

Silento. Nur post kelka tempo denove sonas lia baso:

"Mi havis en tiu tempo kunvenon en Tallinn. Al mi oni oratoris, ke ni devas esti atentemaj... Diablo prenu, prefere ili donu al mi pafilon. Al la kulakoj estas facile mortigi hubulojn kaj bienservistojn. Ili havas kashitajn fusilojn de la Defenda Ligo, ni havis en la komunuma domo du chaspafilojn por dek viroj."

Plu la vocho de Gustav Lohmus ne estas audebla. Vershajne li denove fermighis en si mem. Li elshprucis tion, kio premis la koron, kaj nun oni povas demandi lin pri kio ajn, krom "jes" au "ne" el lia busho audighas nenio. La politruko sidas longan tempon che Vilaghano, fumas ankau duan cigaredon kaj nur post tio levighas. Ankau li ne parolis multon. Nur tiom li diris, ke neniu murdisto opiniu, ke li evitos respondecon kaj punon.

Ruutholm sidighas ankau che mi.

"Chu via dejhoro ?"

"Ne," mi skuas la kapon.

"Vi devus ripozi."

Mi levetas la shultrojn.

"Por morgau oni bezonas forton."

Mi elpafas:

"Murkmaa estas bruto."

"Lohmus jhus rakontis..."

"Tio estas du malsamaj aferoj," mi interrompas lin furioze.

"Estas kaj ankau ne estas. La murdaferoj de la banditoj jam kolerigis nin."

"Kial vi penis defendi la knabon?"

Mi forte embarasis lin. Se Ruutholm ne estus politika laboranto, kiu krom aliaj taskoj dsvas ankau gardi la autoritaton de la komandanto, kia ajn obstinulo au kruelulo tiu estas, li eble tuj estus konsentinta kun mi. Tiom mi tamen konas lin.

Ruutholm diras fine:

"Mia kulpo, ke tiel okazis."

Mi ne eraris. Nia lauvide malvarma kaj obstina politruko havas por severa tempo tro delikatan animon. Sed mi estas kaj restos porkido — vane mi denove gratis lian koron.

<< >>