6

Matene, forlasinte Irja, Elias decidis iri por momento hejmen antau ol iri al la laboro. Li loghis en alia flanko de la urbo, en domo iom malmoderna, sed kun vastaj loghejoj. Apenau li estis enirinta en la chambron, kiam oni frapis al la pordo.

Sur la sojlo staris en la najbara loghejo vivanta kuracisto, kiu rapide eniris, zorge fermis la pordon post si kaj diris duon-flustre:

"Vi devas tuj forveturi."

Elias nenion komprenis. La vortoj kaj konduto de la najbaro shajnis al li strangaj. Doktoro Hormand estis tre ghentila homo, kiu kutime milfoje petis pardonon kaj venante kaj forirante, sed nun li forgesis ech saluti. Elias, kies ghojo superfluis, solene riverencis kaj diris:

"Bonan matenon, doktoro!"

La vocho de la kuracisto farighis ankorau pli mallauta kaj insista:

"Jes, vi devas vin senprokraste ie kashi."

Elias ridetis gaje.

"Ne ridachu," tranchis Hormand preskau kolere. "Mi deziras al vi nur bonon. Hodiau nokte oni serchis vin."

Elias chiam ankorau komprenis nenion.

Nun la doktoro klarigis:

"Iuj venis el NKVD. Per kamiono ili veturis al nia domo. Tri viroj venis supren, la kvara restis dejhori malsupre. Unu el ili portis uniformon de milicisto, la aliaj estis civile vestitaj. Ili bruis kaj frapegis longan tempon, ni opiniis jam, ke ili rompos vian pordon. Tiam ili venis al ni. Ili demandis, chu en la kvina numero loghas Endel Elias, filo de Juri, lau la profesio ingheniero. Vole-nevole ni devis konfesi, ke vi vere loghas chi tie. Tiam mi ne sciis, chu vi estas hejme au ne, sed mi diris por chiu okazo, ke mi vidis vin vespere foriri. Ili interkonsilighis, ankorau kelkfoje frapegis per pugno al la pordo kaj mi timis denove, ke ili perforte eniros, Fine ili tamen maiaperis. Sed ili povas reveni chiuminute."

La kuracisto parolis tion per unu spiro kaj Elias ne interrompis lin. Li ankorau nenion komprenis, krom tio, ke la kuracisto estas ekstreme ekscitita.

"Hodiau nokte oni malliberigis milojn da homoj."

Tiujn vortojn la doktoro diris denove flustre.

Chi-foje Elias demandis:

"Do vi opinias, ke oni volis ankau min... aresti?"

"Jes, jes. Vi devas tuj malaperi. Enpaku la plej necesajn objektojn kaj forveturu."

Doktoro Hormand neniam plachis al Elias. La maljuna kaj tro ghentila nobeleca kuracisto shajnis al li granda afektulo. Elias estis audinta lin per abundaj vortoj laudi la novan reghimon, sed ankau venene piki ghin. Kion Hormand fakte pensis en sia koro, tion li ne scipovis diri. Supozeble li malbenis la komunistojn, kiuj rigardas strabe al privata praktikado. Sed en la mateno de la dekkvara de junio la kuracisto evidente nek simulis nek afektis. Elias rimarkis, ke Hormand bolis pro kolero. Ne kontrau li, sed kontrau ili. La malkashe shaumanta galo de la kuracisto vekis en Elias spitemon. Malgrau tio, ke la alia venis averti lin.

Averti.

Lin averti.

Nur poste Elias plene komprenis, kion la vortoj de Hormand signifis. Se anstatau la kuracisto iu alia venus sciigi tion al li, eble li kondutus tute alimaniere. Nun li diris seke kaj malvarme:

"Mi dankas vin. Tio estas eraro."

Hormand nekredeme gapis al li.

"Eraro?"

Li diris tion kaj kolerighis. Elias komprenis, ke liaj vortoj boligis la internon de lia gasto. La kuracisto traboris lin per rigardoj, sed Elias ne forturnis siajn okulojn. Subite Hormand kvazau kuntirighis kaj murmuris:

"Eraro? Mi ne... estis chi tie."

Ankau je tio Elias respondis nenion.

La kuracisto foriris, de la pordo ankorau foje rigardante lin.

Elias pashis en la chambro sencele tien kaj reen. Li ankau shtelrigardis de post la kurteno kaj mokis sin pro tio. "Mi tute ne estas pli bona ol Hormand," li diris al si. "Kion mi timas?"

Efektive, kiun au kion li timu? Ke oni venos malliberigi lin? Kial oni lin arestu? Li donis per nenio kauzon por tio. Per nenio.

Tiamaniere li rezonis por si mem.

Li penis efektive sugesti al si, ke temas pri eraro. Li vere sukcesis trankviligi sin, rapide sin razis kaj decidis iri al la laboro.

En la chefkontoro li unue renkontis Aksel Ruutholm. La direktoro aspektis laca, nedorminta, nerazita. Ruutholm rigardis lin kun stranga mieno kaj diris:

"Mi ne esperis, ke vi hodiau venos chi tien."

La vortoj de Ruutholm trafis Elias peze. Li tuj konjektis ian ligon inter la frazo de Ruutholm kaj la averto de doktoro Hormand. Li penis rideti kaj diris: kial do li ne devus veni?

La demando de la direktoro ankorau pli surprizis lin:

"Kie vi estis nokte?"

La konfuzo de Elias estis tiel granda, ke li rughighis kaj konfesis:

"Che mia... estonta edzino."

lom trankvilighinte li aldonis:

"Vi kvazau ekzamenas min."

Ruutholm daurigis:

"Chu vi scias, ke oni intencis vin hodiau nokte malliberigi?"

Elias konfesis honeste:

"Mi scias."

"Malgrau tio vi venis chi tien?"

Elias rimarkis, ke en la vocho de Ruutholm audighis miro kaj ech simpatio. Li respondis:

"Ie devas esti eraro."

Ruutholm rigardis lin atente kaj diris:

"Hodiau nokte oni ekzilis homojn, kiuj estas konsiderataj malamikoj de la soveta reghimo." Li iom pripensis kaj finis sincere: "Vin oni ne trovis hejme."

Pro la vortoj de Ruutholm Elias definitive perdis la ekvilibron. Longe li ne diris ech unu vorton, fine li demandis:

"Kion mi devas... fari?"

La direktoro rekomendis:

"Daurigu trankvile la laboradon."

Elias komprenis, ke Ruutholm kredas lin. Kun tia sento li foriris de la direktoro.

<< >>