7

Labori Endel Elias tamen ne restis.

La chefkontoron li forlasis kun certa intenco iri al la konstruo sur Lasnamagi, kie la laboro ne progresis lau la grafiko. Sed survoje tien li renkontis sian bonan konatulon, arkitekton Kulmet, kiu demandis sen ia enkonduko:

"Chu vi jam audis pri la skarifiko, kiu okazis hodiau nokte?"

Elias tuj komprenis, ke Kulmet parolas pri la ekzilado de homoj, kaj kapjesis.

Kulmet parolis longe kaj detale pri la noktaj malliberigoj.

"Neniu scias, kiom da homoj oni kaptis hodiau nokte," finis la arkitekto. "Arkitekto Villemson kaj ingheniero Kumming estas forkondukitaj. Same estas arestita via antaua chefo, vicministro Ruttman. La sekvantan nokton oni eble prenos min."

Elias havis sufiche da spirita forto por demandi:

"Kial vi timas?"

Nun Kulmet elpafis:

"Neniu povas plu trankvile dormi. Mia bofrato, tute rugha, ne ia simulanto, sed vere progresema instruisto, malaperis hodiau nokte. Pro tio, ke li apartenis al la Defenda Ligo. Vi ja scias, ke por kamparaj instruistoj estis tre malfacile eviti anighon al la Defenda Ligo. Mia fratino telefonis al mi kaj petis, ke mi ion entreprenu. Sed kiamaniere mi povas helpi shin? Eble la sama sorto atendas ankau min mem. En chies pasinteco trovighas io, kio faras nin suspektindaj. Estante lerneja knabo mi partoprenis la liberigan militon, vi oficis en la Trafikministerio... Ni jam pakis la valizojn, por ke la necesaj ajhoj estu pretaj, kiam oni venos por preni nin. Mi rekomendas ankau al vi por tiel diri morale kaj materiale preparighi. Neniu scias, kiam batos lia horo."

La parolo de la amiko forte influis je Elias. Anstatau veturi al Lasnamagi li sencele vagis en la urbo kaj fine iris en kafejon, kie li audis novajn rakontojn pri terurajhoj. Kun chiu horo li kredis pli malmulte, ke temas pri malbona miskompreno. Ne pro iu eraro oni serchis lin en la pasinta nokto. Oni simple ne fidas lin. Ech pli — oni konsideras lin potenciala malamiko. Kaj chu finfine ech estas tre grave, kial oni rilatas al li kiel al kontrauulo...

Vespere li vizitis Irja.

Che Irja chio minacanta retirighis ien malproksimen. Li komprenis baldau, ke la rakontoj pri la intenco lin aresti ankorau ne atingis Irja. Li mem ne parolis pri tio. Kial timigi shin kaj difekti la felichajn minutojn? Li estis en sia inklino tiel animita kaj delikata, ke shi perdis sian honteman modestecon. La onklino, che kiu Irja loghis, foriris el la hejmo, kaj ili ne bezonis iel bridi siajn sentojn.

Sed matene timo ekregis super Elias. Apud li senzorge dormis Irja, nur duone kovrita per la kovrilo. Tra la malfermita fenestro fluis en la chambron lumo de la frusomera tagigho, kaj kiam lia rigardo glitis lau la nudaj shultroj de la virino, li ekhavis doloran antausenton, ke forveturinte el Tallinn li neniam plu vidos Irja. Ke li perdos la unikan kaj grandan, kiun li jhus estis trovinta. Tiu malklara sento kreskis kaj grandighis, ghis ghi ombris chion alian.

Irja vekighis tre frue. La horlogho ankorau ne batis la sesan horon.

"Vi tute ne dormis," miris Irja.

"Mi dormis," mensogis Elias. "Mi jhus vekighis,"

Li komencis kisadi shin.

La subkonscia timo, ke ili eble neniam plu renkontighos, la deziro plilongigi la minutojn, kiam ili estas ankorau kune, la volo forgesi chion vershajne esprimighis ankau en lia brakumo. Char ankau Irja karesis lin kiel neniam antaue.

Plej multe Elias bedauris nun tion, ke li kashis de Irja la dangheron minacantan lin. Kaj li vidis neniun vojon, per kiu regajni shian fidon. Certe shi jam scias chion kaj penas lin elshiri el sia animo.

Poste li faris al si riprochojn, ke li ne parolis veron al shi. Ke li evitis respondi al shia rekta demando, babilis ion pri provizoraj malagrablajhoj kaj forkuris. Tiamaniere agas malkuraghuloj. Li volis indulgi shin, sed kia indulgo tio estas, se shi ekaudos, ke li malaperis neniu scias kie. Li ne laboras, milico serchas lin... Se Irja jam nun pensas pri li plej malbone, kulpas nur li mem, char vole-nevole shi devis konsideri lin kanajlo. Simple kanajlo.

Li sentis turmentan sopiron je Irja. AI li shajnis, ke en cheesto de Irja al li estus pli facile elteni la nescion pri tio, kio povos okazi al li. Li ne dubas nun, ke Irja dirus la samon, kion diris Ruutholm: "Daurigu la laboradon trankvile." Ne, Irja vershajne rekomendus al li konduti ankorau pli kuraghe. Iri tuj au en la Popolan Komisariaton por Shtata Sekureco, en la prokuroran oficejon au alian lokon kaj informighi, kio estas la afero. Chu ne tio estus centoble pli honesta kaj senartifika ol simple malaperi el la vido de milico?

<< >>