5

La nokto, kiam li estis arestota, estis unu el la plej felichaj en la vivo de Elias. Kun Irja Liive li veturis vespere al Pirita. Ili banis sin, Irja ne timis la malvarmetan akvon kaj naghis pli bone ol li, Elias. Li ech hontis iom pro tio, sed Irja nur ridis. Poste ili vespermanghis en la strandrestoracio, trinkis vinon kaj dancis ghis noktomezo. Fine ili ekiris piede al la urbo. Irja deziris promeni, pro tio li taksion ne prenis. Subite Irja neatendite kisis lin, kaj la tutan postan vojon ili kondutis kiel grandaj infanoj. Ili petolis kaj ridis laute, rigardis la maron kaj interkisadis, tute ne atentante la chirkauajhon, kvazau ili estus dekokjaraj, kiuj ne havas okulojn por aliaj homoj. Kiun ili timu? Al ili venis renkonte nur unu maljunulo kaj du maristoj. La iom ebria oldulo ridetis kaj svingis la manon. Tio amuzis ilin kaj ankau ili svingis la manon kaj chirkaupreninte unu la alian rigardis kelkan tempon, kiel la maljunulo brave shancelighis antauen. La maristoj tute ne rigardis al ili. Preskau kurante ili preterrapidis.

Dekstre balancighis trankvile la maro. Malaltaj, apenau rimarkeblaj ondoj plaudis pigre kontrau la bordmuro. Vento preskau mankis.

"Ghis la urbo estas ankorau kelkaj kilometroj," diris Irja duonvoje.

"Mi volus, ke la hodiaua vojo tute ne finighu," respondis li, Elias.

Irja haltis, turnighis al li, metis siajn manojn sur liajn shultrojn kaj klinis la kapon malantauen. Elias kisis shin. Irja ne hontante, premis sin al li. Ankau li volis senti shian proksimecon, mem ankorau ne pensante, kion chio tio signifas.

Chi-foje timigis ilin kamiono, kies proksimighon ili ne estis rimarkintaj. Nur kiam la lumfasko de la reflektoroj falis sur ilin, ili komprenis, ke oni vidis ilin. La automobilo veturis brue al Pirita kaj ili ekridis.

Irja diris:

"Kion la shoforo opiniis pri ni!"

Li respondis:

"Li opiniis, ke ni estas geamantoj. Nenion pli."

"Chu chiuj geamantoj forgesas la chirkauajhon?"

"Mi ne scias. Vershajne tiuj, kiuj serioze enamighis."

"Ni enamighis do serioze?"

"Jes."

"Chu vi firme kredas tion?"

"Jes."

Denove Irja haltigis lin kaj proponis siajn lipojn. Ne nur siajn lipojn, sed sin tutan. Elias komprenis tion kaj sentis sin senlime felicha. Char li ne plu dubis, ke Irja efektive amas lin.

Post tio ili iris kelkan tempon silente.

La silenton ekrompis Elias.

"Ni jam venis al Kadriorg."

Nenio pli sagha venis al li en la kapon. Sed paroli li devis. lo, kio jubilis en lia interno, devigis lin paroli.

Irja diris:

"Jam lumighas."

Tio, pri kio ili jhus konsciighis, faris ilin subite hontemaj. Ili fortirighis unu de la alia, tenis unu la alian jam nur je la mano. Irja ne plu proponis siajn lipojn kaj ankau li ne kuraghis chirkaupreni shin, tiom strange influis ilin la ekkompreno.

Irja loghis ne malproksime de la parko Kadriorg. Irja antaue, Elias post shi ili supreniris la shtuparon. Irja malshlosis la pordon kaj lasis lin en la chambron. Tiam ili denove rigardis unu al la alia kaj Elias ekkisis shin. Ili ambau ne retenis sin plu. Kvankam kushante inter liaj manoj Irja ardis pro hontemo, shi premis sin al li. lal en la okuloj de Irja aperis larmoj. Elias ne tuj rimarkis ilin, li nur volis senti kaj sentis la virinon, shian ardantan korpon, shian plenan, senkondichan sindonon. La larmojn Elias rimarkis nur poste, kisante la okulojn de Irja kaj sentante sur siaj lipoj salan guston.

"Vi ploras?" li demandis kun tenera ektimo.

"Ne, ne," shi plektis siajn manojn chirkau li. "Ne, ne."

Je la sesa matene Irja diris:

"Nun vi devas foriri."

Je la sepa li foriris de Irja. En la urbo regis matena hastado kiel chiam, sed Elias rimarkis nenion. Lin preskau surveturis kamiono, en kiu sidis homoj kun siaj pakajhoj kaj valizoj. Tra lia kapo flugis la penso, ke vershajne estas transloghighantoj en novan loghejon, kaj li tuj forgesis la kamionon. Li estis ankorau sub la influo de la jhusaj travivajhoj, sentis ankorau la tushon de la virina korpo, la cheeston de Irja, la amon, kiu lin plene okupis.

Nun Elias ekkomprenis pli kaj pli klare, kiom forte li amas tiun virinon. Li estis tridekunujara. Antau la konatigho kun Irja li havis jam plurajn amrilatojn, sed la vorto "amo" shajnis al li ghis nun nur poezia ilustrajho de sensa ekscito, kiun la homoj elpensis por ne aspekti tute nudaj en siaj impulsoj. Komence li rilatis ankau al Irja kiel kutime, penante senskrupule atingi sian celon. Sed subite li trovis, ke al tiu virino li ne povas konduti en la kutima maniero. Li inklinis al Irja pli kaj pli. Tio ne estis tiaspeca korinklino, kiajn li havis ankau pli frue. Ne nur deziro ekposedi charman virinon, kio povos konduki ech al senprudenteco, sed io ghis nun tute ne konata. Subite li sentis sin kvazau nova homo. Tiu sento kreskis kaj farighis chion decidanta. Li komprenis, ke li ekamis. Nun, kiam li mem estis disiginta sin de Irja, li eksentis ankorau pli profunde, kion tiu virino signifas por li.

La penso pri tio, ke li perdos Irja, estis la plej doloriga en la tumulto de duboj, supozoj kaj konjektoj, kiuj turnighis nun en lia kapo.

<< >>