4

Kiam Endel Elias, senpripense forveturinte el Tallinn, la unuan nokton pasigis che sia fratino, tio shajnis al li la plej granda stultajho, ke li venis chi tien. Kiom longe li intencas kashi sin? Unu semajnon, du semajnojn au ech monaton, sed kio okazos poste? Kion li tiam entreprenos? Kompreneble, neniu garantias, ke li post unu monato entute estos ankorau en libereco. Se oni lin vere volas aresti, milicistoj povos alveni chi tien jam morgau-postmorgau. Pli ruza viro ne kashus sin en subtegmento de sia parenco. Sed alian lokon li ne havis, kien iri.

Chu ne estus tamen pli prudente resti en Tallinn kaj daurigi la laboradon? Eble tamen estis eraro? La sekvintan tagon oni plu ne venis serchi lin. Se oni estus lin tre fervore serchintaj, spionoj estus dejhorintaj che lia domo. En tiu okazo li ne dorlotus siajn ostojn sur mola fojnamaso, sed kushachus ie sur bretlito de vagono.

"Kara mia," prenis la pensoj de Elias alian direkton, "ili simple ne sukcesis ankorau. Vi ja ne estis la sola, kiun oni intencis meze de nokto ekkapti. Kiujn oni ne povis tuj trovi, tiujn oni kolektas nun iom post iom."

Tamen estis ekstreme naiye forkuri de la laboro. Estas ja nenia diferenco, chu oni veturigos lin aliflanken de Narva unu semajnon pli au malpli frue. Kaj se ne temas pri eraro, estus dekoble pli honeste kun levita kapo iri renkonte al sia sorto. Ruutholm pravis, kiam li rekomendis al li trankvile daurigi la laboradon.

Lau opinio de ingheniero Elias direktoro Ruutholm estis sincera homo. Apenau li parolis tiel pro iu malica kashita penso. Char se la direktoro havus intencon kunhelpi al lia malliberigo, sufichus unusola telefonparolo. Li sciigus, kien necese, ke la serchata Endel Elias trovighas momente tie au tie, venu kaj prenu lin. Sed kion pensas Ruutholm kaj la aliaj nun?

Elias sentis sin tiel rezonante tre malbone. "Oni fidis min, sed kiel kondutis mi! Ili rajtas rigardi min kiel perfidulon. Per la fugho mi mem kondamnis min."

Li penis bridi siajn tien kaj reen saltantajn pensojn. Iom post iom la cerbo pli bone subighis al lia volo. Li penis klarigi al si, kial li estis kalkulita al la malamikoj de la soveta reghimo.

Li komencis de la sama punkto, de kie ankau Ruutholm estis komencinta.

"Kio mi estis antau la reghimshangho? Ingheniero. Ne, ne simpla ingheniero, sed ingheniero, kiu servis en la Trafikministerio. Per aliaj vortoj, oflcisto de la burgha shtata aparato. Kaj tio jam povas en la okuloj de multaj shajni suspektinda. Chiuj ne bezonas rilati al la afero tiel, kiel Ruutholm, kiu diris, ke pro laboro kiel inghe-niero en ministerio neniu rigardas al mi strabe. Lakeo de la burgharo, ankau tiel oni insultis min malantau la dorso. Cu ne estas logike, ke la nova reghimo volas liberighi de servintoj de la malnova ordo, por tiel diri, de helpantoj de la burgharo."

Malgrau tia rezonado lia pensmaniero shajnis tamen al li naiva. Se oni rilatus al li kiel al lakeo de la burgharo, oni ne estus nominta lin chefingheniero de soveta entrepreno.

"Ruutholm, kiu tiam estis komisaro, demandis, chu mi estis ano de la Patrolanda Ligo au apartenis al la Defenda Ligo. Kun tiuj organizajhoj mi ne estis ligita. Kvankam en la ministerio oni rekomendis alighi al la Defenda Ligo, mi ne faris tion. En tiu punkto chio devus esti en ordo.

Socia deveno ?

En chiuj enketoj mi notis, ke mia patro estis metiisto. Kelkfoje li havis helpanton, foje, en la tridekkvara au tridekkvina jaro, ech du helpantojn, sed plejparte li laboris sola. En la plej malbona okazo oni povas konsideri mian socian devenon etburgha. Chu tio estas kauzo por proskripcio?"

Denove Elias diris al si mem, ne!

En sia agado dum la soveta tempo li trovis nenion tian, kio donus kauzon por suspekti lin. En la kunvenoj oni kritikis lin, tio estas vero, sed al kies adreso oni nuntempe ne direktas kritikon? En la lastaj monatoj oni laudis lin, en la chefoflcejo de la popola komisariato li estis prezentita kiel modelo por aliaj chefinghenieroj. Post tio al li estis iom malagrable antau la kolegoj.

En siaj rezonadoj kaj meditadoj li venis al neniu rezulto. Kial oni volis kruele reguligi kontojn kun li, restis por li nekomprenebla.

Ingheniero Elias pli frue neniam detale analizis sian rilaton al la nova reghimo. Li ne malaprobis la antau unu jaro okazintan reghimshanghon. Se li estus perdinta havajhon au influan pozicion, eble li tiam insultus kaj blasfemus. Sed li havis neniun el ili. Liajn sciojn kaj kapablojn la nova reghimo taksis inde. En la Trafikministerio li laboris pri kontoj, kalkulacioj kaj aliaj paperoj, nun li farighis konstruisto en multe pli granda kaj vasta senco de la vorto. Li dedichis sin al la nova laboro kun plena energio. Plurfoje li ekdiskutis kun tiuj, kiuj en la nuna industri- kaj konstrusistemo trovis nur mankojn kaj neprogresemon. La antaua vicministro de trafiko, nun ankau onidire arestita, rekomendis al li ne tro dense ligi sin kun la komunistoj. Je tio Elias respondis kun provoka patoso, ke chiuj inghenieroj devus subteni komunistojn, char historio ne konas pli grandajn konstruistojn ol ili. La antaua chefo jhetis al li ekscitite en la vizaghon la vorton: "Renegato!" Kaj rekte ekmalamis lin.

Ghuste pro tio, ke li tiel senantaujughe rilatis al la soveta reghimo, li perdis chian grundon sub siaj piedoj.

<< >>