7

Ekveturi ni povas nur tiam, kiam estas jam tute mallume, chiuokaze ne antau la dekdua nokte.

Lau la rakonto de Ruutholm ili havis multe da klopodoj, antau ol oni ekkredis, ke ni ne estas banditoj au diversantoj.

El tio, kion la estroj de la eksterma bataliono diris, klarighis, ke en Latvio ili estas sufiche multaj. En Riga oni pafis la retirighantajn rugharmeanojn de malantau la dorso. Kaj nin ili prenis por estonaj blankuloj. En mia kapo estighas diversaj demandoj, sed nun mankas tempo por longa rezonado.

Permeson veturi antauen oni tamen ne donas. La komandanto de la eksterma bataliono asertas, ke al ni ne estas ech eble ien iri. Sude de chi tie komencighas nenieslando. Certa frontlinio tute ne ekzistas. La chefaj fortoj de la germanoj marshas orienten kun la intenco formi kojnon inter Leningrado kaj Moskvo, au diablo ilin scias. Veturante al Smiltene ni facile povos fali rekte en la brakojn de fashistoj. Iuj batalantaj tachmentoj de la Rugha Armeo trovighas nek chi- nek aliflanke de Smiltene. Ni ne povos plu komunikighi kun la tachmentoj de la Rugha Armeo, retretantaj lau la shtona shoseo Riga—Pskov. Por krei kontakton kun la armegrupoj, kiuj retirighas lau la vojo de Valmiera, ni devas veni al Valga kaj de tie lau la alia shoseo veturi al Valmiera. Chu la germanoj jam konkeris Valmiera au ne, tion la chefo de la eksterma bataliono precize ne sciis. Ankau pri Smiltene ne chio estas klara. Kiom la germanoj sukcesis antaueniri norden de Riga, kaj chu ili entute disvolvas ofensivon lau la marborda shoseo, pri tio la komandanto de la eksterma bataliono sciis diri nenion. Sed Riga falis, tion asertis chiuj.

Al ni restis la sola ebleco reveturi al Valga.

En Valga ni denove iras en la stacion, kie nun estas multe pli senbrue. La estro de iu retretanta armegrupo (au eble li estis la komandanto de la stacio?) rekomendas al ni nokte nenien plu rapidi. Li ech malpermesas elveturi en la direkto al Riga. Li ridetas malgaje kaj diras, kiel Ruutholm tradukas al mi, ke eble morgau ni bezonos veturi jam nenien, avangardaj tachmentoj de la germanoj povos chiumomente alveni al Valga. Mi havas la impreson, ke la majoro kun la melankolia rideto estas en ioma paniko. Sed Niidas asertas, ke ni havas aferon simple kun honesta homo, kiu kuraghe alrigardas la situacion.

Ni tranoktas en cheurba bosko. Kvankam dum la pasinta nokto neniu bone ripozis, nur miaj okuloj fermighis por mallonga tempo, neniu el ni profunde ekdormas. Ni dormetas en la automobilo, lauvice unu viro gardas ekstere.

Dum mia dejhortempo mi lante iras al la shoseo, de kiu malfermighas vasta perspektivo al sudo kaj sud-oriento. Sur la horizonto la chielo rughas en du-tri lokoj. Vilaghoj brulas. Kanonbruo ne plu audighas. De tempo al tempo antaue, tre malproksime de ni io ekhelighas. Vershajne lumraketoj.

Estas nekredeble silente.

En la direkto de Estonio kelkfoje maldiligente ekbojas hundo. Mi audas ankau klakadon de veturilradoj, kio ne sonas de la shoseo, sed de post la arbustaro. Supozeble pasas tie iu arbar-vojeto.

Ghuste antau la fino de mia dejhoro preterveturas kolono, konsistanta el deko da militaj automobiloj. Mi saltas de la shoseo malantau arbojn. Kiu scias, subite oni denove opinias, ke mi estas diversanto.

Ree grimpinte en la automobilon mi tute profunde ekdormas

Matene ni chiuj estas malsataj. Post Tartu ni absolute nenion manghis.

Por funkciigi la automobilon Niidas malshparas tutan horon. La motoro ne obeas, ghi ja ekbruetas, sed chiufoje tuj eksilentas. Au la akumulatoro estas tro malforta, au la startigilo ne estas en ordo, au la karburilo supervershas au tute ne akiras benzinon. Tiel interparolas Koplimae kaj Niidas, lauvice turnante la krankon kaj sidante malantau la stirrado. Mi pensas por mi mem, ke Niidas estis en la hipodromo tute blinda, sed mi tenas la langon malantau la dentoj.

Hodiau Valga impresas kiel tute mortinta urbo. Sur la stratoj movighas preskau neniu, nek homoj, nek veturiloj. Estas jam la naua horo, sed ni vidas ech ne unu malfermitan manghejon au vendejon. Fine ni trovas iun malgrandan, lau mia opinio ne naciigitan nutrajhbutikon, kie ni achetas shtone malmolan fumajhitan kolbason kaj sekighintan panbulon. Pesante la varojn la vendisto strabas nin malfide. Li volus kvazau demandi ion, sed tamen ne kuraghas.

La stacio kvazau rigidighis. Sur la relvojoj staras unuopajh vagonoj, la militvagonaro jam forveturis. Tri-kvar soldatoj senkonsile pashadas sur la perono, oficiro en rango de kapitano disputas kun provoke sin tenanta fervojisto. Ie krakas kvar-kvin pafoj, poste denove chio silentighas. Nia leutenanto alparolas la soldatojn kaj kapitanon, ili chiuj levetas la shultrojn. Ruutholm parolas kun la fervojisto, kiu indiferente svingas per la mano. La konduto de la fervojisto ekscitas min, mi ne parolus kun li tiel ghentile kiel la politruko.

Ni direktighas en la centron de la urbo.

En la partia komitato ni trovas malgrandan longe nerazitan maljunulon, kiu senkonsile disetendas la manojn kaj diras, ke la kamaradoj hierau senspure malaperis. Lia vocho estas moka, au eble tio nur shajnas al mi.

Ni chirkauveturas en la senhomaj stratoj. De la norda parto de la urbo denove audighas fusilpafoj kaj ni iras en la direkto, kie ili sonas.

Turnighante en la straton, lau kiu ni hierau veturis al la stacio, ni vidas kamionon kun alta shargho, starantan meze de la vojo. Veninte pli proksimen ni rimarkas, ke sur la shargho kushas sur grensako rugharmeano kun disetenditaj brakoj. La frontvitro de la kamiono estas traborita de kuglojh. Ni haltas apud la kamiono kaj Ruutholm saltas sur ghian shtupon kaj malfermas la pordon de la shoforkajuto. La mortinta shoforo sidas tie kuntirighinte.

Chio chi estas neatendita.

Silente, ankorau ne plene komprenante, kion tio signifas, kion ni vidis, ni sidighas en la automobilo kaj daurigas la veturadon.

Che la urborando, kie la shoseo el Tartu turnighas en la urbon, staras granda grupo de viroj. Tio estas latva milicista tachmento. Pluraj sur la rando de la fosajho kushantaj milicistoj pafas de tempo al tempo en la direkto de malgrandaj domoj, situantaj trans la kampo.

Oni diras al ni, ke kelkaj banditoj kuris malantau tiujn domojn kaj kashas sin tie. Oni rakontas ion ankau pri interpafado, kiu okazis en la stacio, el kio mi ne chion komprenas.

Mi alportas el la automobilo ankau mian pafilon kaj okupas pafpozicion apud la latvoj.

Mi estas ankorau tute sub la influo de tio, kion mi vidis antau kelkaj minutoj. Ankau de tiu chi vojaltajho mi vidas la kamionon kun la alta shargho de grensakoj. Kiuj mortigis la grenon transportantajn rugharmeanojn? Certe lokaj loghantoj, germanoj ja ankorau ne atingis Valga. Chu ne la samaj murdistoj kashas sin malantau la etaj domskatoloj?

Mi streche rigardas, sed rimarkas che la domoj absolute neniun.

Tute proksime al mi sonas pafo, kaj ankau mi premas sur la chanon.

La milicisto, kiu kushas apud mi, demandas min pri io. Komence en la latva, poste en la rusa lingvo. Mi levetas la shultrojn. Estas malagrable. Eble li demandis, kiun mi vidis. Sed mi pafis tute senkauze, nur pro ekscito kaj ia tute siaspeca sento.

Mi ne shatas tiujn, kiuj mortigas homojn de post angulo. Banditojn, sub kies kugloj falis la rugharmeanoj, transportantaj grenon. lli vekas en mi la saman malamon kiel la germanoj, pri kiuj mi ne scias, kiom proksimen ili jam venis. Mi perceptas, ke mi ne povas limighi per nura kondamno de la malamikoj, mi sentas la bezonon ankau ion fari. Vershajne ghuste tiu interne de mi vivanta volo igis min pafi.

Sed tuj mi diras al mi: knabo, vi ne estas tute honesta. Kompreneble, la vortoj pri la malamo al nia malamiko havas eble etan bazon, sed chu ne agitis vin ankau via kutima malpacienco? Mi havas idiotan karakteron, mi serchas el la stimulantaj motivoj de mia konduto ghuste la plej vantajn kaj malnoblajn. Shajne turmentas min iu anima komplekso, char nomi ghin kritika memtakso oni ne povas. Memkritiko estas multe pli serioza afero ol fosado en la propra interno. Vershajne mi tro frue komencis legi psikoanalizajn verkojn kaj nun mi nur turmentas min mem.

Ruutholm vokas, ke mi eliru el la shosea fosajho. Estas decidite reveturi tra Parnu al Tallinn.

Mi demandas lin, chu nia tasko estas do plenumita. Li respondas, ke jam hierau nokte ni estus povintaj ekveturi returne. La plej esencan ili eksciis tuj vespere en la stacio. Tio, kion ili audis en Latvio kaj eksciis de la milicistoj, nur kompletigis la pli fruajn informojn.

Kiam li finas, mi diras subite:

"En Valga kvazau ne ekzistas plu soveta reghimo."

Ruutholm ekkomprenas, ke per tiuj vortoj mi opinias la senhomajn stratojn, fermitajn vendejojn, la tumulton en la stacio, la forlasitan ejon de la partia komitato, la mortigitajn rugharmeanojn, la subite ekaperintajn banditojn kaj chion alian. Li diras:

"La klasmalamikoj eluzis la fughon de la lokaj institucioj."

Mi treege ghojas, ke antau nia forveturo venas al Valga automobila karavano, kiu post halto direktighas rekte al la centro de la urbo. Ruutholm, kiu parolis kun la alvenintoj, poste diras al mi kontente, ke la soveta reghimo revenis. La hierau forveturintaj gvidantaj personoj de la lokaj institucioj estis el Tartu resenditaj al Valga.

"Disshirighantajn kunkudrajhojn ne estas facile rekunigi," diras Niidas.

Chu la kunkudrajhoj vere disshirighas ?

En Torva laboras manghejo kaj ni bone tagmanghas. Manghante ni zorge observas tra la fenestro, chu neniu farighas tro scivolema pri nia "Opel". La fusilojn ni restigis en la automobilo, nur mi sekrete enposhigis grenadojn. La pistoloj de la politruko kaj leutenanto sufichus por fortimigo de tro fervoraj altrudighantoj, sed grenado pligrandigas la sekurecon.

Chi tie chio shajnas esti normala. Au chu tio nur aspektas tiel? Post Valga mi ne rigardas la mondon jam kun la antaua senzorgeco.

La kurbaj shoseoj de Suda Estonio zigzagas supren kaj malsupren. Tra la autofenestroj vidighas belegaj pejzaghoj. Estonio estas tamen diable bela. Mi promesas al mi, ke post la milito mi nepre revenos chi tien. Mi traveturos per biciklo chiujn montochenojn kaj valojn. Sen tio estos stulta afero — vi estas estono, sed tute ne konas vian patrolandon. La plej belaj lokoj de Norda Estonio estas jam per propraj okuloj viditaj, sed en tiuj de Suda Estonio mi ankorau neniam estis. Sed post unu jaro la afero estos aranghebla. Apenau la milito dauros pli longe.

Kvankam tio shajnas tre stranga, sed en la suda parto de la Parnua distrikto ni perdas la ghustan vojon. Che la vojkrucigho ni turnighis en malghustan direkton kaj nun ni chirkauveturas en arbaroj. Ni insultas, ke oni ne donis al ni mapon, ankorau pli multe kolerigas nin tio, ke en multaj lokoj la vojmontriloj estas derompitaj kaj kilometrofostoj renversitaj. Ni ech diskutas pri tio, kiu agis tiamaniere. Niidas argumentas, ke tion faris ni mem, mi opinias, ke tio estas laboro de diversantoj. Sed la veron ni ne ekscias.

Ni intencas halti en la unua loko, kie loghas homoj, por precizigi vojplanon por la plua veturo. Sencela veturado nur forrabas tempon.

Post deko da kilometroj ni alvenas al malgranda grupo de domoj. El la aliaj distingighas alta domo kun mansarda etagho.

"Komunuma plenumkomitato au lernejo."

Tiel opinias mi.

En la sama momento mi rimarkas, ke sur la flagstango de la plej impona domo flirtas blua-nigra-blanka * standardo.


* La koloroj de la flago de la burgha Estonio. — Trad.

<< >>