6

En Valga ne chio estas plu ordinara.

La urbo shajnas malplena, ech kvazau forlasita. Mia rigardo trafas bombfunelon. Au eble mi eraris? Ne eraris — ni preterveturas domon, kies unu muro disfalis. Iom pli poste mi ekvidas forbrulintan domon. Kion chio tio signifas?

Inter la dua kaj tria horo germanaj aviadiloj bombardis la urbon. Tion diras al ni lamanta maljunulo, kiun ni demandis pri la vojo. Mi komprenas, ke la urbo ankorau ne rekonsciighis post tio, kion ghi travivis antau kelkaj horoj. Baldau ni ekscias, ke la lokaj partia komitato kaj plenumkomitato forlasis Valga jam antautagmeze. Tio maltrankviligas min. Kial la gvidantaj institucioj forlasis la urbon? Chu la germanoj estas jam tiel proksime, ke ili povas kiam ajn enmarshi en la urbon ?

Niidas konstatas:

"Mi pravis."

Mi demande rigardas lin.

"La germanoj trarompis nian defendlinion sur Daugava," li klarigas. "Jam antau pluraj tagoj. La Informoficejo ial preferas silenti. Minsk jam delonge falis, sed ni parolas ankorau pri la direkto de Minsk."

Mi miras, ke Niidas estas tiel bone informita. De kie li akiras tiajn faktojn? Mi volus kontrauparoli al Ii, sed tio, kion ni vidis kaj spertis en Valga, kvazau katenas mian langon.

Ankau Ruutholm silentas.

Ni serchas ian stabon. La leutenanto vizitas iun domon, kie en- kaj eliradas rugharmeanoj, poste ni direktighas al la stacidomo.

En la stacio ni trafas en tumulton de klopodantaj, hastantaj, ekscitite tien kaj reen rapidantaj homoj. Plej multaj el ili estas militistoj. Sur la relvojoj oni sharghas militvagonaron. Sur plat-vagonoj mi vidas automobilojn, ankau du kanonojn, en var-vagonoj kun malfermitaj pordoj estas videblaj grensakoj, soldatoj, chevaloj, kaldrono de kampkuirejo. En ]a stacio preparighas por forveturo ankau pasaghera trajno, en kies pordoj interpremighas homoj kun pakajhoj, envolvajhoj kaj valizoj. "Evakuighantoj", traflugas mian kapon.

Lokomotivoj fajfas kaj elblovas chirkau si vapornubojn. Audighas vokoj, kriado, henado de chevaloj kaj ekbruoj de autoraobil-motoroj.

La leutenanto kaj politruko turnas sin kun demandoj al preterirantaj nin oficiroj, sed responde tiuj skuas la kapon. Iu nervema kolonelo postulas de ili dokumentojn, la leutenanto prezentas. sian paperon, kaj la ekscitita superulo ekklarigas ion al ili.

Koplimae venas al mi.

"La fronto vershajne ne estas tre malproksime de chi tie."

Mi sukcesas respondi nenion, char Niidas diras rapide:

"Plej multe dudek kilometrojn."

"Vi havas diable precizajn informojn," mi diras.

"Auskultu!"

Ni strechas la orelojn.

Komence mi audas nur tion, kion mi audis ankau antaue. Anheladon de manovrantaj lokomotivoj, zumadon de kamionoj, la tutan miksajhon de la diversaj bruoj kaj sonoj, kiuj tuj post la malfermo de la automobilpordo penetris en miajn orelojn. Iom poste la timpanoj ekkaptas obtuzan bruon.

"Kanonoj!"

La vocho de Koplimae estas maltrankvila.

Mi balbutas:

"Tondras."

Mi rigardas supren — la chielo estas serena.

Nin observanta Niidas ridetas milde:

"Nekredema Tomaso!"

Chio, kio okazas chi tie antau miaj okuloj, ekhavas subite novan koloron.

Retretado.

Mi vidas la retretadon. La Rugha Armeo retirighas. Retretas same, kiel ghi retretis dum chiuj tiuj longaj tagoj. Miraklo ghis nun ne okazis. Sed miraklo devas okazi. Ne, ne miraklo, sed lauregula shangho en la evoluo de la milito. Bone, oni forlasu Valga, la fashistoj invadu Estonion, sed ilia ofensivo ne dauros eterne.

Por momento mi perdas ekvilibron kaj diras akre al Niidas:

"Vi ghojas tro frue."

Koplimae gapas min ne komprenante.

Niidas diras ridetante:

"Shparu viajn nervojn, Olev. Mi ne ghojas pri tio, kio okazas, pli multe ol vi. Mi nur observas la eventojn per malfermitaj okuloj."

Kompreneble mi diris al li stultajhon. Mi ech mem ne komprenas, kial. Vershajne ekscitis min la chion scianta sagheco de Niidas. Ne, min eligis el ekvilibro tio, ke la milito evoluas tute alie ol mi volus.

Koplimae diras:

"Valga estas granda fervoja nodo."

Tian stultan frazon, cherpitan kvazau el lernolibro, li diras evidente por trankviligi min. Mi kompletigas liajn vortojn:

"El Valga direktighas larghashpuraj fervojoj al Pskov, Riga, Tartu, mallarghashpura fervojo tra Moisakula al Parnu."

Niidas ne tuj komprenas, kial mi recitas tiujn vortojn, kaj strabe jhetas al mi esplorajn rigardojn.

Koplimae daurigas:

"Valga kaj Tapa estas niaj plej grandaj fervojaj nodoj."

Niidas aldonas nun rapide:

"Ankau en Tartu, Petseri kaj Turi krucighas tri fervojaj branchoj."

Ni chiuj tri mokridetas. Niidas estas tamen brava ulo, char li tiel rapide ekkomprenis kaj alighis al nia konversacio.

Nature la geografio de la fervoja reto estas momente por chiuj el ni tute indiferenta. Ni simple bezonas liberighi de la neatendite estighinta strecho.

Niidas, Koplimae kaj min, nin chiujn ja maltrankviligas tio, kion ni vidas. Ke la stacio similas al ekscitita formikejo, ke militaj vagonaroj ne alvenas al Valga, sed forlasas ghin, ke kanonbruo transportighis jam en Estonion kaj oni decidis forlasi la urbon. Kion alian signifas la forveturo de la militistaro el la urbo? La gvidantaj civilaj institucioj jam foriris.

Ruutholm kaj la mararmea leutenanto denove ekaperas. Sonas la komando enautighi, Koplimae ricevas la ordonon veturi jam ne antau nia automobilo, sed post ghi.

Nun ni direktighas tra la urbo al Latvio.

Baldau la urbo estas malantau ni.

Pro la motorbruo la obtuza sono de kanonoj ne estas plu audebla, sed mi supozas, ke ni direktighas al la fronto.

"Maj trupoj retirighas en la direkto de Pskov kaj Ostrov," klarigas la politruko. "La germanoj vere transiris la riveron Daugava."

En la lernejo mi estis en geografio unu el la plej fortaj kaj mi klare prezentas al mi tiun larghan riveron kun pluraj nomoj, kiu komencighas ie en Ruslando, arke trafluas Blankrusion kaj dia-gonale dividante Latvion en du partojn enfluas en la golfon de Riga. Tio signifas, ke duono au pli ol duono de Latvio estas jam sub la potenco de hitleranoj.

"Se la Rugha Armeo retirighas en la direkto de Pskov kaj Ostrov, Estonio estos ja de unu flanko malfermita?"

Tiel demandas mi.

"Nian respublikon defendos aliaj trupoj."

La vortoj de Ruutholm sonas ne tre konvinkite.

"La pinto de la germana kojno shajnas preteriri Estonion," diras Niidas. "Ili penas fendi nian tutan fronton en kelkajn partojn."

La leutenanto, kiu shajnas diveni, pri kio ni parolas, diras ion ekscitite. Mi nenion komprenas.

Proksimume dek au dek kvin kilometrojn sude de Valga ni estas haltigataj. Chi-foje ne helpas ech la papero de la leutenanto, viroj, vestitaj civile kaj en uniformo de milicisto, ne lasas nin daurigi la vojon. Oni ordonas nin deveturi de la shoseo sub la arbojn.

Ni elgrimpas el la automobilo. La leutenanto postulas, ke orii konduku lin al la komandanto de la eksterma bataliono. Mi supozas tion lau la konataj vortoj "istrebitelnyj bataljon"* kaj "komandir".** Mi ne eraris — niaj haltigantoj estas vere batalantoj de latva eksterma bataliono kaj la leutenanto kaj Ruutholm estas kondukataj al ilia komandanto.

Mi kun intereso rigardas la latvojn. Ili estas tute similaj al niaj viroj. Civile vestitaj, plejparte dudek-tridekjaraj, sed trovighas ankau pli aghaj. Nur virinoj shajnas esti pli multaj en ilia tachmento. Krom Helgi kaj la kuracistino ni havas nur kvin-ses virinojn.

Deko da gejunuloj kolektighis en rondo kaj kun lerteco de spertaj ludantoj ludas retpilkon. Komence tio shajnas al mi stranga. De fore audighas kanonbruo kaj chi tie oni senzorge jhetas pilkon! Kelkfoje la pilko rulighas al miaj piedoj, mi chiufoje levas kaj rejhetas ghin. Tiel per si mem mi subite trovighas inter ili kaj komencas kunludi. Retpilko ne estas fremda por mi, mi estas sufiche bona ludanto sur la placo. Ankau Koplimae alighas al la grupo kaj kun plezuro mi rimarkas, ke li tute libere manipulas la pilkon. Ni ech devas bone akcepti kaj precize transjheti la pilkon, char la estona retpilko havas en Europo ghenerale bonan reputacion

Tra la kapo flugas ankoraufoje la penso, chu nun, kiam la spiro de la milito estas jam tiom forte sentebla, ne estas stulte postkuri pilkon. La penseto venas kaj malaperas, la humoro farighas malpeza, ech gaja. La latvoj vigle babilas inter si, vershajne ech diskutas; pri kio, tio restas por mi nekomprenebla. Eble pri ni ?

Iom post iom jen unu, jen alia foriras el la rondo, fine ni restas kvinope. Tri latvaj knabinoj kaj mi kun Koplimae. Ili estas sveltaj kaj elastaj junulinoj, vigligas unu la alian per vokoj kaj malofte faligas la pilkon. Ankau mi saltas, jhetighas kaj batas la pilkon kun tia fervoro kaj impeto, kvazau mi esperus gajni grandan bienon.

Mallumighas. La pilko flugas en la krepusko kvazau nigra bulo. Vole-nevole ni devas fmi la ludon. Mi shvitas, iom peze spiras, sed sentas min bone. Kvazau tute ne estus milito, kvazau ni ne estus plenumantaj specialan taskon, sed simple ekskursus. Mi volus diri al la ludkumilinoj ion bonan, sed mi ne scipovas la latvan lingvon. Mi ridetas al ili, ili respondas per rideto. Eble ili komprenas la germanan lingvon?

"Danke schon!"***

Mi ne estus devinta tion diri.

Unu el ili respondas duonkashe "bitte sehr"****, sed la aliaj seriozighas.

Niidas de fore observas nin. Al mi shajnas, ke li interne ridas pri mi.

De pli malproksime la latvaj ekstermbatalionanoj rigardas nin tute kolere.

Mi ekbruligas cigaredon. La bona humoro malaperas, La korpo malvarmighas.

Ruutholm kaj la leutenanto ankorau ne revenis.

Kanonbruo ne chesas.

La jhusa pilkludo shajnas nun vanta fervoro. Vershajne mi neniam havos prudenton de viro.

Ni tedighas de atendado kaj decidas veturi al Ruutholm kaj la leutenanto. Kiam Koplimae funkciigas la motorciklon, la latvoj ion krias kaj kuras al ni. Baldau ni komprenas, ke ili ne permesas nin foriri. Nun mi komprenas ankau tion, ke antaue ili efektive diskutis pri ni. Evidente ili suspektas nin. Iom ili tamen hezitas ankorau, alie ili certe kondutus pli rezolute. Apenau ili estus ludintaj pilkon kun diversantoj.

Sed malantau la arbaro obtuze sonadas kanonbruo.

"Artileria duelo," diras Koplimae.

"Mughado de kanonoj," variigas mi.

Videble kelkiam estighas situacioj, kiam oni simple devas paroli stultajhojn.


* Istrebitelnyj bataljon (ruse) — eksterma bataliono. — Trad.
** Komandir (ruse) — komandanto. — Tra
d.
*** Danke schon! (germane) — Dankon! — Trad.
**** Bitte sehr! (germane) — bonvolu! — Trad.

<< >>