copyright.ru

8

La blua-nigra-blankan flagon rimarkas ankau la aliaj. Chiuj, kiuj sidas en la automobilo. Chu Koplimae ghin vidis, mi ne scias. Supozeble ne, char li senhalte pluveturis.

Aksel Ruutholm rapide komandas:

"Veturu rekte al la plenumkomitato!"

Niidas rekomendas senhalte daurigi la veturadon.

"Ne," diras Ruutholm rezolute. "Haltu!"

Mi fikse rigardas la flagon.

Honeste konfesante mi nenion havas kontrau la trikoloro. La kombinajho de la koloroj blua-nigra-blanka estas krom tio bela kaj mi tute alkutimighis al ghi. Mi opinias, ke chiu respubliko de la Unio povus havi sian propran standardon. Ekzemple, se tra la blua-nigra-blanka trastreki larghan rughan strion, rezultus tute solida standardo. En komsomolo ni ech diskutis pri tio. Oni demandis min, chu mi ne komprenas, kiel la priplorantoj de la malnova reghimo en chiu ebla okazo penas al la internacia rugha standardo de la laborista klaso kontraumeti sian blua-nigra-blankan. Tio kompreneble estas vero. La filo de nia domposedanto portas sub la refaldajho de sia jako la antauajn standard-kolorojn. Foje en ekscito li ech fieris pri tio. Tiam mi deshiris la insignon de lia brusto, sed mi ne dubas, ke li havigis al si novan. La ido de la dommastro, kiun mi siatempe bone "instruis", iom timas min. Ech en la viragho. Sed tiufoje ekrolis la pugnoj, char li neniel volis cedi.

Mi bedauras, ke la kontrauuloj de la soveta reghimo tiel forte alkrochighas al la blua-nigra-blanka. Sed tia la afero chiuokaze estas.

Kaj mian kapon traflugas ankau tiu penso, ke se la konstruajho che la vojrando vere estas domo de la komunuma plenumkomitato, sur la stango devus flirti ja rugha flago.

Nia automobilo haltas. Ni rapide elsaltas el ghi. Mi kunprenas ankau la pafilon. Ruutholm sian fusilon ne kunprenas, sed li havas revolveron. Niidas restas en la automobilo.

En la chirkauajho de la domo movighas neniu. Mi chirkaurigardas kaj certighas pri tio. Ankau tra la fenestroj estas neniu videbla.

Ruutholm malfermas la pordon. La charniroj knaras, ial tio tranchas la orelojn. Mi estas vershajne tre strechita. Tra la vestiblo ni trafas en vastan chambron, dividitan per tablosimila bariero en du partojn.

Chi tie chio estas au postlasita au intence malordigita. Sur la planko kushas paperoj kaj blankedoj. La tirkestoj de la tabloj «stas eltiritaj, ilia enhavo estas shutita sur la plankon. Tra la malfermitaj pordoj de la shrankoj vidighas malordigitaj bretoj.

Sub la piedoj grincas vitropecetoj. Mi pashas sur iun per piedbatoj frakasitan bildon, kies deshirita kadro parte videblas sub la rando de shranko. Kvazau per si mem mia rigardo levighas pli alten. Sur la muro nigras malhela kvarangula makulo. De granda hoko pendas tauzita shnurpeco. Ies manoj deshiris la bildon de la muro kaj jhetis ghin sur la plankon. Vershajne oni ankau tramplis sur ghi, char la vitropecoj estas malgrandaj kaj de la bildo mem restis nur chifonoj.

Mi klinighas kaj kolektas la restajhojn de sur la planko. Mi glatigas la chifitajn paperpecojn, kunmetas ilin kaj eksentas, kiel ie interne de mi estighas kaj trakuras la tutan korpon malbona ekscito. Al mi rigardas la vizagho de Stalin, kiun ies najlitaj kalkanumoj kaj pezaj plandoj tretadis ghis preskau nerekonebleco.

"Laboro de banditoj," opinias Ruutholm.

Ankau la leutenanto diras ion, sed mi refoje ne komprenas lin.

Antau la okuloj aperas bildo pri ia matene vidita kamiono kun la trapafita frontvitro, pri la mortigita rugharmeano, kushanta sur la grensakoj, kaj pri la shoforo, kies kadavro estis falinta inter la stirstangon kaj sidlokon. Io klarighas por mi kaj io farighas tute nekomprenebla.

Ni trairas la tutan domon, trovante neniun homon. Chiuj chambroj estas malordigitaj kaj traserchitaj. Ankau tiuj, kiuj estis loghataj.

La mararmea leutenanto denove ekscitite parolas ion, sed ankau nun mi ne komprenas la sencon de liaj vortoj.

"Bone," decidas la politruko. "Ni havas chi tie jam nenion por fari. Ni veturu. Estas necese rapide informi pri tio en Parnu."

Ni eliras el la domo.

Mi saltas al la flago kaj per abrupta krako tiras ghin malsupren. Mi povus ja la stangon elpreni el la ingo, sed kvazau spontane mi metis la pafilon al la muro, ekkaptis la stangon per ambau manoj kaj disduigis ghin. La stangoparton kun la blua-nigra-blanka tuko, restintan en la mano, mi jhetas apud la shtuparon.

En la sama momento kriachas lauta vocho:

"Levu la manojn, rughaj kanajloj!"

Mi rapide turnas min.

Al mi kaj miaj kamaradoj estas direktitaj kvin-ses pafiltuboj.

Nenio estas jam farebla. Nur poste mi kulpigis min mem, ke mi ne estus devinta turni min, sed fulmrapide salti malantau la angulon. Eble mi estus sukcesinta fughi en la estighinta tumulto kaj ankau la kamaradoj estus povintaj ion entrepreni. Sed mm mi levis la manojn al la chielo kaj gapis al tiuj, kiuj superruzis nin.

Estas malfacile stari antau minacantaj pafiltuboj. La pensoj disflugas. La tuta ekzisto farighas kvazau unusola alarmplena demando: kio plue okazos. Vi audas chiun knareton, la okuloj estas kvazau najlitaj al la manoj, tenantaj la mortigilon.

Al mi venas du viroj. Unu el ili estas granda, larghashultra, kun severa mieno, la alia malpli granda, pli ronda, pli agha, kun akra rigardo.

La pli agha viro ne havas pafilon, la pli alta tenas ne fusilon, sed al mi nekonatan armilon, similan al granda pistolo, kiu estas plene el metalo kaj havas longan kartochingon.

La pli malgranda viro ordonas:

"Levu ghin!"

Nur tiam, kiam li ripetas: "Levu ghin! Levu la flagon!" mi komprenas, ke tiamaniere li ordonas al mi.

Mi rigardas en la vizaghon de la krianto.

Liaj koleraj okuloj penas timigi min.

Mia rigardo glitas de li al Ruutholm kaj la leutenanto. Ili ambau staras same kiel mi kun la manoj etenditaj supren. La okuloj de Ruutholm estas tre seriozaj, kaj tio, ke mi ne vidas en ili teruron de timigita homo, kuraghigas ankau min. La leutenanto maltrankvile observas la maljunulon.

"Chu vi audas, hundido, remetu la flagon tien, de kie vi ghin detiris!"

Tiel krias la maljunulo. El lia tuta sinteno elradias tiom da krueleco, ke mi sentas — ankorau iom, kaj li batos min.

Ghis nun la grandegulo, tenanta en la manoj la antaue neviditan armilon, ech unu vorton ne parolis. Sed nun ankau li grumblas kolere:

"Faru, kion oni ordonas."

Li havas sukan baritonon.

Strange, ke mian atenton altiras ghuste la tembro de lia vocho.

Mi ankorau ne movas min.

"Eble li tute ne estas estono."

Tiel diras iu el tiuj, kiuj staras pli malproksime.

Lia najbaro rikanas:

"Estas. La vireto estas simple timigita. Batu lin, Aadu!"

Kaj Aadu ekbatas. Feliche evidentighas, ke Aadu estas la pli agha, kiun mi la tutan tempon observis. Mi flankenpushas lian manon.

Chiuj komencas minace krii al mi. Mi vidas antau miaj okuloj kolerajn vizaghojn kaj supren kaj malsupren movighantajn pafiltubojn. Mi audas agitantajn vochojn kaj perceptas nur tion, ke la flagon mi ne levos kaj min bati mi ne lasos.

Super chio audighas ies profunda baso:

"Regalu lin per plumbo!"

Ili deiras de mi kaj miaj oreloj kaptas klakon de pafila kulaso. Eble neniu shovis kuglon en la tubon, eble miaj tro ekscititaj sensoj simple imagis tion, char certe la fusiloj estis ja pretaj por pafi. Subite chio silentighas, tiom malbonaugure silentighas, ke mi sendas al Ruutholm senhelpan rigardon. La mieno de la politruko estas strechita, li penas rideti al mi, sed lia busho ekkonvulsias.

En la sama momento la leutenanto jhetas sin antauen kaj atakas la altkreskulon.

Ankau Ruutholm eksaltas de sia loko kaj same mi jhetighas inter la virojn. Miaj manoj alkrochighas al ies pafilo. La posedanto de la fusilo montrighas forta kaj mi plene strechas min por deshiri de li la armilon.

<< >>