LUX IN TENEBRIS LUCET

Okazas kelkfoje en autuno, precipe en Novembro, tagoj tiel malsekaj, mallumaj kaj malgajaj, ke ech al sana homo vivo farighas malagrabla. Depost la tempo, kiam Kamjonka eksentis sin malsana kaj chesis labori super la statuo de "Mizerikordo", tia malbonvetero suferigadis lin ankorau pli multe ol la malsano mem. Chiumatene, eltirighinte el la lito, Ii frotis nebulkovritan, grandan fenestron de la laborejo kaj rigardis supren, esperante, ke li vidos almenau randon de blua chielo, sed chiumatene atendis lin disrevigho. Peza, plumba nebulo pendis super la tero; ne pluvis, sed malgrau tio ech pavimaj shtonoj en la korto aspektis kiel spongoj, sorbigitaj de akvo; chio estis malseka, glitigighinta, trapenetrita de humideco, kies unuopaj gutoj, falantaj de fleksajhoj de defluiloj, tintis kun ia malesperiga monotoneco, kvazau mezurante tiun malrapide pasantan tempon de malghojo.

La fenestro de la laborejo eniris en korton, finighantan malantaue per ghardeneto. Herbo post la palisoj verdighis ankorau per ia malsana verdeco, en kiu estis morto kaj putreco; sed arboj kun restajhoj de flavaj folioj, kun branchoj nigraj de humideco kaj samtempe iom malklarigitaj de nebulo, shajnis jam esti tute mortintaj. Chiuvespere audighadis inter ili grakado de kornikoj, kiuj el kampoj kaj arboj kunflugadis jam por la vintra restado en urbon kaj kun granda flugilbruado lokighadis por nokto inter la branchegoj.

La laborejo farighadis dum tiaj tagoj malgaja, kvazau kadavrejo. Marmoro kaj gipso bezonas bluecon de chielo. En tia plumba lumo ilia blankeco enhavis ion funebran; figuroj el malhela terakoto, perdante chian klarecon de la linioj, shanghadis sin en iajn formojn nedifinitajn kaj preskau terurajn.

Malpuro kaj senordo plifortigadis la malgajan aspekton de la laborejo. Sur la planko kushis dika tavolo de polvo, devenanta de dispremitaj pecetoj de sekighinta terakoto kaj koto, alportita de strato. La muroj estis malhelaj, ornamitaj nur kelkloke per gipsaj modeloj de manoj kaj piedoj; cetere — malplenaj; proksime de la fenestro pendis malgranda spegulo, super ghi — chevala kranio kaj bukedo de artefaritaj floroj, tute nigrighintaj de polvo.

En angulo staris lito, kovrita de malnova kaj chifita kovrilo, apud ghi — nokta shranketo kun fera kandelingo. Kamjonka pro shparemo ne luis apartan loghejon kaj dormadis en la laborejo. La simpla lito estis shirmita, sed nun la shirmilo estis forstarigita, por ke la malsanulo povu pli facile rigardi en la fenestron, trovantan sin kontrau liaj piedoj, kaj vidi, chu la vetero ne plibonighas. Alia, ankorau pli granda fenestro, eltranchita en la plafono de la laborejo, estis de ekstere tiel kovrita de polvo, ke ech dum helaj tagoj penetradis per ghi lumo griza kaj malgaja.

La vetero tamen ne plibonighis. Post kelkaj tagoj de mallumo nuboj tute malsuprenighis, aero tutplene penetrighis de humida, peza nebulo kaj farighis ankorau pli mallume. Kamjonka, kiu ghis tiu chi tempo nur kushighadis vestita sur la liton, eksentis sin pli malsana, do li senvestighis kaj tute enlitighis.

Ghuste dirante, li estis ne tiom malsana je iu difinita malsano, kiom deprimita, senvoligita, laca kaj malgaja. La ghenerala senfortigho faligis lin. Li ne volus morti, sed ne sentis en si forton por vivo.

Longaj horoj de senluma tago shajnis al li des pli longaj, ke li havis neniun apud si. Lia edzino mortis antau dudek jaroj, parencoj loghis en alia parto de la lando, kaj kun kolegoj li ne kunvivis. En dauro de lastaj jaroj konatuloj forshovis sin de li, kauze de lia chiam plikreskanta kolerighemo. Komence tiu lia agordigho amuzis homojn, sed poste, kiam li farighadis chiam pli rimarkinda strangachulo kaj kiam chiu sherco komencis kauzi che li longedauran ofendosenton, ech plej proksimaj amikoj rompis kun li rilatojn.

Oni riprochis al li, ke, maljunighante, li farighis pia kaj oni suspektis lian sincerecon. Maliculoj diradis, ke li longe restadas en preghejoj, por dank' al rilatoj kun pastroj ricevi mendojn por preghejoj. Cetere tio ne estis vero. Lia pieco ne devenis eble el profunda kaj trankvila kredo, sed estis sincera.

Kio tamen donis shajnon de praveco al la suspektoj — tio estis la chiam pligrandighanta avareco de Kamjonka. Depost kelkaj jaroj li loghis pro shparemo en la laborejo, nutris sin Dio scias per kio kaj ruinigis la sanon ghis tia grado, ke lia vizagho farighis fine tiel travidebla, kvazau ghi estus farita el vakso. Li evitadis homojn ankau tial, ke okaze iu ne postulu de li ian komplezon.

Ghenerale, li estis homo kun malrektigita karaktero, pesimista kaj treege malfelicha. Kaj tamen li ne estis homo funde chiutaga, char ech liaj mankoj enhavis specifan, artistan karakteron. Tiuj, kiuj opiniis, ke li vershajne, dank' al sia avareco, akiris grandan richajhon, — eraris. Kamjonka estis efektive homo malricha, char chion, kion li posedis, li elspezis por akvafortoj, da kiuj li havis plenan paperujon en fundo de sia shranko, kaj kiujn li de tempo al tempo trarigardadis kaj kalkulis kun zorgemo kaj avideco de uzuristo, kalkulanta monon. Tiun chi inklinon li zorge kashis de homoj, eble ghuste tial, ke ghi naskighis el granda malfelicho kaj granda amo.

Foje, pli-malpli umi jaron post morto de la edzino, li vidis che antikvajhisto malnovan gravuron, prezentantan Armido-n — kaj en la vizagho de Armido li rimarkis certan similecon al la vizagho de sia mortintino. Li tuj achetis tiun chi gravuron kaj depost tiu tempo komencis serchadi kuprogravurojn, komence — nur prezentantajn Armidoj-n, kaj poste, laugrade de la plifortighanta inklino — ankau chiajn aliajn.

Homoj, kiuj perdis personojn tre amatajn, devas alkrochi sian vivon al io ajn, char alie ili ne povus ekzisti. Koncerne Kamjonka-n — neniu divenus, ke tiu chi maljunighinta strangachulo amis iam super la vivon sian edzinon. Vershajne, se shi ne estus mortinta, lia vivo fluus pli serene, pli larghe kaj pli home. Chiuokaze, tiu chi amo supervivis en Kamjonka liajn felichajn tempojn, lian junecon kaj ech lian talenton.

Pieco, kiu kun tempo shanghighis che li en kutimon, konsistantan el plenumado de eksteraj formoj, fluis ankau el la sama fonto. Kamjonka ne apartenis al homoj, profunde kredantaj, li tamen komencis post morto de la edzino preghi por shi, char shajnis al li, ke tio estas la sola afero, kiun li povas por shi fari, kaj ke tielmaniere ankorau io ligas lin kun shi.

Homoj shajne malvarmaj scias ofte ami profunde kaj konstante. Post morto de la edzino la tuta vivo de Kamjonka kaj chiuj liaj pensoj alkrochighis chirkau rememoroj pri shi kaj cherpis el ghi nutron, tute same, kiel parazita kreskajho cherpas nutron el trunko, sur kiu ghi vivas. Sed el tiaspecaj rememoroj la homa kreskajho povas cherpi nur venenajn sukojn, konsistantajn el sopiro kaj grandega chagreno, do ankau Kamjonka venenighadis, malrektighadis kaj mizerighadis. Se li ne estus artisto, vershajne li ne supervivus sian perdon, sed la arto savis lin tielmaniere, ke post morto de la edzino li komencis skulpti por shi monumenton. Vane oni dirus al vivantoj, ke por mortintoj estas egale, en kiaj tomboj ili kushas. Kamjonka volis, ke al lia Zonjo estu tie belege — kaj li laboris super shia monumento same per la koro kiel per la manoj. Tio kauzis, ke li ne frenezighis en la unua duonjaro kaj alkutimighis al la malespero.

La homo restis vnndita kaj malfelicha, sed la arto savis la artiston. De tiu chi tempo Kamjonka ekzistis nur per ghi. Homoj, kiuj en galerioj rigardas bildojn kaj statuojn, ne supozas, ke artisto povas servi al arto honeste, au malhoneste. En tiu chi rilato Kamjonka estis neriprochinda. Li ne havis flugilojn che la brakoj, li posedis nur talenton iom pli grandan ol ordinara, kaj eble tial arto povis nek plenigi al li la vivon, nek rekompenci chiujn perdojn — sed li estimis ghin profunde kaj estis chiam rilate al ghi sincera. Dum longaj jaroj de sia profesio li neniam trompis au malbonuzis ghin, nek por gloro, nek por facila vendo, nek por laudoj, nek por mallaudoj. Li kreis chiam tiel, kiel li sentis. Dum siaj felichaj tempoj, kiam li vivis, kiel chiu alia homo, li sciis rakontadi pri artoaferoj tute neordinaraj, kaj ech poste, kiam oni komencis lin evitadi, li ofte meditis pri ili en sia soleca laborejo lau maniero alta kaj honesta.

Li sentis sin treege forlasita, sed estis en tio nenio mirinda. Rilatoj kun homoj devas havi ian mezan normon, per kiu homoj eksterordinare malfelichaj estas esceptitaj el vivo. Kaj pro la sama kauzo surkreskas ilin strangecoj kaj mankoj, same kiel shtonon, eljhetitan el torento, surkreskas musko, kiam ghi chesas interfrotadi sin kun la aliaj. Nun, kiam Kamjonka malsanighis, neniu vizitadis lian laborejon, krom helpservistino, kiu dufoje dum tago venadis boligi kaj doni al li teon. Chiufoje, venante, shi konsilis al li venigi kuraciston, sed li, timante elspezon, ne volis tion konsenti.

Fine li tre senfortighis, eble tial, ke li nenion prenadis en la bushon, krom teo. Sed li jam havis emon al nenio, nek al manghado, nek al laboro, nek al vivo. Liaj pensoj estis jam tiel velkintaj, kiel la folioj, kiujn li rigardis tra la fenestro; ili plene harmoniis kun autuno, malbonvetero kaj tiuj plumbaj mallumajhoj. Ne ekzistas pli malbonaj momentoj en la vivo ol tiuj, en kiuj homo sentas, ke kion li devis plenumi, tion li jam plenumis, kion li devis travivi — travivis, kaj ke nenio plu atendas lin en la vivo. Kamjonka preskau depost dekkvin jaroj vivis en senchesa maltrankvilo, ke lia talento elcherpighas. Nun li jam estis certa pri tio chi kaj pensis kun chagreno, ke ech la arto lin forlasas. Krom tio li sentis senfortecon kaj lacecon en chiu osto. Li ne atendis baldauan morton, sed ne esperis pri sia resanigho. Ghenerale estis en li nek unu gu|o da espero.

Se li nun ankorau ion deziris, ghi estis eble tio, ke la vetero plibonighu kaj ke la suno ekbrilu en la laborejo. Li pensis, ke tiuokaze li eble reakirus ian esperon. Chiam li estis tre impresema por malbonvetero kaj mallumo; chiam tiaj tagoj pligrandigadis lian malghojon kaj deprimitecon — des pli nun, kiam tiu vetero, kiel ghin Kamjonka nomis "senespera" venis, akompanata de malsano.

Chiun matenon, kiam la servistino venis kun teo, Kamjonka demandis:

"Chu la chielo ie ne klarighas?"

"Tute ne", respondis la gardistino, "estas tia nebulo, ke homo homon ne vidas".

La malsanulo, audinte la respondon, fermadis la okulojn kaj restadis dum longa tempo senmove.

En la korto estis chiam mallaute, nur pluvgutoj tintis egalmezure kaj monotone en defluiloj.

Je la tria horo posttagmeze farighadis jam tiel mallume, ke Kamjonka devis bruligadi kandelon. Kauze de lia senfortigho tio estis por li tre malfacila. Antau ol li etendis la manojn, por preni alumetojn, li longe meditis, poste li malrapide etendis la brakojn, kies malgraseco, videbla tra la manikoj de la chemizo, plenigadis lin, kiel skulptiston, per chagreno kaj abomeno, poste, bruliginte la lumon, li ree ripozis senmove ghis la vespera veno de la servistino, auskultante kun fermitaj okuloj la gutojn, tintantajn en defluiloj.

Strange aspektis tiam la laborejo. Flamo de la kandelo lumigadis tiam la liton kaj kushantan en ghi Kamjonka-n, kunighante en brilantan punkton sur lia frunto, kovrita de hauto seka kaj flava, kvazau polurita. La resto de la chambro enprofundighadis en krepuskon, kiu farighadis chiumomente pli densa. Sed laugrade kiel mallumighadis ekstere, la statuoj farighadis chiam pli rozaj kaj vivighadis. La flamo de la kandelo jen mallevighadis, jen levighadis, kaj ankau ili shajnis en tiu flagretanta lumo mallevighi kaj levighi, kvazau ili suprenstrechighadus sur la piedfingroj, volante pli bone rigardi la vizaghon de la skulptisto kaj konvinkighi, chu ilia kreinto ankorau vivas.

Efektive estis en tiu vizagho ia senmoveco de morto. Sed de tempo al tempo la bluetaj lipoj de la malsanulo movighadis por facila movo, kvazau li preghus, au malbenus sian forlasitecon kaj tiujn tedajn gutojn de humideco, kiuj chiam same egaltempe kaj monotone mezuris al li la horojn de malsano.

Iun vesperon, la gardistino, veninte iom ebria, sekve pli babilema ol kutime, diris:

"Mi havas tiom da okupo, ke mi povas veni apenau dufoje dum tago. Venigu al vi, sinjoro, monahhinon, char la fratino nenion kostas kaj plej bone scias servi al malsanulo."

Al Kamjonka plachis tiu chi konsilo, sed kiel ordinare homoj koleremaj, li kutimis chiam kontraudiri tion, kion oni al li konsilis, do li ne konsentis.

Tamen, post foriro de la servistino li komencis pri tio mediti.

Fratino de l' mizerikordo! . . . vere! . . . Tio nenion kostas kaj estas tiel helpa kaj oportuna! Kamjonka, kiel chiu malsanulo, forlasita al si mem, spertis multegajn malagrablajhojn kaj batalis kun miloj da malgrandaj mizeroj, kiuj lin same tedis, kiel senpaciencigadis. Ofte li dum tutaj horoj kushis kun kapo, maloportune metita, antau ol li decidighis plibonigi la kusenon; ofte farighadis al li nokte malvarme, kaj li oferus multegon por glaso da varma teo, sed se ech bruligo de kandelo estis por li tiel malfacila, kial li povus pensi pri boligo de akvo? Fratino de l' mizerikordo faradus chion tion kun kutima, kvieta afableco de la fratinoj. Kiom pli facile estus malsani che tia helpo!

La kompatindulo atingis fine tion, ke pri malsano en tiuj kondichoj li komencis pensi, kiel pri io dezirinda kaj felicha, kaj miris en la animo, ke ech por li estas atingebla tia felicho.

Shajnis al li ankau, ke se la fratino venus kaj enportus iom da gajeco kaj espero en la laborejon, eble ankau la vetero plibonighus, kaj la tintantaj gutoj de humideco chesus lin persekuti.

Li komencis fine bedauri, ke li tuj ne konsentis la konsilon de la gardistino. Proksimighadis nokto longa kaj malghoja; la gardistino estis venonta al li nur la sekvontan matenon. Nun li komprenis, ke tiu chi nokto estos por li pli malfacila ol chiuj antauaj.

Poste li ekpensis, kiel granda Lazaro li tamen estas — kaj kontraustare el la hodiaua mizero la pasintaj, pli felichaj jaroj de l' vivo aperis, kvazau vivaj, antau liaj okuloj. Kaj kiel antau unu momento la penso pri monahhino, same nun rememoroj pri tiuj jaroj kunighis lau tiu sama stranga maniero en lia senfortigita cerbo kun ideo pri suno, lumo kaj belvetero.

Li komencis pensi pri sia mortintino kaj paroli kun shi, kiel li kutimis fari chiam, kiam estis al li tre malbone. Fine li lacighis, eksentis, ke li senfortighas, kaj endormighis.

La kandelo, staranta sur la nokta shranketo, malrapide estingighadis. Ghia roza flamo farighis blua, poste ghi kelkfoje forte ekbrilis kaj estingighis. Plena mallumo ekregis en la laborejo.

Kaj dume ekstere la gutoj de humideco faladis chiam egalmezure kaj tiel malghoje, kvazau per ili distilighus mallumo kaj malghojo de la tuta naturo.

Kamjonka dormis longe per facila dormo, sed subite li vekighis kun iu stranga impreso, ke io neordinara okazas en la laborejo. Ekstere jam tagighadis. La marmoroj kaj gipsoj komencis blankighadi. La largha venecia fenestro, trovanta sin kontrau la lito, saturighadis chiam pli de pala lumo.

En tiu chi lumo Kamjonka ekvidis iun figuron, sidantan apud la lito. Li larghe malfermis la okulojn kaj atente rigardis ghin: ghi estis fratino de l' mizerikoldo.

Shi sidis senmove, iom turnita al la fenestro, kun klinita kapo. Shiaj manoj estis kunplektitaj sur la genuoj — shi shajnis preghi. La malsanulo ne povis ekvidi shian vizaghon; anstataue li vidis klare shian blankan kufon kaj malhelan konturon de la brakoj, iom malfortaj.

Lia koro komencis iel maltrankvile bati, kaj la kapon trakuris demandoj:

"Kiam la gardistino povus enkonduki tiun chi fratinon, kaj kiel shi eniris chi tien?"

Poste li ekpensis, ke li eble pro senfortigho havas vizion, kaj li fermis la okulojn.

Sed post momento li ree ilin malfermis.

La fratino sidis chiam sur la sama loko, senmove, kvazau enprofundighinte en preghon.

Stranga penso, konsistanta el timo kaj grandega ghojo, komencis hirtigadi la harojn sur la kapo de la malsanulo. Io tiris kun nekomprenebla forto lian rigardon al tiu chi figuro. Shajnis al li, ke li iam vidis shin, sed kie kaj kiam — li ne memoris. Li eksentis nedeteneblan deziron ekvidi shian vizaghon, sed ghin shirmis la blanka kufo, kaj Kamjonka, mem ne sciante, kial, kuraghis nek ekparoli, nek movighi, nek ech preskau spiri. Li sentis sole, ke la sento de timo kaj samtempe de ghojo ekregas lin chiam pli forte, kaj kun mirego li demandis sin mem: kio ghi estas?

Dume plene tagighis. Kaj kiel belega mateno devis esti tie ekstere! Subite, sen iaj trapasoj, eniris en la laborejon lumo tiel forta kaj tiel ghoja, kvazau estus printempo kaj Majo. Ondoj de ora brilo, pliighante, kvazau inundo, komencis plenigadi la tutan chambreton kaj survershis ghin tiel potence, ke la marmoroj dronis kaj solvighis en tiu heleco, la muroj miksis sin kun ghi, poste ili tute malaperis, kaj Kamjonka trovighis kvazau en iu hela spaco sen limoj.

Subite li rimarkis, ke ankau la kufo sur la kapo de la monahhino komencas perdi sian rigidecon, tremetas en la randoj, fluidighas, disfluas, kvazau nebulo, kaj ankau shanghas sin en lumon.

La monahhino turnis malrapide la vizaghon al la malsanulo, kaj subite tiu forlasita mizeregulo ekvidis en la lama aureolo la konatajn, centfoje amegatajn trajtojn de sia mortintino.

Tiam li saltlevighis de la lito kaj el lia brusto elighis ekkrio, en kiu estis la tutaj jaroj de larmoj, sopiro, chagreno kaj malespero:

"Zonjo! Zonjo!"

Kaj, ekkaptinte shin, li premis shin karese al si, kaj shi ankau jhetis al li la brakojn chirkau la kolon.

Enfluadis chiam pli mnlte da lumo.

"Vi ne forgesis min", diris shi fine, "do mi venis kaj elpetis por vi facilan morton."

Kamjonka tenis shin senchese en la brakoj, kvazau timante, ke la beata vizio malaperos al li kune kun la lumo.

"Mi estas preta morti", respondis li, "sed vi nur restu che mi!"

Shi ridetis al li per anghela rideto, kaj forprenante unu manon de lia kolo, montris per ghi malsupren, kaj diris:

"Vi jam mortis: rigardu tien!"

Kamjonka rigardis lau la direkto de shia mano, kaj malproksime, sub la piedoj, li ekvidis tra la tegmenta fenestro la internon de sia krepuska, soleca laborejo. En ghi, sur la lito, kushis lia propra kadavro kun larghe malfermita busho, kiu en la flavighinta vizagho prezentis kvazau nigran truon,

Kaj li rigardis tiun mizerighintan korpon, kvazau ian fremdan ajhon. Cetere, post momento chio komencis perei de liaj okuloj, char la chirkauanta ilin heleco, kvazau pushata de ia transmonda vento, iris ien, en senfinecon.

<< >>