HENRYK SIENKIEWICZ *

La mondfama pola verkisto — Henryk Sienkiewicz — naskighis en la jaro 1846. Fininte universitaton, li okupis sin per jhurnalista verkado — verkis felietonojn kaj seriozajn artikolojn en Gazeta Polska. Tamen jhurnalisteco ne estis lia ghusta vojo, kaj kvankam liaj unuaj noveloj ne vekis grandan intereson — la sekvantaj — "Skizoj per karbo", "La maljana servisto" kaj "Hanjo" turnis jam al li strechitan atenton de legantaro.

En la jaro 1880 aperis negranda novelo "Tatara kaptito", rakonto de brava kavaliro el la 17a jarcento, kaj en 1883 aperanta en unu gazeto varsovia kaj en unu krakova "Per fajro kaj glavo" vekis por li gheneralan entuziasmon; kiam tiun chi verkon sekvis baldau la du aliaj partoj ie la granda trilogio: "La diluvo" kaj "Sinjoro Volodijoski" — la publika opinio aklamis lin majstro de polaj verkistoj.

Ghi estis prava. La formo de la trilogio estas vere senkompara. Leganto kvazau vivas en la priskribita epoko, audas la tiaman lingvon — antau liaj okuloj kalejdoskope sinsekvas dueloj, bataloj, sieghoj, superhomaj heroajhoj kaj idiliaj scenoj. Ghi estas verko inda je Homero, kies influo estas ofte klare sentebla.

Sed ne sole tial la trilogio estas tiel alte shatata. Ekzistas ankau alia kauzo.

Ghi aperis dum malluma nokto, kiun pola nacio travivadis post la malsukcesa ribelo en la jaro 1863. Tio estis epoko de griza, premanta pozitivismo, de malgaja zorgo pri chiutaga pano, tio estis epoko de rezignacio je la altaj celoj de libereco. Kaj kvazau sunradio aperis tiam la granda verko de Sienkiewicz. Ghi estis esperplena voko, kies ehho ne pereis, sed vekis dormantajn korojn kaj senchese ilin vigligadis.

En la trilogio Sienkiewicz priskribas militojn, kiujn Polujo travivis en 17 a jarcento. La granda regno jam estis tiam falanta. Chiuflankaj dangheraj malamikoj kaj la plej danghera el chiuj — indiferenteco kaj malnobligho de la propraj civitanoj — survershis Polujo-n, kvazau diluvo. Tamen la verko pruvas, ke, kiel diras unu el herooj de la trilogio, Zagloba, "ne ekzistas tiaj dangheroj, el kiuj viribus unitis kaj kun dia helpo oni ne povus sin savi".

En la trilogio historiaj faktoj miksas sin preskau nedisshireble kun produktajhoj de richa fantazio de la autoro. Liaj herooj amas, batalas, venkas — bruligas flamojn en koroj kaj premas larmojn en okulojn de legantoj. La granda verkisto kreis kaj inspiris vivon al aro da tiutempaj kavaliroj. Jen estas en "Per fajro kaj glavo" Skshetuski — la kavaliro sen riprocho; jen la heroo de "La diluvo" — vivplena, bravega, vehemenca Kmicic; jen la brava kolonelo Volodijoski, la Hektoro de Kamjenjec. Krom ili — multaj aliaj, antau chio — humor-plena, ruza Zagloba, "nomata Uliseso", granda blagisto; kozaka komandanto, pasia kaj revema Bohun; dolcha kaj pia fortegulo Podbipjenta; bela Heleno; perfidaj princoj Radzivil; nobla Alenjo, kuragha Banjo, sovagha tataro azia... En tiu mallonga skizo citi kaj karakterizi chiujn ne estas eble.

Post la trilogio kontraste venas "Sen Dogmo". Sen dogmo vivas heroo de tiu chi romano, Ploshoski, subtila, inteligenta skeptikulo, "senofica geniulo", homo malforta, kiu pro sia malforteco kaj memanalizado perdas sian felichon kaj pafmortigas sin.

La tragedio de Ploshoski estis averto por la socio, en kiu tiaj tipoj komencis aperadi chiam pli ofte; ghi estis averto kontrau "la slava senprodukteco".

Al tiu tipo en la sekvanta romano "Familio Polanjecki" estas kontraustarigita Polanjecki. Tiu chi vivoplena kaj energia negocisto tute ne estas idealo; sed Sienkiewicz ne celis prezenti idealojn — li pentris vivajn homojn. Komparante sin mem kun Ploshoski, Polanjecki konfesas, ke la unua estis pli subtila, kvazau farita el pli delikata argilo — sed li, Polanjecki, estas homo, kiu taugas pii bone por reala vivado.

Krom tiu chi chefa persono en la romano vivas ankau multaj aliaj, prezentante richan galerion de majstre skizitaj tipoj. Tie estas maljuna egoisto Plavicki; advokato-aferisto Mashko; mistikulo Vaskoski, poeto Zaviloski, honesta Marinjo, nobla sinjorino Emilino, Linjo, pastela, kormalsana infano, kaj miltaj aliaj.

Intertempe Sienkiewicz verkas novelojn. Lia penso turnas sin al antikvaj tempoj. "Ni sekvu Lin" estas anonco de la grandioza verko, kiu, tradukita al diversaj lingvoj, famigis la nomon de la autoro en la tuta civilizita mondo.

"Quo Vadis" estas romano el tempo de Nerono. La potenca imperio jam estas falanta. Furioze dibochas Nerono kaj liaj korteganoj — aro de timemaj, malnoblaj flatuloj. Falas kapoj de lastaj veraj romanoj, amase pereas kristanoj — kaj dume malsupre, sur la grundo, inundita per sango kaj larmoj, kreskas mallaute, sed chiam pli potence, la semajho de Petro.

En tiu chi romano luktas du medioj: la kristana kaj la idolana.

Vinicius, fiera patricio, amas kristaninon Ligian. La amo tiel shanghas lian animon, ke li, kiu komence imagis, ke Fortuno havas devon plenumadi chiujn liajn dezirojn, ekvidinte Ligian sur la dorso de la sovagha besto, senkonscia pro doloro, ripetas sole: "mi kredas, mi kredas, Kristo, kompatu!"

Tute alia tipo estas Petronius, arbiter elegantiarum, subtila patricio, homo pli nobla ol la tuta chirkauantaro de la imperiestro. Seneka diras pri li al Aulus Plaucius: "se vi volus konvinki lin, ke li agis malbone, vi vane perdus la tempon. Pruvu, ke lia ago estis malbela — tiam li ekhontos".

Bonege li pentras Nerono-n, la malnoblan patrinmortiginton kaj senvaloran poeton, bruligantan sian patro-urbon, por vidi brulon kaj priskribi la pereon de Trojo.

Kontrau Nerono, la antikristo, staras sankta Petro kaj aro da kristanoj. Nerono pasis, kiel pasas ventego, fulmotondro, brulo, milito au pesto — kaj la baziliko de sankta Petro ghis nun regas de la Vatikana altajho al la urbo kaj al la mondo.

La verko estas plena de grandiozaj priskriboj. Jen estas la festeno che Nerono, jen la festeno sur lago de Agrippa, terura brulo de Romo au amasa martirado de kristanoj. Krom tiuj amasaj scenoj estas aliaj, same potencaj, kiuj restas en mensoj de legantoj, kvazau gigantaj bildoj au skulptajhoj. Sufichas citi unu: la savon de Ligia, ligita al la kapo de la sovagha besto.

La interesa agado, neordinara plastikeco kaj majstra prezento de la medioj faras "Quo Vadis-on" unu el plej grandaj verkoj de la pasinta jarcento.

Post "Quo Vadis" Sienkiewicz revenis al la naciaj temoj.

Aperis "La kruckavaliroj". En tiu chi verko, — en la mezocentjara epoko — la homoj estas pli severaj ol en la trilogio, iafoje ech krudaj. Tie chi ankau historiaj faktoj kaj personoj miksas sin kun la imagitaj de la autoro — prezentante Polujo-n en momento de ghia plej granda vivoforto.

Oni devas citi ankau la belan rakonton por junularo: "En sovagha arbarego kajh dezerto" — historion de du infanoj forkaptitaj kaj forkurantaj de siaj kaptintoj.

Krom la nomitaj verkoj Sienkiewicz estas autoro de multaj noveloj **. Bonega kaj plastika, ofte humora karakterizado de personoj (ekz. La maljuna servisto), profunda sento de homa doloro (La Lanternisto, Janko-Muzikanto ktp.), ironio, iafoje ech pikema (La Sahemo), brila humoro (Shi, la tria), granda kompreno de psikaj statoj kaj neordinara plastikeco chie kaj chiam lasas facile rekoni la autoron de la trilogio kaj Quo Vadis.

Sienkiewicz mortis sur fremda tero, en Vevey, en Svisujo, en la jaro 1916, ne ghisvivinte la veran liberighon *** de lia patrujo. Kaj por tiu chi afero la autoro de la trilogio meritis pli multe, ol multaj aliaj, batalantaj per batalilo. Komprenis tion la pola popolo: en la jaro 1924 lia korpo estis venigita patrujon kaj entombigita en la Sankt-Johana katedralo en Varsovio.

Lidja Zamenhof.


* Elparolu: Sjenkjevich.

** En esperanta traduko aperis: "Ni sekvu Lin", "Che la fonto", "Shi, la tria", "Lanternisto", "Janko-Muzikanto", "Kio okazis foje en Sidono", "La jugho de Oziriso", "Du herbejoj", "Estu benita".

*** Ghi okazis en 1918 jaro. La tiel nomata "proklamo de pola regno" en 1916 jaro de germana kaj austria registaroj ne prezentis ankorau liberigon de Polujo.

<< >>