ENKONDUKO
De pli ol 100
jaroj Henryk Sienkiewicz (1846-1916) apartenas al la
plej popularaj verkistoj en Pollando, kaj cetere ne
nur en Pollando. La Nobel-premio en 1905 pro la
romano "Quo vadis" nur profundigis lian pli
fruan popularecon, kiu malgrau la paso de multaj
jaroj dauras, ankau en la esperantistaj medioj, kion
klare pruvas la jen kaj jen reaperantaj E-tradukoj de
liaj verkoj. Antau ol ni provos klarigi la kialon de
la populareco de lia literatura kreitajho, ni resume
prezentu liajn E-tradukojn.
La unua libroforma E-traduko el la
pola literaturo estis ghuste lia "Janko
Muzikanto". Sienkiewicz estis la unua pola
verkisto, kies literaturajhon oni diskonigis pere de
Esperanto. Sed kun la paso de la jaroj ni ricevis pli
kaj pli da E-tradukoj el la verkaro de Sienkiewicz.
Kiel dirite, la unua estis
"Janko Muzikanto", kiu aperis en la 1891-a
jaro en la traduko de Antoni Grabowski. La
interesigho pri chi tiu novelo inter la unuaj
esperantistoj estis tiel granda, ke en la jaro 190A
la fama pariza eldonejo Hachette et Cie reaperigis
ghin en "Antologio Internacia", kiun Antoni
Grabowski suplemente aldonis al la pli frue
publikigita "Kondukanto de l' interparolado kaj
korespondado" (1890). En la sama literatura
suplemento de la "Kondukanto" ni trovas du
pliajn prozajhojn de Sienkiewicz "La jugho de
Zeuso" (greka fabelo) kaj "Estu benata
(hinda fabelo). Sed tamen sendube "Janko
Muzikanto" apartenas al la plej shatataj
klasikajhoj de la E-literaturo, pri kio i.a. atestas
la fakto, ke en la jaro 1905 reeldonis ghin en aparta
libreto la pariza Presa Esperantista Societo, en 1922
publikigis ghin en Berlino Wilhelm Fricke en sia
"Universala Legolibro" kaj post la paso de
multaj jaroj - en 1976 - rememorigis ghin la revuo
"Pola Esperantisto" en speciala literatura
numero.
En la periodo ghis la unua
mondmilito oni eldonis multajn E-tradukojn de la
noveloj de Henryk Sienkiewicz. I.a. en la traduko de
Grabowski aperis "La jugho de Oziris",
"Kio okazis foje en Sidono", kaj "Shi,
la tria". Aliflanke en la traduko de Kazimierz
Bein aperis "La lanternisto", "Du
herbejoj", "Che la fonto" kaj
fragmento de la romano "Quo vadis".(ili
chiuj troveblas en la "Pola Antologio",
eldonita en Parizo en 1906, kiun cetere oni reeldonis
kelkfoje, i.a. en Nederlando kaj Francujo, poste en
Danlando, en China Popola Respubliko kaj fine en
Pollando sub titolo "Literatura Antologio".
La konata pola E-tradukisto Bronislaw Kuhl tradukis
la novelon "Ni sekvu Lin", ghi aperis en
1909. Unu jaron pli frue, en 1908, la revuo "Tra
la Mondo", aperanta en Francujo, publikigis la
sienkievichan rakohton "Sur Olimpo" en la
traduko de Zenon Klemensiewicz, kiu cetere - ni
aldonu informe al eksterlandanoj - pli poste farighis
universitata profesoro, unu el la plej mondfamaj
slavistoj. Estas interese, ke en la 1965-a jaro, kiam
Klemensiewicz verkis la konatan pollingvan
disertajhon "Chu valoras okupighi pri
Esperanto?" li i.a. aperigis suplemente al sia
libro por demonstri la literaturan aplikeblon de nia
lingvo la menciitan rakonton "Sur Olimpo".
En la intermilita periodo tute
aparte notindas la aperigo de la kompleta traduko de
"Quo vadis" en Nederlando, kiun taskon
realigis la filino de L. Zamenhof, Lidia. La romanon
oni reeldonis en 1957 en Varsovio. Cetere mi nepre
emfazu, ke Lidia Zamenhof tre shatis la verkaron de
Sienkiewicz kaj en la intermilita periodo shi
tradukis lian novelkolekton kaj aperigis en
Nederlando.
Studante la libraron de la
Biblioteko HODLER en sidejo de UEA en Rotterdamo mi
trovis tie ion, kio tute surprizis min. Jen en la
1936 jaro nederlanda eldonisto Jos Kirjnen aperigis
la verkon de Sienkiewicz titolitan "Kaptitaj en
Nubio" en la E-traduko de Wigbertus van Zon.
Post la trafoliumo de la libro mi tuj rimarkis, ke
temas pri la mallongigo de la fame konata porinfana
romano de Sienkiewicz "Tra dezerto kaj
praarbaro", kiun cetere oni tradukis el la
mallongigita germana eldono "Durch die
Wuste". Chi tiun romanon en 1978 publikigis en
la plena varianto, "Heroldo de Esperanto"
kune kun la pola eldonejo "Interpress" kaj
Pola E-Asocio (en la traduko de prof. Mieczyslaw
Sygnarski).
Se ni tiel vaste traktas la
E-tradukojn de Sienkiewicz, ni esprimu la bedauron,
ke neniu el liaj famaj romanoj, kiel ekz. "La
kruckavaliroj", "Per fajro kaj glavo",
"La diluvo", "Sinjoro
Wolodyjowski", aperis en E-o, kvankam ampleksajn
fragmentojn kelkfoje prezentis al siaj auskulkantojh
la E-Redakcio de Radio Polonia. Sed eble iam ...
Chu Sienkiewicz, kiun la
esperantistaro tre shatas, la samtempulo de Zamenhof,
esprimis iam sian opinion pri Esperanto? Mi ne trovis
pri tio informojn, kvankam pri la ekzisto de
Esperanto li tute certe sciis (lau la tiama kutimo
chiu tradukanto petis la tradukpermeson rekte che la
autoro de la tradukota verko, do certe Grabowski kaj
Bein skribe au parole kontaktis lin). Tamen sendube
li havis favoran sintenon al Esperanto, char mi
trovis informojn, ke en la 1924 jaro, do kelkajn
jarojn post la morto de Sienkiewicz (li forpasis en
1916), tre solene oni transportis lian mortan
polvaron el eksterlando en Varsovion kaj che la tiama
okcidenta landlimo de Pollando en la loko Dziedzice
la cherkon omaghis la delegacio de PEA, en kiu
trovighis prof. d-ro Odo Bujwid - la tiama prezidanto
de PEA, s-ro Bronislaw Kuhl - la prezidanto de la
krakova Societo "Esperanto". Landlime ili
metis che la cherko florkronon kun la surskribo sur
blank-rugha kaj verda rubandoj, kiu tekstis: "Al
Granda Verkisto - esperantistoj polaj".
Aliflanke varsoviaj esperantistoj post la alveno de
la cherko al la chefurbo la 26-an de oktobro 1924
omaghis la verkiston metante alian florkronon kun la
surskribo "Al Henryk Sienkiewicz - Pola
Esperanto-Asocio". Ambau florkronojn dum la
funebra ceremonio en Varsovio portis la delegacio de
PEA konsistanta el s-ro Zygmunt Grabowski (la filo de
Antoni Grabowski), d-ro S.T. Karlsbad, poeto red.
Stanislaw Karolczyk, ingh. Kazimierz Tyminski kaj la
konata E-aganto en la intermilita periodo Jan
Kostecki.
Finante oni devus meti la demandon,
kio kauzis la internaciskalan popularighon de la
verkoj de Sienkiewicz en E-tradukoj? Tion kauzis
sendube la universala karaktero de liaj verkoj,
dinamikeco, preskaua pentrado de scenoj per vortoj,
bonega verkkomponado kaj sendube ankau multaj aliaj
kialoj, inter kiuj ni aparte emfazu la patriotismon
de la verkisto, kiu admirebias ghis hodiau. Samtempe
la tradukoj de liaj verkoj ege kontribuis al la
plirichigo de la esprimkapablo de Esperanto kaj
ghenerale al la evoluo de la lingvo, kion klare
konfirmas la esperantlingvaj reeldonoj.
Antau ol fini mian enkondukon mi
emfazu, ke la verkojn de Sienkiewicz oni tradukis en
preskau 50 lingvojn, kio reliefe konfirmas lian
popularecon en la mondo. Sed chi tiun popularecon kaj
eble ech dauran aktualecon konfirmas krome la fakto,
ke la novaj generacioj de filmistoj jen kaj jen
trovas en liaj verkoj inspir-fonton por novaj
nuntempaj filmigoj. Cetere eble ankau pro tio, ke
liaj verkoj similas al preskau pretaj filmscenaroj,
kies autoro sugestoplene kvazau pentras jen la
kavalirojn batalantajn por defendi la patrujon, jen
la homajn sentojn, inter kiuj ne mankas la grandaj
geamoj, jen la mirindan religiemon, kies plej
profunda esprimigho estas la romano "Quo
vadis". Kaj ghuste la universalaj, humanaj
valoroj de liaj verkoj, la artismo de liaj verkoj
kauzas, ke Sienkiewicz trovis por si ankau firman
lokon en la vivo de la internacia E-komunumo, kiu
espereble volonte akceptas ankau la nunan reeldon de
liaj noveloj en la traduko de Lidia Zamenhof, la
filino de la kreinto de Esperanto.
ANDRZEJ PETTYN