Chapitro XXVI

La edzo de Anna Sergeevna ne amis novajhojn, sed li chiam estis preta akcepti "la fantazion de la nobligita gusto", kaj tial li konstruis en sia ghardeno, inter la varmigejo kaj la lageto ion de la speco de greka portiko el rusaj brikoj. En la posta, senfenestra muro de la portiko au galerio estis faritaj ses nichoj por statuoj, kiujn sinjoro Odincov intencis venigi el la eksterlando.

La statuoj devis prezenti: la Izolecon, Silenton, Mediton, Melankolion, Hontemon kaj Sentemon. Unu el la statuoj, la diinon de la Silento, kun fingro sur la lipoj, oni venigis kaj starigis; sed en la sama tago la kortaj buboj derompis ghian nazon; kvankam najbara stukisto prenis sur sin fari al ghi nazon, duoble pli belan ol la antaua, Odincov ordonis forporti ghin, kaj oni ghin metis en angulon de l' drashejo, kie ghi staris longajn jarojn, ekscitante teruron de la superstichemaj kamparaninoj. La antaua parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetajho: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdajhon. En la portiko, ech tagmeze, estis malvarmete. Anna Sergeevna ne amis viziti chi tiun lokon de la tago, kiam shi ekvidis tie vipuron; sed Katja ofte venis sidighi sur la malgranda shtona benko, metita sub unu el la nichoj. Chirkauita de la fresheco kaj ombro, shi legis, laboris, au sin donis al la sento de plena silento, kiu, kredeble, estas konata de chiu, kaj kies charmo konsistas en apenau konscia kaj silenta shtelobservo de la vasta ondo de l' vivo, senchese rulighanta chirkau ni kaj en ni mem.

En la sekvinta tago Katja sidis sur sia amata benko kaj apud shi sidis ree Arkadio. Shi cedis al liaj petoj, iri kun li en la "portikon".

Ghis la matenmangho restis chirkau unu horo; la varmega tago jam estis anstatauanta la rosplenan matenon. La vizagho de Arkadio konservis la hierauan esprimon, sur tiu de Katja estis legebla embaraso. Shia fratino, tuj post la teo, alvokis shin en sian kabineton kaj antaue karesinte shin, kio chiam iom timigis Katian, konsilis al shi esti pli singarda kun Arkadio, kaj precipe eviti, resti sola kun li, char tion jam rimarkis la onklino kaj la tuta domo. Krom tio, jam en la antautago vespere Anna Sergeevna estis malbonhumora; kaj Katja mem sentis konfuzon, kvazau konfesante sian kulpon. Cedante al la peto de Arkadio, shi diris al si, ke tio estos lastfoje.

"Katerino Sergeevna", ekparolis li senghene kaj samtempe timeme, "de la tempo, kiam mi havas la honoron vivi kun vi sub la sama tegmento, mi parolis kun vi pri multaj aferoj, tamen restis unu tre grava por mi ... demando, kiun mi neniam tushis. Vi diris hierau, ke oni shanghis min chi tie", aldonis li, serchante kaj evitante la rigardon de Katja, demande fiksitan sur li. "Efektive, mi shanghighis en multaj rilatoj, kaj tion vi scias pli bone, ol iu ajn, vi, al kiu mi, en la realeco, shuldas tiun chi shanghon."

"Mi? ... Al mi? ..." diris Katja.

"Mi ne estas plu la tromemfida knabo, kia mi venis chi tien", daurigis Arkadio, "ne vane pasis mia dudek-tria jaro; kiel antaue mi deziras esti utila, mi deziras oferi chiujn miajn fortojn al la vero; sed mi ne plu serchas miajn idealojn tie, kie mi serchis ilin antaue; ili aperas antau mi ... multe pli proksime. Ghis hodiau mi ne komprenis min, mi prenis sur min taskojn, kiuj superas miajn fortojn ... Miaj okuloj antau nelonge malfermighis dank' al unu sento … Miaj esprimoj estas ne tute klaraj, sed mi esperas, ke vi komprenos min ..."

Katja respondis nenion, sed chesis rigardi Arkadion.

"Mi pensas", daurigis li pli kortushita, kaj fringo super li inter la folioj de betulo senzorge kantis sian kanton, "mi pensas, ke estas devo de chiu honesta homo esti tute sincera ... por tiuj ... tiuj homoj, kiuj ... unuvorte por la homoj, kiuj estas al li karaj, kaj tial mi ... mi intencas..." Sed tie chi la elokventeco tute forlasis Arkadion; li implikighis, konfuzighis kaj estis devigita iom silenti; la okuloj de Katja estis chiam mallevitaj. Shajnis, ke shi ne komprenas, kien li kondukas chion chi kaj atendis ion.

"Mi antauvidas, ke mi mirigos vin", komencis Arkadio, rekolektinte la fortojn, "tiom pli, ke tiu chi sento iel koncernas vin, rimarku tion ... Vi riprochis al mi hierau, mi memoras, mankon de seriozeco", daurigis Arkadio kun la mieno de homo, kiu eniris en marchon, sentas, ke kun chiu pasho li pli kaj pli profundighas, kaj kiu tamen rapidas antauen, esperante rapide elighi; "chi tiu riprocho ofte estas adresata... direktata al junaj homoj, ech kiam ili chesas ghin meriti; kaj se mi posedus pli da memfido ... (Helpu, helpu min! kun malespero pensis Arkadio, sed Katja kiel antaue ne turnis la kapon). Sed mi povus esperi ..."

"Se mi povus fidi al tio, kion vi diras", eksonis en la sama momento la klara vocho de Anna Sergeevna. Arkadio tuj eksilentis, Katja palighis. Tuj apud la arbetajho, kiu kovris la portikon, estis mallargha vojeto. Anna Sergeevna iris sur ghi, akompanata de Bazarov. Katja kaj Arkadio ne povis ilin vidi, sed audis chiun vorton, murmureton de la vesto, ech la spiron. Ili faris kelke da pashoj kaj kvazau intence haltis rekte antau la portiko.

"Vi vidas", daurigis Anna Sergeevna, "ke ni ambau eraris; ni ambau ne estas plu homoj de la unua juneco, precipe mi; ni vivis, ni estas lacaj; ni ambau - kial ne diri tion - ni ambau estas inteligentaj: en la komenco ni interesis unu la alian, la scivolo estis ekscitita ... kaj poste..."

"Kaj poste mi chesis interesi", interrompis Bazarov. "Vi scias, ke ne tio estis la kauzo de nia disigho. Sed kia ajn ghi estu, ni ne bezonis unu la alian, jen estas la chefa afero; ni havis tro ... kiel diri ... tro da komunaj trajtoj. Ni tion ne tuj komprenis. Kontraue, Arkadio..."

"Chu vi lin bezonas?" demandis Bazarov.

"Chesu, Eugeno Vasilich. Vi diras, ke mi ne estas indiferenta por li, ankau al mi mem chiam shajnis, ke mi plachas al li. Mi scias, ke mi povus esti lia onklino, sed mi ne kashos de vi, ke mi komencas pli ofte pensi pri li. En chi tiu juna kaj fresha sento estas ia allogo ..."

"La vorto charmo estas pli uzata en tiaj okazoj", interrompis Bazarov; bolado de la galo estis audebla en lia trankvila, sed surda vocho. "Arkadio ion kashis de mi hierau; li parolis nek pri vi, nek pri via fratino ... Tio estas grava simptomo."

"Li estas al Katja tute kiel frato", rediris Anna Sergeevna, "kaj tio plachas al mi en li, kvankam eble mi ne devus permesi tian intimecon inter ili."

"Tion diras en vi ... la fratino?" diris Bazarov kun akcento. "Kompreneble ... sed kial ni staras? Ni iru. Kia stranga interparolo, chu ne vere? Kaj chu mi povis supozi, ke mi tiel parolos kun vi? Vi scias, ke mi vin timas ... kaj samtempe mi kon fidas al vi, char en la realeco vi estas tre bona."

"Unue, mi tute ne estas bona; due, mi farighis por vi tute sensignifa, kaj vi diras al mi, ke mi estas bona ... Tio estas tute, kvazau vi metus floran kronon sur la kapon de mortinto."

"Eugeno Vasilich, ni ne estas mastroj ...", komencis Anna Sergeevna, sed alflugis vento, skuis la arbojn kaj forportis shiajn vortojn.

"Vi ja estas libera", diris post momento Bazarov. Nenion plu oni povis distingi; la pashoj malproksimighis ... chio eksilentis.

Arkadio sin turnis al Katja. Shi sidis en la sama pozo, nur shia kapo mallevighis ankorau pli.

"Katerino Sergeevna", diris li per tremanta vocho kaj kunpreminte la manojn. "Mi amas vin por eterne kaj senrevene mi amas neniun ekster vi. Mi volis tion diri al vi, ekscii vian opinion kaj tiam peti vian manon, char mi estas nericha kaj char mi sentas min preta al chiuj oferoj ... Vi ne respondas? Vi ne kredas al mi? Vi pensas, ke mi parolas senkonsidere? Sed rememoru la lastajn tagojn! Chu jam longe vi ne konvinkighis, ke chio alia - komprenu min - chio, chio alia malaperis sen postesigno? Ekrigardu min, diru al mi unu vorton ... Mi amas ... mi amas vin, kredu al mi!"

Katja ekrigardis Arkadion per seriozaj kaj serenaj okuloj kaj post longa pripenso, apenau ridetante, diris: "Jes." Arkadio salte levighis de la benko.

"Jes! Vi diris: jes, Katerino, Sergeevna! Kion signifas chi tiu vorto? Ke mi vin amas, ke vi kredas al mi ... Au ... au ... mi ne kuraghas fini..."

"Jes", ripetis Katja kaj tiuchifoje li komprenis shin. Li kaptis shiajn grandajn belajn manojn kaj premis ilin al sia koro; la ghojo sufokis lin. Li shancelighis sur la piedoj kaj ripetis senchese: "Katja, Katja…", kaj shi ploris kaj ridis samtempe. Kiu ne vidis tiajn larmojn en la okuloj de amata estajho, tiu ne spertis ankorau, ghis kia grado, svenante pro dankemo kaj pro honto, homo povas esti felicha sur la tero.

En la sekvinta tago frumatene Anna Sergeevna ordonis alvoki Bazarovon en sian kabineton kaj penante rideti, etendis al li falditan leterpaperon. Tio estis letero de Arkadio: en ghi li petis la manon de shia fratino.

Bazarov rapide trakuris la leteron kaj pene ekregis sin, por ne montri la malican senton, kiu eksplodis en lia brusto. "Jen kio", diris li, "kaj vi asertis ankorau hierau, ke li amas Katerinon per frata amo. Kion vi intencas fari?"

"Kion vi konsilas al mi?" demandis Anna Sergeevna, chiam ankorau ridetante.

"Mi pensas", respondis Bazarov ankau kun rido, kvankam tute ne estis al li gaje kaj li nur shajnigis ridon, same kiel shi, "mi pensas, ke oni devas beni la junan paron. La partio estas bona en chiuj rilatoj; la havo de Kirsanov estas ne malgranda, li estas la sola filo kaj lia patro estas brava homo, li ne kontraustaros."

Sinjorino Odincov faris kelke da pashoj en la chambro. Shia vizagho jen rughighis, jen palighis.

"Tia estas via opinio?" diris shi. "Mi, mi ne vidas malhelpojn ... Mi estas kontenta pro Katja... kaj pro Arkadio Nikolaich. Kompreneble mi atendos la respondon de la patro. Mi sendos Arkadion mem al li. Sed jen la pruvo, ke mi estis prava hierau, kiam mi diris al vi, ke ni ambau estas jam maljunaj homoj... Kiel mi vidis nenion? Tio mirigas min!" Anna Sergeevna ree ekridis kaj sin deturnis.

"La nuna junularo estas diable ruza", diris Bazarov ankau kun rido. "Adiau", daurigis li post mallonga silento. "Mi deziras al vi, ke vi finu la aferon en la plej agrabla maniero: kaj mi ghojos de malproksime."

Sinjorino Odincov rapide sin turnis al li.

"Chu vi forveturas? Kial vi ne povus resti nun? Restu ... kun vi gaje estas paroli ... oni pashas kvazau sur la rando de senfundajho. Komence oni timas, kaj poste venas la kuragho, oni ne scias de kie. Restu."

"Mi dankas por la invito, Anna Sergeevna, kaj por la bona opinio pri mia parola talento. Sed shajnas al mi, ke mi jam tro longe restis en mondo, kiu estas fremda al mi. La flugantaj fishoj povas dum iom da tempo sin teni en la aero, sed baldau ili devas fali en la akvon; permesu ankau al mi profundighi en mia elemento."

Sinjorino Odincov ekrigardis Bazarovon. Maldolcha rideto skuis shian palan vizaghon. "Li amas min!" pensis shi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon.

Sed ankau li komprenis shin.

"Ne!" diris li kaj reiris unu pashon. "Mi estas mizera homo, sed ghis nun mi neniam akceptis almozon. Adiau kaj fartu bone."

"Mi estas certa, ke ne lastan fojon ni vidas unu la alian", diris Anna Sergeevna kun nevola movo.

"Kio ne okazas en la mondo!" respondis Bazarov, sin klinis kaj foriris.

"Vi do decidis fari al vi neston?" diris en la sama tago Bazarov al Arkadio, kaurante antau sia kofro. "Kial ne? Bona ideo. Sed tute senbezone vi ruzis. Mi atendis de vi tute alian direkton. Au eble tio surprizis ankau vin mem!"

"Mi, efektive, tion ne atendis, kiam mi adiauis vin", respondis Arkadio; "sed kial vi mem ruzas kaj diras: ’bona ideo’, kvazau mi ne konus vian opinion pri edzigho?"

"Eh, mia kara amiko", respondis Bazarov, "kiajn esprimojn vi uzas! Vi vidas, kion mi faras: mi trovis malplenan lokon en la kofro, kaj mi metas tie fojnon; same estas en la kofro de nia vivo; oni devas plenigi ghin per io ajn, nur por ke ne restu en ghi malplena loko. Mi petas vin, ne sentu vin ofendita: vi ja kredeble memoras, kian opinion mi chiam havis pri Katerino Sergeevna. Ekzistas fraulinoj, kiujn nur tial oni opinias saghaj, ke ili saghe sopiras; sed via per aliaj meritoj akiros respekton, kaj tiel shi ghin akiros, ke ankau vi estos shia humila servanto; sed tio estas tute en ordo." Li brufermis la kofron kaj levighis de la planko. "Kaj nun mi ripetas al vi por la adiauo ... (Char senutile estus trompi unu la alian, ni disighas por chiam, kaj vi mem sentas tion ... ), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolcha, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravachon, nek malicon; anstataue vi havas junan kuraghon kaj junan fajron; por nia afero tio ne taugas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur ghis nobla rezignacio au ghis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo rughigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgrau tio vi estas mola, liberala sinjorido, et vola tou (kripligita francajho, signifanta: kaj jen chio), kiel diras mia patro."

"Chu vi adiauas min por chiam, Eugeno?" malghoje demandis lin Arkadio, "kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?"

Bazarov gratis sian nukon.

"Mi havas, Arkadio, ankau aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, char tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edzighu: plej baldau, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos saghaj jam tial, ke ili naskighos ghustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la chevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo ... Mi jam chiujn adiauis ... Arkadio, chu ni chirkauprenos unu la alian?"

Arkadio sin jhetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj shprucis el liaj okuloj.

"Jen la juneco!" diris trankvile Bazarov. "Mi multon esperas de Katerino Sergeevna. Vi vidos, kiel rapide shi konsolos vin!"

"Adiau, frato!" diris li al Arkadio, jam sidighinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: "Jen modelo por vi!"

"Kion tio signifas?" demandis Arkadio.

"Kion? Chu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Chu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu shatas la familian vivon! Imitu ghin! ... Adiau, signor!" (sinjoro) La veturilo ekkrakis kaj forrulighis.

Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al shi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petrovich. Anna Sergeevna ne volis gheni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Shi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novajho pri la estonta edzigho incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergeevna timis, ke la spektaklo de ilia felicho shajnos al shi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis shin; ghi interesis shin, fine kortushis. Anna Sergeevna ghojis kaj samtempe malghojis pro tio. Shajnas, ke Bazarov estas prava, pensis shi. La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo ... "Infanoj", diris shi voche, "chu la amo estas afekta sento?" Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis shin. Ili evitis shin; la interparolo, nevole audita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergeevna baldau trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por shi: shi mem trankvilighis.


XXVI

     Покойный Одинцов не  любил  нововведений,  но  допускал "некоторую игру
облагороженного вкуса" и  вследствие этого воздвигнул у  себя в саду,  между
теплицей и прудом, строение вроде греческого портика из русского кирпича. На
задней,  глухой стене этого портика, или галереи, были вделаны шесть ниш для
статуй,  которые  Одинцов  собирался  выписать  из-за  границы.  Эти  статуи
долженствовали   изображать   собою:   Уединение,   Молчание,   Размышление,
Меланхолию,  Стыдливость и Чувствительность. Одну из них, богиню Молчания, с
пальцем на губах,  привезли было и  поставили;  но ей в тот же день дворовые
мальчишки отбили  нос,  и  хотя  соседний штукатур брался  приделать ей  нос
"вдвое лучше прежнего",  однако Одинцов велел ее принять,  и она очутилась в
углу молотильного сарая,  где  стояла долгие годы,  возбуждая суеверный ужас
баб.  Передняя  сторона  портика  давно  заросла  густым  кустарником:  одни
капители колонн  виднелись над  сплошною зеленью.  В  самом  портике даже  в
полдень было прохладно.  Анна Сергеевна не  любила посещать это место с  тех
пор,  как  увидала там  ужа;  но  Катя  часто приходила садиться на  большую
каменную скамью,  устроенную под одною из ниш. Окруженная свежестью и тенью,
она читала,  работала или предавалась тому ощущению полной тишины,  которое,
вероятно,  знакомо каждому и  прелесть которого состоит в едва сознательном,
немотствующем подкарауливанье широкой жизненной волны,  непрерывно катящейся
и кругом нас и в нас самих.
     На другой день по приезде Базарова Катя сидела на своей любимой скамье,
и рядом с нею сидел опять Аркадий. Он упросил ее пойти с ним в "портик".
     До завтрака оставалось около часа;  росистое утро уже сменялось горячим
днем.   Лицо   Аркадия  сохраняло  вчерашнее  выражение,   Катя   имела  вид
озабоченный.  Сестра ее,  тотчас после чаю,  позвала ее к  себе в кабинет и,
предварительно приласкав ее, что всегда немного пугало Катю, посоветовала ей
быть осторожней в своем поведении с Аркадием, а особенно избегать уединенных
бесед с  ним,  будто бы замеченных и  теткой и всем домом.  Кроме того,  уже
накануне вечером Анна Сергеевна была не в  духе;  да и сама Катя чувствовала
смущение,  точно сознавала вину за собою.  Уступая просьбе Аркадия, она себе
сказала, что это в последний раз.
     - Катерина  Сергеевна,   -   заговорил  он   с   какою-то   застенчивою
развязностью, - с тех пор как я имею счастье жить в одном доме с вами, я обо
многом с  вами беседовал,  а  между тем  есть один очень важный для  меня...
вопрос,  до  которого я  еще не касался.  Вы заметили вчера,  что меня здесь
переделали,  -  прибавил он и  ловя и  избегая вопросительно устремленный на
него взор Кати.  -  Действительно,  я  во многом изменился,  и это вы знаете
лучше всякого другого, - вы, которой я, в сущности, и обязан этою переменой.
     - Я?.. Мне?.. - проговорила Катя.
     - Я  теперь уже  не  тот заносчивый мальчик,  каким я  сюда приехал,  -
продолжал Аркадий,  -  недаром  же  мне  и  минул  двадцать  третий  год;  я
по-прежнему желаю быть полезным,  желаю посвятить все мои силы истине;  но я
уже не там ищу свои идеалы,  где искал их прежде;  они представляются мне...
гораздо ближе.  До сих пор я не понимал себя, я задавал себе задачи, которые
мне не по силам...  Глаза мои недавно раскрылись благодаря одному чувству...
Я выражаюсь не совсем ясно, но я надеюсь, что вы меня поймете...
     Катя ничего не отвечала, но перестала глядеть на Аркадия.
     - Я полагаю,  -  заговорил он снова уже более взволнованным голосом,  а
зяблик  над  ним  в  листве  березы беззаботно распевал свою  песенку,  -  я
полагаю, что обязанность всякого честного человека быть вполне откровенным с
теми...  с теми людьми,  которые...  словом, с близкими ему людьми, а потому
я... я намерен...
     Но тут красноречие изменило Аркадию; он сбился, замялся и принужден был
немного помолчать;  Катя все не поднимала глаз. Казалось, она и не понимала,
к чему он это все ведет, и ждала чего-то.
     - Я  предвижу,  что  удивлю вас,  -  начал Аркадий,  снова собравшись с
силами, - тем более что это чувство относится некоторым образом... некоторым
образом, заметьте, - до вас. Вы меня, помнится, вчера упрекнули в недостатке
серьезности,  -  продолжал Аркадий с видом человека, который вошел в болото,
чувствует, что с каждым шагом погружается больше и больше, и все-таки спешит
вперед,  в надежде поскорее перебраться,  - этот упрек часто направляется...
падает... на молодых людей, даже когда они перестают его заслуживать; и если
бы во мне было больше самоуверенности...  ("Да помоги же мне,  помоги!" -  с
отчаянием думал Аркадий, но Катя по-прежнему не поворачивала головы.) Если б
я мог надеяться...
     - Если б я могла быть уверена в том,  что вы говорите, - раздался в это
мгновение ясный голос Анны Сергеевны.
     Аркадий тотчас умолк, а Катя побледнела. Мимо самых кустов, заслонявших
портик,  пролегала  дорожка.  Анна  Сергеевна шла  по  ней  в  сопровождении
Базарова.  Катя с  Аркадием не  могли их  видеть,  но  слышали каждое слово,
шелест платья,  самое дыхание.  Они сделали несколько шагов и,  как нарочно,
остановились прямо перед портиком.
     - Вот видите ли,  - продолжала Анна Сергеевна, - мы с вами ошиблись; мы
оба уже не первой молодости, особенно я; мы пожили, устали; мы оба, - к чему
церемониться? - умны: сначала мы заинтересовали друг друга, любопытство было
возбуждено... а потом...
     - А потом я выдохся, - подхватил Базаров.
     - Вы знаете,  что не это было причиною нашей размолвки. Но как бы то ни
было, мы не нуждались друг в друге, вот главное; в нас слишком много было...
как  бы  это  сказать...  однородного.  Мы  это не  сразу поняли.  Напротив,
Аркадий...
     - Вы в нем нуждаетесь? - спросил Базаров.
     - Полноте, Евгений Васильевич. Вы говорите, что он неравнодушен ко мне,
и мне самой всегда казалось,  что я ему нравлюсь. Я знаю, что я гожусь ему в
тетки,  но я не хочу скрывать от вас,  что я стала чаще думать о нем. В этом
молодом и свежем чувстве есть какая-то прелесть...
     - Словно обаяние употребительнее в подобных случаях, - перебил Базаров;
кипение желчи слышалось в его спокойном,  но глухом голосе. - Аркадий что-то
секретинчал вчера со мною и  не говорил ни о вас,  ни о вашей сестре...  Это
симптом важный.
     - Он с Катей совсем как брат,  - промолвила Анна Сергеевна, - и это мне
в  нем нравится,  хотя,  может быть,  мне бы и  не следовало позволять такую
близость между ними.
     - Это в вас говорит... сестра? - произнес протяжно Базаров.
     - Разумеется... Но что же мы стоим? Пойдемте. Какой странный разговор у
нас,  не правда ли?  И могла ли я ожидать,  что буду говорить так с вами? Вы
знаете,  что я  вас боюсь...  и в то же время я вам доверяю,  потому что,  в
сущности, вы очень добры.
     - Во-первых,  я  вовсе не добр;  а во-вторых,  я потерял для вас всякое
значение,  и вы мне говорите,  что я добр... Это все равно, что класть венок
из цветов на голову мертвеца.
     - Евгений Васильевич, мы не властны... - начала было Анна Сергеевна; но
ветер налетел, зашумел листами и унес ее слова.
     - Ведь вы свободны, - произнес немного погодя Базаров.
     Больше ничего нельзя было разобрать; шаги удалились... все затихло.
     Аркадий обратился к  Кате.  Она сидела в  том же положении,  только еще
ниже опустила голову.
     - Катерина Сергеевна,  - проговорил он дрожащим голосом и стиснув руки,
- я люблю вас навек и безвозвратно,  и никого не люблю,  кроме вас.  Я хотел
вам это сказать,  узнать ваше мнение и просить вашей руки, потому что я и не
богат и  чувствую,  что готов на  все жертвы...  Вы не отвечаете?  Вы мне не
верите?  Вы думаете,  что я говорю легкомысленно? Но вспомните эти последние
дни!  Неужели вы давно не убедились,  что все другое -  поймите меня, - все,
все  другое давно исчезло без следа?  Посмотрите на  меня,  скажите мне одно
слово... Я люблю... я люблю вас... поверьте же мне!
     Катя взглянула на  Аркадия важным и  светлым взглядом и,  после долгого
раздумья, едва улыбнувшись, промолвила:
     - Да.
     Аркадий вскочил со скамьи.
     - Да!  Вы сказали: да, Катерина Сергеевна! Что значит это слово? То ли,
что я вас люблю, что вы мне верите... Или... или... я не смею докончить...
     - Да,  -  повторила Катя,  и  в  этот раз он  ее  понял.  Он схватил ее
большие,  прекрасные руки  и,  задыхаясь от  восторга,  прижал их  к  своему
сердцу.  Он едва стоял на ногах и  только твердил:  "Катя,  Катя...",  а она
как-то невинно заплакала,  сама тихо смеясь своим слезам. Кто не видал таких
слез в  глазах любимого существа,  тот  еще не  испытал,  до  какой степени,
замирая весь  от  благодарности и  от  стыда,  может быть счастлив на  земле
человек.
     На следующий день,  рано поутру, Анна Сергеевна велела позвать Базарова
к  себе  в  кабинет и  с  принужденным смехом  подала  ему  сложенный листок
почтовой бумаги. Это было письмо от Аркадия: он в нем просил руки ее сестры.
     Базаров быстро  пробежал письмо и  сделал усилие над  собою,  чтобы  не
выказать злорадного чувства, которое мгновенно вспыхнуло у него в груди.
     - Вот как,  -  проговорил он,  -  а  вы,  кажется,  не  далее как вчера
полагали,  что  он  любит  Катерину Сергеевну братскою любовью.  Что  же  вы
намерены теперь сделать?
     - Что  вы  мне  посоветуете?   -  спросила  Анна  Сергеевна,  продолжая
смеяться.
     - Да я  полагаю,  -  ответил Базаров тоже со смехом,  хотя ему вовсе не
было весело и нисколько не хотелось смеяться,  так же как и ей, - я полагаю,
следует  благословить молодых  людей.  Партия  во  всех  отношениях хорошая;
состояние у Кирсанова изрядное,  он один сын у отца, да и отец добрый малый,
прекословить не будет.
     Одинцова прошлась по комнате. Ее лицо попеременно краснело и бледнело.
     - Вы думаете?  -  промолвила она.  -  Что ж? я не вижу препятствий... Я
рада за Катю... и за Аркадия Николаевича. Разумеется, я подожду ответа отца.
Я его самого к нему пошлю. Но вот и выходит, что я была права вчера, когда я
говорила вам,  что мы оба уже старые люди... Как это я ничего не видала? Это
меня удивляет!
     Анна Сергеевна опять засмеялась и тотчас же отворотилась.
     - Нынешняя молодежь больно  хитра  стала,  -  заметил  Базаров  и  тоже
засмеялся.  -  Прощайте,  -  заговорил он опять после небольшого молчания. -
Желаю вам окончить это дело самым приятным образом; а я издали порадуюсь.
     Одинцова быстро повернулась к нему.
     - Разве вы уезжаете?  Отчего же вам теперь не остаться? Останьтесь... с
вами говорить весело...  точно по  краю пропасти ходишь.  Сперва робеешь,  а
потом откуда смелость возьмется. Останьтесь.
     - Спасибо за предложение,  Анна Сергеевна,  и  за лестное мнение о моих
разговорных талантах.  Но я нахожу,  что я уж и так слишком долго вращался в
чуждой для  меня  сфере.  Летучие рыбы  некоторое время могут подержаться на
воздухе,  но вскоре должны шлепнуться в воду;  позвольте же и мне плюхнуть в
мою стихию.
     Одинцова  посмотрела  на  Базарова.  Горькая  усмешка  подергивала  его
бледное лицо.  "Этот меня любил!" - подумала она - и жалко ей стало его, и с
участием протянула она ему руку.
     Но и он ее понял.
     - Нет!  -  сказал он и отступил на шаг назад.  -  Человек я бедный,  но
милостыни еще до сих пор не принимал. Прощайте-с и будьте здоровы.
     - Я  убеждена,  что мы не в  последний раз видимся,  -  произнесла Анна
Сергеевна с невольным движением.
     - Чего на свете не бывает! - ответил Базаров, поклонился и вышел.
     - Так ты задумал гнездо себе свить? - говорил он в тот же день Аркадию,
укладывая на корточках свой чемодан.  - Что ж? дело хорошее. Только напрасно
ты лукавил. Я ждал от тебя совсем другой дирекции. Или, может быть, это тебя
самого огорошило?
     - Я  точно  этого  не  ожидал,  когда расставался с  тобою,  -  ответил
Аркадий,  -  но зачем ты сам лукавишь и говоришь:  "дело хорошее", точно мне
неизвестно твое мнение о браке?
     - Эх,  друг любезный!  -  проговорил Базаров,  -  как  ты  выражаешься!
Видишь, что я делаю; в чемодане оказалось пустое место, и я кладу туда сено;
так и в жизненном нашем чемодане;  чем бы его ни набили,  лишь бы пустоты не
было.  Не обижайся,  пожалуйста: ты ведь, вероятно, помнишь, какого я всегда
был мнения о Катерине Сергеевне. Иная барышня только от того и слывет умною,
что умно вздыхает,  а твоя за себя постоит,  да и так постоит,  что и тебя в
руки  заберет,  -  ну,  да  это  так  и  следует.  -  Он  захлопнул крышку и
приподнялся с  полу.  -  А  теперь повторяю тебе на  прощанье...  потому что
обманываться нечего:  мы прощаемся навсегда,  и ты сам это чувствуешь...  ты
поступил умно;  для нашей горькой,  терпкой, бобыльной жизни ты не создан. В
тебе нет ни дерзости,  ни злости,  а есть молодая смелость да молодой задор;
для  нашего дела  это  не  годится.  Ваш  брат  дворянин дальше благородного
смирения или  благородного кипения  дойти  не  может,  а  это  пустяки.  Вы,
например,  не деретесь -  и  уж воображаете себя молодцами,  -  а мы драться
хотим. Да что! Наша пыль тебе глаза выест, наша грязь тебя замарает, да ты и
не  дорос до  нас,  ты  невольно любуешься собою,  тебе  приятно самого себя
бранить;  а нам это скучно -  нам других подавай! нам других ломать надо! Ты
славный малый;  но ты все-таки мякенький,  либеральный барич - э волату, как
выражается мой родитель.
     - Ты  навсегда  прощаешься  со  мною,  Евгений?  -  печально  промолвил
Аркадий, - и у тебя нет других слов для меня?
     Базаров почесал у себя в затылке.
     - Есть,  Аркадий,  есть у  меня другие слова,  только я  их не выскажу,
потому что это романтизм, - это значит: рассыропиться. А ты поскорее женись;
да своим гнездом обзаведись, да наделай детей побольше. Умницы они будут уже
потому,  что вовремя они родятся,  не то что мы с тобой. Эге! я вижу, лошади
готовы. Пора. Со всеми я простился... Ну что ж? обняться, что ли?
     Аркадий бросился на шею к  своему бывшему наставнику и  другу,  и слезы
так и брызнули у него из глаз.
     - Что значит молодость! - произнес спокойно Базаров. - Да я на Катерину
Сергеевну надеюсь. Посмотри, как живо она тебя утешит!
     - Прощай,  брат!  -  сказал он Аркадию,  уже взобравшись на телегу,  и,
указав на пару галок,  сидевших рядышком на крыше конюшни,  прибавил:  - Вот
тебе! изучай!
     - Это что значит? - спросил Аркадий.
     - Как?  Разве ты так плох в  естественной истории или забыл,  что галка
самая почтенная, семейная птица? Тебе пример!.. Прощайте, синьор!
     Телега задребезжала и покатилась.
     Базаров сказал правду. Разговаривая вечером с Катей, Аркадий совершенно
позабыл о  своем наставнике.  Он  уже  начинал подчиняться ей,  и  Катя  это
чувствовала и  не  удивлялась.  Он  должен был  на  следующий день  ехать  в
Марьино,  к  Николаю Петровичу.  Анна  Сергеевна не  хотела стеснять молодых
людей  и  только для  приличия не  оставляла их  слишком долго наедине.  Она
великодушно удалила от  них  княжну,  которую известие о  предстоявшем браке
привело в слезливую ярость.  Сначала Анна Сергеевна боялась,  как бы зрелище
их  счастия не  показалось ей  самой немного тягостным;  но вышло совершенно
напротив:  это зрелище не  только не отягощало ее,  оно ее занимало,  оно ее
умилило наконец.  Анна Сергеевна этому и обрадовалась и опечалилась. "Видно,
прав Базаров,  -  подумала она,  - любопытство, одно любопытство, и любовь к
покою, и эгоизм..."
     - Дети! - промолвила она громко, - что, любовь чувство напускное?
     Но  ни Катя,  ни Аркадий ее даже не поняли.  Они ее дичились;  невольно
подслушанный разговор не выходил у  них из головы.  Впрочем,  Анна Сергеевна
скоро успокоила их; и это было ей не трудно: она успокоилась сама.

<< >>