NAUA AKTO

Varsovio, la getto. La 23-an de januaro 1942. Ludoviko havas naskightagon. En la malgranda chambro estas Ludoviko, Wanda, Lidia, Sofia kaj David

WANDA — Ludoviko, hodiau vi ighas 17 jara. En malfacilaj jaroj vi elkreskis. Iam, kiam vi estis ankorau eta knabo, mi ofte revis pri la tempo, kiam vi estos plenagha. Mi revis vidi vin studento, mi revis vidi vin edzo, patro, sed nun mia sola revo estas, ke vi estu sana kaj viva.

LUDOVIKO - Dankon, panjo.

SOFIA — Vi ne estas jam knabo, vi tre rapide ighis viro. Kun ni, vi travivis multajn malfacilajhojn kaj turmentojn, sed ili ankorau ne finighis, tial estu vera kaj kuragha viro.

LIDIA — Ankau mi deziras al vi sanon, forton kaj okaze via deksepa naskightago, bonvolu akcepti kiel etan donacon, mian skribilon. Antau multaj jaroj mi achetis ghin en Francujo. Ghi chiam rememorigis al mi la trankvilajn antaumilitajn jarojn, sed de nun ghi estu la via, kaj ghi portu al vi felichon.

LUDOVIKO — Dankon, koran dankon, onjo Lidia.

DAVID — Mi scias, ke vi jam ne estas infano, sed permesu, ke mi donacu al vi tiun etan chokoladon, char nun vi devas esti forta kaj sana.

LUDOVIKO — Dankon, sed nur tiam mi manghos el la chokolado, se vi chiuj gustumos ghin. Ja, de du jaroj jam, ankau vi ne vidis chokoladon.

SOFIA — Ne, ghi estas la via kaj vi mem devas ekmanghi ghin.

DAVID - (sherce) - Kompreneble, vi devas rapide manghi ghin, kaj neniu krom ni eksciu, ke vi manghis chokoladon, kaj chiujn spurojn ni devos neniigi, char ghia apero chi tie estas sekreta.

(Chiuj provas ekridi)

DAVID — Jes, foje, foje, krom panon kaj terpomojn, en la getto oni povas trovi ankau chokoladon, sed tio estas sekreto.

LUDOVIKO — Tiam ni ekmanghu kune la sekreton.

(Chiuj denove ekridas)

DAVID — Diru, Ludoviko, kiu estis via plej shatata okupo antau la milito?

LUDOVIKO - Mi shatis filkaptadi.

DAVID — Bonege. Post la milito mi donacos al vi belegajn fishhokojn. Mi ne estis fishkaptisto, sed mi ege shatas la riverojn. Mi shatis sidi au promeni che la bordo de Vistulo. Por mi la riveroj estas vivo. Post la milito ni kune promenados sur la bordo de Vistulo.

LUDOVIKO — Mi shatas ankau Esperanton, sed chu post la milito iu parolos Esperanton?

LIDIA — Nepre, Ludoviko! La lingvo de la amikeco kaj frateco neniam malaperos!

DAVID - Bela iluzio.

LIDIA — Mi ne komprenas vin, David.

DAVID — Chu vi ankorau kredas, ke se iu germana soldato iam lernis Esperanton, Ii ne murdus nin per tiu sama mano, per kiu iam li trafoliumis la Esperantan lernolibron. Esperanto estis granda iluzio kaj ni ne rajtas mensogi al tiu knabo. Li devas jam reale rigardi la vivon, tiel, kiel chiutage li rigardas la morton.

SOFIA — Iluzio, sed kiel ni vivus se ni ne havus ech tiun iluzion.

WANDA - Eble David pravas. Ni tiel forte kredis je Esperanto, je la amo kaj frateco, sed Esperanto alportis al ni nur mizeron kaj suferon.

LIDIA - Wanda, vi ne rajtas tiel paroli, kaj tre bone komprenas, ke ne pro Esperanto suferas ni kaj tiom da homoj.

WANDA - Se ne pro Esperanto ni suferas, kie estas Adamo? Kial oni arestis lin? Kial jam du jarojn ni nenion scias pri li? Kial? Char li estas la filo de Zamenhof, la filo de tiu kiu kreis Esperanton kaj tial li devis malaperi au eble li jam delonge mortis kaj ni ne scias kiam kaj kie.

SOFIA — Wanda, trankvilighu! Mi estas certa, ke Adam vivas.

WANDA — Ne! Nenio jam povas trankviligi min. Mi perdis esperon je chio. Pli bone estus, se ni reale rigardu la vivon, kiel diris David.

DAVID — Jes, mi kredis, mi kredis, ke Esperanto vere povas proksimigi kaj fratigi la homojn, sed chiam kaj chie oni rememorigis al mi, ke mi ne estas homo, sed hebreo, kaj tiam mi komprenis, ke ne pri la mondo kaj homaro mi devas pensi kaj agi, sed pri mia povra hebrea popolo, kiu neniam havis landon kaj lingvon.

LIDIA — Mi ne kredas, ke vi tiel pensas. Antau chio ni estas poloj, char chi tie ni naskighis kaj vi mem diris, ke vi amas Vistuion, Ja, ne estas polo kiu ne amas tiun chi riveron.

DAVID — Ne. Mi estas hebreo! Ni chiuj estas hebreoj kaj vi Ludoviko, neniam forgesu, ke ankau vi estas hebreo.

SOFIA — Lasu, Ludovikon, li estas sufiche agha kaj li bone scias kio li estas.

DAVID - Jes, li estas sufiche agha, kaj baldau ankau li devos montri, ke li estas vera hebreo.

WANDA — Pri kio vi aludas? Mi petas vin, bonvolu ne paroli pri tio. Mi ne permesos! Mi ne permesos al mia infano partopreni en tio!

DAVID - Ni ne havas alian eblecon. De neniu ni povas atendi helpon. Au ni mortu silente, au ni kunigu niajn lastajn fortojn kaj ni kontraustaru al tiu amasa buchado.

LIDIA - Tio ne eblas! Malfortaj, malsanaj olduloj, inoj, infanoj ne povas kontraustari. Ni chiuj estas en la manoj de Dio.

DAVID - Dio, Dio. Chu tiel shtonkora estas via Dio? Antau du jaroj, kiam oni fermis min chi tie, eble mi ankorau kredis en Dio. Mi esperis, ke iu helpos al mi kaj mi forkuros, ke iu kashos min ie, sed nun mi jam scias, ke ankau min atendas la gaskamero, kaj pli bone estus se mi ne enirus ghin kun klinita kapo.

LUDOVIKO - Ankau mi ne shatas morti kiel shafo.

DAVID - Vi sola komprenis min, Ludoviko. Vera viro vi estas!

WANDA - Dio mia! Ludoviko, vi ne audas kion vi parolas! Mi petas vin, David, pro Dio, ne parolu plu pri tio. Ludoviko ankorau estas infano. Eble baldau la milito finighos kaj oni liberigos nin. Mi komprenas vin, sed mi estas patrino. Mi perdis mian edzon kaj mi ne deziras perdi ankau mian filon.

SOFIA - David, ankau mi petas vin, ne parolu plu pri tio. Ludoviko ankorau ne estas memstara.

(Audighas etaj frapoj kaj en la chambron eniras virino)

NAJBARINO — Bonan vesperon, sinjorinoj, bonan vesperon, sinjoro.

WANDA - Kio okazis, Rahhel?

NAJBARINO - Mia filo, sinjorino Wanda, estas tre malsana. Li havas altan febron, li deliras. Mi petas vin, bonvolu veni vidi lin.

WANDA — Tuj mi venos, Rahhel.

LUDOVIKO — Ankau mi venos kun vi, panjo. Mi ne lasos vin sola!

NAJBARINO— Koran dankon, sinjorino Wanda, koran dankon kaj pardonu min, sed ankau vi estas patrino kaj vi komprenas min.

(Wanda kaj Ludoviko surmetas mantelojn kaj eliras kun la najbarino. En la chambro restas Sofia, Lidia kaj David)

LIDIA - David, mi neniam supozis, ke vi tiel parolos pri Esperanto. Iam, vi ech poemojn verkis en Esperanto.

DAVID — Jes, sed nun mi vidas, ke Esperanto estas tute senutila kaj post la milito neniu vershajne scios ke tiu chi lingvo iam ekzistis.

LIDIA — Neniam mi pensis, ke tiel kruela vi estas. Esperanto estas la sola kiu restis por mi kaj al neniu mi permesos tiel paroli pri Esperanto.

DAVID — Mi bedauras, sed ni devas akcepti la realon.

LIDIA — Ne! Mi ne deziras plu auskulti vin.

DAVID - Tiam... Adiau.

(David foriras)

SOFIA — Lili, mi petas vin, bonvolu trankvilighi.

LIDIA — Sofi, mi ne povas plu elteni. Mi ne povas... Vere ke ni suferas, vere ke ni estas kondamnitaj al morto, sed chu Esperanto kulpas pri nia sorto? Chu pachjo ne kreis ghin por la bono de la homaro? Eble mi tre kredas je Esperanto, sed se mi ne kredus, se vi ne kredus, se iu alia ne kredu je ghi, Esperanto vere malaperus.

(Ekstere audighas pafoj. Sofia kaj Lidia konstemighas. Iom da tempo ili staras senmovaj. Subite la pordo malfermighas kaj la chambron eniras Jozefo, spiranta peze)

SOFIA — Jozefo, kio okazis, Jozefo!?

JOZEFO — Jhus oni pafmortigis Davidon Dembskin. Li ankau pafis kaj eble li vundis unu el la germanaj soldatoj. Mi sukcesis kashi min en la enirejo de la domo, sed mi klare vidis kiel David falis sur la straton.

LIDIA - (ekkrias) - David!

SOFIA - Chu!

JOZEFO — Jes. Li estis. Mi klare vidis lin. Chu li estis chi tie?

LIDIA — (plore) — Jes. Mi mortigis lin! Mi mortigis lin! Mi forpelis lin! David, neniam plu mi vidos vin!

SOFIA - Lili! Lili!

LIDIA - Ne! Lasu min!

SOFIA - Lili.

LIDIA — Dio mia! Neniam mi vidos lin! Neniam!

JOZEFO — (post eta pauzo) — Fraulino Lidia, chio estas preta. Chi-vespere ni povos ekiri. Chi-vespere vi forlasos la getton kaj niaj konatoj kashos vin en Varsovio.

LIDIA — Mi petas vin, Jozefo, lasu min! Nenien mi iros! Lasu min! Mi devas morti chi tie!

JOZEFO - Fraulino Lidia, bonvolu pripensi. Eble morgau ni provus ankau Ludovikon kaj sinjorinojn Sofian kaj Wandan eltiri el la getto.

LIDIA — Ne, Jozefo! Mi jam diris, kaj se vi estimas min, bonvolu ne veni plu chi tien, char ankau por vi estas danghere. Tio estas mia sorto kaj nenion ni povas fari kontrau la volo de Dio.

SOFIA — Lili, pripensu! Eble vi sukcesos elshtelighi.

LIDIA - Ne, Sofi! Mi jam decidis! Mi ne povas lasi vin, Ludovikon kaj Wandan chi tie. Iru, Jozefo, danghere estas chi tie.

JOZEFO - Ghis revido, sinjorino Sofia, ghis revido fraulino Lidia.

SOFI kaj LIDIA — Ghis revido, Jozefo.

(Jozefo foriras)

LIDIA - (post eta pauzo) - Sofi, David plu ne vivas. Chu tio ne estas terura inkuba songho? Chu nia tuta vivo ne estas nur songho? Kiai ni ne povas vekighi en tia mondo, kie ne estas malsato, pafoj, murdoj... Kial ni ne povas reveni en la sunaj infanaj tagoj, kiam vivis pachjo, panjo kaj kiam chio estis tiel simpla kaj klara.

(Audighas frapoj kaj en la chambron eniras kelkaj soldatoj kun Adler, kiuj direktas la pafilojn al du virinoj. Adler staras senmova dum la soldatoj traserchas la chambron. Lidia per mallauta vocho parolas al la publiko)

LIDIA — Iam mi deziris traduki chiujn polajn librojn en Esperanton... lam mi deziris havi infanojn... Eble la morto ne estos tiel terura. Ni mortos, sed novaj homoj venos. Ili ne forgesu pri la forto kaj la volo per kiuj ni laboris, kredis, vivis.

Fino


<< >>