POSTPAROLO

Tiu chi dokumenta dramo, verkita de Julian Modest, pri la lastaj jaroj el la vivo de Lidia Zamenhof, estas bildigo de unu el la pluraj terurajhoj, kiuj okazis dise en Europo dum la dua mondmilito fare de la fashisma invado.

La verkisto kun sugestia forto donas la vortojn en la bushojn de la rolantoj, ni vere sentas iliajn suferojn, senpovon kaj ni sentas, ke konsciante pri sia senkulpeco ili devas barakti inter la espero kaj la senespereco pri la transvivo. Ili volas savi unu la alian, dum la malsatmizero ili volas transdoni la solan havatan terpomon al la aliaj. Ili kredas, ke Esperanto estas lingvo, kiu kunligas la homojn, tamen kiam en la loghejo de alia judo la Hauptsturmfuhrer Adler kontrolis la legitimilojn de la parencoj, chiuj neadis la scipovon de Esperanto, ech se iu konfesis tion, la aliaj tuj replikas, ke tio ne estas vero, por savi la vivon de la alia. Ili chiuj scias, ke lau la germanoj la artefarita lingvo de la juda pola doktoro Zamenhof volas unuigi la judaron por komerci kaj regi la popolojn.

Lidia, la filino de Zamenhof, kiu fiere konfesas la instruadon de Esperanto brave eltenis che sia konvinkigho, kaj, kvankam shi havis eblecon por sin savi, tamen shi ghis la lasta minuto persistis che sia parencaro.

Nuntempe ankau milionoj da homoj vivas en la mondo, kie la malsatantaj patrinoj tenas en siaj brakoj la skeletajn infanojn, au ghuste sin kashas de antau la armiloj de la persekutantoj, atendante la liberecon. En la nuna tempo la homoj chiam pli forte sopiras pri tio, ke la homoj, la popoloj ne timu, ili ne estu malamiko unu al la alia, sed estu fido inte la popoloj.

La nuna jarcento estas duflanka, unu parto montras miraklon pri la teknika evoluo kaj la alia flanko estas tuta terurajho kaj ciniko.

Dum nia nuna vivo homo kauzas suferon, doloron al la alia homo sekve de tio la homo povas chesigi tiun timon, pere de forta pacvolo kaj paca kunlaboro!

D-ro Imre Pethes

<<