OKA AKTO

La scenejo prezentas etan obskuran kelon. Enla kelo estas du tabloj kaj primitiva stablo. Malantau la stablo staras eta breto sur kiu estas kelkaj boteloj. Che la stablo staras Isak, la posedanto de la kelo. Che unu el la tabloj sidas Jakob, mezagha viro, che alia tablo sidas junulino.

ISAK - (al Jakob) — Drinku, Jakob, drinku, granda estas via doloro.

JAKOB — Granda, granda. En unu tago perdi edzinon kaj du infanojn.

(Jakob turnas sin al la nekonata junuttno)

JAKOB — Estimata sinjorino, kiam mi revenis hejmen, mi trovis neniun. La pordo estis larghe malfermita kaj sur la sojlo kushis shueto de mia sepjara filino. Nur unu sola eta shueto restis hejme. Poste la najbaroj diris, ke estis kontrolo. Ili nur audis la kriojn de mia edzino kaj la ploradon de la infanoj. Mia edzino kriis mian nomon: "Jakob Jakob!" Nur duonhoron mi malfruis, kaj m trovis — neniun, nek la edzinon, nek la infanojn...

ISAK — Kion vi povus fari, se vi estus hejme?

JAKOB — Nenion. Vere nenion, sed en tiu chi lasta momento mi almenau estus kun ili. Isak, donu glaseton da brando al tiu chi sinjorino.

(Isak alportas glason da brando kaj donas ghin al la junulino)

JAKOB - Bonvolu, sinjorino, trinku ghin je memoro de miaj edzino kaj infanoj. Mi ne konas vin, sec nun ni chiuj havas la saman sorton. Nun, chi tie ni chiuj estas parencoj kaj konatoj. Chu ne, Isak?

ISAK - Jes, Jakob. Nun ni chiuj estas en la kaptilo.

JAKOB — Jes, ni chiuj sidas kune en kaptilo, en lupa kavo. Sed vi estas kuragha homo, Isak. De kie vi prenis tiun kuraghon fari trinkejon en la getto. Trinkejo en la getto! Nekredeble! Trinkejo, kiun preskau neniu konas. Au almenau la germanoj ankorau ne ekflaris ghin. Por tio vere necesas kuragho. Kaj diru al mi, kiel vi sukcesas en tiuj diablaj tagoj, kiam ech pano ne estas, kiel vi sukcesas liveri brandon en tiu chi fia kavo.

ISAK — Chio eblas, Jakob. Mono malfermas chiujn pordojn.

JAKOB — Vi estas vera hebreo. Mi certas, ke ech en la infero vi faros trinkejon.

ISAK — Eble. Ja la homoj bezonas ne nur panon, sed ankau — brandon. Iuj ne povas vivi sen pano, aliaj — sen brando.

JAKOB — Jes, vi pravas, amiko. Eble bone estas, ke vi estas chi tie, char kion mi faros sola, sen edzino, sen infanoj? Nur eta shueto restis sur la sojlo de mia malplena domo. Nur eta shueto...

ISAK — Trinku, trinku, Jakob, ne pensu pri tio. La milito baldau finighos kaj viaj edzino kaj gefiloj revenos hejmen.

JAKOB - Dankon, Isak, dankon pri la bonaj vortoj, amiko. Donu ankorau unu glaseton al tiu chi sinjorino. Kaj vi, sinjorino, chu vi ofte venas chi tien?

ISAK — Kial vi demandas tion? Ja, nun ni chiuj estas parencoj, kaj chiuj venas chi tien kiam oni deziras.

JAKOB - Jes, vi pravas. Nun, neniu devas demandi ion, ech neniu devas paroli. Nun al ni estas malpermesata chio. Ni ne rajtas ech spiri.

(En tiu ti momento la trinkejon eniras la frenezulo)

FRENEZULO - Bonvolu, estimataj sinjoroj, donu al la regho de la almozuloj en la getto, peceton da pano, peceton malmolan, acidan panon. Bonvolu, estimataj kaj bonkoraj sinjoroj, donu al la regho peceton da pano, au se vi ne havas panon, mi volonte akceptos de vi terpomon au ovon.

JAKOB - De kie aperis tiu?

ISAK — Eble iu diris al li pri la trinkejo, kaj hodiau jam dufoje li estis chi tie.

FRENEZULO — Bonvolu, estimataj gesinjoroj, donu al la regho de la almozuloj en la getto nur peceton da pano, peceton malmolan, acidan panon.

ISAK - For, stultulo!

FRENEZULO - Aha, ci rifuzas doni al cia bonkora regho peceton malmolan, acidan panon. Ci, kiu banighas en brando, kiam la homoj kaj mem la regho ne havas peceton rnalmolan, acidan panon.

ISAK - For!

FRENEZULO —Chiuj vi mortos! Chiuj vi mortos! Nur tri personoj vivos eterne; Hitler - la eminenta murdisto, Aron — la diligenta tombofosisto, kaj mi — la regho de la almozuloj en la getto.

JAKOB — Sed se li tiel kriachas, baldau ankau la germanoj estos chi tie.

ISAK - For, stultulo!

FRENEZULO — Trinku vian brandon, banighu en via brando, manghu vian monon, sed chiuj vi mortos kaj nur mi sola havos la honoron akompani vin ghis la alia mondo.

(Isak provas kapti la frenezulon kaj pusi lin al la pordo)

JUNULINO - (al Isak) - Lasu lin! Antau nelonge vi diris, ke nun ni chiuj estas parencoj kaj konatoj.

ISAK - Sed kion mi faru, se chiutage kvinfoje li venas chi tien?

(Isak tiras la frenezulon al la pordo. La frenezulo krias)

FRENEZULO - Chiuj vi mortos! Chiuj vi mortos!

JUNULINO - Lasu lin!

(Isak lasas la frenezulon)

JUNULINO (al la frenezulo) - Venu chi tien.

(La junulino donas al la frenezulo el sia pano)

JAKOB - Estimata sinjorino, ne necesas doni al li panon. Tutan tagon li vagadas sur la stratoj kaj eble li havas pli da pano ol vi.

(La junulino nenion respondas)

FRENEZULO - Dankon, koran dankon, vi helpis al malsata regho, al regho, kiu forgesos vin neniam. Sed tiuj gravmienaj sinjoroj mortos, kaj mi sola akompanos ilin ghis ilia eterna loghejo, ghis ilia lasta, komforta kaj silenta loghejo. Drinku vian acidan brandon, dormu sur via kashita mono, sed baldau ankau vi mortos...

(En tiu chi momento audighas pashoj kaj kelkaj germanaj soldatoj kun Adler eniras la drinkejon)

ADLER - Levu la manojn!

(Isak, Jakob kaj la junulino ekstaras kun levitaj manoj. Unu el la soldatoj iras al la breto kaj faligas chiujn botelojn kiuj estas tie. Alia soldato pushas Isakon, Jakobon kaj la junulinon al la pordo, sed la frenezulo ekstaras antau la soldato kaj provas defendi la junulinon. La soldato pafas kontrau li, sed la frenezulo ne tuj falas kaj komencas krii)

FRENEZULO - Dankon, dankon. La regho de la almozuloj en la getto ekveturas al la alia mondo. Tie oni akceptos min solene.

(La soldato ankoraufoje pafas. La frenezulo falas. La soldatoj forkondukas Isakon, Jakohon kaj la junulinon)

Mallumo


<< >>