DUA AKTO

La kabineto de Standartenfuhrer Wilhelm Schulz. La kabineto estas ornamita per portreto de Hitler. Schulz sidas che la skribotablo kaj trafoliumas kelkajn dosierojn.

SCHULZ (legas) - Peter Kunze, Alfred Thom, Dieter Arnold, Robert Adler. Hauptsturmftihrer Robert Adler, naskita la 28-an de augusto 1910 en Leipzig. Devenas de pura arja familio. Lia patro Peter Adler estas posedanto de viandvendejo en Leipzig. En 1932 Hauptsturmfiihrer Adler ighis membro de la partio.

(Schulz tushas etan butonon kaj en la kabineton eniras soldato kiu salutas lin)

SCHULZ - Hauptsturmfuhrer Adler venu chi tien!

SOLDATO Jes, Herr Standartenfuhrer.

(La soldato salutas kaj foriras. Postnelonge Hauptsturmfuhrer Adler, juna oficiro, eniras la kabineton de Schulz)

ADLER — Herr Standartenfuhrer, Hauptsturmfuhrer Adler estas chi tie lau Via ordono.

(Schulz salutas lin neglekte)

SCHULZ — (post eta pauzo) — Krom la germanan lingvon, kian alian lingvon vi parolas, Hauptsturmfuhrer Adler?

ADLER — Mi parolas nur la germanan lingvon, Herr Standartenfuhrer.

SCHULZ — Chu vi ne eraras, Hauptsturmfuhrer? En via dosiero estas menciite, ke de 1931 ghis 1935 vi partoprenis en iu suspektinda Nacisocialisma Movado, kiu disvastigis kaj propagandis lingvon artefaritan.

ADLER - Jes. Mi lernis Esperanton, char mem Nietzsche en siaj verkoj skribis pri estonta lingvo universala.

SCHULZ — Sed ne pri lingvo elpensita de judo, Hauptsturmfuhrer Adler. Vi certe bone konas la vortojn de Fuhrer, kaj mi ne devas klarigi al vi, ke la judoj delonge esperis, ke per unu lingvo universala (ekzemple Esperanto!) ili povus pli facile regi la popolojn kaj la mondon.

ADLER — En 1935 mi mem eksighis el la Nacisocialisma Esperanto-Movado.

SCHULZ - Kaj en 1936 estis likviditaj chiuj Unuighoj de Lingvoj Artefaritaj. Tamen via memeksigho ne signifas, ke vi tute forgesis la nomon de la judo Zamenhof. Sed vi, Hauptsturmfuhrer Adler, ne nur unufoje montris, ke vi estas brava, fidela soldato kaj vi diligente servas al nia Fuhrer kaj al la partio. Vian partoprenon en la Nacisocialisma Esperanto-Movado mi rigardas junula enlogigho, momenta entuziasmo de junulo, kiu ne komprenis la grandan dangheron de tiu chi juda lingvo.

Via dosiero kushas en mia tirkesto kaj neniu ekscios, ke iam vi estis membro de la Nacisocialisma Esperanto-Movado.

ADLER — Mi dankas, Herr Standartenfuhrer.

SCHULZ - Cetere, kiu tago estas hodiau?

ADLER - La 28-a de septembro, Herr Standartenfuhrer.

SCHULZ - La 28-a de septembro 1939. Nia armeo jam dudekok tagojn estas en Pollando. Kion vi entreprenis por establi la Novan ordon chi tie, Hauptsturmfuhrer Adler?

ADLER - Mi agas lau la ordonoj, Herr Standartenfuhrer.

SCHULZ - Eminente. Hodiau ni ricevis specialan ordonon rekte de la chefo de la Sekureca Polico kaj Sekureca Servo, Reinhard Heydrich.

ADLER Mi auskultas, Herr Standartenfuhrer.

SCHULZ Mi opinias, ke vi plej bone povas plenumi tiun chi ordonon, Hauptsturmfuhrer Adler.

ADLER - Mi auskultas, Herr Standartenfuhrer.

SCHULZ — Devos esti arestitaj; la filo de Zamenhof, Adam Zamenhof, chefdoktoro de Varsovia Juda Hospitalo, lia edzino Wanda Zamenhof — kuracistino, kaj ilia filo Ludvig Zamenhof, la du filinoj de Zamenhof — Sofia Zamenhof — ankau kuracistino kaj Lidia Zamenhof — lau profesio, juristino.

ADLER — Mi auskultas, Herr Standartenfuhrer.

SCHULZ - Ni devas jam tute chesigi tiun chi iluzion pri lingvo internacia. Delonge pasis la tempo de nekuraceblaj Paneuropaj miksrasuloj.

ADLER - Mi auskultas, Hen Standartenfuhrer.

(Adler salutas kuj foriras. Schulz restas sola)

SCHULZ — Esperanto! Ankorau unu juda elpensajho. Nur la judoj kapablas elpensi sennombrajn idiotajhojn por frenezigi la mondon. Jesuo inventis la kristanismon; Marx - komunismon kaj tiu chi mizera doktoro — Esperanton. Kiel li imagis, ke iam la tuta mondo parolos lian artefaritan lingvachon kaj ghi unuigos la judaron por regi la popolojn? Au chu Esperanto ne estas la plej nesuspektinda kondukilo de la bolshevismo? Chu ne tre similaj estas la verda kaj la rugha steloj? Fiajho kiu celas shablonigon de la homaro kaj sennaciecigon. Sed, chi tie, en la nesto de la judaro, mi elradikigos tiun chi herbachon. La mondo forgesos, ke iam ghi ekzistis.

Mallumo


<< >>