TRIA AKTO

La loghejo de gesinjoroj Minc che strato Foch 6., Varsovio. En la chambro estas Lidia, Ludoviko, Janina, Minc, fratino de Wanda kaj d-ro Henriko Minc, edzo de Janina. La tablo estas preta por tagmangho.

JANINA — Kio okazis hodiau? Nek Adam, nek Wanda, nek Sofia alvenis tagmanghi. La manghajho tute malvarmighos.

LIDIA — Eble hodiau ili havas multan laboron kaj restis tagmanghi en la hospitalo, au eble ili tute ne havos tempon tagmanghi.

JANINA — Laboro, laboro! Kial ili devas ghis noktomezo labori? Ja oni ne scias, kio okazos morgau . Preskau chiutage oni pafas ekstere, la domo de Zamenhof, sur strato Krolewska, delonge estas detruita. Jam delonge ni devus forlasi Varsovion.

LIDIA — Ghuste nun, kiam la hospitalo estas shtopita per malsanuloj, ni ne rajtas foriri.

JANINA — Jes, char baldau ankau ni estos inter ili, char senfina laboro lacigos kaj senfortigos ankau Adamon, ankau Wandan kaj Sofian.

HENRIKO - Foriri, foriri. Kien? En la tuta lando la situacio estas sama. Oni povas kashi sin por monato, por du..., sed por chiam — ne eblas. Kaj se iu timas ion, au se iu deziras kashi sin - la plej sekura loko estas la chefurbo. Chi tie la loghantaro estas multnombra kaj tial la loghado en Varsovio estas pli sekura. Kiu loghas en la chefurbo, neniam mortos pro malsato. Chi tie ni havas konatojn. Nur chi tie ni povas helpi al iu kaj oni povas helpi al ni.

LIDIA — Sed mi ne komprenas, kial ni devus forkuri, kial ni devus kashi nin? Kian delikton au krimon ni faris?

JANINA - Sufichas, ke ni estas hebreoj. Chu vi ne audas, ke delonge Hitler promesas, ke li "solvos" la hebrean problemon?

LIDIA — Sed eble tio ne estos tiel terura, kiel vi imagas.

HENRIKO - Vi devas esti pli trankvila, Janina.

JANINA — Ne, mi plu ne povas atendi kaj mi iros en la hospitalon por vidi kio okazis kun Wanda, Adam kaj Sofia.

LIDIA — Vi bone scias, kiam estas multa laboro, Adam ne povas forlasi la hospitalon kaj reveni hejmen tagmanghi. Kaj se li estas tie, ankau Wanda kaj Sofia devas esti tie, char ili plej bone povas helpi al li.

(Audighas frapoj sur la pordo)

JANINA — Iu venas. Eble germanoj!

HENRIKO — Ne voku la diablon, char ghi aperos. La germanoj ne tiel frapas.

LIDIA - Eble konato!

(Henriko iras malfermi la pordon. Postnelonge kun li alvenas viro, kiu embarasite salutas la virinojn)

JOZEFO — Bonan tagon, sinjorino Janina, bonan tagon, fraulino Lidia.

JANINA — Jozefo, kio okazis? Kial vi estas maltrankvila?

JOZEFO — Antau duonhoro en la hospitalo alvenis SS-soldatoj kaj arestis d-ron Adamon, Wandan kaj Sofian.

JANINA — Dio mia! Mi sciis! Chu vi vidis!

JOZEFO — Vershajne tio estas ia eraro kaj oni baldau liberigos ilin.

JANINA — Ne! Tio certe ne estas eraro kaj postnelonge la SS-anoj venos ankau chi tien! Ni devas tuj forkuri!

HENRIKO - Jam estas malfrue.

LIDIA — Kuri, kuri. Kien? Adam, Wanda, Sofia estas en la policejo. Chu ni ne povus helpi ilin per io? El le ili bezonas nutrajhon au vestojn.

JOZEFO — Estus malprudente se nun iu el vi irus al la policejo.

JANINA - Sed kial vi sidas? Pro Dio, Henriko, elpensu ion! Mi ne deziras iri al la policejo.

HENRIKO — Trankvile, Janina. La germanoj estas precizaj. Se ili bezonos nin, ili trovos nin ech en la infero. Sed vi, Jozefo, ne devas minuton plu resti chi tie. Se ili trovos vin chi tie, ankau vin ili arestos.

JOZEFO — Tamen... mi ankorau povus helpi vin per io.

HENRIKO — Vi sciigis nin kaj tio sufichas. Nun la germanoj ne havos la plezuron surprizi nin, kaj ni jam scias, kie estas Adam, Sofia kaj Wanda. Tamen tempo kuras, kaj vi devas tuj forlasi tiun chi domon.

LIDIA — Dankon, Jozefo, iru, iru! Vi sola havas ankorau eblecon savi vin.

JOZEFO — Ghis revido, sinjorino Janina, ghis revido fraulino Lidia, ghis revido, Henriko, Ludoviko. Mi esperas, ke oni ne venos chi tien, kaj morgau ni renkontighos denove.

HENRIKO - Iru jam!

LIDIA — Iru rapide, mi petas vin!

(Jozefo foriras)

JANINA — (post ioma silento) — Eble li jam estas sur strato, sur la largha kaj suna strato. Li libere, trankvile pashas, au eble li kuras, sed ni senmovaj sidas chi tie, kiel en buchejo. Ni senmovaj atendas ilian alvenon. Kial vi sidas? Kial vi silentas? Kial vi ech vorton ne diras, au vi esperas, ke en nian etan kaj silentan domon neniu venos, kaj ni senmovaj restos chi tie por chiam. Jes, ni sidos chi tie, ni ne eliros sur la straton, char oni povos kapti nin ankau tie, same kiel oni kaptis Adamon, Wandan, Sofian.

HENRIKO - Janina kara, mi petas vin, ne parolu. Nun vere ni estas senpovaj.

JANINA - Au eble estos pli bone, se nun ili alvenos, en tiu chi momento, char estas terure atendi ilin, horojn, tagojn, monatojn...

HENRIKO - Eble ili ne estas tiel saghaj kaj ili ne preparos por ni tian fajnan turmenton. Se ili decidis aresti nin, ili arestos nin nun, au eble post horo au du; au se ili ne bezonas nin — ili venos neniam.

LIDIA - Sed kion ni faris? Kial ni devas timi?

JANINA - Chu vi ankorau ne komprenis, kara Lili? Ni naskighis hebreoj. Tio estas nia plej granda kulpo.

(Audighas frapoj)

HENRIKO - Niaj "gastoj" alvenis. Mi petas vin, Janina, ne ploru. La larmoj kaj lamentoj ne helpos.

(La chambron eniras Adler kun kelkaj soldatoj)

ADLER - Gesinjoroj, bonvolu montri viajn legitimilojn por kontrolo.

(Henriko, Lidia kaf Janina donas siajn legitimilojn. Adler prenas unue la legitimilon de Lidia)

ADLER - (legas) — Lidia Zamenhof. Jes. (redonas la legitimilon al Lidia) — Dankon.

(Adler prenas la legitimilon de Janina)

ADLER (legas) - Janina Minc. Chu vi estas parencino de familio Zamenhof?

JANINA - Ne. Ne. Nur mia fratino estas edzino de d-ro Adam Zamenhof.

ADLER - Chu ankau vi parolas Esperanton?

JANINA — Ne. Neniam en mia vivo mi lernis tiun chi lingvon.

(Adler redonas shian legitimilon)

JANINA — Dankon, sinjoro oficiro, koran dankon.

(Adler prenas la legitimilon de Henriko)

ADLER — (legas) — Hernik Minc. Vi estas la posedanto la domo. Chu ne?

HENRIKO - Jes, sinjoro.

ADLER — Chu vi estas esperantisto?

HENRIKO - Jes.

JANINA — Ne, tio ne estas vero. Li mensogas!

LIDIA — Tio ne estas vero. Nek li, nek shi estas esperantistoj. Ili neniam okupighis pri Esperanto kaj se vi, sinjoro oficiro, serchas esperantistojn kaj parencojn de d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, en tiu chi domo nur mi estas lia parencino, char estas lia filino kaj nur mi parolas Esperanton. Gesinjoroj Minc neniam interesighis pri la Lingvo Internacia.

ADLER — (montras Ludovikon) — Kiu estas tiu knabo?

LUDOVIKO — Mi estas Ludoviko Zamenhof — la filo de de Adam Zamenhof.

ADLER — (al la soldatoj) — Konduku ilin chiujn!

JANINA — Kien vi portas nin, sinjoro oficiro? Nepre estas eraro. Ni neniam okupighis pri Esperanto. Ni ne interesighis pri tiu lingvo...

(La soldatoj forkondukas ilin kaj malantau la kulisoj ankorau audighas la voco de Janina)

JANINA — Sinjoro oficiro, nepre estas eraro. Ni neniam okupighis pri Esperanto...

Mallumo


<< >>