NI VIVOS


Rolantoj

Lidia Zamenhof

Sofia Zamenhof — shia fratino, kuracistino

Wanda Frenkel — bofratino de Lidia kaj Sofia

Ludoviko Zamenhof — filo de Adam Zamenhof kaj Wanda

Janina Minc — fratino de Wanda

Henrik Minc — edzo de Janina

Jozef Arsenik — amiko de la familio Zamenhof

David Dembski — juna juristo

Standartenfuhrer Wilhelm Schulz

Hauptsturmfuhrer Robert Adler

Almozulo

Jakob

Isak — drinkejmastro

Junulino

Najbarino

Komercisto

Flegistino

Germanaj soldatoj

La agado okazas en Varsovio kaj en Varsovia getto inter la jaroj 1939-1942.


UNUA AKTO

Sur la scenejo regas mallumo. Bluluma reflektoro lumigas nur la dekstran antauan angulon de la scenejo kie estas skribotablo. Che la skribotablo sidas Lidia, vestita en blanka robo, iom pli longa, simila al noktochemizo. Proksime che la skribotablo videblas ankau lito.

En la malluma parto de la scenejo estas granda baptovazo. Kelkajn metrojn, antau la baptovazo, estas cherko kun arghenta kruco, sed pro la mallumo la publiko ankorau ne vidas la baptovazon kaj cherkon.

Lidia sidas che la skribotablo kaj skribas leteron, pli ghuste shi mallaute eldiras la tekston de la letero.

LIDIA - Krolewska 41.

Varsovio, Polujo la 26-an de majo 1939

Miaj karaj Gesamideanoj,

Jam de kelka tempo via letero kushas sur mia skribotablo, sed longe mankas la tempo respondi. Hodiau venis libera horo, mi profitas tion por skribi al vi.

Kiel vi jam scias, mi ne povas viziti vin en via kampara hejmo. Mi estas for de vi, en Polujo, kaj ne antauvidas iajn baldauajn vojaghojn. La pensoj feliche konas nek limojn, nek pasportojn, nek doganojn, nek la neceson acheti bileton — kaj ili vojaghas super la landlimoj. Kaj en tiu chi maniero mi estas en via abelbieno en Provenco.

Multe mi dankas vin pro via deziro, ke mi eventuale disponu la autorajn rajtojn de viaj "Rememoroj"... sed mi preferas, ke ne okazu simila evento! Jes, mi estas pli juna ol vi — sed baldau povos veni tempo, kiam juneco kaj forto restos senpovaj kontrau furiozo malkatenita de homaj manoj, kiam la milita monstro malfermos sian faukegon. Pli sekuraj vi estos tiam en la izolita bieno en Provenco, ol mi en la chefurbo. Sed antau chio ni devas memori, ke ni estas chiuj en la manoj de Dio. Ni dependas de Li, Li estas nia rifughejo kaj shildo.

Kun granda intereso mi legis la anglajn broshurojn, kiujn vi sendis al mi, rilate al la Henry George-Movado. (Chu mi iam skribis al vi, ke mi faris paroladon pri Esperanto en la Henry George Klubo en Cleveland, en Usono?) Mi tre dankas vin pro tiuj sendajhoj.

Pri mi mem mi ne multe povas al vi rakonti. Kiel mi diris antaue, mi ne povas fari iajn vojagh-planojn. Ech al la Kongreso mi ne iros. Mi gvidas nun en Varsovio du Esperanto-kursojn kaj kvankam ili ne estas tiel kontentigaj kiel iafoje okazadis en Francujo, mi estas felicha, ke almenau tio estas ankorau farebla. Kiel ajn nigraj estos la nuboj super la chielo de la homaro, kiel ajn teruraj tondroj el ghi pafos — pasos la nuboj kaj denove ekbluos super la mondo la Chielo.

Jam certe brave laboras la bonaj laboremaj abeletoj. Ili portu al vi dolchan mielon, ridetu al vi la suno de Provenco, kantu birdoj kaj murmuru la verdajho!

Kun koraj salutoj via Lidia Zamenhof

P.S. Al via lasta letero estis aldonitaj du respondkuponoj. Mi tre dankas vin pro via delikateco - sed tio estas nenecesa. Ne faru tion plu, mi petas!

Lidia lasas la skribilon kaj ekdormas che la skribotablo. Por momento la tuta scenejo dronas en mallumo kaj tuj poste lumighas per rugha lumo la centra parto de la scenejo kie videblas vico da homoj kiuj pene iras en rondo de la baptovazo al la cherko kaj reen. La homoj estas vestitaj en blankaj noktochemizoj kaj iliaj movoj estas movoj de frenezuloj. Lidia staras en la mezo de la rondo kaj timeme kuras de unu flanko al alia, sed shi ne povas eskapi tiun chi vivan homan rondon.

LIDIA - (terurite krias) — Kie estas panjo? Kie estas mia panjo?

(Nur ridegoj respondas al shi)

LIDIA — (krias) — Kie estas panjo? Kies estas mia panjo?

(La homoj en la blankaj noktotemizoj prenas la manojn unu de la alia, kaj komencas salti kaj krii)

LA HOMOJ — Ni konstruos unu grandan rondon familian.

(En tiu chi momento la cherko malfermighas kaj el ghi eliras flegistino. Lidia alkuras shin demandi)

LIDIA — Kie mi estas? Bonvolu diri, kie mi estas?

(Sed la flegistino freneze alrigardas shin, kaj komencas tondre ridi)

La tuta scenejo denove dronas en mallumo. Audighas nur obtuzaj foraj kaj frenezaj ridoj. La bluluma reflektoro lumigas denove la skribotablon che kiu dormas Lidia. Lidia subite vekighas kaj komencas krii.

LIDIA - (krias) - Dio mia! Dio mia!

(En la chambron kuras Sofia kaj Wanda)

SOFIA - Lili, kio okazis? Kial vi krias?

WANDA - Lili, chu vi ankorau ne dormas?

LIDIA - (ankorau maltrankvila) - Mi songhis. Mi songhis teruran songhon...

WANDA - Chu mi portu akvon?

LIDIA - Ne. Ne. Dankon.

SOFIA - Kion vi songhis?

LIDIA - Mi serchis panjon... kaj mi trovis min en grandega hospitalo, pli ghuste frenezulejo, kie la frenezuloj saltis, kriis, ridis... Mi vane provis eliri, ne eblis... kaj kiam mi perdis chiun esperon, de ie aperis flegistino. Mi alkuris shin, sed ankau en shiaj okuloj mi vidis — frenezecon.

Mi ektimis...

SOFIA - Lili, trankvilighu.

LIDIA - Ne pri mi mem mi ektimis. Terurigis min la penso, ke tiuj kiuj devas zorgi pri la hospitalo, estas same frenezaj kiel la pacientoj. Mi komencis voki la Nomon de Dio...

SOFIA - Lili, trankvilighu. Ni chiuj estas chi tie.

LIDIA - Pardonu min. Mi ne deziris veki vin. Iru dormi, Sofia, Wanda. Morgau frue vi devos vekighi. Vi havos multan laboron en la malsanulejo. Iru dormi. Jam mi sentas min pli trankvila.

SOFIA - Mi restos kun vi, Lili.

LIDIA - Dankon, Sofi. Sed, Wanda, ne maltrankvilighu, iru. Eble Adam kaj Ludoviko ankau vekighos.

WANDA - Chu vere vi jam pli bone fartas, Lili?

LIDIA - Jes, Wanda, iru kaj pardonu min.

WANDA - Bonan nokton, Lili.

LIDIA - Dankon, ankau al vi.

(Wanda foriras. En la chambro restas nur Sofia kaj Lidia)

SOFIA - Lili, kushu, jam estas tre malfrue.

LIDIA - Jes, Sofi, mi kushos, sed tiu songho ege maltrankviligis min.

SOFIA - Lili, ne pensu plu pri ghi.

LIDIA - Ne, Sofi. Nun mi komencas kompreni la signifon, de la songho, kaj ne la songho terurigis min, sed ghia signifo. Chu vi ne pensas, Sofi, ke tiu hospitalo estis la mondo? La malsanuloj, jam en volvitaj en mortotukoj kaj ankorau freneze saltantaj, estis la popoloj de la mondo, kaj tiuj, kiuj devis zorgi pri tiu granda hospitalo, la mondo, estis mem frenezaj.

Domaghe, ke mi vekighis. Mi povis tamen iri kaj vidi la chefan kuraciston.

SOFIA — Lili, mi petas vin, ne pensu plu pri tio. Kushu. Ekstere estas bela maja nokto.

LIDIA — Dankon, Sofi. Iru ankau vi dormi. Bonan nokton.

SOFIA - Bonan nokton, Lili. Dormu trankvile.

LIDIA — Sofi, chu vi ne pensas, ke chi nokto estas tre silenta? Kia profunda silento regas ekstere!

SOFIA — Lili! Mi petas vin, ne pensu plu pri tio. Ankau vi scias, ke nenio malbona okazos. Ja neniu deziras militon, kaj post du monatoj ni chiuj kune vojaghos al Berno, al la Kongreso.

LIDIA — Kia stranga koincido. La unua Esperanto-kongreso en kiu mi partoprenis ankau estis en Berno.

SOFIA — Jes, la Naua Kongreso de Esperanto same okazis en Berno kaj tiam vi estis nur naujara.

LIDIA — Antau la Kongreso mi ankorau ne parolis Esperanton, kaj panjo serioze avertis min, ke, se mi ne eklernos la lingvon, shi kaj pachjo ne prenos min al Berno.

SOFIA — Kaj dum ses semajnoj vi ellernis Esperanton. Kiel mirindan progreson vi faris, Lili.

LIDIA — Tiam vi kun Adam studis en Lozano, kaj ni chiuj renkontighis en Berno.

SOFIA - Jes, en Berno ni chiuj kongresis, kaj pachjo jam ne staris antau la kongresanoj, sed sidis inter ili en la salono, char kiel en la antaua kongreso li diris, Esperanto jam ne dependas plu de unu sola homo, au aro da homoj.

LIDIA — Sed nun unu sola persono kun kelkaj aliaj, kiuj portas svastikojn sur siaj nigraj soldataj uniformoj, minacas neniigi Esperanton por chiam.

SOFIA — Mi petas vin — ne pensu pri tio.

LIDIA — Ne, Sofi. Mi sentas, ke chijare ni ne povos veturi al Berno kaj plu neniam ien ajn mi veturos.

SOFIA — Lili! Kara Lili! Vi veturos kaj denove vi instruos Esperanton kiel iam. Vi vojaghos al Nederlando, Francujo, Svedujo, Usono. Denove venos sennombraj leteroj per kiuj nekonataj samideanoj invitos vin instrui kaj prelegi en diversaj malproksimaj landoj.

LIDIA — Sofi, jhus mi skribis leteron al miaj provencaj amikoj. Nun la rozoj en ilia bieno floras kaj eble la tuta aero sorche odoras. Printempe vespere, kiel agrable estas promeni tie kaj longe rigardi la profundan stelplenan chielon.

(Auighas foraj tondroj)

LIDIA — (timeme) Sofi, chu vi ne audas pafojn?

SOFIA — Estas tondroj. Pluvos. Benitaj estas la majaj pluvoj.

LIDIA — (pli timeme) — Shtormo, Sofi. Proksimighas shtormo. Kia obskuro tegas la urbon kaj kiel profunda estas la silento. Silentas stratoj, domoj, homoj. Kvazau la tuta urbo timeme atendas shtormon... kaj plu neniu povas fari ion...

(La tondroj plifortighas. Lidia timeme chirkaubrakas Sofian)

Mallumo


>>