KVARA DANCO

Estas nuba kaj malserena oktobra mateno. La arbaro Varsamets elstaras el la nebulo kiel obskura malbonaugura muro. Sur betuloj kaj tremoloj, hazarde ekkreskintaj inter piceoj, flirtas ankorau malsekaj flavaj folioj. Nur soleca traktoro interrompas per sia potenca tondrado la grizan misteran silenton de la arbaro. Sinistre blekante ghi movighas per siaj tintegantaj raupoj en la nebulo kvazau granda minacanta besto, trenante post si malnovan lokomobilon. Fajro kaj akvo estas detrue difektintaj la kaldronon, en pluraj lokoj ech la korpo de la lokomobilo estas flikita, ankau rusto ghin ne indulgis, sed malgrau tio oni eltiris ghin el la shedo kaj ree laborigis, char la rughan "Dering" de Paul de Kao la traktorstacio vintre forprenis, kiam oni likvidis la mashinkooperativon; sed la greno estas drashenda ankau en tiu chi autuno. Tiu lokomobilo estas kvazau ia perpetuum mobile, kiu kiel fera Ahasvero devas migradi de monteto al monteto, veturi el bieno en bienon, ghis sufokigho gluti akvon kaj lignon kaj senlace laboradi. Ghia fajfilo estas jam delonge difektita, ankau multo alia estas en ghi en malordo, sed tio ne gravas. Neniu riprochas ghin pro manko de fajfilo, kaj la mashinisto, konanta ghin parkere, scias ankau sen manometro, kiom da akvo la kaldrono enhavas.

Post la lokomobilo marshas du vilaghanoj kiel servistoj post la sinjoro. La pli agha el ili estas Elmar Lusiksepp, dumviva mashinisto, kurbighinta pensema maljunulo, kondukanta che la mano biciklon, heredajhon de la filo, mortigita en la milito. La alia estas Arvo Saaremagi, fortika kampara junulo, kiun oni printempe chefe lau iniciato de la vilaghaninoj elektis prezidanto de la kolhhozo. Li kutimas iri kun klinita kapo, pro tio li faras la impreson, kvazau lia humoro konstante estus sur nulpunkto.

La tuta karavano direktighas a! Aiaste. Kvankam la centro de la kolhhozo estas instalita en Kao, same la stalo, sed la junaj bovinoj estas en la iama brutejo de Aniluik kaj ili bezonas por la vintro pajlajhon - tial oni transportas la lokomobilon tien.

La virojn okupas iliaj pensoj, precipe la prezidanton, kiu ghis nun ne scias, kiel li devus plenumi sian oficon kaj aranghi la aferojn, por ke li mem kaj la popolo estu kontentaj. Neniu scipovas instrui lin, krom eble nur la partorgo* de la komunumo, energia virino, kiu apogas sin sur la spertoj de la Ruslanda kolhhoza vivo, kiun shi konas. Sed ankau tio estas tro malmulta kaj krome plejmulto de la instrukcioj estas neaplikebla, char la diferencoj inter la cirkonstancoj estas grandaj. Ne estas do mirinde, ke Arvo Saaremagi sentas sin terure soleca, precipe sur nebula arbara vojo, kaj precipe matene, kiam li scias, ke baldau li ree devos doni energiajn kaj precizajn laborordonojn. Li pinchas senpacience la mapujon, pendantan che lia flanko, kie estas kemia krajono, tipa statuto de kolhhozo kaj oblikve liniita kaligrafia kajero, el kiu li shiras foliojn por iuj urghaj sciigoj au atestoj.

"Kiam ni tiamaniere sukcesos, jam estas ja oktobro," diras la prezidanto pli al si mem ol al la apude pashanta mashinisto.

"La greno neniam restis nedrashita, kiom mi memoras," trankviligas lin Elmar laupove. "Ankau chi-jare ne restos."

"Vere, neniam restis, sed..." La prezidanto" ne finas la frazon, li ech mem ne scias precize, kion li volis diri, chu tion, ke la vetero kapricas kaj io pli bona ne estas esperebla, au tion, ke la greno pro tia prokrasto efektive restos nedrashita sub negho. Ambau cirkonstancoj lin egale maltrankviligas. Li ne kutimis dum labortempo senokupe chirkauvagi, tio turmentas lin, al li estas malagrable gvidi aferon, pri kiu neniu ion scias kaj de kiu mujtaj ion bonan ech ne esperas. Multe pli volonte li mem laborus kaj rigardus, kiel la vera gvidado de kolhhozo okazas, sed nenio estas farebla kaj li daurigas ludi sian rolon.

"En Aiaste tuj ekhejtu la lokomobilon," li instruas Elmar'on, kvazau tiu mem tion ne scius.

"Nu, ili ne venos antau ol hejme la matenaj aferoj estos aranghitaj," opinias Elmar, shanghante la manon kaj irante al la alia flanko de la biciklo.

"Estas donita ordono, ke ili venu matene laueble frue," diras la prezidanto.

"Ordono, jes, sed la homoj havas ankau propran vivon," respondas Elmar pripenseme.

"Tute egale, ekhejtu la fornon."

Elmar strange rigardas la prezidanton.

"Per kio?"

"Kial do per kio?" miras la prezidanto.

"Kie estas la ligno, kara homo?"

"Ligno?"

"Nu jes, hejtligno. Lokomobilo ne estas ja traktoro, sen ligno ghi ne funkcias."

La prezidanto eksentas sin malagrable pro sia nekomprenemo. Por kashi la embarason li diras, ke kompreneble estus pli opdrtune per traktoro drashi la grenon, sed la traktorstacio havas malmulte da mashinoj, unu traktoro estas donita al dispono de pluraj kolhhozoj por la autuna plugado, sed ne por aliaj celoj.

Elmar auskultas kaj kapjesas. "Vi, bedaurinda homo, havas multe da klopodoj," li deklaras kompateme.

La prezidanto levas indiferente la shultrojn, kondolencoj ne plachas al li.

"Mi iras por rigardi," li diras mallonge kaj ekiras al la chearbara herbejo. De chi tie oni lau la arbarrando atingas la shoseon, kondukantan al la lernejo kaj vendejo. En sia susuranta mantelo, kun la mapujo svingighanta sur la flanko, la prezidanto malaperas en la nebulo. Lia kapo estas plena de zorgoj. Tiel estas chiam - malfacilajhoj jen kun unu, jen kun alia afero. La mastrumado estas kvazau senfunda kavo, kiu neniam plenighas. De kie li nun subite prenu lignon? Jam hierau ghi preskau ne sufichis, sed ghis vespero oni tamen iel povis labori. Li estas en sia afergvidado sufiche mallerta kaj malrapidema, kelkfoje al li shajnas, ke la homoj kashe ridas pri lia senpoveco.

En la kabino de la rauptraktoro sidas juna traktoristo, dormema post nokto agrable pasigita che karulino, kaj manghas delikatajn pomojn, kiujn shi donis al li. Kun malafabla kaj malshata mieno li rigardas malantauen tra la kabinfenestro, chu eble ne malkuplighis kaj perdighis la malantaue alkrochita lada rubajho, tiu rusta feramaso, kiu plenforte laboris jam tiam, kiam li ankorau ne naskighis. Ili komencas ascendi la monteton. La suprenigho estas longa kaj preskau senfina. La mortinta Mats Aniluik, patro de Taavet, kiu jam jardekojn ripozas en la malnova tombejo de Otepaa sub nigra fera kruco, onidire iam sherce diris, ke ascendante de la rivereta ponto al Aiaste oni povus parkerigi la tutan preghejan himnaron - tiel longdaura kaj teda estas tiu ascendo. Strange, ke ghuste tiu dirajho tra jardekoj transdonighis el busho en bushon, dum pri ceteraj diroj kaj faroj de tiu respektinda maljunulo neniu memoras ion. Ech pri Juri, la plej egoista Aniluik, oni verdire scias plu nenion, eble nur tion, ke la meza filo de la maljuna Aniluik mortighis dum la mondmilito ie che Jelgava au Riga. La tempo ventumas el la memoro chion pli-malpli rimarkindan, nur kelkaj sensignifaj detaloj au iu hazarda epizodo transvivas la tempon.

Kion memoras ekzemple Elmar Lusiksepp pri siaj militkunuloj, pri tiuj, kune kun kiuj li militis en Karpatoj, kie li en la fino estis ech sanitaristo. Kelkaj unuopaj grizaj figuroj kun pro shvito malpuraj vizaghoj aperas antau liaj spiritaj okuloj, kiam li rememoras la militajn tagojn. Ial li tute klare memoras unu varmegan sennuban someran tagon de la mil naucent deksesa jaro, kiam ili denove retretis, kanonoj malantau la montoj tondris kaj ili, rajdantaj sanitaristoj, venis trans la montojn kun vundito sur brankardo, ligita inter la du chevaloj al la seloj, iliaj vizaghoj estis shvitkovritaj kaj la lango algluighis al la palato. Fine ili alvenis en iu vilagho, haltis por ripozi, deshiris sur kampo duonmaturajn spadikojn de maizo, kuiris ilin en gamelo kaj poste prirabis apudvojan cherizejon, minacante mortigi la rnastron, rutenon kun pendantaj lipharoj, kiam li venis por malpermesi tion kaj ech minacis per falchilo.

La nebulo disighas, la konturoj de la montetoj kaj nuboj komencas distingighi. La bieno Aiaste aperas iom post iom el la griza, vateca nebulkapsulo kiel obstina kokido el ovo.

La traktoro atingas la supron de la monteto.

La bieno malnovighis. Neniu ja asertas, ke ghi iam estis tute nova, chiuokaze ne pli nova ol la aliaj nestoj de la chi-lokaj bienposedantoj, sed nun al la malnovigho aldonighis ankau malzorgo kaj senmastreco. Sur la zinklada tegmento de la loghdomo, kiun Taavet iam farigis por superi Paul de Kao, falas en la okulojn malbelaj brunaj rustmakuloj, la fiava murtegajho senkolorighis kaj konveksighis, en la malnova ghardeno abunde kreskas lamio. Kompreneble tio estas Aiaste, ho jes, sed ne plu la komforta hejmo, kio ghi iam estis. Kaj kiu chi tie ordigu kaj prizorgu, kiam la mastro forestas. Malghoje kaj forgesite reflektas la fenestroj de la familia chambro la matenlumon, che la pumpiltrogo bek-cherpas bunta kokino strechkole akvon, kvazau ghia interno brulus post drinkado. El la brutejo audighas sopira blekado de bovido.

La traktoristo haltigas la mashinon che angulo de la brutejo, elgrimpas el la kabino, dolche strechas siajn membrojn kaj post tio mallonge konsilighas kun la mashinisto, kien treni la lokomobilon. Kiam la lokomobilo estas lau ilia opinio en la sama linio kun la mashino (en ghusta distanco ghi jam estas, char la radoj estas precize en la samaj truoj, kiel en la antauaj jaroj), li senvorte malkuplas la lokomobilon de malantau la traktoro kaj veturas, premante la gaspedalon ghis la fundo, kun ekstrema rapideco malsupren lau la strato, kvazau timante ian peston, kiu povus lin trafi chi tie.

La drashmashino estas jam vespere alvenigita. Lau la loka kutimo la mashinon venigas tiu, che kiu oni komencos drashi, kaj la lokomobilon alportas tiu, kiu finis la drashadon. Sed tute egale, kiu nun chi tie komencos au finis - chio estas afero de la kolhhozo. Kaj kiam la greno plejparte estas nedrashita, estas sensence priatenti malnovajn kutimojn.

Milli, nejuna virino, iama mastrumistino de Taavet, eliras sur la shtuparon de la domo, vestita por iri pashti la brutojn. Printempe, kiam la kolektivigitaj bovidoj (lau la dokumentoj juna brutaro) lokighis en la brutejo de Aiaste, shia tasko farighis flegi kaj pashti ilin, kion shi ankau tre zorge kaj amplene faras. Kaj tio estas ja neevitebla por shi, char shi vivas.tute sola en la bieno, kie la prizorgado de la brutoj estas shia sola ghojo. Nun, en maljuneco, shi povas konsideri sin legitima mastrino de Aiaste, tion neniu povas maipermesi ai shi, kvankam nuntempe tiu titolo estas absolute senvalora.

Miili ellasas la bovidojn el la brutejo. Dum la nokto ili malsatighis, saltante ili elvenas kaj disiras chirkau la lokomobilo kaj drashmashino. Drashado ankau ilin iom distros, chiuokaze prezentos al ili novan vidajhon. Ili kalcitras, kiel printempe dum la unua pashtotago. Ankau Miili ghojas, vidante la amuzighon de la bestoj.

"Interese, kial ili hodiau petolas?" shi diras svingante la vergon.

"Alian okupon ili ja ne havas - libera vivo," ridetas Ehnar.

Li malfermas la pordon de la kaldronfajrujo kaj rigardas tien. La krado de la fajrujo estas malplena. La mashinisto klinighas por rigardi pli proksime kaj rimarkas nun en la profundo de la forno ion nigran. Singarde li etendas la manon preskau ghis la shultro en la fajrujon kaj eltiras de tie revolveron. Mirigite li prenas la armilon, chiuflanke turnas kaj esploras ghin sur la manplato kaj murmuras konsternite:

"Kiel ghi trafis chi tien?"

Li malfermas la tamburon de la revolvero por rigardi, chu tie trovighas kuglo. Ne trovighas, la tamburo estas malplena kaj krome ankau difektita. Kiu shovis tiun chi revolverachon en la kaldronfornon kaj kial li tion faris ? Chu iu makisano au lerneja bubo? Armilojn oni timas; pro ili okazis multaj akcidentoj kaj oni povas esti ankau arestita, se la milico hazarde ekscios, ke oni havas hejme armilon. Pli ol unu viro poste ege bedauris, ke li portis en arbaro trovitan fusilachon au mitraleton hejmen. Elmar estas tute senkonsila, li ne scias, kion fari kun sia stranga trovajho. Prefere teni sin malproksime de tiu diablajho, li pensas.

Unu pli kuragha bovido proksimighas fideme al Elmar. Li sherce proponas al ghi la revolvertubon por flari. La besto seniluziighinte sulkigas la nazon, ghi esperis ricevi ja pankruston, per kiu Miili ghin dorlotadis. La bovido haltas atendante, sed post momento ghi skuas decide la kapon kaj iras al la aliaj. La mashinisto malfermas la cindrujon - ghi estas ghisrande plena. Tiun chi fojon li ne estas du jarojn laborinta kun la lokoniobilo; en la pasinta autuno li estis pro malsana piedo en malsanulejo kaj al Aiaste oni venigis por drashi la grenon traktoron de la mashin-kooperativo, la rughan "Dering" de Paul de Kao.

Li serchas per la okuloj iun objekton, per kiu elskrapi la cindron, sed ne trovas - la bienon invadis kvazau incendio, ech la branchajhstaplo malaperis. Li do refaldas la manikojn de la jako kaj komencas per la manoj elpreni la kungluighintan cindron. Che tio li pli similas bestkuraciston, kiu okupighas pri bovino, ol la solan viron en tiu chi landparto, kiu konas la lokomobilon kiel siajn kvin fingrojn.

Nun estas tempo por ekhejti la fornon de la lokomobilo. Iam tio estis la devo de lernanto au helpanto, sed de kie preni al si helpanton, kiam en la kolhhozo estas tiom malmulte da nomoj, ke estas vere terure pensi, kiel la tuta laboro estas farota. Almenau duono el la bienoj de Tuhakopii estas malplena au en ili vegetas nur iu maljunulineto. Sed vivi oni devas, la laboro estas farenda, kaj lamentado ne helpas.

Elmar ne rimarkas ion bruligeblan. Tio signifas, sufiche da brulmaterialo estas chi tie, sed almenau dume oni tamen ne rajtas por la drashado forbruligi bienkonstruajhojn, ech se tio estas nesto de malshatata malamiko de la popolo, kiu havis tri chevalojn, risortan veturilon kaj filon en Tartua gimnazio.

La mashinisto iras al la biciklo che la barilo kaj deshiras pecon de la "Kamparana gazeto", en kiu estas pakita lia tagmangha pano. Tiel, almenau ekbruligajhon li havas. La chefa afero estas ekhavi fajron en la forno, poste certe trovighos io plua. Senkonsile Elmar chirkaurigardas. La kortbarilo konsistas el bonaj tabuletoj, sekighintaj en vento kaj suno, ili brulus kvazau pulvo. Sed la konscienco ne permesas senpripense detrui tion, kion alia homo faris. Subite Taavet ankorau revenos - kin scias, kiel la cirkonstancoj aranghighos -, tiam li sentos sin malagrable.

Elmar sidighas en malbonighanta humoro sur la laborilkesto. Ne estas ja lia kulpo, se vaporo ne levighos, kiam la homoj venos. Kie li prenu la lignon? Estas la komenca periodo de la kolhhozo, chio lamas, nenio estas farata ghustatempe. Tia vivo estas al chiuj fremda kaj nekutima, oni ne estas ankau sufiche penema - kies proprajho chio tio estas? Tamen la greno estas drashenda. Kiu iam vidis, ke sekalgarboj restis sub negho?

Restas neniu alia solvo ol subpremi en si embarason kaj honton kaj ekrompi fremdan kortbarilon kiel barbaro, kiu havas por najbaro neniom da respekto. La prezidanto murmuris ja forirante ion pri tio, ke li pripensos, sed lia murmurado ne valoras multe, li ne estas fidinda - nura oficisto. Elmar pashas al la barilo, chirkaurigardante rezoneme kaj prokrasteme, kvazau li timus la mastron. Jes, tian laboron li faras vere la unuan fojon en sia vivo. Lia konscienco estas vigla, kvankam la sano ne plu estas laudinda.

Ankorau unu fojon li chirkaurigardas timeme kaj derompas post tio la unuan tabuleton. Tutan brakplenon da brulajho li rompas de tie, kaj tio estas ne lia kulpo. Tiun barilon Taavet faris antau certe dudeko da jaroj, jes, tio estis vershajne en la autuno post tiu somero, kiam la ponto en Karevere disfalis. Tiam li estis energia mastro kaj penadis chiel en tiu chi bieno ion reformi kaj refari. Ho, tiu viro havis multajn planojn, li songhis pri nova granda fruktoghardeno, pri loghdomo kun mansardo, pri melioracio kaj multaj aliaj aferoj. La plimulto de la intencoj - kiel en chiu vivo - restis revoj. Kaj tiam mortis la edzino, kio trastrekis multajn planojn. Sed la bariltabuletoj, sekighintaj en vento kaj suno, brulas vere bone, kun milda kaj hela flamo.

La tubo de la lokomobilo fumas kaj tio efikas dum malserena autuna mateno hejmece.

Venas la unua drashonto. Tenante forkegon sur la shultro Vilma de Nurme haltas sur la senhoma korto kaj rigardas riproche la drashgarnituron. Elmar ne rimarkas shian alvenon, li okupighas pri la ordigado de la kribrilkesto.

"Silente kiel en ripozdomo," diras moke la junulino.

"Labori oni devas," respondas Elmar trafe-netrafe. Parolante kun Vilma li neniam trovas la ghustan tonon, pro kio ilia interparolado estas chiam pli akra kaj abrupta ol necese. Lau la opinio de la mashinisto la knabino estas iom aroganta, kaj li mem emas riprochi kaj instrui shin, kio chiam malbone sukcesas. Kelkfoje li imagis Vilma'n kiel sian bofilinon, sed trovis shin tro malakurata. Al Elmar pli plachus bofilino kun pli kvieta kaj pacema karaktero, kompreneble, se la filoj estus revenintaj el la milito. Nun tio estas simple penso, plu nenio.

"Labori, labori," moke imitas Vilma. "Viaj vortoj estas chiam la samaj, precize kiel la vaporo de via lokomobilo. Stranga laborado, oni ghis la terpomkolektado ne sukcesis drashi la sekalon."

"Ne valoras paroli pri tio," opinias Elmar. "Kompreneble chio malfruighis, sed kion fan... Taavet Aniluik oni estus devinta prezidantigi, li havis shajne pli multe da organizkapablo."

"Ankau la nuna prezidanto ne estas malbona," elpafas Vilma, kaj la interparolado estas finita.

Elmar okupighas silente pri siaj kribriloj. Vilma varmigas sin che la fajro, metas de tempo al tempo bariltabuletojn en la fornon kaj observas, kiel la fajrolangoj lekas la sekan senkolorighintan lignon. Shi alvenis tro frue kaj devas nun iel pasigi la tempon. Ridigas shin la maljuna Lusiksepp kun siaj seriozeco kaj graveco. "Labori oni devas," enpense mokimitas lin la knabino.

La nebulo nun tute disighis, la vetero estas trancha kaj malserena, apenau oni povas hodiau esperi bonan sekan labor-veteron. Ne alportas vetershanghon ankau la juna prezidanto, kiu komencas kun chevalo ekde arbarrando ascendi la monteton. La junulo sidas sur lignoshtipoj staplitaj en la veturilo kaj la mapsako pendas je lia kolo kiel pansako de servutulo. Nova generacio komencis per siaj rajtoj kaj devoj reorganizi la aspekton de la tero. Neniu povas diri, chu ankau multaj el iliaj projektoj ne restos nuraj belaj revoj en la maljunighantaj cerbosulkoj. Kiom da arboj ili plantos, kiom da vipuroj ili mortigos kaj kiom da filoj ili produktos, tion oni poste vidos. Dume Arvo Saaremagi ankorau nenion konstruis, plantis au produktis. Li gvidas kun konvulsia penemo la kolhhozon, kiu ne havas sigelilon nek ech brigadestron. Printempe estis brigadestro, sed antau Johana tago liaj pulmoj malsanighis kaj nun la prezidanto mem anstatauas lin, char estas ja sensence iun el tiuj maljunuloj fari brigadestro.

Arvo haltigas la chevalon che la kaldrono, desaltas morne kaj diras montrante al la shargho:

"Lerneja ligno... En iu alia loko ne estis ja eble tiel subite... Vintre ni pretigos lignon kaj redonos."

Elmar taksante rigardas la lignosharghon.

"Kruda tremolo..." li malkontentas. "Ghia kvalito ne estas bona. La barilo de Aniluik brulas multe pli bone."

"Ne mallaudu chion," defendas Vilma fervore la lignon kaj samtempe ankau la prezidanton. "Neniu scias, kian putrajhon vi mem hejme shovas en la kuirfornon."

La .mashinisto kolere eksilentas kaj komencas kune kun la gejunuloj eljheti la shtipojn el la veturilo.

Ankorau du-tri chevaloj rapidpashe ascendas la monteton, kun kolhhozanoj kun shnuregoj, forkegoj kaj stangoj por fiksi la sharghojn. Ili venas por labori kaj ili ne estas multaj. Malfacile estas kolekti por la drashado sufiche da homoj.

Nu bone, dum oni sur la kampo sharghas garbojn au forigas de sub la mashino pajlajhon, oni povas malfunkciigi la garnituron kaj igi la kaldronon kolekti vaporon.

Fine staras che la drashmashino en vico tri sekalsharghoj. Sur la unua veturilo la fortika mastrino malligas la sharghoshnuregon. Malgrasa maljunulo kun malpura eluzita chapelo lokighas che la fino de la mashino por akcepti la grajnojn. Li prenas de la fundo-tabulo de la veturilo el la amaso grensakojn kaj fiksas ilin al la mashino. Oni povas vidi, ke ili estas faritaj el diversspecaj shtofoj kaj havas diversan grandecon. Lau la eksterajho de la sako oni povas jughi pri la richeco, akurateco kaj arta gusto de la antaua posedanto. Sur chiuj kolektivigitaj sakoj estas haste per ruga okro mallerte pentrita la nomo "Prozhektor" *. Sur multaj sakoj estas sub la nomo de la kolhhozo la familia nomo de la eksmastro: Kuslap, Lomp, Edela...

Vilma de Nurme staras sur la mashino kun kurba ligiltranchilo, kaptuko node ligita sur la nuko. Se necese, shi povus esti loka diino de rikolto, sed char chi tiuj prozaj homoj sen poezia fantazio nenion scias nek volas scii pri dioj, ne valoras pli multe paroli pri tio. En iliaj okuloj Vilma estas simple bela, iom aroganta knabino, kiu dancas dum la vesperfestoj de la popola domo karakterdancojn kaj vivas kiel chiuj aliaj knabinoj, kiuj en kor-aferoj ne tre bone sukcesis.

Elmar funkciigas la mashinon. La rimeno klake ekmovighas, la tromelo turnighas kun kreskanta rapideco. La drashmashinon ekskuis volupta tremo, la kornoj, kribriloj kaj pajlodismetiloj komencas brue kaj skue labori. La mastrino de Kao singarde starighas sur la glitigaj garboj, prenas per dubrancha forkego el la shargho sub la piedoj la unuan garbon kaj metas ghin sur la mashintablon. Vilma distranchas la ligilon per sia tranchilo kaj hezite shovas la garbon pluen.

Nun la malfruighinta drashado povus fine do komencighi, sed mankas entromeligisto, lia loko vakas. Chiuj kvazau atendas ion.

"Prezidanto, chesu jam varmigi viajn ovojn che la kaldrono, komencu labori," vokas Kata Maali de sur sia shargho.

La kolhhozanoj ridas. Chiuj amuzite rigardas al sia juna prezidanto, kiun ili iun malfruan aprilan vesperon en la salono tie la bieno Kao elektis sia gvidanto. Arvo rughighas, al li estas malagrable, ke oni tiel vulgare vokis al li en la cheesto de Vilma. Li jhetas la mapsakon kaj mantelon sur la barilon kaj grimpas de sur la shargho de Linda de Kao sur la mashinon, konfuzita pro la ghenerala atento.

Li prenas garbon, disskuas ghin kaj faligas malrapide en la zumantan tromelon. La mashino murmurante englutas la sekal-tigojn. Vilma ridetas afable, distranchas novan garbon kaj donas ghin. La prezidanto rughighante akceptas la garbon kvazau ghi tute ne estus sekalgarbo, diskreskinta pro longa starado sur la kolhhoza kampo, sed multekosta donaco. Tiu junulino chiam konfuzas la prezidanton, en shia proksimeco li sentas, ke liaj membroj estas lignaj, la lango estas katenita kaj la okuloj nebulaj. Chio, kion li en la cheesto de Vilma faras au diras, estas konvulsia, sensenca kaj stulta. Egale, chu tio estas transporto de norma fojno al la fervoja stacio, estrara kunveno au stakigado de sekal-garboj, chie li estas sentinta sin stulte felicha, kiel bovido de kantoro en la brasikghardeno de sonorigisto.

Fine do la sekaldrashado de la unua kolhhoza autuno komencighis.

La shargho de Linda de Kao estas jam preskau drashita. Shi havas ankorau kelkajn garbojn sur la veturilfundo, kiam polvero trafas en shian okulon. Shi fermas la okulon, tenas iom da tempo la manon sur la okulo, remalfermas ghin kaj provas rigardi, sed ankorau estas dolore.

"Jen sentaugulo," shi murmuras.

Maali eksentas kaurante sur la shargho malvarmon. Kolere shi diras:

"Forveturu jam kun via chevalacho, ne prokrastu! Poste vi havos sufiche da tempo por ludi kun la okulo!"

Linda sukcesas eligi la polveron el la okulo, reordigas la tukon, glitintan sur la frunton.

"Vi mem estas chevalacho," shi rebatas. La mastrino de Kao estas vere ofendita pro la vortoj de Maali; hodiau kvazau spite al shia veturilo estas jungita ilia propra maljuna chevalo, kun blanka makulo sur la frunto.

"Liberigu la lokon! Jen, el la direkto de Sirgaste venas pluvo!"

"Vi ne estas mia komandanto," farighas Linda nun vere kolera. "Iru kaj ordonu hejme vian pashthundon."

"Iru mem," flamighas Maali. "Krom hundo vi povas ja neniun plu komandi. Pasis la tempo, kiam oni turmentis laboristojn. Mi bone memoras, kiel Paul donis al mi salajre mucidan sekal-farunon. Ech porko ghin ne manghis, tia sterko ghi estis. Nun vi ricevis vian porcion - juste por vi chiuj. La mastro senchese nur iradis al la urbeto por drinkachi. Por servistoj kaj taglaboristoj oni metis kiel al porkidoj bluan senkremigitan lakton en pelveto sur la tablon. Faligu nun Paul en Siberio arbojn, tiel ke la kapo vaporas, li vidu, kio estas la vivo.

Malfacile estas haltigi Maali, la vivo de potaga laboristino faris shin malica kaj batalema, multjaraj maljustajhoj amasighis en shia animo kiel fundakvo, kiu nun serchas eliron.

La prezidanto staras nervoze en la kesto de la entromeligisto kvazau sur ardaj karboj. Ankau li devenas el malricha familio kaj chio, kion Maali diras, ekscitas ankau lin. Sed labora tempo ne estas por skandali kaj insulti unu la alian. Fine li decidas tamen interveni, dirante riproche:

"Pridiskutu poste viajn aferojn. Nun estas labortempo."

La vortoj de la prezidanto nur envershas oleon en la fajron.

"Chu vi audas, kion via vokto diras," montras Linda triumfe en la direkto al Saaremagi. "Ni vidu, kian lakton kaj mielon li donos al vi por normotago. Jen, eble ni ne ricevos plu ech mucidan farunon..."

La drashantoj strechite ekauskultas. Tiu problemo interesas ja ilin chiujn, ili ofte parolis inter si pri la laborpago. Se la afero dauros tiel, kiel montras la ghisnuna evoluo de la laboro, oni vintre vershajne havos nenion por manghi. Neniu memoras, ke sekaldrashado en tiu chi regiono okazis iam tiel malfrue kiel chi-jare. En la mezo de oktobro, antau la foiro de Nuustaku, en chiu pli-malpli bonorda bieno chiuj autunaj laboroj estis faritaj; tiam oni povis baldau atendi neghon. Nun ghis la foiro restas apenau du semajnoj kaj nur la unua sekalo ekfluis en la sakojn. Kaj krome tio ne estas plenvalora sekalo: la garbostakoj sur la kampo kovrighis jam per verda vegetajho.

Sed ili ne parolas pri tio laute, ankorau malpii ili emas sherci. La afero estas serioza kaj vantuloj inter ili ne trovighas. Pli ol unu el ili memoras la vortojn de Eedi Eesner, kiujn li printempe diris pri abundaj grenkampoj, mashinoj kaj richeco. "Propagando," oni pensis tiam kaj pensas ankau nun, sed oni diras nenion. Kaj nun ili drashas la unuan komunan grenon, super ili shvebas malhelaj pluvnuboj kaj ilia humoro estas malbona.

La prezidanto mornighas. Linda trafis la kapon de la najlo. Neniu ja kulpigas Saaremagi, tamen li sentas sin kulpa. Li ech ne scias, kial. Eble li hontas pro sia printempa fervoro kaj kredo? Morne li rigardas en la turnighantan tromelon, kvazau atendante de tie respondon.

Vilma tranchas lerte la ligilojn kaj transdonas al Arvo la garbojn. La melankolio de la prezidanto iom mildighas, kiam li vidas la laboradon de la knabino. Li estas deknaujara, laborado lin pli ghojigas ol gvidado.

 

Malbonaj pluvnuboj naghas super la arbaro, la suno malaperis. Vento tauzas la duonnudajn sorparbojn apud la strateto che Aiaste, kolhhozanoj venas kun sharghoj al la mashino. Malgaja estas la autuna mondo, la koro ekdoloras, kiam oni rigardas la grizan velkan pejzaghon. Ech la drashado shajnas perdi sian profundan humanan signifon dum tia malafabla tago. Kiel bone estas nun restadi che la ardanta kaldronforno, serchante el la fajro konsolon kontrau la zorgoj kaj varmon por la rigidighintaj membroj. Kiel senlaca forno, tenera patrino la malnova difekthava kaldrono penas hejtvarmigi la drashplacon kaj ech la tagon.

Elmar ne pensas pri la kaldrono nek pri la malaperinta suno. Li pensas pri Aadam Martinson, kiu hierau vespere lin vizitis. La lasta individua terkulturisto en Tuhakopli, la grandan pufan barbon havanta mastro de Sirgaste konvulsie penadas esti libera kaj per chiuj fortoj teni plu sian bienon, ech se oni metos sur lin altan agrikulturan imposton. Li esperas je siaj filinoj, kiuj estas en Tartu librotenistoj kaj ricevas salajron en mono. Aadam sukcesis sian sekalon kaj plejparton de la hordeo antau kelkaj semajnoj drashi en la najbara kolhhozo. Nur unu stako de aveno restis nedrashita, kaj pro tio li venis por paroli kun Elmar. Elmar penis kompreneble elturnighi pretekstante, ke pri la afero oni devus paroli kun la prezidanto, sed rekte rifuzi li ne kuraghis. Estis kvazau malagrable: nu, tiuj kelkaj avengarbetoj estas ja bagatelo. Aadam promesis ruze palpebrumante ankau mem "negoci" kun Saaremagi. Kaj hodiau dum la tagrnangho li estis kun siaj sharghoj venonta al la mashino.

Du virinoj, kiuj en la shvito de sia vizagho transdonadis pajlon sur la subtegmenton de la brutejo, enpikas la dentojn de siaj forkegoj en la teron. Vilma kaj la prezidanto descendas de la mashino. Komencighas tagmangha pauzo de la drashantoj.

Elmar elprenas el la instrumentkesto la lubrikshprucilon kaj iras shmiri la rnashinon. Ordinare faris tiun laboron la helpanto, sed tio estis tiam, kiam la maljuna satano estis ankorau bubo,. kiel oni chi tie diras. Kompreneble li ne plendas, li neniam estis sinjoreca mashinisto.


* Partorgo - mallongigo de la esprimo "partia organizanto". - Trad.
* "
Lumjhetilo." - Trad.

<< >>