Saaremagi marshas sur la drashplaco tien kaj reen, kun la manoj sur la dorso, kiel militestro, restinta sen armeo. Diablo prenu la bovidojn kaj porkojn, nun oni ree diskuros, li pensas. Kiam ni tiamaniere sukcesos! Li vishas sian drashpolvan vizaghon, frotas la jukantajn okulojn kaj fine dolche ternas. De akvo trasorbita ekghermanta muskeca greno tamen ankorau polvas!

La mashinisto metas la pinton de la shprucilo sur la lubrik-niplon.

"Se vi tiel milde traktas la homojn, vi baldau bankrotos," li subite diras.

"Kial do mi bankrotu?" demandas Saaremagi kvazau vekighante. Strange, ke ghuste pri fiasko li jhus pensis.

"Kial vi tiom frue forpermesis ilin al tagmangho? Apenau ili eklaboris, kaj jam tagmangha pauzo. Autuna tago estas mallonga, baldau komencos mallumighi kaj vole-nevole oni devos haltigi la mashinon."

Kompreneble Elmar pravas. Des pli, ke posttagmeze chiam unu au du homoj forestas, ili ja scipovas elpensi senkulpigojn. Sed tute sen tagmangho ankau ne estas eble - kiu hejme melkos ilian bovinon kaj nutros la porkon? Kaj malgrau tio ne plachas al Saaremagi la instruaj vortoj de la mashinisto - diablo prenu, li ne estas plu lerneja bubo!

"Tio ne estas via afero!" li diras abrupte.

Elmar zorgas pro la avensharghoj de Martinson. Kiam chiuj disiris, kiu helpos al ili tiam drashi? Li tute ne intencas trostrechi sin pro la iometo da aveno de tiu vilaghano.

Jen, Martinson kun siaj du chevaloj jam ech venas, kushante surventre sur la unua shargho, dum la dua, pli kvieta chevalo je shnuro sekvas lin. Li povus almenau kunpreni sian edzinon, pensas la mashinisto, au eble li opinias, ke la kolhhozanoj drashos por li, sed vana espero! Snufante la mastro de Sirgaste deglitas de la shargho kaj same nerimarkite, kiel li aperis en la bieno, li iras al la mashinisto. En lia sinteno estas entute io embuska kaj linke insida. Tia li estis dum la tuta vivo; ankau tiam, kiam li kiel junulo en la bierejo de Nuustaku interbatighis kun Paul de Kao. Brandon li trinkas ankau nun kaj sufiche ofte. Kiam li havas vaporon en la kapo, li insultas chiujn kaj chion, ghis li dolore ekmemoras, ke lia bieno estas premita inter la kolhhozo kaj shtata arbaro, ke li estas kiel cimo, kiun oni konstante minacas dispremi. Kaj tiam li tiom ekbedauras sin, ke li ekploras kaj per larmoj malsekigas sian belan pufan barbon. Tiam li ordinare premas la vizaghon al la tablo au al la sidsako de la veturilo kaj ne insultas ech la najbarojn, kiuj antau unu jaro insultis same kiel li, sed nun silentas kaj konsideras lamentadon humiliga por si, char ili estas jam kolhhozanoj kaj havas sian homan fierecon. En ebria stato Aadam estas ankau Elmar'on insulte nominta kanajlo kaj plandlekanto de la rughuloj, sed nun venas kun mieldolcha vizagho, char malfelicho ne permesas honti.

Elmar rigardas demande al la prezidanto, sed tiu ree pensas dio scias pri kio.

"Ni interkonsentis..." diras Aadam singarde.

"Kun kiu?" enmiksighas subite la prezidanto.

"Ni vere interkonsentis..." murmuras Aadam timeme. "Kun Elmar..."

"Grenon de individua kampulo ni ne povas drashi."

"Mi regalos, estu prudentaj. Juna mastro, ne valoras esti tiel akra..."

"Eble ni tamen drashu lian grenon, kun tiuj malgrandaj sharghoj ne estos ja multe da laboro," diras Elmar pacige.

"Mi ne trinkas brandon." Saaremagi ree marshas tien kaj reen, kun la manoj sur la dorso, kaj tiel li aspektas pli agha.

"Nu, trinkontojn ni jam trovos," opinias Aadam kaj kondukas la chevalon sub la mashintablon; li konsideras la aferon decidita. Kaj efektive - la prezidanto ne kuraghas rekte rifuzi al li. Tiuj kelkaj forkegoprenoj da greno ja neniom signifas, sed tian drashadon li principe ne povas aprobi. Se en la komunuma domo oni tion ekscios, li estos severe riprochata. Li murmuras ion malklaran kaj turnas la dorson.

Aadam komencas susurige jhetadi avenon sur la transdon-platon. Poste li grimpas supren kaj entromeligas tion. Li laboras kun abruptaj movoj, kunpremitaj lipoj, vizagho malserena, kvazau li estus ghis la fundo de sia koro ofendita, ke li faras bonon al iu anonimulo, pri kies rekompenco ne valoras ech pensi.

Dume malantau la brutejo, sur malnova duone putrinta, sub la tegmentrandon trenita glitveturilo sidas Vilma kaj senhaste elvolvas el papero buterpanon kun ovo. Shi ne bezonas rapidi hejmen, certe la patrino melkos la bovinon kaj donos ion por manghi ankau al la porko; shi tute ne estas ankorau kaduka. Aadam ne invitis shin mashindrashi, kaj la knabino ankau mem ne alkuros por helpi lin - shi ne toleras lin.

Proksimighas Arvo Saaremagi, kun la manoj en la poshoj kaj la kapo laukutime klinita. Sub la piedoj sur la tero autuna tute egale nenio estas trovebla, fakte li tute ne bezonas tien rigardi. Se ankau la super la kapo densighantaj patrolandaj autunaj nuboj lin ne interesas, li povus imagi, ke li trovighas sub iu fremda, pli majesta kaj ghojiga chielo, kie la vivghojo en la brusto eksvingus la voston kiel suchanta shafido. Au li ekpensu almenau pri fajro, printempo au la varmo de la manoj de amatino, se la chirkauanta malmildeco lin tedis. Eble li tiel ankau agos, kvankam li shajne ankorau ne rimarkis la sidantan Vilma. Tiel almenau shajnas al Vilma, observanta lin per rigardoj el okulangulo. Povas ankau esti, ke la junulo nur simulas - kiu tion scias. La knabino ech ne interesighas pri tio, chu oni shin rimarkis au ne, shi nur sidas kaj preparas sin por ekmanghi la panon. Sed tion shi rimarkis, ke la prezidanto ighis nun autune pensema.

"La prezidanto estas hodiau tre zorgoplena," shi diras kvazau interalie.

Saaremagi levas sian rigardon de la putrantaj tilifolioj.

"Tute senkauze," li respondas senpripense.

"Chu la prezidanto ne volus sidighi kaj gustumi la panon de simpla kolhhozano?" Vilma per kapklino montras al la loko apud si sur la glitveturilo.

"Mi ne volas manghi," rifuzas la prezidanto pro formo.

"Do simple sidu kune kun mi. Havu ankau mem tagmanghan pauzon, vi sola ne kapablas ja plenumi la laborojn de la tuta kolhhozo, tion ne esperu."

"Mi ech ne penas tion fari," senkulpigas sin Saaremagi.

"Jen kiel! Vi klopodadas senripoze kiel vera mastro. Kaj ni devas sukcesi distranchi por vi garbojn."

Kun respekto shi rigardas la prezidanton.

Fine la junulo sidighas sur la glitveturilo, honteme kaj laueble malproksime de la knabino, kaj kun trostrechita atento ekauskultas la zumadon de la drashmashino, kvazau li trovis en tiu ritma laborsono ion senprecedentan. Tion kauzas la konvulsia sento de embaraso, li ne scias, pri kio paroli kun la knabino de Nurme, char li opinias, ke kun shi oni devas paroli en iu alia lingvo, ne en tiu, en kiu li parolas pri semado de sekalo au melkado de bovinoj. Vilma estas por li dume estajho de supera kategorio, duondiino, char la knabino al li plachas; malgrau la aroganta interveno de lia juna prudento, ke Vilma estas pli agha ol li kaj ke chio tio estas stultajho. La prudento kun siaj helpukrioj restas sola en la malvarma krania kesto, la prainstinkto de la vivo superregas kaj li sentas sin tute stulta, perfidita kaj forlasita de iu neekzistanto, dum li sidas tie kaj pro formo auskultas la zumadon de la mashino. Li envias la samaghulojn, kies lango saltas en la bushkaverno kiel teksnavedo, kiuj shercante au volante kisi neniam fiaskas. Li estas fermita en sia spasma kapsulo, ne trovas vortojn, rompas en la kapo pensojn kvazau palisojn kaj turmentighas. Chi-rilate li similas al Jaanus Lusiksepp, la unua amo de Vilma, kies spuroj perdighis en la kvardekkvara jaro. Nur korpe li estas pli fortika kaj iradas kun klinita kapo, kio estis fremda al Jaanus.

Vilma prenas de sur la papero duonon de buterpano kaj etendas ghin al la prezidanto.

"Manghu, tiam la humoro plibonighos. Nia patrino diras, ke la viroj estas chiam koleraj, kiam ili estas malsataj..."

La prezidanto embarasite akceptas la proponatan buterpanon, farante che tio per la manoj kaj kapo plurajn superfluajn malcertajn movojn. Li mordas la pantranchajhon kolere kiel malamikon, pensante, pri kio tamen paroli, por ne shajni stulta au fieracha. La opinio de la knabino estas por li nun tre grava.

Dum li pensas kaj machas panon, la du viroj drashas grenon kaj oni ne povas diri, ke ili ne sukcesas che tio. Aadam laboras silente, en la pensoj malbenante chion kaj chiujn. "Postkurantoj de la rughuloj!" li diras dum la mashino laute zumas. "Se ech unu el la diabloj venus por helpi..." Fine la malico lacigas lin; kaj kiam li post la drashado per forkego levas la pajlon sur la veturilon kaj Elmar helpas aranghi la sharghon, li estas tute kvieta.

Post la pretigho de la shargho ili sidighas sur grensako kaj Aadam elprenas el la brustposho duonlitran botelon da vendeja brando. Ili almanghas tagmanghan panon de Elmar, kaj neniu povus diri, ke almenau nun ili ne estas kontentaj pri si. Baldau la okuloj de ambau ekbrilas. Aadam kombas per la mano sian potencan barbon kaj komencas fanfaroni. Lau liaj vortoj li estas la plej sagha, antauvidema kaj kuragha homo en Estonio, se ne en la tuta Europo. Kompreneble en tio estas nenio eksterordinara, tia estas lia kutima sinteno, kiu devas ankoraufoje montri, kiom forta kaj fiera dum sia tuta vivo estis la mastro de Sirgaste, kiu sola en la vilagho Tuhakopli kiel muro kontraustaras al la kolhhozo kaj pagas altan agrikulturan imposton, tiel ke la lastaj dentoj en la busho grincas. Jes, li estas libera sinjoro en sia bieno, notu al si tion chiuj, kiuj volas havi aferon kun li. Li estas jam tute ebria, li ne elportas brandon. Denove li komencas malbeni la kolhhozon, sed kiam li rimarkas, ke Elmar auskultas lin nur pro ghentileco, li silentighas. Subite li dolore ekbedauras, ke lia vivo pasis kiel pluvnubo dum malhela autuna tago, kaj liaj okuloj malsekighas.

Ekpluvetas.

Elmar levighas de la sako kaj deprenas sian pluvmantelon.

"Eltrinku mem la fundon," li diras al la mastro de Sirgaste kaj zorgeme kovras la kolhhozajn grensakojn kontrau pluvo.

Aadam levas la botelon al la busho, malplenigas ghin kaj kashas en la posho. La pluvado plifortighas, la dorso de la chevalo jam malhelighis de la pluvo. La chielo estas tute kovrita per nuboj, apenau hodiau estos plu eble labori.

Sed malantau la brutejo, tie, kie Juri kaj Taavet iam buchis virshafon, okazas tute alia konversacio. Ilin tie ne koncernas la lamentado kaj insultado de Aadam - la juna generacio havas aliajn komprenojn kaj siajn zorgojn.

"Kie vi hierau vespere malaperis el la societa domo?" demandas la junulino riproche. "Mi ja pensis, ke vi akompanos min post la dancado hejmen kiel vera kavaliro. Iri sola tra la arbaro estas timige. Kiam la lasta valso finighis, jen, Arvo jam malaperis, forkuris pro timo, ke mi formanghos lin, kion tiam faros la patro kaj patrino..." La junulino ridetas malgaje. "Prezidanto ja - al li ne konvenas promeni kun simpla kamplaboristino."

La prezidanto machas tion, kion li havas en la busho, kaj glutas.

"Vi havas pli ol sufiche da akompanemuloj. Mi ne enmiksos min en tion," li diras post kelka tempo.

"Jen, nun li diris!" miras Vilma. "Kiaj akompanantoj ili estas! Chiuj malpli altaj ol metro."

La prezidanto esploras la grizan netravideblan chielon.

"Chu vi venos vendrede en kinon?" demandas Vilma. "Oni montros shajne belan amfilmon, ordinare temas chiam nur pri milito kaj milito, tio jam tedis... Nur la nomo estas stranga: vojo al shafa podio au buchado au io simila..."

"Vojo al eshafodo," korektas la prezidanto.

"Chu venos ankau vi?"

La prezidanto skuas nee la kapon.

"Venu do. Kial vi hejme kauras?"

"Mi povas iri plu nenien," diras Arvo.

"Kiu malpermesas al vi, edzinon vi ankorau ja ne havas," ridas la junulino. "Au eble vi havas amatinon? Kiu vin konas - akvo senmova, fundo profunda."

"Mi iros jhaude militservi. La ordono estas jam ricevita."

"Militservi?" miras la junulino. Tiu sciigo vere tute ne estas agrabla - pri militservo shi havas jam dolorajn rememorojn. Jaanus ja tiam iris kaj malaperis kiel shtono en akvo. Ho, kiam finfine oni plu ne bezonos militservi, shi pensas kun bedauro.

"Vi nenion parolis pri tio," shi diras konfuzite.

"Kial vane trumpeti pri tio," opinias Arvo. "Neniom utilus, se mi ech sur la vojkrucigho che la vendejo krius, ke mi devas iri. Oni devas iri, jen chio."

"Vi estas prezidanto de kolhhozo, eble oni vin ne prenos."

Nun estas la vico de la junulo rideti.

"Ne gravas, kiu mi estas."

La knabino ankau mem scias, ke tio ne helpos, sed tamen parolas. Nenio alia restas por shi! Esperon oni devas ja havi, oni ne povas ankau ghin forrabi de la homo, des malpli de juna homino.

Shajnas, ke en tia tago okazos chi tie plu nenio menciinda. Kio entute povus okazi chi tie - pluvas,. la mashino ne funkcias. Miili kuiras por si en la kuirejo tagmanghon, la tuboj de la domo kaj de la kaldrono fumas konkure.

Sed kelkio tamen okazas.

Tra la pluvo aperas en Aiaste jhipo kaj el ghia pro pluvo malhelighinta karoserio elgrimpas che la lokomobilo Eesner, vestita per griza de pluvgutoj ornamita drelika pluvmantelo, kaj samspeca kapucho sur la kapo. Memore pri la eventoj okazintaj chi tie antau dudek jaroj, li tenas la dekstran brakon kun artefarita manplato profunde en la posho, kvazau li estus pri iu kolera.

La shoforo, junulo kun aroganta mieno, restas en la automobilo.

Martinson el Sirgaste ghushte chirkauligas sian pajlosharghon per shnuro, suspekteme li rigardas al la prokuristo de provizkolektado. Ankau la kolhhozanoj komencas unu post la alia veni de la tagmangho. La vetero estas ja malbona, tion vidas chiuj, sed devkonscio tamen kunvenigas ilin. Eesner severe rigardas la homojn, kvazau ili estus kulpaj, ke pluvas.

Energie li etendas al la mashinisto la manon por saluto. La kapo de Elmar zumas, sed li penas kashi sian ebriecon per tio, ke li staras laueble rekte.

"Ankau mia patro estis dum la cara tempo en Ruslando lokomobilmashinisto," diras Eesner kolegece.

"Kiam li sukcesis esti tio? Kiom mi scias, li estis nia komunuma kuriero kaj poste shindofaristo."

"Ghuste antau tio li estis lokomobilisto ie en Ruslanda bieno."

"Lau mia scio li partoprenis en la Japana milito kaj revenis de tie kun kurba gambo. Ke li estis lokomobilisto, tion mi vere ne audis."

Eesner ne respondas. Li ne intencas detale priskribi la biografion de sia patro: li ja ne veturis chi tien por simple babili, sed por provizi grenon.

Jes, estis tempo, kiam li dum drashado petolis chi tie en pajlo kun Maimu, gaja kaj kun nedifektitaj membroj. Pli ol unu rememoro revivighas en li, kiam li iras malantau la brutejon por serchi la prezidanton.

Envio dolore ekskuas lian koron, kiam li vidas malantau pajlamaso la junan Saaremagi en chirkaupreno de knabino. Sed kompreneble li shajnigas, ke li rimarkis nenion.

La prezidanto levighas timigite de apud la junulino. Eesner donas al ambau lauvice la manon kaj diras al Arvo Saaremagi mallonge, tute mallonge ridetante:

"Al mi estas necese paroli kun vi."

La prezidanto staras antau la prokuristo kvazau mizera pekulo.

"Mi estis en la kontoro," komencas Eesner konfidence. "Mi vidis: la sloganoj senkolorighis kaj la murgazeto estas tre malnova, ankorau el la tempo de la printempa semado. En la artikoloj mankas faktoj el la loka vivo." Li malaltigas la vochon preskau ghis mistera flustrado. "Kritikon oni ne bezonas timi: la soveta reghimo estas sufiche forta por honeste rigardi la erarojn. Chu ne?"

La prezidanto sidas maltrankvile, kvazau lin mordus puloj. Li ne kutimis interrilati kun superuloj kaj en sia konfuzo li preferus iri por forki grenon au akcepti grajnojn. Fine li ekhavas savan ideon.

"Mi devas iri por subskribi fakturojn," li diras. "La grentransportisto jam revenis de la tagmangho."

"Tre bone, ke la homoj jam kolektighis," ridetas Eesner. "Mi pro tio ja venis chi tien por esplori, kial via grenprovizado ne progresas. Eble ni kune interkonsilighos, kial en "Prozhektor" la autunaj laboroj ne movighas. Tiel ne povas plu dauri."

Plejparto de la drashantoj revenis de la tagmangho. "Kunveno!" anoncas al ili la prezidanto morne. "Chiuj al la kunveno!"

La homoj ne komprenas, kio okazis, sed malgrau tio silente kolektighas che la grensakoj. Eesner starighas sur la pesilo kaj atendante pririgardas la popolon. Kiam chiuj kolektighis, li komencas rutine:

"Gekamaradoj! La kolhhoza ordo estas la sola ghusta vojo. Lau la nunaj oficialaj informoj al kolhhozoj alighis jam sepdek du procentoj de la estona laboranta kamparanaro. La kulakoj kiel klaso estas eksproprietigitaj. En nia vilagho malaperis ekspluatado de homo fare de homo kaj ghin anstatauas novaj, socialistaj produktadaj interrilatoj. Ni firme pashas al komunismo, la helbrila estonteco de la tuta homaro."

Eesner vishas per kvadratita tuko la lipojn kaj diras mallaute, kvazau finante preghon:

"Se iu havas demandojn, bonvolu!"

La kolhhozanoj staras silente, oni povas audi, kiel pluvo gutas de la mashintablo kaj ekblovo de vento fajfas en la malplena fojnejo che la fino de la brutejo. Ili ne scias, kion demandi, verdire ili entute ne komprenas, por kio estas aranghita la kunveno. Fine diras la magra grenpesanto, malgranda nerimarkebla vireto:

"Bonvolu diri, kial en nia kooperativo jam de la printempo ne estas ricevebla sakshnuro. Ne estas eble fermligi la sakojn, se oni ne alportis el la hejmo shtrumprubandojn de la edzino. Post la milito pasis jam pluraj jaroj, nun almenau shnuron oni devus havi jam tiom, kiom oni bezonas."

Eesner sentas instinkte, ke ankau la homoj tie chi en Tuhakopli, kiuj vivas sub la tegmentoj el shindoj, faritaj de lia patro, konsideras lin respondeca pri chio. Tio igas lin hezitema kaj devigas esti singarda. Li ne scipovas delikate trakti la homojn, des malpli ilin kompreni, tial li la mallertecon, malzorgemon kaj nespertecon devenigas de la klasbatalo. Fine li perdas ekzaktan imagon pri la vera situacio, chie li vidas malamikojn kaj labor-evitulojn, sabotantojn kaj komplicojn de kulakoj, li senpripense disjhetas vortojn dekstren kaj maldekstren kaj chiam pli ekkomprenas, ke io esenca, neperceptebla elglitas el lia mano.

"Gekamaradoj," li rekomencas serchante vortojn, machante per la busho, "en la grekaj montaroj kaj ghangaloj de Indonezio la popoloj batalas por sia libereco. Tie estas vershata sango de laboristaro en la nomo de la profitoj de kapitalistaj sharkoj. Ni devas esti solidaraj kun la batalantaj popoloj - tio estas nia internacia devo... Malantau sakshnuro oni ne chesu vidi la arbaron..."

Eesner riproche rigardas la grenpesiston. Li sentas, ke la respondo estas fundamenta kaj ke post ghi ne estas plu eble ion demandi. Fakte tiel ankau estas.

La sola homo, kiu ignoras Eesner kaj lian paroladon, estas Martinson el Sirgaste. Senghene li levas sian avensakon sur la veturilon kaj mem sidighas sur ghi.

La rigardo de Eesner haltas sur la individua fcampulo.

"Kien vi, mastro de Sirgaste, veturos kun tiu greno?"

Aadam shajnigas, kvazau li tute ne audis la demandon de la prokuristo.

"Kial vi ne respondas?" Eesner malpacience ech descendas de la pesilo.

"Mi estas libera homo kaj parolas, kiam mi volas," diras Aadam militeme. "Via kolhhozo min ne koncernas. Peklu ghin au faru kion ajn, tio ne estas mia afero."

"Kamarado Saaremagi, kion tio signifas?" koleras Eesner. "Kial vi permesas drashi grenon de individua kampulo, kiam la plano de provizado de la kolhhozo ne estas plenumita?"

"Greno estas greno," murmuras la prezidanto, vershante per tio ankorau pli da oleo en la fajron.

"Kiel do tiel: greno estas greno?" Srias Eesner. "Tio estas sensencajho. Chu vi ne scias, kia diferenco estas inter kooperativa kaj privata posedajho?"

La drashantoj kun kreskanta atento auskultas la diskuton, kvankam ili chiel penas shajnigi, ke tio ilin tute ne interesas. Tia estas ja ilia etiko - ne enmiksighi en disputojn de superuloj.

Subite Kata Maali eklamentas:

"Neniu ordo estas tie chi, tio estas tute vera. Chiu faras, kion li bontrovas, vera mastro mankas. Mi estas malricha homo, dum la tuta vivo mi servis mastrojn, sed tian malordon kiel nun mi nenie vidis. Ech hejtlignon por la lokomobilo oni ne kapablas organizi, nun oni forhejtas iom post iom la kortbarilon de Aniluik. Por detruado chiuj estas bravuloj, sed se igi ilin konstrui,. iliaj vizaghoj tuj grimacighas..."

Saaremagi auskultas kaj audeble spiras, kun la kapo klinita kiel pluganta bovo.

"Kian barilon? Kie? Kion do tio signifas?" ekscitighas Eesner. "Tuj funkciigu la mashinon!"

La kolhhozanoj rigardas lin timigite kaj mirante. Neniu movighas de la loko. Chu tiu gravulo mem do ne vidas, ke la greno malsekighis en la pluvo kaj nur tute malprudenta homo povus ekdrashi en tia vetero? Sed Eesner rememoras, kial li finfine venis chi tien. La plano de provizado ne lasas lin ech nokte dormi, pendante kiel glavo de Damoklo super lia fraula lito.

"Tuj funkciigu la mashinon, au..." li krias. "Kie estas la mashinisto? Kial vi ne plenumas la ordonon?"

Elmar sidas sur la framo de la veturilo, kun la piedoj pendantaj kaj la okuloj malsobraj, li estas ankorau ebria post la drashado de la aveno de Martinson, kvankam de fore tio ne estas rimarkebla. Responde al la vortoj de Eesner li nur montras per la mano al la malserena, malseka chielo.

La prokuristo malpaciencighas. Li estas volforta homo kaj devas atingi tion, ke la mashino ekfunkciu, por ke li sentu sin venkinto, kvankam pro la pluvo oni eble tute ne komencos drashi. Li mansignas al la prezidanto, kaj Saaremagi venas al li kun malkontenta vizagho. Ili iras per energiaj pashoj al la lokomobilo kaj lau chio oni povas supozi, ke Eesner intencas mem funkciigi la agregaton.

La mashinisto postrigardas ilin, lia ronda sulkoplena vizagho estas kolera.

"For la manachojn!" li subite vokas. "For la manojn!"

La viroj jam alvenis al la lokomobilo kaj al la mashinisto shajnas de fore, ke Saaremagi kuplas la mashinon. En Elmar ekbrulas furiozo. Kion tiu diabla knabacho entute opinias, ke li tushas la mashinon! Li palpachu prefere iun knabinon! Tridek ok jarojn li laboris kun tiu chi lokomobilo kaj neniam allasis al ghi iun fremdulon. Ne! Li desaltas de la veturilo vigle kiel junulo, ekkaptas che la barilo fosilon kaj kuras al la lokomobilo. Eesner, kiu el la servista tempo ankorau memoras kelkion pri lokomobiloj, iel ekfunkciigis la mashinon. Brue la malplena agregato eklaboras.

La mashinisto kuras furioze al Arvo kaj batas lian kapon per la fosilplato. La prezidanto sinkas vizagh-altere kiel sako sur la malsekan teron kaj la griza kaskedo falas de lia kapo. Chio chi okazas tiel rapide, ke neniu sukcesas interveni au ion entrepreni. Vilma kuregas al la lokomobilo, ekkaptas rastilon kaj komencas plorante, lamentante kaj malbenante batadi Elmar'on. Eesner estas tute pala, kvazau li estus la batinto. La piedoj de la mashinisto ektremas, momente li sobrighas. Li ekkauras che la junulo, sensence klopodante vestas lian kapon per la kaskedo, sed sentante inter siaj manoj la senstrechan sangan kapon de la prezidanto li palighas kaj murmuras al la senkonscia junulo:

"Vi ja ne mortis? Diru, vi ja ne mortis?"

Vilma batadas lin per la rastilo, ghiaj dentoj rompighas, sed la knabino kvazau frenezighis kaj ne chesas.

Elmar palpas la koron de Saaremagi, ghi pulsas. Vilma disbatas jam duan rastilon kontrau lia maljuna kalva kapo, sed li ne sentas doloron.

La unua, kiu rekonsciighas, estas Eesner, al kiu tiu batego ja estis destinita. En tiu chi bieno li perdis sian manon, tie chi li estus povinta perdi ankau la vivon, sed tiun sorton li feliche evitis. La malplena mashino zumegas en terura maniero, la lokomobilo havas sian plenan kapaciton, nun ghi laboras potence kiel en sia juneco. Kaj la drashmashino estas preta kun egala fervoro frakasi chion, kion ajn oni jhetos en la tromelon - avenon, pizojn, peltojn, homojn au chevalpasportojn. La senchesa monotona zumegado de la agregato pliintensigas la deprimitecon, sed neniu ekhavas la ideon malrapidigi ghian rotaciadon.

"Helpu porti Saaremagi en la auton," diras Elmar al la shoforo.

La senkonscia prezidanto estas levata sur la malantauan sidlokon de la jhipo. Eesner diras al Elmar, ke ankau li sidighu, li ne precizigas, por kio, sed oni povas supozi, kial.

Vilma intertempe iom trankvilighis. Shi nur singultas kaj vishas de tempo al tempo per maniko de la bluzo sian vizaghon, striitan de shvito kaj larmoj. Ne havas shi felichon en sia vivo, ne. Chiuj junuloj, kiuj plachas al shiaj okuloj, fartas malbone, kaj Vilma sentas sin damnita. Nur amon shi esperis de la vivo, sed ech tion shi ne ricevas. La vilagho malplenighas, la junuloj malaperis, ne plu, kiun ami. Verdire shi devus kunveturi kun Arvo kaj transdoni lin en la malsanulejo, sed shi ne kuraghas paroli pri tio al Eesner, kaj apenau el tio io rezultus: tute egale oni ne permesos al shi restadi che Arvo, ghis li rekonsciighos au - dio gardu! - ree ploro atakas shin - mortos. Ankau tio ne estas neebla, la kapo de la junulo estas terure frakasita. Eble li idiotighos por la tuta vivo, ankau tio estus ja malbona. Vilma prenas de sia kapo la tukon kaj bandaghas la vundon. Elfluas nemulte da sango, sed ghi estas densa kaj malhela kiel sukerbeta siropo.

Pro la bruo aperas el la domo Miili, rigardas, kiel oni klopodas chirkau la prezidanto, staras iom da tempo kun kompatema mieno kaj ellasas post tio la shafojn. Oni mortbatu ech dek prezidantojn, sed la vivo dauras. La bovidoj elvenas el la brutejo malpli volonte ol matene, la malvarma pluvo ne plachas al ili, sed neniu atentas tion. La brutoj disiras chirkau la zumeganta drashmashino kaj kelkaj el ili gapas scivole la rapide movighantan klakantan rimenon.

"Sidighu, sidighu, ni veturigos la prezidanton en malsanulejon," diras Eesner lace al la mashinisto.

Elmar estas kvazau senkapa kokino. La teruro lin tute apatiigis. Li iras al sia biciklo, mallerte serchas en la leda instrument-kesto, sed kion, li ech mem vershajne ne scias.

Eesner rigardas lian konveksan, ghiban dorson kaj per shvito trasorbighintan kaskedon sur la nuko, kaj li eksentas kompaton al la maljuna Lusiksepp. Sed tuj li forpelas tiun fremdan senton kaj vokas severe:

"Venu jam!"

"Mi ne trovas la shlosilon," plendas Elmar. "Mi volus shlosi la keston..."

"Lasu tion, neniu tushos ghin."

Fine Elmar elfosis etan seruron el la fundo de la posho kaj klike fermas ghin.

"Tiu chi biciklo estas la sola memorajho, kiu restis al mi de la filoj..." li murmuras.

Certe Eesner scias ankau tion. Li scias ja chion, kio okazis al la tuhakoplianoj, kie iu restis kaj kie ankorau povos resti. Ankau Endel Lusiksepp li sufiche bone memoras. Li memoras ech tion, kiel Endel dum sia infaneco kune kun sia patro estis en Aiaste che la lokomobilo, manghis el la mankavo pizojn kaj prijhetis per ili la chevalojn, tiel ke foje Taavet devis per severaj vortoj ech malpermesi al li tion. Ne estas al li nekonata ankau tio, ke tiu altkreska neparolema junulo en Uralo mortighis jam longan tempon antau la militiro, dum dormo, kiam en la ter-kabano ekestis incendio. Akcidento, diras la cheestintoj. Nenia heroeco, la plej ordinara incendia akcidento kun karbighintaj kadavroj. Ne, pri tiu filo Eesner diras nenion. Alia afero estas kun la alia, kiu estis en la germana armeo.

Stranga bieno estas Aiaste. Chiam ghuste chi tie nepre devas dum drashado okazi io eksterordinara. Iu okazajho interrompas la trankvilan laborritmon, la vivo perdas por kelka tempo sian chiutagan prudentan kontinuecon.

La automobilo forveturas lau la vilagha strato.

Vilma postrigardas ghin malgaje-kolere, kaj post tio plenigas la fajrujon per putraj tremolshtipoj, char drashado devas dauri dum dauras la vivo. La lokomobilo furioze eligas fumon kaj la drash-mashino zumegas per la tuta forto.

<< >>