TRIA DANCO

Jaanus, la plej juna filo de mashinisto Lusiksepp, miksas per fajrostango en la malgranda mallumeta sekigejo de Aiaste diligente grajnojn. Li estas svelta junulo kun largha frunto kaj malhelbluaj okuloj, kiu diferencas de sia patro, malaltkreska kaj fortika, rondvizagha viro, kiel tago de nokto; vershajne li similas al iu malproksima prapatro au al avo Jakob, kiu jam delonge farighis tero, kvankam ech mortinte li estis tiom peza, ke estis necesaj ses fortaj bone nutritaj viroj por porti lian cherkon al la tombo, kvazau en la malzorge el picea ligno farita kesto estis shtonoj, sed ne la korpo de kadukulo, kunsekighinta dum la du jaroj, kiam li pro malsano kushis en lito. Sur la vizagho de Jaanus brilas de tempo al tempo (kompreneble en taglumo, ne chi tie en mallumo) io pli sagha, pli pura kaj pli kuragha ol en la rigardo de liaj patro kaj avo en la sama agho, sed eble tio shajnas nur nun, kiam li estas juna, sana kaj la vivo lin ankorau ne plene dispremis. Li similas al chevalido, bovido au hundido, kiu en sia juneco estas bela kaj aminda, sed plenaghighinte perdas sian tutan charmon, graciecon kaj forton, farighante rigida, senesprima uzatajho. La longa vizagho de la junulo kun ghiaj elstarantaj vangostoj ne estas en la autunvespere mallumeta ejo videbla. Sur la fono de la malgranda, pro polvo kaj koto malklara fenestreto li pli memorigas pri iu malbonaugura persono en fabelo de Kreutzwald ol pri modesta, juna kaj pro seniluziighoj ankorau ne malicighinta servisto de la bieno Aiaste.

La vilagho malplenighis de laborkapablaj viroj, estas preskau neeble trovi laboristojn, laboroj amasighas, el la komunuma domo oni alportadas senchese novajn kaj novajn ordonojn pri plialtigo de la normoj. Tial ech knabetoj havas la valoron de plenkreskaj viroj, ne parolante pri tio, ke la vilaghaj junulinoj, kies amatojn oni sukcesis mobilizi en la Rughan Armeon, kiuj au en la milita tumulto senspure malaperis au sin kashas ie malproksime de la hejma regiono en iu fremda, pli densa arbaro, rekte chasadas nun la junuletojn.

La greno susuras sur la lado, la aero estas polva kaj varmega. Jaanus staras nudpiede ghis la maleoloj en la greno, grajnoj kraketas sub liaj plandoj, kiam li pashas. La supra parto de lia korpo estas nuda ghis la zono, seka griza polvotavolo kovras liajn turmentitan dorson kaj manojn kun fortaj muskoloj. La malpura chemizo pendas sur najlo apud la pordo. Pro shvito malagrable jukas la okuloj, ghi perlas sur la vizagho kaj poste falas kvazau sala roso sur la grajnojn. Li miksas la grenon de la mastro, la rikolto, ricevata en ilia propra subfarmeto, estas tiom malgranda, ke tute ne valoras veturigi ghin malproksimen por sekigo, oni sukcesas sekigi ghin en sia banejo.

Elmar kun la lokomobilo ech nun ankorau drashadas grenon en la bienoj. Dum la militaj jaroj la akcioj de la malnova, malfortighinta, klakanta lokomobilo neatendite levighis. Ghi farighis rekte neanstatauigebla mashino, char la traktoro de Kao, achetita antau la fino de la burgha tempo, ne estas uzebla por drashado; ech se la posho estus ghiskreve plena de talonoj kaj germanaj orientaj markoj, petrolo malgrau tio estas nenie havebla, sed ligno trovighas en chiu bieno en abunda kvanto. Tiel okazis, ke la lokomobilo kaj Elmar Lusiksepp, kies sano lastatempe same ekstrikis kiel lia eluzita lokomobilo, ambau estas plenvaloraj, plenumante sian sole ghustan praan kaj neeviteblan laboron, ghis la valvoj kaj pishtoj tenos vaporon kaj la morto per fera tenajlo ne ekpremis la koron de la maljunulo.

Jaanus pensas nek pri la patro nek pri la lokomobilo; la fajrostango en liaj fortaj plumpaj manoj subite haltas, kvazau oni el neatingebla, ne konceptebla malproksimo, el griza mallumeto signalis, ke estas jam tempo fini la miksadon de la greno per la fera stango. La junulo turnas sur la vertebroj de la kolo sian kapon, kiu almenau de fore shajnas volforta, metas la stangon sub la malpuran chemizon al la muro kaj trenas sin al la malalta flanka pordo, kiun iu frapetis delikate kaj mallaute, kvazau per ansera flugilo, uzata por purigo de horloghoj. Jaanus klopodas kelkan tempon pri la pordo, fendighinta pro sekeco, sed ne sukcesas malfermi ghin; subite li surprizite rimarkas, ke la pordo estas ja fermita per hoko. Kial li tion faris, li ne memoras. Vershajne pro ia nekomprenebla subkonscia instinkto au konvulsio, pri kiu li neniam pensas, sed kiu vivas en li memstare kvazau silento en nokto. Li levas la hokon, trapenetras per sia rigardo la mallumon, kun seka busho kaj batanta koro: li scias, kiu estas la veninto. Malpacience li atendis tion, tiun chi renkontighon, la lastan helan radion, kiu lumos al li chi-autune en la hejma regiono, sed kiam ghi nun fine alvenis, li ekstaras kiel kolono sur la varma sekiga lado kaj senvorte ekzamenas la rondan vizaghon en la pordaperturo, senmovan, enfermighintan en si mem kaj senkulpan kiel bildo de madono en ebona kadro. Tio estas Vilma, filino de la subfarmisto de Sannakese, svelta, grizokula knabino el malricha familio, kie oni ne havas ech sufiche da pano. Kompreneble povus viziti Jaanus'on ankau filino de iu bienmastro, precipe en la nuna tempo, kiam estas tiom malmulte da viroj, la filo de la mashinisto ne estas ja ia bastardo, sed hodiau venas tamen Vilma, kaj tiel nia rakonto povas dauri.

Ili staras kelkajn longajn momentojn unu antau la alia kiel du malsimilaj birdoj, kiuj ankorau ne scias, kian vochon ili devus fari por kompreni unu la alian; ili ankorau devas lerni tiun lingvon, se ili volas interrilati, char sole la prasentojn, la primitivajn vochojn kaj impulsojn de la junaj korpoj oni ne povas fidi, ili estas trompaj kaj kontraudiraj kiel la paroloj de ebriulo.

Fine Vilma diras el la mallumo:

"Vi tute ne atendis?"

"Kiel vi vidas," diras la junulo senpripense, nekapabla iel regi sian parolaparaton por diri ion pli signifan, kion li treege volus.

"Mi vidas chi tie nenion. Chi tie estas tute mallume, eniri oni ankau ne invitas, la sinjoretoj farighis tre fieraj."

"Venu en la lumon, kial vi staras tie en mallumo," diras Jaanus, malrapide pensanta, kia li estas. Sed la junulino staras plue en la mallumo, agrabla, senmova, ion atendanta, kaj malantau shi estas la malplena mallargha shtuparo, lau kiu shi grimpis chi tien kaj de kie enpenetras humida aero de la autuna vespero. Fine la junulo ekkomprenas, ke estas necese etendi al shi manon kaj helpi al shi transpashi la altan sojlon de la sekigejo. La mano de la junulino estas varmega kaj seka, pro laborado malglata,. malgranda, sed fortika, kaj al Jaanus tio plachas. Nur nun li rimarkas en la alia mano de la knabino paketon, envolvitan en tuko.

"Vi estas ja kvazau militfughinto," li diras.

"Kie vi tiujn fughintojn vidis?"

Jaanus forprenas de la knabino la paketon. "En la kvardeka jaro en la gazeto estis bildo de belgaj militfughintoj. lit estis precize tiaj, kia vi estas."

"Mi alportis al vi pomojn."

"Kial?"

La junulino senkomprene rigardas lin. Chu shi klarigu, kiel shi posttagmeze nerimarkite de la patrino grimpis en la subtegmenton, elektis el la fojno la plej grandajn kaj bonajn pomojn kaj kunligis en tukon?

"Mi ja devis ion alporti."

"Kial?" demandas Jaanus konvulsie. Tiu absurda demando alkrochighis kiel lapo al lia lango, li ne povas ghin engluti nek elkrachi, des malpli anstatauigi per io alia.

"Mi pensis, ke ni povus malsupre en la forno friti la pomojn."

Jaanus metas la pompaketon sur la polvan fenestrobreton kaj post tio iras en la mezon de la ejo. La mallumeto subtenas lin kaj helpas kashi lian embarason. Li prenas timide la manojn de la junulino. Ambau ridetas en si mem.

"Mi tute ne supozis, ke vi venos," diras Jaanus emociite.

"Mi ja hierau promesis viziti vin. Chu vi jam forgesis? Jen kia forgesemulo vi estas..."

"Ne gravas, ke vi promesis..."

Jaanus eksilentas. Li dezirus diri ion nekutime teneran, venantan el la koro kaj samtempe grandstilan, sed ne scipovas, ne kapablas esprimi sin, ne regas la vortojn, kvankam li kredas ankorau al la chion venkanta, chion povanta kaj chion decidanta potenco de la vorto. Sed la vortoj estas disflugemaj kaj obstinaj kiel chevalidoj, li ne povas ilin kolekti, ili forglitas kiel glataj angiloj en, la mallumon. Li suspiras preskau neaudeble, spiretante, sufokante post tio la suspiron tuj per tuso, por ke la knabino ne opiniu, ke li efektive suspiris. Tro malmulte da libroj li estas leginta por reteni de tie en la memoro iun speciale belan, delikatan kaj puran vorton, por kashi siajn sentojn kiel surfundajn fishhokojn en fremdaj pensoj kaj poste memfide jheti ilin en la ludon. La junulo estas tre maifelicha. Li volas paroli pri amo, por tio li havas nur la hodiauan vesperon kaj eble ankau nokton, se la knabino konsentos resti tiom longe chi tie, sed la vortoj ne estas ghustaj, ili havas ian mankon, difekton, kramfon, kaj kie li prenu ilin, por trabati per ili tra la malluma nokto kaj en la koro de Vilma brilantan sunluman vojeton. Tio estas por li chi-momente pli grava ol kio ajn alia en la mallumighanta vilagho Tuhakopli, envolvita en pluvovualo. Se li daure hezitos, povos okazi, ke la malfortika knabino, kun klinighinta kapo staranta antau li kaj atendanta kvazau revelacion, finfine, ekscios nenion, shia animo velkos pro sopiro kiel falchita marcha fojno en sunlumo kaj shi pendigos sin nokte sub plora plaudado de pluvo en arbaro sur brancho de muskokovrita betulo, kaj tiam Jaanus estos kulpa pri tio, mortiginto jam antau la alveno al la fronto.

Subite muso ekpepas en angulo inter grajnoj per plenda vocheto. Tio tre amuzas ilin, ambau subite kvazau lau komando elkore ekridas. La hejmeca vocho neatendite penetris kiel kojno en la strechan silenton inter ili, la kramfo de malagrabla singheno malaperas, ili subite sentas ghoje, ke ili estas homoj kaj vivas, por la vivo, ke ili senmezure superas la muson, ke ili estas junaj kaj dume bezonas timi nenion. Tiu konscio plie kuraghigas kaj senghenigas ilin, kaj ankau tio ne estas malgrava, precipe nun, kiam Jaanus chirkauplektas la manojn chirkau la svelta talio de la knabino kaj en la mallumeto kisas shiajn lipojn, kiuj havas la odoron de lakto kaj autuna vento. Ankau la knabino emociighas kaj forte alpremas sin al la junulo.

El la korto audighas, kiel Taavet hakas che la branchostaplo lignon por la morgaua panbakado. La ghuste hakata duonputrinta bloko krevas kun obtuza bruo, kaj ech tiam, kiam la shtipoj jam kun klakego estas jhetitaj en amason, restas en la vespero ankorau ehha memoro pri la sono, kiu mallautighas en la krepusko kaj malrapide farighas silento, neekzisto kaj senmoveco, kvazau shlimo chirkau shtono, sinkanta en verdan profundon. Tiu malaperanta sono eknestas en la oreloj, vekas en la tuta korpa rememorojn, ech tiajn, kiajn oni ankorau ne spertis kaj kiujn en plej bona okazo povis senti nur antaue vivintaj generacioj. La kapo de Jaanus turnighas, kiam li liberigas la knabinon el sia chirkaubrako, por momento enpensighas, granda, malgracia, ombranta la fenestran lumon, poste senvorte transpashante la altan sojlon elgrimpas el la sekigejo kaj palpe descendas lau la mallargha ligna shtuparo. Nur nun Vilma trovas okazon por depreni la kaptukon kaj palton. Shi metas sian senkolorighintan frambokoloran tukon apud la chemizon de la junulo sur la najlon kaj ridetas por si mem, introspekte rigardante ilin.

Jaanus baldau revenas de malsupre, kun malnova, peza, per eluzita shtofo tegita veturpelto sub la brako. Sur ghi li dum la noktoj, kiam li miksis la grenon kaj hejtis la fornon, kushadis, kun la kapo sur la feltighinta shaflano. Li disetendas la pelton en angulo sur sengrenigita kaj purigita ladotabulo, aranghas unu manikon de la pelto kusene kaj demande ekstaras antau Vilma, dum la sango audeble pulsas che la tempioj. Fine li chirkauprenas Vilma'n, farante tion tiel mallerte, ke por momento la spirado de la knabino haltas kaj shi pro doloro grimacas. Ne scipovas li karesi, tenas min, kvazau mi estus grensako, pensas Vilma ghoje, se shi nun entute pensas plu.

Kaj tiam, inter kisoj kaj impetaj karesoj, Jaanus flustras al la knabino en la orelon, ke li amas shin. Fine do estas dirita la mirakla vorto, kiu heligas la vivon, sed povas kauzi ankau multe da malbono. Post tio la junulo havas tian senton, kvazau li estus prirabita; subite al li shajnas, ke per la amkonfeso li deklaris sin mizera, senforta kaj senhelpa, fordonis ion tian, kion li plu ne rericevos. Proksimume similan senton li havis iam dum lerneja tempo, kiam ili che arbaro luktis sur maje fresha herbo kaj Jaanus estis devigita kapitulaci antau la knabo el Sannakese kaj por definitiva humiligo krome lautvoche konfesi, ke lia dorso efektive estas malpura. Sen tio oni ne lasis lin levighi. Alfred estis sur lia brusto kvazau monto. Eble en angulo de la pro sensuala ekstazo nebuligita cerbo de Jaanus ekaperas antausento, ke ankau amo estas senfina luktado, dum kiu oni tute polvokovrighas, sed parolas pri io tute alia. Sed chi-momente li ne havas tempon por cerbumi pri tiaj aferoj. Li estas dekokjara kaj devas obei la vokon de la sango.

La knabino abrupte forpushas la manojn de la junulo. Kvazau Jaanus Lusiksepp estus fingrojn bruliganta, ghisarde hejtita fera forno, sed ne nordlanda, blonda, vilagha junulo, en kies vejnoj la sango cirkulas malrapide.

"Mi forte vangofrapos vin, se vi ne chesos," shi diras. "Tiel vi povas diri al kiu ajn knabino."

"Al kiu - ajn?" miras la junulo.

Je tio Vilma efektive ne scipovas respondi ion. Kiel shi povas scii, al kiu? Vere shi ech duonvorton ne estas audinta pri iuj aventuroj de Lusiksepp en la vilagho, sed prefere tamen esti malfidema.

"Nu, al kiu?" insistas Jaanus.

"Kiel mi povas scii, al kiu..."

"Tiajn vortojn mi diris ankorau al neniu," konfesas la junulo subite tiel sincere, ke la chagreno de la knabino malaperas.

"Ankau vi estas kara al mi," shi diras emociite, mallevante la okulojn.

Por Jaanus tio estas granda novajho. Delikate li ekprenas la knabinon je la shultroj kaj turnas la karan vizaghon al si.

Sed el la korto senchese audighas ritmaj sonoj de lignohakado. Kun obtuza krako penetras la hakilo en la lignoblokon, knare Taavet eltiras ghin, post kio la shtipo pro nova hakbato knale disfendighas. Per tiu ligno oni morgau bakos la panon, kiun la mastrido kunprenos, kiam li ekiros al la rekrutiga komisiono en Tartu.

Jaanus kapsignas al la pelto en la angulo. Vilma penas tra la densighanta krepusko righardi lian vizaghon, ne serchante en ghi ion eksterordinaran; shi nur rigardas, kvazau shi dum la ses vintroj ne havis tempon por rigardi Jaanus, kiam ili sidis en la sama klaschambro.

"Sed subite vi disfamigos en la vilagho: Vilma de Nurme estas tia kaj tiela, shi mem venis al la knabo... Shmirmakuli vi scipovas," shi diras riproche.

"Mi diros al neniu ech vorteton..." certigas Jaanus. La junulino auskultas la sonojn de la lignohakado, audighantajn de ekstere, ghuste tiam dishakita shtipo estas jhetata sur la aliajn en la amaso. Tio shajnas iom trankviligi shin, singarde shi kushighas sur la pelto kvazau timigita sturno, preta chiumomente por forflugi.

"Mi timas," flustras la junulino.

"Chu vi opinias, ke mi ne timas," diras Jaanus serioze. "Ni timu do ambau kune."

Li mankaresas la abundajn cindre blondajn harojn de la junulino kaj aldonas tiam per vocho, interrompighanta pro ekscitigho, neatenditeco kaj onde levighanta domaghosento:

"Subite ni plu ne revidos unu la alian... neniam..."

La junulino estas audinta, ke postmorgau pluraj junuloj el la vilagho Tuhakopli iros al la rekrutiga komisiono, en la bienoj oni nun parolas ja nur pri tio. Ili chiuj estas naskighintaj en la dudekkvina jaro, ilia kvieta, trankvila vivo de kampara junulo nun finighis, ie atendas hakiloj por fali sur la radikojn de ilia vivarbo. La koro de Vilma malghojas, la ombro de disigho malserenigas shiajn sentojn kaj kauzas malgajajn pensojn. Shi ne povas imagi, kio tiam okazos, kiam tiu chi junulo kun hejmeca konduto, kiu tie chi en la angulo de la varmega sekigejo aranghas kapkusenajhon, iros en la militon, shi ne volas kaj ech ne devas povi tion imagi, Char tio estas kontraunatura. Sed shia koro ektremas, kiam shi ech preterpase pensas pri tio; emociighinte shi chirkauprenas la kolon de la junulo.

Ili kushas en la preskau malluma varmega ejo, kie odoras je seka greno, musoj, autuno kaj shvito, ili neniel sukcesas sufiche chirkaupreni unu la alian, ne estas spertaj iliaj nudaj, fortikaj kaj ardaj korpoj, al ili malfermighas ghis nun nekonata mondo, kies ekziston ili ghis nun estis imagintaj nur en junecaj songhoj kaj kiu estas tute alia ol en la revoj. Tio estas kiel febra, sinforgesa florado de floroj antau la velkiga prujno, eterne juna greno, al kiu estas destinite neniam maturighi, kvazau iliaj burghonantaj korpoj instinkte antausentus pereon, kiu embuskas ilin per avidaj, malicaj kaj enviaj rigardoj sur la sojlo de la estonteco, komencighonta post tiu chi agrabla duonhoro en la mallumeto. Ghi estas la unua el la lastaj amoj de Jaanus, la feraj manoj de la milito disigos ilin, ventego de la sorto forskuos lin kiel nematuran frukton de sur arbo, tirante kun si en la abismon de pereo la memoron pri tiu chi vespero, kiam hordeo sekighas sur la plata lado kaj en la kota, de brutoj kaj chevaloj distretita korto Taavet kun monotona fervoro hakas lignon. Por ili restis ankorau kelkaj momentoj de la festo kaj poste chio estos senrevene, por chiam, por eterne finita, kvankam ili estas ankorau junaj kaj nekapablaj kompari, por preni tion tro korshire. Ili kapablas ankorau elteni militon kaj disighon, char ghia krueleco kaj absurdeco ankorau ne evidentighis por ili; iliaj okuloj estas fermitaj kiel la okuloj de la katidoj la trian tagon, ili ne vidas la abismon kaj pro tio estas felichaj, kiom ili scipovas.

El la korto audighas kotplaudaj pashoj, poste mallauta peza pashado - vershajne oni atingis pli sekan lokon - kaj tiam iu per kruda rauka vocho deziras "forton por labori". Tio sonas kiel banala repliko en tenera kaj fortoplena teatrajho; nevidebla al amo malamika vocho, ekster tempo kaj spaco ekzistanta glueca sono senkompate penetras en la humoron kaj interrilatojn de la du en la sekigejo. De nun ili ne plu kapablas ignori ghin, estante nevolaj auskultantoj kaj partoprenantoj de la ekstere okazantaj interparoloj. Ili audas, kiel la mastro seke respondas la saluton kaj tuj post tio la shtipego brue disduighas. Sekve Taavet ne interrompas la laboron ech post la veno de la fremdulo. La fenestro estas malhela. La korpo de Vilma blankas apenau videble. Shiaj konturoj disfluas kvazau tiuj de niksino sur nebula herbejo. Jaanus turnas sin trankvile sur la dorson, kun flanko premita al la strechita ventro kaj konveksaj mamoj de la junulino, kaj fikse rigardante en la mallumon ekauskultas.

En la sekigejo la vochoj de la mastroj estas audeblaj obtuze, sed sufiche klare.

"Vi galopas rajdante sur chevalo tra la vilagho. Precize kiel bienadministranto Hauptmann dum la cara tempo." La vocho de Taavet estas afabla, sed ne mankas en ghi ankau forta dozo de moko.

"Mi estas tute malsana, vershajne pro trablovo, sed jen, oni ne lasas min trankvila, el la komunuma domo ree venis ordono..."

"Nu..."

"La germana forto kaj potenco ech mortinton eltiras el la lito. Neniun oni indulgas..."

Taavet tute ne atentas la lamenton de Paul. "Iun oni tiras, alia mem alsaltas kiel bubo kaj kunfrapas la kalkanumojn, tiel ke ili klakas."

"Germanio estas vere forta shtato, ghi povas fari chion," opinias Paul.

"Kiu ghian fortecon scias... Jen, che Stalingrad ghi ricevis tian banon, ke ghi tuj eklamentis. Ankau kun Italio la afero somere malsukcesis..."

Paul silentas iom da tempo, shajne tia parolo al li ne plachas.

"Bagatelo. La germanaj armiloj estas nevenkeblaj."

Jaanus levighas de la kushejo, iras al la fenestro kaj rigardas tra la malklara vitro sur la korton, penante distingi la en la. krepusko interparolantajn mastrojn, kiuj estas kvazau eroj de la mallumo, estajhoj el la koro de la nokto, venintaj el la nokta kaj malaperontaj en la nokto kadukaj maljunuloj kun siaj surteraj zorgoj kaj entreprenoj. Paul de Kao sidas sur la chevalo kiel kavaliro, piedvestita per altaj botoj kiel komunumestro, la plandoj profunde shovitaj en la piedingojn. Kvankam lia chevalo ne estas bone flegita rajdbesto, sed ordinara sharghochevalo, sed malgrau tio Taavet kun sia hakilo impresas apud li kiel malricha lignohakisto, ia mizera farmulo au taglaboristo. Iliaj vizaghoj ne estas videblaj, ili dronis en la krepusko.

"Mi kolektas chasbrigadon. Mi venis por alporti al vi ordonon partopreni la kaptoperacion. Ni iros kapti ciganon."

"Oho, ech ciganon jam estas necese kapti," miras Taavet, shovante la manon en la poshon. "Kiom vi pagos por la kapo?"

"Chesu rikani. En la komunuma domo oni ordonis kapti la viron."

"Chu vi do jam provizis vin per ligno?"

"Nu ne, sed la ordono..." Paul kun sia devkonscio aspektas tute malfelicha.

"Igu la viron antaue pretigi vian hejtlignon, post tio arestu lin."

"Surmetu ion kaj venu kun mi."

"Interese, por kio?" ridas Taavet. "Chu vi regalos?... Por mi estas tute egale, ech se la arbaro estus plenplena de ciganoj, nenien mi iros nokte vagachi." Taavet tusas intence laueble laute kaj suferplene. "Mi ankau estas malsana."

"Mi ordonas al vi kiel al membro de Sindefendo."

"Por mi estas egale, chu blovas vento au kantas almozulo." Taavet elprenas el la lignobloko la hakilon kaj iras en la domon, silenta kaj obstina.

Jaanus kushighas apud Vilma kaj malvigle karesas shin.

"Kio tie okazis?" demandas Vilma flustre.

"Nenio. Kio tie povis okazi!" respondas Jaanus indiferente. "Ili persekutas ciganon, vershajne la saman, kiu ekloghis en la dometo de la hubulo de Sirgaste. Paul kolektas kaptontojn. Sed tio ne estas nia afero."

Sed ial tiu informo maltrankviligas Vilma'n.

"Kion ili parolis pri la cigano?" shi demandas neatendite.

"Oni faros kaptoperacion."

"Chu morgau?"

"Hodiau."

"Jam estas mallume, ili nun ne vidos plu."

"Kiu scias iliajn aferojn! Ili opinias, ke ili en mallumo pli facile kaptos lin."

"Kion malbonan li faris al ili?"

"Mi ne scias," respondas Jaanus kaj provas denove chirkaubraki Vilma'n. Sed Vilma tute ne emas amindumi. La kazo de la cigano shin forte ekscitas.

"Li estis che ni, iom helpis la patron che la laboro. Li faris al neniu malbonon."

"Kiu? Chu la cigano?" demandas Jaanus trafe-netrafe. Li jam sukcesis forgesi tion, kion li audis.

"La cigano, jes. Chu vi dormas?"

"Ne dormas."

"Kion ili faros al li, chu ili malliberigos lin?"

"Chu li ekplachis al vi, char vi tiom multe demandas?"

Vilma karesas la junulon. "Malsaghulo!"

"Rapide vestu vin kaj kuru lin informi. Vi scias, kie li povas kashi sin."

"Chu mi jam tute tedis vin, char vi forpelas min?" koleretas Vilma.

Jaanus tute ne atentas la lamenton.

"Paul bezonas kelkan tempon, ghis li kolektos la virojn. Dume vi facile sukcesos averti Villem."

"Iru mem!"

"Vi konas tiun lokon pli bone."

"Mi ne volas iri," grumblas la junulino. "Mi volas esti kun vi."

"Ne malshparu tempon. Vestu, vestu vin rapide. Se ili subite kaptos lin krome en via fojnejo, al via patro estos tre malbone. Jam delonge ili akrigas la dentojn kontrau li."

Vilma haste vestas sin, la mencio de malagrablajhoj, minacantaj shian patron, rapidigas shin; shi rememoras la iaman terurajhon. Tiam, en la kvardekunua jaro, kiam la rusoj estis foririntaj, sed la germanoj ankorau ne alvenintaj, kiam blankbenduloj lau sia bontrovo jughis kaj restarigis ordon, tiam, kiam la homoj estis kvazau rabiaj kaj denove malkovrighis tiu grandega abismo, kiu disigas la homojn, kaj la malamego, iom post iom akumulighinta en la animoj, inunde fluis en kotaj riveretoj de netoleremo, linchado kaj malnobla persona venghado, tiam oni venis por aresti shian patron kiel ricevinton de aldona tero dum la soveta reghimo. Tiel agis la uzurpaj restarigantoj de ordo kaj fanfaronantoj pri libereco tute lau sia propra deziro kaj libervole, tamen - la mastro, de kies ripozanta trifolia kampo tri hektaroj estis la pasintan autunon aligataj al la parcelo de la patro, estis feliche multe pli pacema viro ol multaj aliaj, ne deziris urghan jughadon kaj ne akuzis sian novkampulon; tial ili liberigis lin post kelkaj tagoj, minacante, ke li nenien plu shovu sian nazon, aliokaze li bedauros. Li havis felichon, ech tre bonan felichon, tiu pro tutviva vegetado lacighinta, duonghiba, multinfana hubulo, vireto kun malbona sano - li revenis hejmen en varmega tagmeza pauzo, dum melkado de la bovinoj, silenta, terurita kaj morna, sed Vilma dum la tuta vivo kortreme memoros tiun nehoman timon, glaciige teruran senton, kiu ilin chiujn kaptis, kiam ili tiam, dum la julia vespero, en milda krepusko sidis che la manghotablo, kaj subite nefrapinte, senvorte eniris armitaj viroj, kiel inkubo, kiel morto.

Vilma singarde descendas la shtuparon, por ne rompi en la mallumo la kolon. Jaanus reprenas la fajrostangon kvazau la Leono de Kentucky* kaj komencas trafe-netrafe miksi la grenon. Baldau li kvazau vekighas el siaj pensoj kvazau el songho, palpserchas en la posho alumetojn kaj ekbruligas la lanternon, pendantan sur najlo, por kontroli la grenon. Chion chi li faras pli pro formo, instigite de ekscito, kiu igas lin simple agi, sin movi. La greno estas tute seka, preta por shoveli en sakon kaj transporti en la tenejon.

Ne estas hodiau trankvile en la sekigejo de Aiaste. Post kelka tempo Jaanus ree audas, ke iu bruas malantau la pordo. Chi-foje venas Edgar, la sola ido de Taavet. Jaanus ne komprenas, kio venigis lin je tiom malfrua horo chi tien. Li atendas, ke Edgar mem ekparolos kaj malkashos, kial li venis. Sed la mastrido ne hastas. Li staras che la pordo kaj rigardas, kiel Jaanus miksas la grenon, dum sur la muro dancas gigantaj ombroj.

Edgar estas por sia agho serioza kaj pripensema junulo. En li renaskighis la sobra kaj klara menso de lia avo Mats.

Jaanus shraubas la mechon de la lanterno pli alten. "Chu vi venis por rigardi, kiel mi sekigas vian grenon?" li diras sherce. "Au eble vi timas, ke mi shtelos kelkajn sakojn!"

"Tute egale ili estos forportataj por plenumi la normon... Mi venis por paroli kun vi."

Edgar eltiras el la brustposho botelon da hejme farita brando. Krome li kunhavas ankau grandan paketon kun viando kaj pano, envolvitaj en pergamenpapero. La vizagho de Jaanus serenighas; li ne estas ia drinkemulo, sed bonan bushplenon li ne malakceptas. Li refoje iom okupas sin pri la lanterno kaj shraubas la mechon. Almenau lume estu en chi tiu mizera ejo, kiam ili konversacias! Post tio li iras en la angulon kaj sidighas sur la pelto. Edgar eksidas senpere sur la varma greno kaj klake eltiras el la botelkolo la longan antaumilitan korkon, vishas per manplato la botelbushon kaj proponas al Jaanus. Ankorau estas hejma vespero, ili ne estas ankorau alligitaj al la milita charo kiel bovidoj, kondukataj al foiro. Sed tiu momento proksimighas, kiom ajn ili baraktos kaj kontraustaros, la skurgho de la buchisto distribuos al chiu ghian porcion kaj ne lasos ilin treni la veturilon en apudvojan fosajhon.

La brando efikas rapide, akre kaj mutige. La interparolado farighas fragmenta kaj ofte interrompighas, pli kaj pli malfacile estas direkti la pensojn.


* Leono el Kentucky - alnomo de heroo de la populara romano "Printempo" de la estona verkisto Oskar Luts (1887-1953). - Trad.-

<< >>