La radoj de la mashino estigas sur la malseka vojo profundajn larghajn spurojn, same kiel pli frue. La mashino pene kaj malfacile movighas antauen. Neniu dorlotu sin per rozaj iluzioj, ke iam venos tempo, kiam la transporto de la mashino plifacilighos. Ses chevaloj estas chi-foje aljungitaj, sed strange, ke ghuste hodiau la mashino stopighas. Chu la mashino dum jaroj rustighante plipezighis au chu la deklivo plikrutighis?

Fine la chevaloj pro trostrecho tute haltas.

"Nu, nu!" krias brue Eedi Eesner, furioze svingante kondukilon. Bona elasta bastono estus necesa, kiu trafus tiujn chi chevalachojn rekte inter la okulojn, li pensas aferece. Nur la timo, ke Paul lin insultus, detenis lin de havigo de tia batilo en la arbaro. "Ne bleku," koleras Paul. "Viaj kriachoj neniom valoras, kiam la chevaloj ne havas plu forton. Prefere rigardu, kien vi la chevalojn pelis."

Malantaua rado de la mashino profunde engrundighis. La chevaloj kun la mashino iom devojighis - verdire chi tie estas la kavo, de kie Roosi pasintjare elfosis sitelplenon da argilo por riparo de la kuirforno. La servisto gapas timplene la radon, profundighintan en la mola argilo, kaj scias entrepreni nenion prudentan. "Se vi labori ne scipovas, iru tuj for," koleras Paul. "Pasht-hundacho!"

"Nu, nu!" kriachas la servisto por chiu okazo.

"Via nu-nu chi tie plu ne helpos..."

"Ankau vi helpis peli la chevalojn. Ne mi sola estas kulpa," pravigas sin la servisto.

"Via kriado valoras neniom... Chu vi volas vidi, kiel mi turnos la radon de la mashino?"

La servisto ofendite rigardas la mastron de Kao. Sed nun ankau li havas okazon por piki la vundan lokon de Paul.

"Mi ne scias, de kie vi prenos tian viron. Chu eble el la tombejo?" li diras moke, konante la ambicion de Paul. Ankau li scias, ke la mastro de Kao emas fanfaroni per sia forteco. Antau kelkaj jaroj, kiam Paul estis pli juna, li vetis en la drinkejo je korbo da biero, ke li surdorse alportos sian blankan chevalon sur la vendotablon de la drinkejo. Dirite, farite. Paul eliris, maljungis la chevalon, levis ghiajn antauajn piedojn sur sian dorson, eniris tra la drinkeja pordo kaj metis la hufojn klak! sur la vendotablon, tiel ke pro terurigho la vizagho de la drinkejmastro farighis preskau same blanka kiel la chevalo de la viro de Kao.

"Chu vi, kriachulo, eble ne kredas?" demandas Paul kun grava mieno.

"Se vi montros, mi kredos!"

"Voku chi tien Taavet, por ke li vidu. Tiam mi montros. Sen publiko estas sensence."

La servisto devas vole-nevole rapidi al Aiaste. Tie la viroj martelas sur la tegmento, mezuras kaj tranchas ladon, de tempo al tempo verve intershanghante kelkajn vortojn. La vivo iras sian vojon. Taavet eliras el la tenejo kaj sekvas la serviston al la vilagha vojo.

"Nu, nun ni havas publikon, oni povas komenci," anoncas Paul, jhetante rapidan rigardon al Taavet. "Atentu, ke la chevaloj ne restu sub la radoj, kiam mi ekpremos de malantaue."

Li demetas la jakon, suprenfaldas la chemizmanikojn, serchas sur la tero apogon por la piedoj. Post tio li plenigas la bruston per aero - lau lia opinio ankau Jaan Jaago faras tiel, antau ol eklukti kun iu turko au finno - kaj ekprenas la radradiojn.

"Nu-nu!" krias la servisto kaj ree furioze svingas la kondukilojn.

Kaj efektive - la rado turnighas tra la koto antauen. La servisto irighas la chevalojn kaj la mashino feliche elighas el la argilkavo.

"Faru same au pagu por tio," fanfaronas Paul spiregante.

Taavet envie silentas. Li havas nenion kontraumeti al la forto de la najbaro.

Paul relevas la malsupren glitintan pantalonon; la pantalon-rimeno disshirighis pro la strechego.

"Chu tio laksigis?" moke demandas Taavet.

"Tia mashino faras al vera viro nenion," ridas Paul superece.

"Kia do faras?"

Paul ne scias, kia faras. Tiu devus certe esti multe pli granda kaj potenca mashino. Tiaj povos chi tie baldau aperi, neniu kontestas tion, sed nun tiaj ankorau ne trovighas. Se la mashinkooperativo ne bankrotighos, ghi povos krom traktoro acheti novan mashinon. Lokomobilo rie estas plu en modo kaj ghi estas ankau tro malforta, char la greno estas abundkreska. Taavet ridetas kaj diras nenion. Multaj rigardas lian tian rideton kiel malhumilecon kaj ghi tre ofendas ilin en la animo. Sed Paul ne atentas tiajn delikatajn animajn nuancojn, lin interesas en la vivo multe pli malsubtilaj aferoj.

La lokomobilon la mastro de Sannakese alvenigas senincidente.

La drashontoj estas invititaj por posttagmezo. La homoj hezitas, ili ne scias, chu veni au ne. La pluvo konfuzis ilin, kvankam la jhusa pluvego vershajne ne tute difektos la drashtagon. En Aiaste plejparto de la sekalo estas enveturigita en la drashejon kaj tie devus esti sufiche da laboro ghis la vespero, se ne ekpluvos kaj la mashinrimeno ne desaltos de la pulio.

Iom post iom kolektighas la homoj. Pluraj haltas kaj rigardas la kuriozan bildon, kiun prezentas la duone malkonstruita tegmento. Inter la nudaj chevronoj kauras la du viroj el Otepaa kvazau kukoloj kaj frapadas la ladon. Jen, en Aiaste oni atingis do jam tion, ke oni kovras la malnovan domon per valora zink-lada tegmento, pensas pli ol unu iom bonstata bienulo. Tian lukson en tiu chi regiono neniu ghis nun povis permesi al si. La tero ne estas tiom profitiga. Alia afero estas en la najbaraj Sangaste kaj Rongu, kie la tero estas ebena kiel tabulo kaj oni estas pli bonstata. Cetere tio estas chefe lukso; se la domo estus nova, nu, la afero estus iom alia, sed por tiu putra domacho vere ne valorus... Tiuj, kiuj audis pri la okazonta aukcio, balancas nekompreneme la kapon. Tio estas nur nova frivolajho de Taavet!

Potenca fajfado de la lokomobilo sufokas chiujn vochojn.

Kiam la fajfado chesas, el la familia chambro sonas blovmuziko. La malbonhumora mastro tie distras sin. Strange ja estas, ke dum urgha labortempo oni amuzas sin per muzikilo, sed tio estas lia propra afero. La virinoj ridetas kaj diras, ke akompanate de muziko estus vere gaje drashi. Sed la maljunan mastron de Sirgaste tio grave kolerigas. Tute kiel en preghdomo de baptistoj, li pensas riproche, sidante sur sia veturilframo kaj balancante la rimarkindan barbon. Li estas chagrenita ankau pro tio, ke Taavet sendante la inviton ne diris, chu oni venu kun au sen chevalo. Se oni nun komencos drashi la grenon, kiu estas en la fojnejo, la chevalo devos stari senokupe ghis la vespero, kun fojno antau la nazo. Por kio tio estas necesa, la besto povus prefere ripozi hejme en la stalo. En chio chi la maljuna terkulturisto vidas malzorgemon kaj nepripensitecon. Li silentas malaprobe.

Fine ankau chi-autune alvenis la tempo por funkciigi la mashinon. Intertempe la muzikemo de Taavet pasis, fervore kaj sperte li dislokigas la homojn, kaj ordonas kiel chiu vera mastro.

Elmar pripensas, chu meti sur la fumtubon de la lokomobilo fajrerkaptilon au ne. Tio estas por li grava problemo, pli grava ol chio alia. Apenau oni povas en tia malseka vetero antauvidi akcidenton, sed kiu scias. En la gazeto oni nur la pasintan semajnon skribis pri granda incendio ie malantau Tartu, kiun kauzis lokomobilo kun difektita fajrerkaptilo. La konstruajhoj de Aiaste estas ja asekuritaj kontrau fajro, la ladan etiketon de la asekur-kompanio oni najlis jam dum la vivo de la maljuna mastro al angulo de la domo, sed okaze de akcidento enkarcerigo de la mashinisto estus pli ol certa. Elmar zorgoplene rigardas la fumtubon. Jes, tiaj ardaj fajreroj povas efektive flugi sur la tegmenton au en la subtegmenton, provu ilin tiam kapti! La mashinisto koleras pri si pro la malzorgemo: kiel li povis forgesi surmeti la reton sur la tubon! Lin ekkaptas subite teruro, kiam li tie staras kaj rigardas la lokomobilon. Jam li, la trankvila kaj timema vireto, imagas, ke la fojnejo de Aiaste flamas en fajro, la tegmento enfalas, la sekalgarboj brulas kaj ankau la sekaj tabulpartoj de la drashmashino ekbrulas. Dum li tie pripensas, kion entrepreni, la fumtubo kompreneble varmegighas, nun estas multe pli malfacile surmeti la dratreton.

Tamen nek chi-foje, nek poste okazas en Aiaste dum grendrashado malagrablajhoj kun fajro. Ho ne, tiaj terurajhoj okazas aliloke, sed ne chi tie. Kaj kial la rugha koko devus danci sian makabran dancon ghuste dum drashado, se ekzistas sufiche da longaj ventaj autunaj noktoj kaj printempaj shtormoj, kiam ligno ekbrulas kiel pulvo. Chio okazu dece ghustaloke kaj ghustatempe. Kiu do nun bezonas incendion - la homoj ghojas kaj estas pli bone vestitaj ol ordinare. Kaj en la turmentita koro de la mastro che la vido de la novrikolta greno ekregas trankviliga espero pri la estonteco.

La fojnejo estas tute plena de polvo, pajlo kaj zumbruo. Ech la apatia, indiferenta servisto finfine viglighis. La griza kaskedo kun difektita prembutono profunde sur la kapo, la chemizmanikoj refalditaj, li diligente per forkego translevas pajlon sur la amason. Tiun laboron li bone konas. Eble li devus la tutan vivon resti che tiu laboro, tie li povus montri sin de plej bona flanko, kvankam li havas de la laboro nenian plezuron, char ghi estas nur sklava laboro por alia homo. La kialo de la nuna diligenteco de la servisto estas evidenta. Korpulenta junulino forigas la grenventumajhon. Shi ne estas tre laborema kaj ekprenas la rastilon nur tiam, kiam sub la mashino amasighas jam tro multe da grenventumajho kaj oni ne povas plu prokrasti. Tiu junulino havas iom malviglan naturon, tamen shia vizagho estas sufiche bela - la kreinto ghin ghis certa grado fervore ellaboris. La sensoj de la servisto viglighis, liaj senesprimaj okuloj ekbrilas sensuale, kiam li okaze rigardas al la knabino. Eedi estas fortika, sana knabego kaj Eros ne lasas lin en trankvilo, ni konstatu tion. La sango mughas en lia juna forta korpo kiel akvo che digo kaj nenio estas en tio kondamninda. Per senintenca ekrigardo komencighas ankau lia amo, hazarda, kiel chio, kio okazas inter la homoj. Se nur la mastro de Kao per sia bruta forto ne enmashinigus tiom da garboj kaj ebligus iom halti kaj ripozeti. Paul laboras kun kolera ghuo, obstine, kvazau ankorau neniu kredus, ke li kapablas forte, serioze labori. La servisto pense malbenas lin, li ne povas permesi al si tian malshparon de forto. La laboro ne prezentas al li ech en lia juneco ian ghojon, malantau ghi staras devigo. Nur la proksimeco de la junulino igas lin pli rapide sin movi, por montri sin al alia samspeca laborsklavo en iom pli favora lumo.

La mashinrimeno deradighas. La servisto restigas la forkegon che la rando de la pajlamaso, shteliras al Maimu, kiu rastas la grenventumajhon sur la tukegon, kaj chirkauprenas shin. Grandan lertecon Eedi che la petolado ne elmontras, chefe li penas mallerte premi la krietantan knabinon en la pajlon, tikli kaj kiom eble palpi shin. La knabino jhetas al lia vizagho manplenon da grenventumajho. La servisto vishas sian pro shvito strian vizaghon, elkrachas la branerojn kaj kun nova elano sturmas Maimu, tiel ke la verda kotonrobo de la knabino disshirighas sub la brako. La vilaghaj junulinoj ne tre shatas Eedi, li havas brutalajn manojn, petolante li ne shercas, sed dolorigas. La knabino baraktas kaj krias tranchvoche, shia dormema vizagho estas kolera. En la krepuske mallumeta fojnejo levighas tiel densa polvo, ke la baraktantoj en la pajlajho tute ne estas videblaj. Braneroj pikas sub la vestoj, la junaj korpoj ardas, la manoj kaj piedoj interplektighas, ambau spiregas.

"Prenu kison, kial vi vane afektas," instruas de la supro de la pajlostako la somerservistino de Sirgaste, bonmora fraulino. Shi mem virojn ne toleras, senkompate gratas chies vizaghon, kiu volas shin mankaresi, sed doni konsilojn al aliaj shi scipovas bonege. Eble parte ankau pro tio oni nomas shin Katino Maali. Si deglitigas sin de la pajlamaso por iri trinki el la puto, dum la mashino ne laboras.

Maimu liberigis sin kaj siavice premis la knabegon en la pajlon; nun shi triumfas, kun genuoj sur la brusto de la servisto. Eedi, kun vizagho ruga, ghemas. Li hontas, ke la knabino estis pli forta ol li opiniis.

"Maimu, ne turmentu tian belan knabon. La viroj estas delikatuloj," diras Maali forirante.

La junulino senchese ridas kaj tiras sherce la serviston je la orelo; shia kolero jam pasis. Eedi ekprenas la manon de la junulino kaj faras per la korpo subitan movon. La junulino deglitas de lia brusto, la junulo salte sidighas kaj kisas shiajn polvajn lipojn lerte-mallerte, kiel li sukcesas. Maimu deshiras sin de li kaj chirkaurigardas. Feliche neniu vidas ilin; ankau chi tie reputacio estas la chefa afero.

"Jen, mi provis fari, kion Maali konsilis," shercas la junulo.

"Ho, impertinentulo," ridas Maimu.

Eedi farighas afereca. "Ne fermu vespere la lukon de la subtegmento per hoko."

"Mi ne komprenas, kial interesas vin lukoj de fremdaj subtegmentoj?"

"Kvazau interesus," asertas la junulo.

"Kio interesus?" demandas Maimu ridetante.

"Kvazau interesus, se estus, au tiel..." murmuras Eedi.

La knabino decidas komplezi al la junulo. Shajnas, ke aliokaze la servisto bezonus ankorau kvaronhoron, ghis ili interkonsentos. Krome baldau rekomencighos la drashado.

"Mi tute ne dormas en la subtegmento," shi diras simple. "La noktoj estas jam malvarmaj."

"Nu, ne hokfermu do la tenejan pordon."

La knabino jhetas de flanke rapidan rigardon al la junulo.

"Mi dormas en la malantaua chambro. Apud patro kaj patrino, kiel la lasta infano."

"Kion mi do faru?" balbutas la servisto.

"Kion do vi volas fari, se vi tion ne scias?"

"Via patro per hakilo frakasos mian kapon, se li min kaptos," diras Eedi kun malfelicha mieno.

"Estu lerta, ne kaptighu," instruas la knabino la senkonsilan junulon.

"Kion vi diris?"

"Chion kaj nenion. Vi ne estas vera viro, se vi chion timas kiel leporo."

Tia akuzo al la filo de Eesner kompreneble ne plachas. Lia vizagho ree ighas senpasia kaj morna. La junulino rimarkas, kiel shiaj vortoj efikis je Eedi, kaj ridetas ruze. Subite shi ekbedauras, ke shi tiel diris al tiu chi placha junulo kaj shi tre delikate, kvazau preterpase, tushetas la mandorson de la servisto.

"Mi jam hodiau vizitos vin," promesas la junulo, tenere rigardante Maimu.

"Bone. Mi enfermos la hundon en la drashejo," diras la knabino mallaute kaj serioze. "Venu sub la ghardenflankan fenestron. Vi sufiche ofte nin vizitis, vi devus scii, kie ghi estas."

La servisto kapjesas. La knabino ekprenas lian fortikan raspan manon, iom rigardas ghin kaj poste shovas kun disigitaj fingroj en la pajlon.

"Kvazau forkego," shi diras milde.

Vershajne oni sukcesis remeti la rimenon. Taavet vokas sur la korto:

"Servisto, hej! Servisto!"

"La mastro estas kvazau malgranda infano, ne povas sen vi fari ech unu pashon," opinias Maimu malaprobe.

Eedi starighas senvorte kaj rapidas al la mastro.

La ruza Taavet intertempe faris originalan manovron. Dum la surradigo de la rimeno li kvazau senintence laudis la scipovon de Paul el Kao ordigi sian tenejon.

Kiu ne scias, ke Paul por lauda vorto estas preta kapantaue salti ech en bolantan inferan kaldronon. Kortushite Paul promesas ordigi ankau la grenujojn de Aiaste. Prefere malfrue ol neniam," li diras multsignife rigardante la najbaron. Taavet ghojas interne - la venkinto estas do li!

"Eedi, iru enmashinigi grenon," li diras al la servisto bonhumore.

"Kiu do okupighos pri la pajlo?" demandas la servisto hezite.

"Mi sendos du virinojn. Poste, kiam Paul revenos, vi mem iros tien."

La servisto malvolonte grimpas sur la mashinon.

 

Iu ne juna viro kvazau remante elveturas per biciklo "Husquarna" el la arbaro, malrapide, digne trankvile, kvazau chiu pedalturno kauzus al li neimageblan ghuon. Liaj larghaj flirtantaj pantalonkrurumoj estas fiksitaj per metala krampo, rebrilanta en sunbrilo, kaj de la framo de la biciklo pendachas tre eluzita teko de nedifinebla koloro. Nenio alia rimarkinda estas en tiu viro. Sur la ponteto che la rando de la picearo li desaltas kaj komencas ascendi la monteton, kondukante apud si la biciklon. La bieno Aiaste situas en loko kun bela naturo, sur ebenajho, kiel aglonesto sur roko. Fiera ghi aspektas de malproksime, trans arbaroj kaj kampoj. Se oni rigardas de chi tie, de la arbarrando, plejparton de la konstruajhoj kashas montoghibo, videblaj estas nur la surkortaj tilioj kaj la pajlejo. En tia bieno, malproksime de homoj kaj monda bruo, estus vershajne agrable pasigi la maljunecon, pensas la fremdulo.

De la monteto audighas la hejmeca zumado de la drashmashino kaj la regula bolbruo de la kaldrono. Agrable estas marshi akompanate de tiuj sonoj. La venanto nevole ekpensas pri siaj knabaj jaroj, kiam drashmashino estis ankorau granda novajho, kaj kiam oni ghin funkciigis, ech la barono kun siaj filinoj venis por vidi, kiel ghi funkcias. Io varma, preskau forgesita ekmovighas en la brusto de la oficisto, liaj severaj vizaghtrajtoj mildighas kaj en la okuloj aperas radio de ghojo. Li estas impresighema homo. Ju pli li maljunighas, des pli kortushas lin maturaj grenkampoj kaj grendrashado, kiam li chirkauveturas en la autuna naturo.

Jam li preterveturis la unuajn sorparbojn kaj la apudvojan shtonamason, kiam sur la monteto subite chio strange eksilentas. La orelojn de la venanto tiu silento surprizas malagrable. En la bieno audighas neniu homa au besta vocho. Jam la konstruajhoj estas klare videblaj, al la domo oni faras novan tegmenton, che la pordego de la drashejo fumas sensone la fumtubo de la lokomobilo. Kvazau en kino, pensas la oficisto maltrankvilighante. Au eble mi subite surdighis, li ektimas. Sed ne, jen levighas fluge de sorparbo pepante timigita sturnoparo. Vershajne la greno finighis, opinias la oficisto trankvilighante, kaj marshas rapide pli proksimen.

En Aiaste al liaj okuloj prezentighas jena bildo. La drashantoj staras grupe sur la sojlo de la fojnejo, kun devota vizagho kaj ploreme malghojaj, en kramfa pozo kaj mutaj, kvazau chiuj spektus iun plorigan spektaklon, enscenigon de la sentimentala legendo pri Ghenoveva. Shajne ili havas preghkunvenon, ridetas la oficisto, kvankam li ne audis, ke en Tuhakopli kaj ghia chirkauajho trovighas anabaptistoj. Kiu scias, kian evangelion oni tie en la garbejo dum urgha labortempo predikas, subite naskighis ia nova kurioza bov-adora religio, ankau tio ja ne estas neebla, pensas la oficisto, starigante la biciklon al la muro de la brutejo. En la gazeto oni antau nelonge skribis, ke iu virino en la distrikto Virumaa malpacighis kun sia pastro: ne volis pagi la preghejan kotizon kaj hastis al Narva, kie shi kiel la unua estono alighis al la mahometana religio. Jes, nepre io grava okazis tie en la garbejo, se oni ech ne rimarkis la alvenon en la bieno de fremda viro kun teko.

La oficisto alproksimighas kaj tre miras, ke kelkaj virinoj sidas kun kalke blankaj teruritaj vizaghoj sur pajlo kaj ploretas; kelkaj staras tenante je la pordfosto kaj iliaj genuoj tremas. Sed precipe deprimita estas unu fortika rughvanga junulino - shi kushas sur-ventre sur pajlo kaj ploras tute senkonsole.

Sur la tuta bieno pezas per vortoj neesprimebla deprimiteco. En la aero flirtas drashpolvo kaj foje fera levstango klakas kontrau ferajho en la supro de la mashino, kie viroj penas levi ion per la stango. Iu longbarbulo gvidas sian chevalon al la garbejo, hastante liaj rigidaj piedoj implikighas en la kondukiloj kaj li falas kun etenditaj manoj sur la glitigan herbon, kovritan per tavolo de pajlo. Kompreneble neniu ridas, nur la tubo de la lokomobilo fumas iom fore sen kontrolo. La fundo de la veturilo estas plenigata per fresha mola pajlajo, la virinoj senvorte preparas en la antaua parto de la veturilo lokon por la kapo. Che tio ekestas malgranda konfuzo: parto de la virinoj opinias, ke ne estas konvene meti la akcidentviktimon tiel sur la veturilon, ke la chevalo povos svingi la voston super lia vizagho. Oni do preparas lokon por la kapo en la alia fino, sed tiam audighas duonflustre eldirita malkontenteco: dio gardu, li ne estas ja ankorau mortinta, ke oni metos lin tiel, kun la piedoj antaue sur la veturilon... Fine tamen la praktikaj konsideroj venkas, kaj la kapkushejo restas en la fino de la veturilo.

La ghenerala deprimita humoro kaptas ankau la alveninton. Per fiksa rigardo li observas chion, kion li chi tie vidas; volonte li petus pli precizajn informojn, sed ne scias, kun kiu ekparoli. Shajnigante, ke li estas okupita, li ordigas la krurumojn de la pantalono kaj deprenas la krampojn. Fine li rimarkas malantau la aliaj korpulentan bienmastron kim memfida aspekto, kiu staras konvulsie tenante la manojn en la poshoj de la griza jako. Lia ruga vizagho estas shvitkovrita. La fremdulo decidas alparoli lin.

Paul de Kao akceptas la saluton de la ekzekuciisto sindetene kaj ekzamenas la malgrasan oficiston per supereca rigardo.

"Kio chi tie okazis?" kuraghas singarde demandi la fremdulo.

"La servisto estas en la tromelo," informas Paul morne. .

"Jen kiel, servisto falis en la tromelon," miras sincere la fremdulo. "Vere malgaja historio. Ree unu juna viro farighis kriplulo por la tuta vivo." Li kompateme balancas la kapon.

Sed Paul'on ekscitas tiu viro kune kun lia afekta literatura lingvajho. Li proksimume konjektas, kiu la viro povas esti, sed malgrau tio tute ne atentas lin. Jen, kia gravulo, venis chi tien por pavi! li pensas malbonhumore. Li ne volas konfesi ech al si mem, ke li nur pro tio staras malantau la aliaj, ke li ne povas elteni la vidon de sango. Lin nauzas kaj liaj piedoj estas same malfortaj kiel tiam, kiam la soldatoj ekspedis tiun ridegantan nobelbienan laboriston en la alian mondon. Paul staras senmove kiel fosto kaj murmuras kun chikanema, shajnigita indiferenteco:

"Nenio malgaja estas en tiu chi bagatela afero. Klupeo ne estas fisho kaj servisto ne estas homo."

La oficisto rigardas lin timeme; en la nuna momento li ne estas agordita por tia brutala sherco.

Intertempe la malfelicha Eedi estas eltirita el la tromelo. Gardeme oni prenas la serviston, kies vizagho estas pro granda sango-perdo blanka kiel papero, de la mashintablo kaj levas lin, sangan kaj senmovan, sur la pajlon en la fundo de la veturilo.

"Rapide alportu iun nukselan rimenon," komandas Elmar. "Estas necese forte shnuri la brakon. Alie lia tuta sango elfluos, antau ol li alvenos en la urbo."

Oni alportas rimenon. La drashantoj kun teruro rigardas, kiel la mashinisto disshiras la restintajn chifonojn de la chemizmaniko de la junulo kaj chirkauligas lian kubuton per flava nuksela rimeno. Li estis dum la mondmilito kuracisthelpanto kaj faras tion rapide. Oni evitas rigardi al la frakasita mano, tio nauzas. Anstatau la dekstra manplato pendas de la brako ia tute dispecetigita, tramuelita sanga chifonajho. Jen chio, kio restis de la mano de laboristo.

"Chu vi venis por aukcii?" demandas Paul la oficiston dum chiuj aliaj silentas.

"Bedaurinde alia ebleco ne ekzistas," respondas la fremdulo milde.

Li proksimighas al Taavet, kiu okupighas pri la servisto, kaj prezentas sin:

"Pettai. Ekzekuciisto."

La mastro de Aiaste amike respondas lian manpremon.

"Kiu veturigos lin al la urbo?" demandas la mashinisto Taavet'on, kapsignante en la direkto al la veturilo.

"Nia servisto forveturigos Eedi," diras la mastro de Sirgaste malrapide kaj okulsignalas al sia knabeca servisto, kiu staras inter la aliaj viroj. Verdire li mem devus veturi, sed la okazonta aukcio ne lasas lin fari tion - subite li akiros ion por malalta prezo. Prave: servisto veturigu serviston, tiam chio estos en ordo kaj neniu rajtos ion diri, nek nun nek poste.

"Revenante ne rapidigu plu la chevalon, vi havos tiam sufiche da tempo," konsilas la barbulo al sia servisto.

Baldau elrulighas tra la korta pordego de Aiaste veturilo, en kiu kushas unu servisto, kies animo apenau estas ligita al la korpo, dum sur la rando de la veturilo sidas alia servisto, kun piedoj pendantaj, kaj per batoj instigas la chevalon.

Pettai iras akompanate de Taavet pririgardi la aukciotan havajhon. La ekzekuciisto estas amikeca kaj komplezema viro. En tiu parto de la pashtejo, kie ili rigardas la shafojn, li klare aludas, ke se Taavet volas, ili povus ludi ech tian komedion, ke li ne trovis la mastron hejme kaj pro tio la aukcio ne okazis. Tio estas tre granda komplezo de Pettai, char estas tempo de drashado kaj multe da vidantoj - povos okazi malagrablajhoj, li povos perdi ech la oficon; poste Taavet povos ricevi de ie monon kaj la afero estos en ordo.

Sed Taavet volas neniun plilongigon de la templimo au prokraston. Povas esti, ke li estas facilanima, se oni nepre tiel opinias, sed chiuokaze li estas justa kaj honesta, tion oni ne forgesu. Proksimume tiel li al Pettai ankau diras, liaj vortoj formighas iom neobeeme kaj estas iom akraj, sed tio estas plene en la maniero de Aniluik'oj. La ekzekuciisto rimarkas, ke oni ne scipovas sufiche taksi lian komplezemon, kaj eksilentas morne. "Char vi kovrigas vian domon per nova zinklada tegmento, vi certe devus havi monon," li shanghas la temon, rigardante trans la monteton direkte al la bieno. Taavet necedeme kapneas.

Li hontas, kiam li kun tiu chi fremdulo vagas en la novala pashtejo kaj korto, montrante sian moveblan havajhon, dum la drashantoj rekonsciighis post la jhusa terura vidajho kaj eklaboris. Ducent kvindek kronoj ne estas ja granda sumo, sed kion fari, malfelicho ne permesas senti honton. Dum la lastaj jaroj li efektive havis malfacilajhojn - pesto ekstermis la terpomojn, okazis akcidentoj kun brutoj. Entute en Aiaste post la morto de Mats multaj aferoj malprogresis. Kelkfoje Taavet opinias, ke li tute ne havas mastran talenton. Jes, malghoja kaj meditema estas hodiau tiu chi viro, kiu ordinare estas gaja kaj senzorga, dum li staras inter lapoj che la chevalrastilo en kortangulo kaj ekzekuciisto notas ion en sia poshlibro.

En Aiaste en stranga maniero dum chiu grendrashado okazis io. Tio estas kvazau tradicio de chi tiu bieno. Chi-foje falis viro en la mashintromelon, kaj krome okazos aukcio. Kion dirus la maljuna Aniluik, se li tion ekscius? Certe li turnus sin en la cherko, tiel ke la piceaj tabuloj krakas. Taavet ekmemoras la severan rigardon de la patro, kiam li en ilia infaneco rigardis ilin trans la manghotablo. Por la filoj li neniam havis mildajn vortojn, nur piki kaj moki li scipovis. Kaj per eluzita ligna kulero, per kiu li dum la tuta vivo manghis fabosupon, frapis la kraniojn, kiam la infanoj ekprenis kuleron au pantranchajhon ne dirinte manghopreghon. Tiamaniere, per abstineco kaj severeco, li esperis eduki el tiuj buboj fortajn virojn. Sed kie estas nun tiuj progresigontoj de la estona vivo? Unu estas nefinlerninta fushadvokato, kiun ruinigis virinoj kaj brando, la dua, eble la plej prudenta kaj afereca, ripozas en la tero de Pollando, la tria vagas honteme kvazau kokino, shanghanta la plumaron, sur la hejma korto kaj serchas tabulon, per kiu kovri la akvobarelon de la lokomobilo, por ke la ekzekuciisto povu en libera aero komenci pecon post peco disvendi lian havajhon. Chu Mats Aniluik siatempe tamen ne estis tro milda? Chu li ne estus devinta per sia ligna kulero multe pli ofte kaj intense frapi la frunton de la sentaugaj filoj, tiel ke ilia nemulta prudento estus por la tuta vivo levighinta el la postajho en la kapon, pensas Taavet en malespero. Estu malbenita tiu marta vespero, kiam li kun la frato ekloghis tie sub la tegmento en la kolombejo!

La plato, shirmanta la mashinrimenon kontrau vento, estas metita sur la akvobarelon, Pettai sidas malantau la barelo sur la instrumentkesto kaj estas surmetanta siajn okulvitrojn. Preta por la aukcio, li observas por tempopasigo, kiel la malalta suno rozkolorigas la vesperajn nubojn super la montetoj. Oni haltigas la mashinon; vilaghanoj malrapide proksimighas, kelkaj timeme haltas, kelkaj sidas sur malplena veturilo, kunmetinte la manojn kiel dum preghkunveno. La piedoj de du-tri virinoj tremas ankorau post la jhusa akcidento. Bienposedantoj silentas kompateme, tia aukcio povos subite trafi ankau ilin - neniu povas esti certa pri kio ajn. Estu Taavet kia ajn, sed li estas samvilaghano kaj ili volonte pruntedonus al li monon, se ili havus. La tempo estas malfavora, ankorau nenio estas ricevita por la greno. Ankau Taavet mem estas kulpa, li ne tre estas serchinta krediton, li estas tia fierulo, kies kolo ne klinighas kaj voch' por pet' ne pretas.

Pettai pro formo foliumas la paperojn sur sia akvobarelo, li similas iomete misiiston, kiu predikas kristanan evangelion al tiuj pro laboro shvitkovritaj mashinnegroj kun malpuraj vizaghoj. Se la estona shtato posedus en Afriko tiel grandan kolonion kiel legomghardeno, Pettai estus vershajne la ghusta viro, kiun oni povus sendi tien por konverti la paganojn. Pettai konsideras sian nunan oficon fremda por si. Bedaurinde li estas filo de malrichaj gepatroj, alie li estus en sia juneco ekstudinta en Tartu teologion. Li havas talenton por konsoli, ech la vocho estas milda, devota kaj monotona, kvankam chi tie tio tute ne gravas. Li atendas, ghis chiuj kolektighis chirkau la lokomobilo, frapas tiam, por akcenti sian severecon, per flamrugha kemia krajono de "Faber" la tablon. Blondhara knabeto, kun fingro en la busho, por kamparanido eksterordinare kuragha, staras che lia tablo kvazau lernanto au asistanto, observas chion atente kaj senchese alrigardas chiujn kvazau konscienco. Tio estas la sola filo de Taavet, la heredonto de Aiaste, se ankau li ne intencos ighi ia advokato au ingheniero. Li konatighu jam en sia frua juneco kun la dancoj, kiuj ankorau okazos chirkau la kompatinda lokomobilo. Oni ne scias, kiajn sensaciojn preparos la tempo, la nova tago, kiu komencighas plej ofte mafantau Varsamets, char tie levighas la suno.

Post tio Pettai anoncas la komencon de la aukcio. El lia busho fluas por la oreloj de kamparanoj vortoj malbonauguraj, kiel Banko de Tartuaj Domposedantoj, Tribunalo de la Distriktoj Tartu-Voru kaj la aukciota movebla havajho. La popolo auskultas silente kaj atente la vortojn de Pettai; nur unu flavbekulo, mastrido de Joola, opiniis la momenton konvena por pinchi Maimu. Li ricevas de la junulino lautan vangofrapon; chiuj perturbite rigardas al ili, kaj la junulo bridas sin.

"Vendota estas en la valoro de ducent kvindek kronoj jena movebla havajho: unuchevala rastilo... Tie!" La ekzekuciisto montras per la mano al la stalo trans la korto. "Kaj shafoj." La popolo rigardas atendante al Pettai. "La shafoj estas en la pashtejo. Mi esperas, ke chiu el la cheestantoj shafojn vidis kaj scias, kiuj bestoj ili estas," li aldonas kaj sur lia klara sulka vizagho glitas rideto.

Kelkaj drashantoj ridetas por si mem. Tute placha viro estas tiu chi jugheja oficisto, ili pensas kaj atendas, kio okazos plue.

Pettai ree frapas la platon per la fino de la krajono. La bubo forblovas de la tablo la tien falintajn drashflokojn. Certe li blovas tro forte, char kune kun brano ekflugas ankau unu paper-folio de Pettai. En la lasta momento la viro sukcesas meti sur la nomaron sian malgrasan vejnan manon. Kolere li rigardas la bubon, sed vidante la ektimighon de la infano li subite bonkore ridetas. Vesperighas, estas tempo por komenci.

"Unue estas aukciataj la shafoj," li anoncas. "La komenca valoro estas sume cent sepdek kronoj. Kiu proponas pli multe?"

La drashantoj silentas. Tio estas bona sumo. Kaj kiu finflne bezonas tiujn vilharajn shafojn, chiu bieno havas ja sufiche da ili. Eble nur por savi la mastron de Aiaste estus necese acheti ilin.

"Cent sepdek unu kronoj," diras la barbulo de Sirgaste post pripenso malrapide.

"Cent sepdek unu kronoj la unuan fojon. Kiu proponas pli multe?" frapas Pettai.

Chiuj sidas au staras kvazau shtonaj statuoj. La mastro de Sirgaste kushas sur la sakshargho kaj pro ekscito retenas la spiradon.

"Cent sepdek unu kronoj la duan fojon," anoncas la ekzekuciisto per senpasia vocho.

"Cent sepdek kvin," vokas subite Paul de Kao laute.

Chies kapoj turnighas al Paul. Li sidas sur la veturilrando kaj tute ignoras la gheneralan atenton. Li scias, kion li faras.

Proponantoj plu ne trovighas. Cent sepdek kvin kronoj por tiuj shafachoj estas bona prezo.

"Venditaj," frapas Pettai per la krajono la platon. La barbulo de Sirgaste ghojas, ke li kiel komencinto de la proponado ne bezonis pagi la riskon. Li decidas post tio esti pli singarda, alie oni igos lin acheti por alta prezo dio scias kiujn achajhojn. Kun grandaj esperoj li restis en la aukcio, sed nun li seniluziighis. Dum la vendado de la chevalrastilo li tute silentas, mordetas pajleron kaj simple rigardas, kio okazas. Ree proponas nur Paul. La rastilo estas vendata al li por sepdek kvin kronoj, kaj post tio Pettai finas la aukcion - la bezonata sumo estas akirita. Martinson de Sirgaste forjhetas la pajleron kaj descendas de la .grenveturilo. Li ekmemoras la kverelon kun Paul dum la cara tempo en la drinkejo de Nuustaku kaj ghojas, ke por la tuta historio pagis Paul.

Pettai deprenas la okulvitrojn, metas ilin en eluzitan kartonan ujon, kolektas siajn paperojn de sur la barelo kaj klake fermas la portfeljon. Chio pasis glate, la hodiaua procedo bone sukcesis. La ekzekuciisto estas tute kontenta pri si.

Kvankam la suno ankorau mallevighas malantau la salikojn de Kao, estas sensence funkciigi plu la mashinon. Morgau tute egale estos necese ankorau almenau duonon da tago drashi en Aiaste, parto de la garboj estas ankorau sur la kampo, en la drashejo ne trovighis por ili loko.

"Mi redonacas al vi la shafojn kaj aldonas la chevalrastilon," diras subite Paul laute, por ke chiuj drashantoj audu. "Aliokaze vi, kompatinda homo, estos en plena embaraso!"

Taavet ektremas. Lia laca vizagho malrapide rughighas. Tial do Paul tiom fervore pli proponis, por poste ree aranghi por li iun artifikon. Sed tiel simple la afero ne sukcesos, tion li ne pensu.

"En Aiaste oni ne vivas el almozoj," li respondas klare, akcentante chiun vorton.

La drashantoj kun intereso spektas ilian refojan disputon. Ni vidu, vidu, kio farighos el tio! Kvazau batalantaj kokoj, pensas Elmar Lusiksepp kunvolvante la mashinrimenon.

Taavet iras al la chevalo, kiu veturigas la sakojn, maljungas ghin, akompanate de flustrado de la virinoj kaj ridachado de la viroj, kaj kunprenante la jungarkon direktighas tra la herbo-kovro al la rusta chevalrastilo, staranta inter lapoj. Aiaste pro tio ja ankorau ne malrichighos, ke oni forvendis tiun malnovan laborilon, achetitan de la patro dum la cara tempo! Taavet havas malantau la brutejo ankau alian rastilon, novan kaj pli elegantan! Paul vane ne fanfaronu!

Li jungas la chevalon al la rastilo, sidighas sur la sidbenko kaj vokas al Paul, kiu staras che la lokomobilo:

"Venu, sidighu sur la rando, mi veturigos vin hejmen. Manghi vi ja tute egale ne kuraghos iri, vi timas, ke mi venenos vin!"

Paul rifuze mansvingas. Tian turnighon de la afero li ne antauvidis kaj nun ne scias, kion diri. Taavet levas la rastilstangojn, elveturas tra la pordego kaj la drashantoj vidas, ke li malantau la pajlejo turnighas maldekstren, direkte al Kao.

Kiam li rajde revenas, la drashantoj sidas jam che la tablo kaj vespermanghas. Ankau Pettai estas invitata, kompreneble en la malantauan chambron, kie Roosi pretigis por li, la mashinisto kaj la mastro apartan.per verde kvadratita tablotuko kovritan tablon. Taavet alportas el la shranko botelon da brando kaj glasetojn; certe la urbano ne rifuzos la drinkajhon. Tiel ili sidas tie triope, konversacias, kaj Elmar estas zorgoplena pro la servisto. Nun tiu malfelicha viro certe estas sub la manoj de kuracistoj kaj ili faras kun li cent miraklojn, se ne pli multe. Labori li plu ne kapablos, tio estas certa. Li devos ighi predikisto au politikisto, al ili manoj ne estas necesaj, opinias la mashinisto. La aliaj nur suspiras kaj Taavet vershadas el la granda botelo brandon. Subite oni igos min pagi al Eedi Eesner dumvivan pension, ekflugas penso tra lia kapo, sed li diras nenion.

La ekzekuciisto baldau foriras. Lia lango estas tute mola, sed li tamen firme sidas sur sia "Husquarna". Valga li hodiau ne plu atingos, sed li veturos al la proksime loghanta nevino por tranokti, kvankam li povus tre bone resti por la nokto ankau en Aiaste.

Elmar restas ankorau por iom da tempo, li loghas proksime, estas samvilaghano, havas sufiche da tempo. La mastro volus paroli kun li pri iu afero, sed li ne scias, de kio komenci. Elmar malplenigas ankorau unu glaseton da brando, farighas iom sentimentala kaj ekparolas ree pri Eedi, kies vivo tiel malbone turnighis. Li bedauras la junulon. Kompreneble! Vivo de malrichulo, nenion bonan li povas esperi. Plej terura estas krome tio, ke oni povos kulpigi pri la akcidento la mashiniston. Sekve atendu la aperon de la konstablo!

Dum la ebria mashinisto tie che la tablo tiamaniere lamentas, Taavet perdas la emon paroli kaj prokrastas tion ghis morgau. Post kiam la lasta garbo estos malaperinta en la ululanta interno de la mashino, la lastaj grajnoj falintaj en la sakon, li iom parolos kun Elmar, ne pli frue. Li volas havi la plej richan sekalrikolton en la vilagho kaj Lusiksepp povas per sia kemia krajono iom kunhelpi, se li nur volas. Sed kial li por alkoholo ne volu? Taavet tute ne estas avara homo, kiam temas pri honoro, kvankam li mem kelkfoje estas en malfacila situacio.

Taavet ekspedas la molighintan mashiniston hejmen kaj staras en la korto, ghis li kun sia grincanta biciklo malaperas en la mallumeto. Morgau matene li ordonos al la pashtisto peli la venditajn shafojn al la grego de Kao. Neniu rajtu pensi, ke li povas ridi pri Aniluik kaj konsideri lin almozulo. Chi tie oni vivas memstare kaj havas ankau sufiche da fiereco.

Tiel pensas Taavet, irante dum mallumeta autuna vespero en la chambron, kaj kiu povas malpermesi al li esti tiu, kiu li estas.

<< >>