DUA DANCO

Taavet estas nun jam plurajn jarojn mastro de Aiaste. Li estas en diversaj rilatoj tute alia viro ol la maljuna Aniluik. Antau Georga tago pasis ses jaroj, post kiam la maljunulo ekripozis en la malnova tombejo de Otepaa. En Aiaste ne plu regas la iama firmeco, seriozeco kaj sobreco, opinias kelkaj maljunaj bienmastroj, ekzemple Martinson de Sirgaste, kies pufan barbon oni fotografis ech por gazeto. La maljuna mastro neniam vizitis estrarojn de societoj por tie mallabore sidachi, same li ne kuradis dum urgha labortempo al la societa domo kun trumpeto sur la dorso. Estas dubinde, chu Mats Aniluik entute transpashis la sojlon de tiu domo che la vojkrucigho, kies muroj estis tegitaj per tabuloj. Jes, li estis mastro, similan al kiu estas malfacile trovi kaj proksime kaj malproksime, opinias ankorau nun tiuj, kiuj siatempe sub printempa pluveto malantau lia cherko tra la pordego eniris en la tombejon, kun okuloj pro kortusho nebulaj.

Pri Taavet dume ne estas eble diri ion laudindan, char li ankorau vivas kaj prosperas. Lau la opinio de la severaj kamparanoj ne multe gravas ech tio, ke li partoprenis en la milito por starigi la estonan shtaton. La maljunaj mastroj tute ne estas tiom entuziasmitaj pri la memstareco, kiom la junuloj. La ora rublo ilin difektis, la ora rublo kaj la bonaj viand- kaj grenprezoj en Riga kaj Peterburgo antau la mondmilito. Libereco signifas por ili antau chio bonfarton de la bieno, nenion plu.

Pri Taavet la vilaghanoj jam de lia knabeco havis la impreson, ke li estas strange facilanima. En li malfiksighis tiu shraubo, kiu kuntenas la aliajn, tiel oni opinias. Kaj multaj ne shanghos sian opinion ghis la morto, kvankam neniu povas aserti nek des malpli je la nomo de dio jhuri, ke Taavet estas naiva au iel konfuzita en la kapo. Ho ne, dio gardu, sed tamen estus pli bone, se mastro de Aiaste estus farighinta alia filo de Mats, Juri. Tiu, kiu pereis en la mondmilito. Se tiu serioza viro estus viva reveninta el la milito, la vivo estus en Aiaste nun tute alia. Kiel mastrino tiam certe estus venigita iu richa mastridino, ne la filino de Leenu Soola el la kabano de Kao, kiu havis chirkau la postajho nenion krom chifona katuna jupo, kiam Taavet kondukis shin al la altaro. Diablo scias, kion Taavet trovis en tiu malgrasa tute senhava knabino. Fakte shi estis ja neniel riprochinda, sed beleco ne nutras. Apenau Mats estus permesinta al la filo fari tian facilaniman pashon, se li tiam estus ankorau vivinta. Per sia senpripensa edzigho Taavet lau la opinio de la vilaghanoj kronis sian facilanimecon.

Sed en traktado de la dungitoj Roosi estis multe pli severa kaj postulema ol la maljuna mastrino, kiu baldau sekvis la edzon. Efektive, shi strechis la bridojn, tion vidis ankau la najbaraj mastrinoj, tiuj enviulinoj, kiuj ghis nun strabe rigardis al shi kiel al parvenuo. La rekono de la aferecaj karaktertrajtoj de Roosi kompreneble ne signifis, ke oni estis kontenta pri shi, ho ne! Ke eksteredzeca infano de Leenu Soola farighis mastrino de Aiaste, tion neniu forgesis. Roosi estis blanka korniko, sed tia eksterordinara birdo neniel enlokighis en la mondimago de la seriozaj kamparanoj. Krome ili devis ja havi iun, kiun mordadi kaj pri kiu klachi.

La tempo fluas senhalte, sed chi tie oni kvazau tute ne rimarkas tion. Vershajne ghi fluas lau la shoseo al Sangaste, Tartu au Voru. La loka tempkalkulado komencighis de la achetado de la bienoj. Kaj nun ili vivas en fermitaj sistemoj inter arbaroj kaj kampoj, apud marchoj sur montetoj, chie, kie ili iam estas konstruitaj. Kaj en ili kashighas iliaj kolero, sekretoj kaj iomete da amo, kiu brilas kiel orgrajno en modesta argilo, minacante dum la laboregado tute malaperi el la vido.

Chu ne estis tia la afero ankau kun la amo de Taavet, se oni tiun iometon, kiun li sentis por Roosi, entute povas nomi per tia eleganta vorto? Tiu pashtistino estis edzinigita por esti senpaga sklavino. Ne por dolche meditadi kaj el la fenestro de la chambro, apoginte la kapon sur la manoj, rigardadi la flavrughan sunsubiron. Sed al ili ne mankis ankau sentoj; chiuokaze ili estas kun zorgo kaj amo havigintaj al si unu knabon kaj li farighos la heredanto de la bieno, se chio iros bone. En Aiaste la virinoj chiam restis en ombro de la viroj, tondis shafojn, sensheligis fabojn kaj trankvile finis la ekzistadon. La sama sorto estas destinita ankau al Roosi, malgrau tio, ke shi fervore legas la revuon por bienmastrinoj kaj vizitas en la societa domo kursojn de manlaboro. Shi estas juna beleta mastrino, sur la pinto de siaj kapabloj kaj eblecoj.

Taavet antau kelkaj jaroj sen longa klarigo maldungis unu paroleman serviston, junulon el Kirepi, kaj antaupagis al li salajron por du semajnoj. La junulo estis komencinta amindumi kun Roosi, tiel almenau shajnis al Taavet. Kompreneble inter ili estis okazinta nenio serioza. Por tio Roosi tro amis sian edzon, kiel shi mem diris. Tamen la sento, kiun shi havis al Taavet, estis pli ghuste dankemo, ke mastrido neatendite estis savinta shin el la stato de servistino, sed finfine tio estas tute egala. La servisto fajfante pakis sian vestpakajhon, penante shajnigi, ke maldungo estas por liaspeca viro terno, ne pli. Roosi donis al li, tiel ke Taavet ne vidis, grandan tranchajhon da shinko el la provizejo kaj deziris chion plej bonan. Vershajne shi ne estus rifuzinta ech adiauan kison al la servisto, se la junulo mem estus iom pli agema tie en duonlumo en la provizeja pordo.

Ankau Taavet mem estis kiom eble eleganta, vivghoja, shercema viro. Kiam li bele sin vestis, ligis al si kravaton kaj surmetis veluran chapelon, li estis kvazau la ghentlemano, kiun ili vidis sur kinematografa ekrano en Tartu. Roosi kelkiam suspektis, ke eble shia edzo ekhavis amatinon, kiam li tiel lukse vestite iris en la societan domon au al iu festo por tie ludi trumpeton. "Iu ja devas bovbleki por amuzi la societon", diris Taavet bonhumore. Roosi suspektis la bonaspektan instruistinon, kiu dum printempa festo de la lernejanoj dancis kun Taavet kaj lau opinio de Roosi tro fideme sin apogis al la brako de shia edzo. Kompreneble Roosi ne riprochis pro tio la edzon, char nenio estis ja certa. Tiam shi post la danco nur iom pautis, ghis la edzo per kukoj, alportitaj el la bufedo, chion rebonigis. Shi ne kapablis koleri kontrau la edzo, ech se shi volus. Shi ne povis multon, sed plachi al sia edzo shi povis, kaj tion shi penadis el la tuta koro.

Sed almenau hodiau Roosi ne bezonus havi pro tio kordoloron, ke shia edzo flirtas kun aliaj. Taavet levas de la cementa shtuparo de la laktostacio varmajn ujojn de senkremigita lakto sur la veturilon. La buterpakajon li jam pli frue metis en la fojnon. Li prenas la kondukilojn de la dorso de la chevalo, jhetas rigardon sur la dormeman urbeton, kvazau li penus ekmemori ion belan, kio kontrauvole forgesighas. Poste li saltas sur la veturilon, sidighas sur la fojnosako kaj ekirigas la chevalon. Taavet hodiau rapidas - en la bieno estas atendata sekaldrashmashino, kaj antau tio estus necese kelkion aranghi. Kiam li alvenas al la societa domo kun la muroj, kovritaj per tabuloj kaj lau sveda maniero rughe kolorigitaj, li ekmemoras, ke liaj cigaredoj finighis. Li direktas la chevalon hezite al la restoracio de la urbeto. La restoracio estas ankorau fermita; ghi estas malfermata ordinare tagmeze, sed Taavet esperas eniri tra la malantaua pordo.

Che la prirodita trabo por alligi chevalojn li alligas la chevalon al branchostumpo, kiun la enuantaj chevaloj shajne ne sukcesis tramordeti. Taavet rimarkas mirigite, ke tie staras ankau la blanka chevalo de Paul el Kao kun shindoshargho sur la veturilo. La mastro de Aiaste pro formo debatas fojnerojn de la jako, pasigas rigardon ankau al la botoj. Oni devas diri, ke li estas en sia elemento.

Elmar Lusiksepp, la mashinisto de la lokomobilo, jus starigis la biciklon al la muro de la vendejo kaj penas liberigi sian pantalonkrurumon, kiu krochighis inter la cheno de la biciklo, kiam li malsuprenveturis de la monteto. "Damnita!" sakras Elmar. Taavet rigardas tion, li bezonus iom paroli kun la mashinisto, sed li ne scias, kiel komenci, kaj prokrastas tion ghis morgau. Des pli, ke la afero, pri kiu li volas paroli, ne estas urgha.

Al la muro estas per premnajletoj fiksita iu paperfoiio. Taavet iras interesite pli proksimen. Dum li legas la anoncon, lia dorso varmegighas. Nenio ghojiga estas tie, ho ne! Tie oni sciigas per regula bonorda manskribo, ke hodiau en Aiaste okazos aukcio. Por la mastro tio ne estas sensacio - ja antau du semajnoj la jugheja ekzekuciisto venis kaj arestis liajn havajhojn, sed tamen tio ghemigas lin. Jes, tiel malbona estas chi-foje la afero! Kompreneble, la bienon ili ne vendos, tute ne! La afero tute ne estas tiom acha, sed la shafaron kaj la agrikulturan inventaron oni certe tushos. Hontinda afero estas tiu aukcio, nenio alia! La vilaghanoj povos ree dum kelka tempo rikani kaj miri. Taavet pense kulpigas la fraton, viron instruitan, kiu ne scipovis (au ne volis) lin tiufoje reteni de tio, ke li ighos garantianto. Nun li, kampulacho, faru, kion ajn li volas! Eble Karl opiniis, ke la malgranda kambio neniel endangherigos tian bonordan bienon, kia estas Aiaste.

La mashiniston la zorgoj de Taavet ne koncernas. Li ne havis okazon por legi la anoncon, sed ech se li legus, la papero restigus lin relative indiferenta. Tiun malgrasan, neniel distingighantan viron, kiu faras ankau seruristajn laborojn, stanas sitelojn kaj tegas tegmentojn, oni chiam bezonos, ech se la tuta vilagho estos aukciata. Li migras kun la drashmashino kaj lokomobilo de bieno al bieno, drashas la grenon, kiun la naturo donis, kaj chio alia ne koncernas lin. Li pashas en la spuroj de sia patro, kiu ankau kushas jam en la tero. Chi-loke ne estas superflue mencii, ke en la vilagho Tuhakopli estas okazinta alterno de generacioj. Ghi pasis trankvile, oni ne frakasis tie fenestrojn nek vershis sangon. Simple unu generacio finis sian ekzistadon, polvighis, kaj alia nerimarkite ekanstatauis ghin. "Kvazau herbo sur herbejo", dirus iu poeziema oratoro.

Se infanoj, shtatoj kaj planedoj estas produktoj de hazardo, kial ne povas esti hazarda ankau la renkontigho de du vilaghanoj en la urbeto. Ili povus eltrinki botelon da biero, kial ne. Ech kvaronlitron da brando ili povus kune eltrinki, kvankam la vetero estas varmega kaj ili havas malmulte da tempo. Elmar ridetas, li jam eltiris sian malbonshancan krurumon el inter la cheno. Rigardante la mastron de Aiaste li ekmemoras la hierauan vesperon, kiam li finis la drashadon de sekalo en Kao. La drashintoj jam sidis en la chambro che la manghotablo, la mashinisto sola kunrulis en la malplena korto la mashinrimenon. Paul venis de la domo kaj demandis, chu li jam skribis la drashkvitancon de la mashinkooperativo. Ne, respondis Elmar nerapideme, ghuste pri tio li volis paroli kun la mastro; li timas, ke eble la nombro farighos tro granda - Kao havis bonan sekalrikolton. La vizagho de Paul rughis, el lia busho venis brandodoro, certe li intertempe en la malantaua chambro vershis en sin bonan bushplenon. Estu Elmar komplezema kaj aldonu al la rikoltkvanto sur la kvitanco kvindek bushelojn. Kvindek bushelojn, pensis la mashinisto mirante, ho-ho, tio estas ja sekalrikolto de iu pli malgranda bieno. "Chu sume cent dudek," li demandis kun indiferenta mieno. Paul, kiu dum la tuta vivo estis relative malforta en aritmetiko, devis nun iom pripensi. Li strechis dum kelka tempa sian mallertan cerbon, antau ol li kuraghis diri, ke eble ech tia ne sufichos; chi-jare multaj havas abundan sekalrikolton. Elmar aldonu ankorau dudek bushelojn. La mashinisto finis la kunruladon de la rimeno kaj akurate metis ghin en la keston. Sume tio estas cent kvardek busheloj, kaj la mashinado kostos al Paul kelkajn kronojn pli multe. La mastro de Kao ekkoleris - tia okazas al li subite - kaj tondris, ke pro la pago li ne zorgu. Sed por ke li prisilentu la aferon, li, Paul, krome aldonas du trikvaronlitrajn botelojn. Chu tia interkonsento kontentigas la mashiniston, li demandis senpacience. Elmar neniam intencis alighi al societo de abstinenculoj, kiel lia mortinta patro, li senvorte eltiris el la brustposho blankan formularon kaj skribis per kemia krajono sur la inercia rado de la lokomobilo la kvitancon. "Tiel, nun vi havas la plej richan sekalrikolton en la tuta vilagho, vi povas fieri," li diris kaj pro artifiko faris malgajan mienon. "Nur Taavet Aniluik povas vin superi en tiu chi landparto - shajnas, ke sur lia kampo garbostakoj staras tre dense."

Elmar sciis, ke tia parolo al Paul ne plachas. Kao kaj Aiaste jam delonge konkuris inter si, ambau bienoj penadis superi unu al alian. Precipe rimarkebla estis tiu strebado post la mastrigho de Taavet. Paul enpensighis por iom da tempo kaj poste tuj alportis el la domo la promesitan rekompencon. La mashinisto rulis en la manoj la brilajn brandbotelojn. Jes, chio kostas, ankau honoro kaj gloro, li pensis ruze ridetante. Kie kashi la brandon, por ke lia lernanto ghin ne elsnufu kaj kune kun samspecaj friponetoj ne fortrinku? En la instrumentkesto ghi en neniu okazo estos bone kashita, sed eble en la fajrujo, en la cindro.

Tiu renkontigho tamen signifas nenion. Ili jam multajn fojojn vidis unu la alian, dank' al dio, kaj vidos ankorau. Ili ne havas grandajn novajhojn por rakonti unu al la alia, sed malgrau tio ili por iom da tempo eniras en la restoracion. La vetero estas ja sufoke varma, ekstere stari estas maloportune.

Taavet tuj rimarkas Paul'on, kiu sidas che tablo sub la fenestro antau botelo da biero. La vizagho de Aniluik ombrighas. Ne, nun li pli volonte reirus en la korton. Ne plachas plu la drinkejo, ne. Sed por retirighi estas jam tro malfrue, des pli, ke Paul ilin ambau rimarkis kaj invitas al si. La vizagho de la mastro de Kao estas kompreneble rugha kiel chiam, vershajne jam ekde la naskigho. Strange, ke li sidas chi tie dum urgha labortempo. Li tute ne estas ia drinkemulo, sed kelkfoje li tamen ekdibochas. Tiam li amuzighas dum pluraj tagoj sen interrompo kaj drinkas pli ol sufiche. Okazadis ech tio, ke la mastrino jungas la chevalon kaj veturas al Otepaa, Puka au ech pli malproksimen por serchi la mastron. Kutime shi trovas lin en iu bando de drinkuloj, kie ne mankas ankau facilmoraj virinoj. La vizagho de la barono de Kao estas tiam apatia kaj shvelinta kaj la chevalo kompreneble sen manghajho, sen trinkajho ie malantau fojnejo. Kaj li mem estas stulta kaj masiva kiel hipopotamo kaj nur ronketas, kiam la edzino lin kondukas al la sledo au veturilo. Li ne manghas el fremda vazo nek trinkas el fremda puto, sed che la botelo li forgesas chiujn principojn.

Paul volas iom paroli kun la najbaro. Ne pri la ponto de Karevere, kiu, ankorau tute nova, disfalis, nek pri la monda politiko au pluvego, kiu onidire sur la herbejo Korva forportis kelkajn fojnstakojn de hubulo. Pro pontoj en Estonio ofte okazis malagrablajhoj, kaj al Paul signifas preskau nenion, chu disfalas unu, du au dudek el ili. Lia konstanta paroltemo estas forto de viro kaj potenco de bieno. Tio estas la sola temo, pri kiu li povas ghis tedo zumi kiel vespo chirkau mielujo. Jaan Jaago* estas lia idealo kaj tio ne estas bagatelo. Se tiu atleto krome posedus ankau bonordan bienon, Paul estus preta kisi lian postajhon, kiel li diris ie al siaj tablokunuloj. Forto kaj potenco, jes, sed ne multiplika tabelo, pro kiu li, kompatindulo, iam en ja komunuma lernejo estis tiom embarasita, ke shvito nevole ekperlis sur lia frunto, kiam la instruisto lin demandis. Paul chiam rigardas la kolon de la viro. Se ghi estas lau lia opinio konforma al vera viro, nur tiam valoras havi aferojn kun li. Se ne, li baldau audas de Paul pli ol unu malaproban rimarkon, kiel la juna mastro de Aiaste, kiu en la okuloj de Paul estas mizera vantulo, ia blovmuzikanta arlekeno. Plenaj de artifikoj estas iliaj interrilatoj, chiuj scias tion. Paul plejparte chiam farighas la trompita Satano, kiu malsukcesas en chio kaj fine estas prilaborata ankau de la edzino. Ankau Taavet ne chiam estas Ants Ruzulo*, ankau li havas sufiche da malsukcesoj. Sed ili estas tiaj, kiaj ili estas, kaj la vilagho Tuhakopli devus esti dankema al ili, ke per siaj ekstravagancajhoj ili almenau iom vigligas la enuan vilaghan vivon. Bedaurinde ili apenau povas esperi, ke oni starigos al ili monumenton: nekredeble, ke la virbovkooperativo, kies membroj ili ambau estas, malshparos pro ili tiom da mono. Sed tute certe ni tion ne scias, char la tempo shanghighas rapide kaj baldau povos evidentighi, ke ghuste ili savis, se ne la estonan popolon, do almenau la enlandan virbovbredadon.

Fine chiuj tri sidas che la tablo, sed ankau chi tie okazas nenio frapanta. Taavet penas liberighi de sia malbona humoro kaj fikse rigardas la tablon, ghis la brando efikos. Kiam li jam havas vaporon en la kapo, li sentas sin sufiche bone.

"Paul estas hodiau tre malavara," li diras kvazau interalie.

La pendanta maljunulineca mentono de Paul skuighas pro rido.

"Mi audis, ke en Aiaste komencighis jam disvendado de la havajho," li diras. "Ni trinku do chi tiun guteton por honoro de la almozula sako, kiun oni baldau ligos al via kolo."

Tio vere estas dirita tro orgojle. La vizagho de Taavet farighas tre morna, sed la chikanema parolmaniero de la najbaro jam delonge ne estas novajho por li. Paul kaj Elmar malplenigas siajn glasojn. Taavet ne trinkas. Li serchas konvenan respondon, kiu estus por Paul kvazau pugnobato rekte en la okulkavon, sed ne trovas.

Paul havas hejme stultan filinon. Shi promenas en la korto kun nazo malpura, lipo pendanta kiel tiu de dormetanta chevalo. Taavet povus je shia konto dolorige sherci, certe tio tuj seriozigus la mastron de Kao. Sed tamen li ne faras tion. Tio estus tro kruela vengho ech nun, kiam Paul forte ofendis lin. Kion signifas iu malgranda aukcio kompare kun tutviva idioteco, li pensas. Paul rimarkas lian konfuzighon kaj demandas:

"Chu la najbaro pro tio timas trinki brandon, ke subite li ebriighos kaj ree subskribos ie, kie ne estas necese?" Lia vocho ja ne estas malica, same la vizagho, tamen tiun chi fojon Taavet ekkoleras. Tiun malbenitan kambian aferon li do tamen devis moke mencii!

La pasintan jaron, en la fino de la vintro, Taavet vizitis en Tartu pro afero la kooperativon de grensemoj. Vespere li iris al la frato por tranokti. Karl estis tiam ankorau fraulo. Kie li laboris, tion Taavet ne komprenis. La frato kvazau hontis diri, ke lia studado en la universitato fiaskis, kaj ankau la mastro de Aiaste pli detale ne demandis. Karl aludis, ke ili povus iri en iun lokon, kie trovighas belaj virinoj, au iel simile. Taavet volonte konsentis, deziris persone sperti la multe lauditan noktan vivon de grandurbo. Ili iris en duetaghan lignan domon en la strato Kastani kaj grimpis lau shtuparo ien sub la tegmenton. Taavet en la mallumo frapighis per la kapo kontrau la malalta tegmenta egho, tiel ke el la okuloj flugis fajreroj, Diablo, ili loghas sub tegmento kiel kolomboj, li pensis indignite, premante la manon al la dolore pulsanta frunto. En la antauchambro, kie odoris je fritita cepo, Karl frapis kiel homo konanta la lokon al unu el la pordoj, shajne li jam ankau pli frue estis estinta chi tie. Sed la sinjorinoj estis sufiche simpatiaj, kvankam la pli juna, kiu che la interkonatigho nomis sin Harta, estis longa kaj maldika kiel pipopurigilo kaj lau la opinio de Taavet tuberkuloza, sed tio ne gravis. Baldau ili sidis jam chirkau haste ordigita tablo, che tranchajhoj de fritita porkajho. De ie estis alportita trikvaronlitra brandbotelo. Taavet ne plu sentis sin fremda, en la urbo do vivis samspecaj homoj kiel en aliaj lokoj. Post kelka tempo Harta sidighis sur lia genuo, chirkaubrakis familiare lian kolon kaj senchese chirpadis per sia bela vocho. La mastro de Aiaste subite ekmemoris okazajhojn, legitajn en la gazeto pri shtelistejo kaj suspektindaj virinoj, prirabintaj naivajn kamparanojn. Li shtele tushis la brustposhon, chu la monujo estas ankorau tie. Jes, estis; tio trankviligis lin tiagrade, ke li ekinteresighis, chu fraulino Harta surhavas verajn silkajn shtrumpojn au ne. Harta diris, ke por la shtrumpoj estas sufiche da tempo, sinjoro Aniluik ne estu tiom malpacienca. Intertempe la brandbotelo malplenighis kaj chiuj estis sufiche ebriaj. Harta estis plej sobra, kaj shi proponis, ke ili povus iri en iun konvenan lokon, ekzemple restoracion. Ne estis ankorau tre malfrue, kaj se ili sur stratangulo dungos fiakriston, ili rapide alvenos. Chiuj tuj konsentis. Karl rigardis helpon serchante al la frato. Taavet, kiu ebriighinte farighis prince malavara, anoncis per lispa vocho, ke li pagos chiujn elspezojn de la vespero, oni estu senzorga. En la restoracio venis al ilia tablo du gajuloj, kiuj diris, ke ili estas kunlernintoj de Karl. Nun komencighis vera festeno, estis multe da ekstazo kaj interfratigho. Tie la mastro de Aiaste subskribis iun kambion kiel garantianto. Kaj kial li ne faru tion, kiam la amikoj de Karl, bravaj buboj, provizore suferis monmankon - Fortuno estis simple iom mistraktinta ilin. Kiamaniere ili revenis en la mansardon, tion Taavet ne memoras, kvankam li serioze estis intencinta iom pli detale esplori la shtrumpojn de Harta. Matene li vekighis en chambro, kie chio estis disjhetita, en lito malantau shirmilo, fraulino Harta kushis apud li, tute nuda, kaj ronkis kiel lacega fojnveturigisto. La kapo de Taavet terure doloris, lin nauzis kaj la fraulino neniom interesis lin, nek kun nek sen shtrumpoj. Li iris serchi necesejon, sed jam antau ol li trovis ghin en la fremda domo, lia interno tordighis kaj li vomis tra la fenestro de la koridoro sur la neghon. La monujo estis en lia posho, sed malplena.

La mashinisto, silente sidinta che la tablo, subite ekridegas.

"Kio al vi okazis?" demandas Paul ordone. Li ne toleras, ke che lia tablo oni ridas pri io, kies kauzon li ne scias. Lin ekscitas necerteco.

"Nenio," balbutas Elmar timigite. Kiu bezonas ridadon de malrichulo? Des pli, ke por Paul kun ridado estas ligita deprima rememoro, kiu tremigas liajn shultrojn ankorau nun, post jaroj. En la deknaua jaro, kiam li estis armea provizisto, li vidis, kiel estonaj soldatoj mortpafis en Vorumaa bienlaboriston, char iliaj nervoj ne eltenis lian ridadon. Kiam ili elkondukis lin el la fojnejo, li subite ekridegis. Tio estis tiel nenatura kaj terura, ke frosto trakuris la dorson, kiam la viro en siaj disshiritaj vestoj kaj kun vizagho, kovrita per koagulighinta sango, tie en la lumo de la subiranta suno senbride ridis, kvazau li volus dum unu vespero ridi por sia tuta penricha vivo. Ili devis mortpafi lin por trankviligo de siaj nervoj. Tute egale li estis lau ilia opinio spiono de la rughaj, tio estis pli ol certa, kvankam turmentante lin en la fojnejo ili ne eksciis ech lian nomon. Kiam la kugloj chesigis lian ridadon kaj li kiel senvocha songhombro falis sur la teron, farighis ankorau pli terure. La kadavro kushis en la parko de la nobelbieno sub tilio, chiuj silentis kaj malantau la montetoj ardis varma kaj klara printempa vesperrugho. La kompaniestro, studento de teologio, fermis la okulojn de la mortigito kaj murmuris preghon. La genuoj de Paul ektremis. Ne, ridado ne plachas al li, kiam la kauzo ne estas konata. Li rigardas riproche al Lusiksepp, diras plu nenion, sed chiu homo devas mem kompreni, kiam io konvenas, kiam ne. Jam lia rigardo devus ion diri, rigardo de viro, kiu posedas la plej pompan bienon en la chirkauajho, diablo! Li malrapide starighas che la tablo.

"Mi devas iri hejmen. Estas necese kovri la domon per nova tegmento."

"Kiu segis al vi la splitojn? Chu la maljuna Eesner?" interesite demandas Elmar, kiu mem al multaj tegmentis la domon.

"Splitojn, vi diras!" ridas Paul rughvizaghe. "Hubulo au kabanulo kauru sub sia splita tegmento. Por vera estona mastro taugas almenau shindotegmento."

Taavet'on tiuj vortoj tushas dolore. Senvorte li prenas de angulo de la tablo sian kaskedon kaj la mastro de la restoracio ellasas lin tra la parada pordo. Malligante la chevalon de la trabo li ekmemoras, ke la cigaredoj restis neachetitaj. Li rapide reiras; la posedanto de la restoracio, ronda bonkora viro, similanta sukerkonuson, staras meze de la ejo kaj parolas kun sia edzino. Ni lin ja ne bezonas, sed dum Taavet serchas en sia posho monon, ni tamen povus mencii, ke plej multe interesas lin la kroniko de krimoj, kvankam en lian institucion neniu iam enrompos. Taavet achetas nur la cigaredojn "Maret", shovas la paketojn kun zorgoplena mieno en la poshon kaj tuj foriras - li estas aktiva terkulturisto, ne senfarulo. Paul kun sia shindoshargho jam iom malproksimighis. Taavet rekomputas la buterpaketojn, metitajn en la fojnon, sidighas sur la veturilo kaj trotigas la chevalon. Tia vivo prezentas nenion ghojigan, li pensas amare. Grimaca primoko, ne vivo. Sed povas esti, ke li ech tion ne pensas.

Hejme li veturas kun la laktujoj rekte sur la kampon. La servisto portas sur la avenkampo per forkego la restajhojn sur amason che stako. Li estas Eedi Eesner, la sama klarvizagha filo de la invalido de Mandjhuria milito, kiu en la unua autuno de la mondmilito trovis en la arbaro de Aiaste vulpkavernon. Intertempe li estas farighinta larghashultra junulo, ech jam militservinta. Tie laborema li ne estas, sed ankau kauzon por malkontenteco oni ne havas.

Taavet decide haltigas la chevalon apud la kampo.

"Sidighu sur la veturilo!" li abrupte vokas al la servisto, kvazau hejme estus incendio. Kiam la servisto che la stako daurigas laboreti, ne komprenante, kio okazis, la mastro vokas multe pli akre:

"Sidighu, ne hezitu!"

Stranga mastro estas tiu de Aiaste, pensas Eedi. kaj kun la forkego sur shultro pashas malrapide al la veturilo. Kaprico post kaprico atakas lin, kvazau paroksismo de epilepsio. Sed tio ne estas mia afero, plej grave, ke li akurate pagos al mi la salajron. Li konsentas je chio, ech se oni ordonus al li gudri la lunon.

Ili rapide veturas en la korton, deprenas che la porkejo la ujojn de senkremigita lakto de la veturilo kaj Taavet jhetas klake la kontrollibron de la lakto el la brustposho sur kovrilon de laktujo. Por tiu chi fojo la transporto de lakto estas finita. La servisto obeeme atendas pluajn ordonojn. Char oni lin tiel subite forvenigis de la kampo, chi tie devis esti io tre urgha.

Taavet decidis ekagi.

"Alportu el la shedo fosilon," li ordonas koncize.

Kiam la servisto revenas kun fosilo, li ricevas tute unikan ordonon - li iru kaj komencu malkonstrui la tegmenton. La juna Eesner estas embarasita.

"Nur printempe oni faris la novan tegmenton," li fine diras hezitante.

"Ne estas via afero, chu oni faris au ne faris... Prenu shtupetaron kaj tuj komencu," ordonas Taavet. "Ne malshparu tempon. Vespere vi alveturigos el Sannakese la drashmashinon."

La servisto ne diras ech unu vorton, lia devo estas silenti. Baldau la shtupetaro estas starigita kaj la junulo grimpas lau la knarantaj shtupetoj sur la tegmenton; li haltas sur la fino de la shtupetaro, eksidas tie kaj varmigas en sunbrilo la orelojn. Dio rapidemon ja ne kreis!

La mastro alportas el la kuirejo de sur najlo la tenejan shlosilon. Estas vere strange, ke li ne renkontas tie Roosi. Li venas rapide en la korton, irigas la chevalon antau la pordon de la tenejo, saltas sur la tenejan shtuparon kaj malfermas per la granda rusta shlosilo la pordon. La seruro grincas tiel, ke tio estas audebla en la tuta bieno, jam dum jaroj ghi estas neoleita. Kiu tion faru, se la mastro intense partoprenas en la societa vivo kaj la serviston interesas nur tio, kiel plej facile fini la tagon?

Taavet venas el la tenejo kun sakoj de lano sub la brako, metas ilin rapide sur la veturilon, mem peze sidighas sur ili kaj rapidigante la chevalon elveturas tra la korta pordego. Se Roosi tion vidus, vi ricevus nun bonan lecionon, pensas la servisto kun plezuro. Finfine li tamen alvenis al la egho de la tegmento kaj debatas la unuajn splitojn.

Subite aperas Roosi. Shi alportis el la arbaro balailvergojn, kio fakte ne estas laboro de virinoj. Sed la tenejo bezonas ja balaadon, dio mia! Kompreneble shi terurighas, vidante, ke la servisto detruas la tegmenton.

"Eedi, kion vi faras?" shi krias. "Tuj venu malsupren!"

"Ordono de la mastro," trankvile respondas la servisto, vishante per mandorso shviton de la frunto.

Estas sensence paroli plu kun la servisto. Tiu viro obeas chi tie nur al Taavet, tio estas jam delonge konata, ne valoras senutile uzi la bushon! Ambau estas samspecaj obstinuloj. Roosi neniel sukcesis akordighi kun ili. Sed la tegmentrompado estas vere terura! Kio farighos tiamaniere el la bieno? Kaj vespere estis krom tio alvenonta la drashmashino. Eble Taavet ech iris por alvenigi la mashinon, la lokomobilon alvenigas konforme al la kutimo la lastaj drashintoj. La mastrino ne scias nun, chu plori au ridi, kaj krome shi havas neniun, kun kiu interkonsilighi. Shercema shi ne estas, kiel plejmulto de virinoj, kaj ankau tio ne helpus, kiam la servisto rompas la tegmenton, tiel, ke la domo tremas. En la vivo de Roosi multo iris tute alie ol estis planite. Kelkfoje shi vishas en la kuirejo au en la ghardeno per angulo de la antautuko la okulojn - jen al kio kondukis shin la felicha familia vivo! Malgaje la virino staras nun meze de la korto, tenante en la mano velkintajn betulbranchojn, kaj pensas, kie Taavet povis malaperi. La laktujoj estas che la brutejo, la laktolibro kun siaj chifitaj kartonaj kovriloj flavighas sur la kovrilo de ujo de senkremigita lakto kaj tie estas rapide skribite per kemia krajono: "Aiaste".

Chio iras, kiel dio kondukas, ne alimaniere. Se la mashino nun alvenos, estos multe da baraktado. Roosi ne toleras la neagemon, neglektemon kaj malzorgemon de sia edzo. Krome li estas che tio chiam prava, prava kaj senzorga. "Ho, ni sukcesos," estas lia plej shatata dirajho. Kun amara sento iras Roosi tra la korto al la domo. Eedi almenau chesu freneze rompi la tegmenton!

Sed la servisto tute ne atentas la lamentadon de la mastrino. La juna Eesner estas el tute alia materialo ol la knabo de Kirepi, por kiu la mastrino estis io simila al surtera diino. Certe Eedi estas entute malpli sentema, ankau lia vizagho estas pli vulgara kaj kruda. Oni estis ebria, kiam oni faris tiun achulon, diris Paul de Kao printempe dum komuna elveturigado de sterko, kiam la servisto de Aiaste che petolado shmiris per sterkakvo la subjupon de la servistino de Sannakese. La brutojn li efektive traktas senkompate kaj kruele, tion Roosi ankau mem rimarkis. Kaj nun li kvazau mashino disrompas la novan tegmenton de la malnova loghdomo de Aiaste, tiel ke splitoj disflugadas. Roosi vershas al la porkoj nutrajon en la trogon, mastrumas en la kuirejo kaj la bruo, audata de la tegmento, maltrankviligas shin.

Aldone al chio baldau ekpluvas. Nun la servisto ech nepetite grimpas malsupren de la tegmento, por li estas tute egale, kio chi tie okazos - li ne volas lesivighi por la malalta salajro. Ruze ridetante li iras en la kuirejon kaj sidighas sur lignobloko antau la kuirforno, tie la pluvo lin dume ne atingas. La mastrino diras al li nenion.

Kiam Taavet kun du fremdaj viroj kaj amaso da lado en la malantaua parto de la veturilo enveturas en la korton, tie estas videbla neniu. Parto de la tegmento estas malkonstruita, nudaj chevronoj blankas malghoje en la pluvo kvazau ripoj de ligna chevalo. Taavet irigas la chevalon rekte al la fenestro de la chambro, sub la hufoj de la chevalo kraketas la malfiksitaj splitoj. La viroj degrimpas de la veturilo, iliaj jakoj estas malsekaj, la piedoj de la pli agha viro dum la sidado sensentighis. Ghemante li saltetas sur unu piedo kvazau cikonio sur la kamomiloj kaj frotas la tibikarnon. La pli juna, knabego kun ronda vizagho kaj dika rusa nazo, senchese ridas, li estas jam sufiche ebria. Taavet trovis ambau senfarulojn en la drinkejo che la bazaro de Otepaa kaj dungis ilin por malalta pago; la pli agha diris, ke li scipovas ladistan laboron.

La servisto laute spirante helpas al la mastrino en la malantaua chambro deshovi la meblojn for de la tragutanta pluvakvo. Multe da mebloj tie ja ne estas, nur spegulo, kelkaj bildoj en brunaj kadroj, du-tri seghoj kaj ech io simila al divano. La mastrino kaj la servisto ghuste penas delokigi la komodon, kiam Taavet akompanate de la laboristoj aperas en la pordo. Chiuj tri kvazau el unu busho deziras forton al la laborantoj kaj la servisto afable respondas al ili "forto estas necesa". Roosi tute ne atentas la alvenintojn, shi provizore perdis la parolkapablon kaj Taavet scias, kio lin poste atendas. "Nun, viroj, rapide tegi la tegmenton," li ordonas.

"Dum tia pluvo vera mastro ech hundon ne elpelas," miras la pli juna viro, komencanta fidrinkulo, elrigardante tra la fenestro. La ghardeno shajnas hela pro la pluvo, la abelujoj nigras. La prunarbo, plantita de Juri, estas senpere che la fenestro kaj havas ech kelkajn fruktojn.

"Dum tia pluvo, jes," diras Taavet abrupte. "Ne timu, mi ja ne elveturigis vin por palpachi knabinojn."

"Kompreneble," konfirmas la pli agha viro kun preteco. Li ie audis tian libran esprimon kaj senprokraste prenis ghin en sian vortprovizon. La komodo krake delokighas, ghiaj putraj piedoj malfiksighas. Roosi penas per la piedo shovi la defalintan bloketon, sed ne sukcesas. Kolere shi rigardas al la viroj, starantaj en la pordo.

"Kial vi staras tie kiel statuoj de Budho. Venu kaj helpu, vi ja vidas, ke la piedo de la komodo defalis," shi diras riproche.

"Tute vere, mastrineto," konfirmas la pli agha viro kaj kaptoprenas la komodon.

Kiam la komodo estas en seka loko, Taavet diras:

"Servisto, subtenu do la virojn, helpu depreni la ladon de la veturilo kaj iru venigi la mashinon. Nun la greno de la hubulo devus esti jam drashita."

"Kiel ili en tia pluvo sukcesis drashi?" opinias la servisto.

"Kiam ni preterveturis, ili estis finantaj la lastan sharghon. Eble ili finis antau ol ekpluvis, mi opinias."

Eedi glatigas per la manplato siajn blondajn harojn, premas la kaskedon sur la kapon kaj eliras post la viroj sur la korton en la pluvon.

"Kion vi pensis, kiam vi malkonstruigis la tegmenton?" lamentas Roosi kun larmoj en la okuloj, kiam ili restis solaj.

"Mi faros la plej bonan tegmenton en la vilagho," diras Taavet memfide.

"Ne fanfaronu, kiam mankas forto... Vidu, kio farighis el tio," montras Roosi al la akvo, gutanta de la plafono. "Chio putros, kaj fine ankau la plafono disfalos."

"Nu, tiel malbona la afero ankorau ne estas," trankviligas Taavet la edzinon.

"Vere estas," ploras la edzino.

La mastro, tiu facilanimulo, chirkaubrakas la edzinon, donas al shi kison kaj glatumas shiajn molajn harojn. Kun tia tenereco li jam delonge tion ne faris. Shajnas, ke por tiu chi fojo la krizo en Aiaste estas likvidota.

"Chiam vi faras chiaspecajn strangajhojn," ridetas la edzino tra larmoj. "Ploru au ridu, neniam oni povas antauvidi, kion vi ree faris."

"Vere, ne povas," konfesas Taavet sincere kaj sopirghemas kun hipokrita malghojo: "Kion fari, se mi neniel sukcesas ekhavi prudenton de plenagha viro."

Roosi elprenas el angulo malantau la komodo la malsekan trumpeton.

"Jen, prenu vian trumpeton, metu ghin en iun pli sekan lokon," shi diras nun jam gaje ridetante. Shi ne povas longe koleri pri la edzo; tian shi havas jam koron.

Taavet levas la instrumenton al la busho. Kompreneble li ne estas ia virtuozo, sed kelkion li tamen scipovas ludi, chiuokaze "Patrolandon", la nacian himnon kaj ankau funebrajn melodiojn. Ankau hodiau la malantaua chambro de Aiaste devas audi la sonojn de la trumpeto de la mastro. Ne gravas, ke duono de la tegmento estas disrompita, torente pluvas kaj estas okazontaj ankorau diversaj malagrablajhoj. Chi tie mughas kvazau loka trumpeto de Jerihho, la tridekdujara bienmastro proklamas finon al la zorgoj. Iom post iom malaperas sur la suda firmamento la nuboj, malproksime super la arbaro jam bluas pura aero. Radio de la pala autuna suno penetras en la malantauan chambron kaj rebrilas sur la latuna surfaco de la muzikilo, al kiu la maljuna Mats Aniluik malaprobe strabis ghis sia morto. Taavet diras, grimacante kiel bubo:

"Muzikado helpas chiam... Chu vi volas, ke mi ludu al vi belan melodion, mia kara rozburghono?"

La mastrino nevole ridetas. Kiel tia la edzo al shi chiam plachis, parolu la vilaghanoj kion ajn. Dum tiuj malmultaj minutoj, kiujn shi staras apud la malsekighinta de tineoj borita komodo kaj auskultas la muzikadon de la edzo, shi estas felicha. Ankau shi mem partoprenas en la kanthhoro de la societa domo; lau la opinio de la hhorestro, instruisto, shi havas neordinare altan aldon. Kaj ankau placha shi estas en sia blua robo, tion shi rimarkas lau la rigardoj de la viroj. Roosi estas perlo de nia societa domo, diras la arbargardisto, kiu vidis en sia vivo pli bonajn tagojn kaj manghis ech ostrojn. Kiam ni liberighos ankau de la kambia shuldo, tiam ni povos vivi, pensas Roosi kaj iras en la kuirejon - la mastrumado shin atendas.

Taavet trumpetas ankorau iom kaj metas poste la instrumenton malantau la divanon apud la varmomuron. Lin interesas, chu la nuptobildo de la gepatroj restis seka. Dank' al dio, tiu loko ne tralasis pluvon, sur la plafono super tiu loko estis la kesto kun malnovaj vestoj. La gepatroj havas sur la bildo konvulsie rigidajn vizaghojn, ill surhavas maskojn de volforta pieco. Kvazau ili estus duone profetoj, ne kamparanoj, antau nelonge liberighintaj de barona servuto. Tiu bildo chiam malgajigas Taavet'on, lia muzikemo malaperas. En iliaj okuloj chio estas vanta kaj stulta, chio tute vana. La patro kompreneble sidas, li estis korpulenta, altkreska viro, alie li vershajne ne lokighus sur la bildo; la patrino staras apud li, havante en la mano psalmaron kun dikaj kovriloj. Ghi kvazau ech ne estas nuptobildo, ghi estas farita iam post la geedzigho en Tartu. Jes, riprochantaj ili estas sur la bildo, tiuj postmortaj ombroj, kiuj unuanime kaj fidele ripozas unu apud la alia en la tombejo, kvazau ili volus ankau en la eterneco kunesti kiel dum sia vivo che la manghotablo, kun terpomoj kaj lardosauco antau si.

Dume la servisto kun la chevaloj atingis Sannakese.

Ankau Paul de Kao, la fanfaronulo, estas jam alveninta kun siaj chevaloj. Nome Aiaste kaj Kao jam delonge chiam kune veturigis la mashinon. La interkonsenton dum iu bela malfrusomera tago la maljunaj mastroj faris sur kamplimo kaj ankau la junaj ne kuraghas nuligi ghin, kiom ajn ili de tempo al tempo kverelas. Chiun autunon estas multe da klopodoj, chiam shvitigas, ghis la tuta drashgarnituro en ghia plena konsisto estas alvenigita. La vojoj estas argilkotaj kaj malsekaj, sufiche granda estas ankau la risko, ke la mashino povas renversighi sur tiuj chi montetoj.

Do tiel, la mashino ree ekmovighas, kaj prefere oni ne restu sur la vojo antau ghi. Kiel granda memfida monstro ghi rulighas lau la vojo, tirate de ses chevaloj. La viroj dubis, chu kvar chevaloj kapablos tiri ghin sur la monteton de Aiaste. Nenio estas pli terura ol ekhalto de la mashino sur montodeklivo, kiam neniu scias, kion fari. Shtonon au bastonon sub radon de la mashino, jen la sola rimedo. Tiajhoj okazas ja ne ofte, char la sagacaj bienuloj antauvidis chiujn dangherojn; ili antauvidas chion, la tutan vivon. Nur militoj, incendioj, reghimshanghoj kaj ilin akompanantaj faloj de monkurzo elpushas ilin el la kutimaj reloj. Tiam ili estas senhelpaj kaj mallertaj kiel infanoj kaj nur tiam evidentighas, ke ilia tuta vivsagho kaj antauvidado estas nura vivinstinkto kaj rutino. Ili vivas plene por siaj chevaloj, risortveturiloj kaj lim-disputoj, pasio de posedo estas la sola, kio ilin instigadas. Ne estas necese plibeligi ilin, char plibeligitaj homoj nek volas nek kapablas treni la pezan drashmashinon, la karan monstron, sen kiu ilia vivo ne estas imagebla kaj ili mem ighus nuloj. Kaj la grenmolohho postulas oferojn, de proksime kaj malproksime oni senchese audas, ke iu enmashiniganto de greno falis en la hurlantan tromelon kaj la mashino elkrachis kune kun pajlajho pantalontubojn au jakmanikojn de la malfelichuloj. Ghi nenion konservas en si kiel la maro, sed egale furioze dismuelas chion. En tiu rilato ghi havas diversajn koincidpunktojn kun totala socio kaj tio povus liveri materialon por pensado al viglanimuloj, se tiaj en tiu chi angulo nur trovighus. Oni ne povas diri, ke en tiu chi monteta regiono chio koncerne la penslaboron estas en ordo. Ili pensas pri vestoj, nutrajho, generado kaj ankau pri diversaj aliaj aferoj. Sed kiam la perturboj de la tempo postulas de ili iom da cerbumado kaj gravajn decidojn, ili shovas tiajn komplikajn aferojn prefere sur fremdajn shultrojn. Sed la drashniashino movighas ankau tiam, ghi movighas chiam, kaj kiu ghin forgesas, tiu baldau estos en embaraso. Sela.*


* Jaan Jaago (1887-1949) - estona luktisto, plurfoja championo de Europo kaj de la mondo en klasika luktado. - Trad.
*
Satano kaj Ants Ruzulo - popularaj personoj en estonaj popolaj rak-ontoj; Satano estas malsagha kaj naiva bienposedanto, chiam superruzata kaj trompata de lia ruza servisto Ants. Tiun motivon A. H. Tammsaare uzis. en sia romano "La nova Satano de Ursangulo" (1939). - Trad.
*
Sela (hebree) - signo de pauzo en psalmo au muzikajho. - Trad.

<< >>