konfeso de
la Potifar-edzino
Ne, ne - neniu al mi
parolu pri Jozefo! Ech lian nomon mi ne volas audi.
Li tiom ofendis min, kiel kuraghus neniu en la vasta
faraona regno. Kaj li, tlu barbara elmigrinto, mizera
nurnura sklavo, tia malnobla neniulo - li
kuraghis!... Belege li rekompencis mian favoron! Li
krachmakulis mian virinecon, miajn feminan dignon kaj
homan memfidon, kvankam ech kisi miajn maleolojn li
ne indas. Estis ja mi, kiu foje persvadis Potifaron,
ke li achetu Jozefon de tiuj sklavovendistoj.
Por diri veron,
hodiau mi mem ech ne plu scias, pro kio mi tiam
faris, mi stultulino - vershajne nur pro troa
kompatemo. Lau lia febla, senforta staturo ja
unuavide evidentis, ke por pena laboro 11 absolute ne
taugas. Tia povruleto li aspektis, malgrasa, senpova,
etmuskola; llaj nlgraj okuloj plenaj de tristeco -
klom frape ili kontrastis tiun palan helhautan
vizaghon...
Li mem versimile
jam forgesis, mi tamen bone rememoras. Potifar jam
volis forpeli kaj lin kaj la tutan nomadan
vagabondaron - sed en tiu momento mi subite iel
ekkompatis la hebrean junulon, do mi diris al la
edzo, atendu ja, chu ekzistas nur penlaboro, eble ni
povus lin tamen iamaniere utiligl, chu 11 hazarde ne
kapablas ion alian?
Jes, jes, nepre
li kapablas, fervore asertis la negocistoj, tiu chi
judo scias perfekte klarigi signifon de songhoj!
Provu nur, sinjorina moshto, kaj certe vi bonspertos!
- Hha, friponoj sagacaj, ili tre bone sciis, ke la
songhprofetado estas nia tradicia shatokupo, ia - mi
diru - tutnacia manio, tial ili jesis tiom trorapide.
Kompreneble, tiu
malsprita dupo, mia sinjoro edzo, ne eltenis plu
kontraustari, char posedi lertan songhaguriston estas
ja prestigha afero en nia monduma socio. Sekve 11
finfine tamen achetis, ne malzorginte marchandi pri
la prezo kiel eble plej multe.
Tiu malsagaca
Potifar! Nun li chie fanfaronis, kiel bonprofite 11
aklris elstaran fremdlandan specialiston en la
songhprofeta fako. Li alkutimighis preskau chiutage
venigi Jozefon, por infanece ghoji pri lia lerteco
improvize elokventi lau malsamaj abstraktajhoj. Estas
dubinde, chu Potlfar fakte tiom abunde songhis - pli
eble 11 volus, avarulo maldeca, riche al si kompensi
la monsumon elspezitan, ja mi konas lin tre bone!
Vere ridinda
vidajho, kiam tiuj du konfidence kunsidis kaj grave
mienis, laudire analizante la songhenhavojn. Mi
kutimis sidi iom proksime kaj observi ilin, sed
apenau mi povis audi ilian babiladon. Cetere tio
neniom interesls min, char la fato de mia edza
sinjoro por mi absolute ne gravas - kaj krome, je
songhoj mi ne kredas. Al songhoj mi nepre preferas
revojn...
Jes, revi ml ege
shatas!... Nenio estas pli agrabla ol dum postmangha
siesto senmove pigri sur molaj kusenoj kaj maldormi
kun okuloj fermitaj. Sklavino milde priventumas vin -
kaj vi povas liberlasi la pensojn, ke ili vagu
sencele tra malreala neniejo kvazau kamelidoj
petolantaj sub kokosarboj de ombrodona oazo - ghis
fine chio koncentrighas je imago pri ajna
neekzistanta iulo, kun kiu vi povas amindume lirli,
intime babilzumi kaj dolchavoche flustri bagatelajn
flatajhojn, sensencajn, malprudentajn... Kia
bonshanco, la ravaj rendevuetoj kun fiktiva amanto
elrevita!
Domaghe, ke ion
tian oni povas nurnure revi - la reala vivo aspektas
ja tute aliel! Neniam oni tiom liberas, kiam revante.
Chu mi entute dum ghisnuna vivado estis iam ajn
libera? Neniam, neniam!
Dum mia
infanagho gardis min sklavaj vartistinoj, char panjo
laudire estis tiom subtila, ke tujsekve post mia
naskigho shi forpasis en la regnon de mortintoj. Kaj
mi asertu, ke la vartistinoj gardis min vere tre
zorgeme. Memkomprene, char se mi, la solinfano de
renoma personkuracisto de la plej serena faraona
moshto, iel kontuzighus, la sklavinoj povus tion
repagi eble per propra vivo.
Sed kiu plej
multe malprofitis pro tio, estis ghuste mi! Neniam mi
darfls petoli kun aliaj infanoj, bani min mi devis
nur en malprofunda baseno interne de la domo sub
severa inspekto de la sklavinaro, sunumadon mi povis
ghui sole po difinitaj porcioj, ech unu kamaradinon
mi neniam havis. Vere teda infanagho: ludiloj
chiaspecaj abundis, sed iesajna amo au almenau
inklino absolute mankls. Ech plej etan slmptomon de
simpatio mi malhavis. Chio chirkaue estis iel
fremdeca, rigida, indiferenta kaj senimpresa,
kvazaushajna...
Cetere, samtia
estis ankau mia patro mem: maldika, altstatura,
severmiena grandsinjoro. Nur malofte mi trafis lin en
nia vastespaca domo, kiun mi hezitas nomi hejmo, char
hejmo estaa ja ejo, kie oni amas unuj aliajn, chu ne
- kaj ghuste tion mi me havis.
Sed - ke mi estu
justa - unu estajho tamen shatis min: mia granda
longhara nlgra virkato, kiu ofte venadis por
kushripozi sur miaj genuoj; ml karesis ghin kaj ghi
kontente, obtuze ronronis ghuante varmon de mia
korpo. Mi konfesu, ke tiukaze ghi shajnis al mi multe
pli amikeca, pli shatinda, ja mi diru ech pli homeca,
ol mia neglektema patro, kiu apenau alparolis min kaj
kies manplato - se li hazarde glitumis min - estis
humideta kaj preskau senvama. Che lia cheesto mi
neniam sentis min bone, ne sciante pri kio paroli.
Feliche, plimulton da tempo li pasigadis che la
faraona kortego - kaj mi neniom bedauris lian
foreston.
Nemalfrue post
mia virinigho oni edzinigis min sen demandi pri mia
konsento. Cetere, estro de la faraona korpogvardio
estas ja tiom autoritata altrangulo, ke stulteta
junulino ne rajtas ech ekhavi ideon pri eventuala
rezisto kontrau tia bonshanco, chu ne vere? Verdire
mi indiferentis, char mian eminentan flanchon mi
renkontis unuafoje nur che la nupto - kaj tiam ja
estis malfrue por spiti. Li estis dika, preskau
senhara, stultmlena kaj proksimume trioble pli agha
ol mi.
La nupta
ceremonio estis luksega, terure longdaura kaj solene
rigida. Kontraue, la malvirgiga procedo maldaurls,
shoke min eknauzis kaj tute seniluziigis. Chu tion
oni nomas amo?! Oni simple venas, lascive alkushas
kaj malkompleze uzachas vin kvazau ian senraloran
llon... ho, kia abomenajho! Femina karno kaj bruta
viando, chio jen egalas: kaj tion kaj jenon oni
senghene konsumprenas, satighinte derulighas for,
ekdormachas kaj kontente ronkegas kvazau tromanghinta
porko. Tio do estas geedzeco - ho fi!..
Chu mirinde, ke
mi malamas mian edzon ekde la unua tago? Jes, mi
tutanime abomenas lin, terure nauzas min lia grasa
ventrego, liaj shvitozaj manoj, lia rauka vocho, lia
daura nazkataro kun ripetataj ekternoj kaj chiamaj
mungetado kaj naztrumpetado - al tia kretena mis-homo
mi estas dumvive devoligita - kajal tiu acha senila
debilulo mi eble devus naski idon?! Ne, ne, ne -
centmilfoje ne, neniam! Prefere ml senvivigus ghin
tuje en mia sino...
Tamen dioj gardu
- jen kiaj fipensoj povas enkapighi, se oni sentas
sin tiel soleca... Vidu, ech la nigraharan katon mi
ne plu havas. Ja post la nupto mi kunprenis ghin, sed
Potifar tuj ordonis dronigi ghin sub stulta
preteksto, ke la katoj laudire disigas malsanojn. Tia
stupida supersticho! - Do, mi ne havis plu ech ian
ajn vivajhon nek inklinan vivulon en la tuta mondo.
Kia miro, ke mi ekmalsanis pro tristeco kajh enuo...
Jes, la enuo
estas grava, insida malsano, chu vi ne kredas? Ghi
ekestas tute kashite, preskau nerimarkeble, sed
poiome intensighas pli kaj pli ghis flne ghi venenas
tutan vian animon, uzurpante vian memon ghis la
fingropintoj. Ho, mi tiom enuls, shancelvagante
sencele tra senhomaj spacoj de 1' superba
shtonpalaco; el chiuj anguloj de la pompe meblitaj
chambregoj faukis nenieco, senkialeco.
Treege mi enviis
al la sklavinoj, ke ili povas interbabiladi, klachi
kaj ridi, sherci, kvereli, senghene flirti kaj
amoreti, dormi are en komuna ejo, laudezire geighi,
lulkanti al siaj beboj kaj mamnutri ilin - klom
liberaj, klom richaj estis la sklavinoj kompare al
mi!
Sed ne nur tiuj,
ankau chiu alia shajnis al mi enviinda; ja ech
Potifaron mi enviis pro la rilato al Jozefo. Chu
estis envio, chu jhaluzo - mi mem ne scias. La
multspeca talento de tiu hebreo estis nome tiel
okulfrapa, ke ech Potifar malgrau sia malsprlteco
baldau komprenis, ke Jozefo krom la signifoklarigado
de songhoj estas utiligebla ankau por aliaj, pli
gravaj aferoj. Iam-tiam mi ech miris vidante, ke la
trokredema domsinjoro invitas la sklavon por konsulti
lin prl aferoj de l' familia havajho kaj hejma
mastrumado - tio ne decas ja! Sed jen ghuste Potifar:
malzorgema pigrulo, chiam preta sharghi iun alian per
siaj propraj tedajhoj, por ke li mem povu lauvole
tordighi che la kortego, ghuadi delikatajn
bongustajhojn de la faraona kuirejo kaj senfine
babilachi kun aliaj altfunkciuloj pri etsignlfaj
gatelajhoj.
Fakto estas, ke
Jozefo estighis lia nepra favorato kaj konfidato,
plenrajtigita prizorgadi chiujn farotajhojn de nia
luksa dommastrumado kaj familiaj negocoj. Sekve de
tio li ghuis eksternorman privilegion enveni nian
loghdomon klam ajn sen antauanonco kaj aparta
permeso. Kaj li venadis ofte - mi ne hezitu diri, ech
tro ofte...
Ja kiam mi
verdire ekkonis, ke mi enamighis al Jozefo?... Jes,
bone vi audas - mi fakte enamlghls; naive, spontane,
senpripense kaj senkondiche. Chu mirinde? Neniel!
Jozefo ja chiarilate kontrastis Potifaron. Ll estis
inteligenta, malsamspece inghenia, kaj sciis
mildavoche tamen atentoveke paroli pri interesaj
aferoj, ekzemple pri bezono harmonie kunvivadi -
certe tio estis nuraj fantaziajhoj, sed ege plachaj
kaj iel strange felichigaj. Estis balzamo por mia
malsana animo: fine mi sukcesis forigi la
netolereblan enuon!
Mire mi
konstatis, ke jen homo vere homeca, kiu emas kompreni
ies animon... Tio chi shajnis al mi subite kiel
miraklo, ia donaco de 1' chielo, ia fatala sugesto:
jen reala, vivanta viro, kiu frape similas al tiu mia
elrevito - certe ne povas esti nura hazardo, ke li
fakte, sangokorpe ekzistas. Probable li venis de
lontane sole pro mi, por efektivigi miajn revojn,
transforml ilin je difinita, fiksa personajho.
Tutcerte estis tiel - char plenkore mi deziris, ke
tiel estu.
Firme mi tion
kredis kaj felichis. Kvankam matura vlrino, nur nun
mi komencis vivi primaveron de mia femineco,
spertante mian tardan unuan amon. Unuan kaj kredeble
porchiaman.
Ekde tiu
konscilgho mi komencis intence serchi la cheeston de
Jozefo. Neniun okazon mi maluzis. Senpacience mi
ghojatendadis lin, kaj chiu lia alveno pliintensigis
mian korbatadon. Vane mi fervoris kashi mian
vango-rughighon pro lia alrigardo - mian nefruan aman
ekardon mi trovis hontinda, kaj tamen mi chiam
beatis, auskultante lian decan parolon. Lia obtuza
vocho sonis al mi kvazau delikata flutmuziko en
templa sanktejo; ghi denove reaudlghis ech post lia
foriro, mia memo resonancis per ghi, mia estajho
agorditis je belsona, dominanta melodio de superba
amkanto...
Kaj dloj tiom
favoris min, ke ili ech songhigls min pri Jozefo! La
nereala, iluzia imagito de iamaj revoj modifighis en
miaj nunaj songhoj je amato tute reala kun difina
korpoformo kaj konkreta konduto. Nur chi-tempe mi lernis
aprezi la veran valoron de songhoj, kvankam tiuj miaj
ne bezonis ja klarigon. Ilia enhavo estis tute
senkomplika kaj absolute unusignifa - tamen tiom rava
kaj intensa, ke nemalofte ml ech vekighis...
Malgrau tio -
shajnis al mi, ke en chiuj chi songhoj restas ankorau
lo enchifrita, neesprimita, io grandioza ech fatala -
kaj subite frapis min ekpenso: rigardu, jen la ghusta
patro por via ido! Jozefo ja!
Estis klel fulmo
el sennuba chlelo. Kia ideo! Certe la dioj mem
entrudis ghin al mi. Jes, mi havigos idon far Jozefo!
Ghi estos patrodevene sagha, belaspekta kaj bonmora,
ringobuklan hararon ghi havos, malhelajn okuletojn
rosinaspektajn, la karakterizan bushtrajton kun milda
rideto simlla al tlu de lia pachjo - etulo mia plej
charma, aminda, bebeto kun fajna hauto rozkolora, panjo
vin dorlotos kaj lulos kaj abunde mamnutros, por ke vi
povu kontente ekdormi kaj dolche baji kvazau birdido
en nesteto molmola - baju, ho baju, mia amegata,
elsopirita, rozvanga Jozefideto...
Freneze felicha
mi estis pro jena bonshanca imago. Nenlam plu mi
sentos min soleca; ech se Jozefo pro ia ajn kialo
foje forirus, li tamen restos porchiame kun mi per
sia, per n i a , nia infano! Mi sentis min jam
kvazaugraveda pro la mema penso, kiun mi kashe portis
plej profunde en mia animo.
Nur urghe
necesas chion-chi reteni kiel gravan sekreton kaj protekti
kontrau chiuj, precipe kontrau Potifar. Li estas ja tre
jhaluzema kaj kapablus ech eble mortigi kaj min kaj
la infaneton.
Do, ekde tiam mi
embuskis konvenan okazon por kashe kunveni kun
Jozefo, kaj senpaclence ghojatendis la ontan
rendevuon.
Dauris nelonge.
Nome kelkajn tagojn post la decidigho mi hazarde
eksciis, ke la juna faraono estas okazigonta luksan
festenon, kiun devas partopreni chiuj altrangaj
funkciuloj, por kune pritrakti organizajn
preparlaborojn koncerne novan piramidon, kiun la
superulo intencas siaomaghe konstruigi. La kunveno
okazu je la ekvinoksa festo.
Mi bone sciis,
ke tiaj kunsidoj estas chiam ceremonioplenaj kaj pro
abundo da enuigaj apoteozaj paroladoj kutime
prokrastighas ghis malfrua nokto. Estis por mi
bonshanca garantio, ke Potifar sufiche longan tempon
forestos eksterhejme.
Nun, fine venis
la avide atendita tago. Ties plimulton mi pasigis
belaapektigante min - kaj en tarda posttagmezo ml ordonis
al sklavino, ke shi venigu Jozefon, kun kiu mi
priparolu la samtempan staton de nia dommastrumado.
Kompreneble, tio estis nura preteksto, char pri tiaj
aferoj mi neniam ech iomete interesighis.
Precize mi
rememoras la tiaman, al mi multpromesan antauvesperon:
Vi surprizitis,
trovinte min sola, chu? Kaj post kiam mi sugestis al
vi eksidi apude de mi, vi vangorughighis pro embaraso
- ho, pudorema fraulo, tiom aminda! Kvankam alifoje
tiom elokventa, nun vi komencis balbuteme kaj malflue
paroli pri iaj bagatelajoj, kies temon mi ne plu memoras.
Verdire ech tiame mi ne auskultis la vortenhavon,
sole via vochsono min forte impresis. Viaj manoj
malkvietis pro mensa konfuzo - ml bone rimarkis kaj
ekghojis pri tio, char mi same ja malpaciencis, avida
je vi...
Plenanime mi
celis vin, tutkorpe mi apertis min por vi, virgece
pura kvazau junulinjo unuafoje akceptonta sopiratan
amanton, per chiuj inajhoj mi ekburghonis, konvinke
mi sentis, ke nur chi tiam mi plenmaturighas -
rigardu, karulo, klel superbe mi floras, venu jam,
venu kaj prenu - papilieto subtila, tenere min tushu
kaj igu min fekunda arbo eldononta miraklan frukton
de vivo novenaskita... Ja ne hezitu, vidu kiel ml ardas,
tutpretas, la amsoifo jam troighas, lasu vin karesi,
ja brakumu min, brakumu ripete, plejforte, min kovru
per kisoj kaj ardigu ghis plena gea satigho...!
Sed vi ne faris.
Nenion vi faris. Vi nur sidachis kvazau lignajho kaj
gapis kun busho duone malfermita. Kaj kiam mi flate
tushis vian vangon - chu mi ne eraras? - vi skuighis
kaj nauze retiris vin, kvazau mi estus abomeninda
leprulino, kaj en viaj okuloj vidighis sindefenda,
malamikeca rezisto.
Kaj tiumomente
chio en mi ruinighis. Jen mi ekkonis vian
fikarakteron! Plej ravan ghardenon de pasia, sindona
amo mi volis al vi aperti, nur manon etendi sufichis
kaj chiom, entute chiom vi estus ricevinta - sed vi
malkuraghis! Pro kia kialo? Chu pro timo, ke Potifar
ne eksigu vin de tiu dubinda oficacho? Ja kiel nur, k
i e l vi kapablis perfide forshakri mian dignon, min
tutan, pro la mizera posteno?! Ni povintus ja
paradize felichi, almenau tiuvespere - kaj tiamaniere
vi chion fushis; vi traktis min kiel favan
publikulinon, kaj mi subite shajnis chefroli en obscena
farso!
Tian humiligon
mi ne povis ja tolerl, mi devis, d e v i s vangofrapi
vin kaj bati kaj bati kapo-nekapo, eble mi ech mortigintus
vln - kaj vi tamen ne provis defendi vin, nur fughi
kapablis, jen ununura faro, kiun vi scipovis! Kaj
kiam mi volis ankorau reteni vin, vi prefere lasis en
miaj manoj vian mantelon kaj kuregis kiel fteneza
neglighulo sur la terason.
Kaj - malbena
fatalhoro! - tiumomente mi ekrimarkis, ke ghuste
preterpasas mia plej honorinda edza moshto, tro frue
rehejmighanta kaj pompe akompanata de aro da siaj
elstaraj policanoj avertaspektaj kaj krudmienaj. Ili
chiuj haltis kaj stupide gapis embarasite, ne povante
komprenl la skandalozan spaktaklon.
Skurghigu lin,
Potifar! kriis mi en furioza kolero. Skurghigu
Jozefon, li volis malchaste perforti mln! Rigardu la
senhontulon! Ja skurghigu lin!
Klon alian mi
povis fari?
Memkomprene, mia
malsprita edzo unue bovrigardis kvazau falinte desur
la chielo, char la senvesta neniomtaugulo malvochis,
timtremante kiel kano en vento. Sed kiam mi persiste
postulis gravan punon por Jozefo, Potifar venigis unu
brutalan murdamulon for de gvardia posteno kaj ordonis
vipregali sian perfidan eksfavoriton.
Ho, kiom ghojis
mi pro chiu skurghbato! Bone al vi, ni pensis, - bone
tiel! Vi mortigis en mi amon - jen la plej grava krimo,
kiun oni ne pardonas!..
Chu oni opiniu
min kruela? Neniel, nur malfelicha mi estas, senlime
malfelicha. Chioman amon ml disipis por Jozefo, kaj
neniom restis por iu ajn alia, ech ne por mi mem. La
koro rigidas kaj korpo velkas - por kiu mi floru?...
Neniam elfontos lakto el mia mamo por satigi etulon -
tombo vivanta mi estas, vulkano senerupcia...
Ahh, vi
malbeninda obstinulo - sufokighu per via orgojla trochasteco,
putru ghismorte en la malliberejo, kie vin arestigis
tiu grasventra idioto - neniam plu mi volas vidi vin,
neniam pri vi audi! Jen, kion vi faris el mi - chu vi
ne bedauras?..
Chiuj iru for! For
de mi - neniu al mi parolu pri Jozefo! Ech audi lian
nomon mi ne povas... Jozefo, Jozefo - kial vi miskomprenis
min, stulteto naiva, senruza, sopirato mia -
Jochjo!.. Venu, ho venu, mi petegas - venu chi-nokte
por preni min - almenau en songho...